Kulturkroniko
Historiaj ikonoj en la nova ekspozicio en Supraśl apud Bjalistoko
La 16-, 17- kaj 18-jarcentaj ikonoj el la ne plu ekzistantaj podlaĥiaj ortodoksaj kirkoj estas rigardeblaj en la nova konstanta ekspozicio en la Muzeo de Ikonoj en Supraśl apud Bjalistoko. Okaze de la 70-jariĝo de la Podlaĥia Muzeo en ĝia filio en Supraśl estis inaŭgurita la nova laŭteme parto de la ekspozicio „La salono Podlaĥio”. Estas en ĝi rigardeblaj historiaj ikonoj, unusole saviĝintaj el kirkoj en la lokoj Supraśl kaj Czyże. Du unikaj 17-jarcentaj ikonoj estis aĉetitaj por la ekspozicio de la otodoksa monakejo en Supraśl. Ili prezentas bildojn de Sankta Arhianĝelo Mikaelo kaj de la profero Aron. La ceteraj ikonoj devenas el la ne plu ekzistanta kirko en Czyże. La salono Podlaĥio estis funkciigita kadre de la „7 muzeaj semajnfinoj por la 70-jariĝo de la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko”. Dum la tuta jaro estos prezentataj ĝiaj diversaj fakoj.
El la elsendo 20.12.2019. Legas Maciek – 01’08”
Mozaiko de Mehoffer en Lvovo restaŭrita
Mozaiko de Józef Mehoffer en la Armena Katedralo en Lvovo, enorme valora historia verko atestanta pri la plurultura riĉo de la malnova Pola Respubliko estis restaŭrita en novembro 2019. La laboroj okazis sub la aŭspicio de la Nacia Instituto pri la Kultura Heredaĵo Eksterlande – POLONIKA. La Armena Katedralo el la 14-a jarcento estas unu el la plej valoraj historiaj objektoj de Lvovo, la unusola eŭropa urbo, en kiu antaŭ la 2-a mondmilito rezidis tri katolikaj arkiepiskopoj – latinrita, grekrita kaj armenrita. Ĝi estas ekzemplo de la dumjarcenta surtavoliĝado de tradicioj kaj stiloj. La modernstila moza-iko prezentanta la Sanktan Triunuon estis projektita de Józef Mehoffer – pentristo, vitralkreanto kaj grafikisto, unu el la plej elstaraj rerprezentantoj de la stilo Juna Pollando. Preparante sin al realigo de la moza-iko li vizitis Italion, tie serĉante inspiron, kaj sekve ĉe la firmo Gianese (dżjaneze) li mendis moza-iko-ŝtonetojn, kiuj servis por realigo de lia projekto. Apud murpentraĵoj de Jan Henryk Rosen, artisto el la intermilita periodo ĝi evidentiĝis unu el la plej efektaj elementoj en la alikonstruo de la sankteja interno.
El la elsendo 20.12.2019. Legas Gabi – 01’57”
Vicdirektoro de la franca Luvro kun pola distingo
La vicdirektoro de la Muzeo Louvre-Lens Luc Piralla-Heng Vonga ricevis hodiaŭ la distingon „Meritiĝinto por la Pola Kulturo”. Li estis i.a. kunkuratoro de la ekspozicio „Pollando 1840-1914. Bildigi la nacispiriton”. Dank’ al lia laboro – Luc Piralla-Heng Vong estas laŭ la edukiteco konservisto de la nacia heredaĵo – kaj de la tuta muzea kolektivo kreiĝis enorme interesa, vasta kaj varia programo bildiganta la polan kulturon de la 19-a jarcento, kiu ĝis la 20-a de januaro 2020 funkcias en la Muzeo Louvre-Lens. Ĝi estas la plej granda muzea entrepreno rakontanta pri la pola arto realigita kiam ajn en Francio prezentante ĉirkaŭ 130 verkojn. Patronecas super ĝi la prezidentoj de Pollando kaj Francio. La eksponaĵoj el la kolektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio kaj kelkaj aliaj kolektoj el Krakovo, Poznano, Toruno kaj de privataj personoj koncentriĝas pri problemoj de poleco kaj nacia identeco en la epoko de la 18-jarcentaj/19-jarcentaj dispartigoj. La kuratoroj koncentriĝs pri la rolo kaj signifo de la pola arto por la nacio senigita je ŝtateco, diŝirita kaj dividita. Al la ekspozicio akompanas la franclingva katalogo kun eseoj kaj katalogaj klarigoj.
El la elsendo 13.12.2019. Legas Milada – 01’56”
Dometoj el pola mielkuka pasto en Svedio
En la muzeo Millesgarden sur la insulo Lidingoe apud Stokholmo ĝis la 20-a de januaro 2020 funkcias ekspozicio de polaj dometoj el la mielkuka pasto. La miniaturaj brikdomoj, urbodomoj aŭ vilaĝaj ĥatoj devenas el la kolektoj de Vivanta Muzeo de Mielkuko en Toruno. Pli ol 30 riĉe ornamitaj mielkukaj dometoj estis faritaj de polaj familioj partoprenintaj konkurson organizitan de la toruna muzeo en 2018. Tiu ekspozicio reliefigas ligojn inter ambaŭlandaj tradicioj, ĉar svedoj volonte preparas la mielkukajn dometojn antaŭ la Kristnasko. Dum la inaŭguro de la ekspozicio laborantoj de la toruna muzeo en metiistaj vestoj demonstris la preparadon de la mielkukaj dometoj kaj pridonacis la partoprenintojn de la evento per mielkukoj kun propra nomo aŭ porokaza dekoraĵo. La ekspozicio de polaj mielkukaj dometoj estas difinita kiel „ekspozicio por ĉiuj sensoj”. Millesgarden sur la insulo Lidigoe estas konata artmuzeo dediĉita al la sveda skulptisto Carl Milles kaj lia edzino Olga.
El la elsendo 13.12.2019. Legas Maciek – 01’14”
Leonardoinspitaĵoj en la polaj kolektoj
La 500-a mortodatreveno de Leonardo da Vinci fariĝis la okazo memorigi al la pola publiko artverkojn kreiĝintajn sekve de la fasciniĝo de aliaj artistoj pri la kreado de la fama italo. La daŭronta ĝis la 15-a de oktobro 2020 ekspozicio „Leonardo-inspiraĵoj en polaj kolektoj” daŭranta en Palaca Muzeo de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en Wilanów inaŭguris ciklon da prezentoj. Ilia komuna titolo estas „”Kio estas originalo, repliko, kopio” kaj temas pri verkoj el Wilanów-kolekto en la kunteksto de kolektistaj interesiĝoj kaj fasciniĝoj en Pollando. La unua estas dediĉita al la kreaj inspiroj de Leonardo da Vinci. Ĝi samtempe reliefigas la problemon de diseriĝo de la polaj historiaj privataj artverkaj kolektoj. La ekspozicio prezentas 39 objektojn inkluzive de 6 bildoj (sur tolaĵo, lignotabulo kaj pergameno) kaj grafikaĵojn kaj krokizojn formale kaj enhave korespondantajn kun la tolaĵo „La Mondosavanto” (Salvator Mudi) el la kolektoj de Wilanów-muzeo. Ĝi rolas kiel kerno de la ekspozicio. Nuntempe estas konataj dekkelkaj bildoversioj pentritaj laŭ la sama kompnista aranĝo, kreiĝitaj en la 16-a jarcento. La tolaĵo „La Mondsavanto” el Wilanów estas de kelka tempo objekto de historiaj kaj konservistaj esploroj realigataj kunlabore kun sciencaj centroj en Pollando kaj eksterlande.
El la elsendo 13.12.2019. Legas Maciek – 01’36”
La Ora Atesto de la Pola Turisma Organizo
La Historia Minejo de Arĝento en Tarnowskie Góry en la suda Pollando ricevis la Oran Ateston de la Pola Turisma Organizo en la 17-a eldono de la konkurso por la plej bona turisma produkto. La konkurso celas daŭre altigadi la kvaliton kaj konkurencon de la turisma oferto de Pollando. Premiataj estas la plej bonaj produktoj, kiuj ebligas al turistoj en maniero riĉa, varia kaj interesa pasigi liberan tempon. La nunjare premiita historia minejo de arĝento en Tarnowskie Góry estas unika turisma atrakciaĵo laŭ la eŭropa skalo. Kiel la unusola en Pollando ĝi ebligas viziti ĝiajn subterajn atrakciaĵojn. La longeco de la turisma itinero egalas al pli ol 1,7 kilometroj, en plimulto viziteblaj perpiede. Tamen laŭ la distanco de 270 metroj oni navigas per boatoj. En 2014 la minejo en Tarnowskie Góry eniris la Eŭropan Itineron de la Industria Heredaĵo (ERIH). Tri jarojn poste ĝi estis registrita en la Listo de la Monda Unesko-Heredaĵo.
El la elsendo 06.12.2019. Legas Gabi – 01’18”
Laboroj pri la Kristnaska Kripeto en Kalwaria Zebrzydowska
En la lastaj tagoj de novembro komenciĝis laboroj pri unu el la plej grandaj en Pollando mekanikaj kristnaskaj kripetoj (kun la moviĝantaj figuroj) en la baziliko de Dipatrino la Anĝela en la fama pola pilgrimejo en Kalwaria Zebrzydowska. Ĉiujare ĝi logas tien amason da religiuloj kaj turistoj. Al la komencaj laboroj apartenis la instalo de ampleksa nokta panoramo de la ĉirkaŭaĵoj de Bet Leĥem (11 je 8 metroj), kiu rolos kiel fono por la kripeto. Ĉiujare iom ŝanĝiĝas la fono kaj la aspekto de la kripeto kaj tiuj laboroj estis entreprenitaj jam komence de novembro. Konstantaj vizitantoj volonte elserĉas ĉiujn ĉi modifojn. Aliflanke neniujn novumojn oni proponas koncerne la aranĝon de la kripeto mem. Estos neniuj aludoj al la nuntempo. La pilgrimantoj kaj turistoj daŭre raviĝas pro la dimensio kaj kvanto de la figuroj – ĉiujare aldoniĝas novaj – inkluzive de la moviĝantaj kaj ilia fajneco. Entute la kripeto konsistas el 150 elementoj, inter kiuj 50 estas moviĝantaj. Fine estos enmetitaj kripeto kaj trogo, servinta al Jesuo-Infaneto kiel lulilo. La religiuloj ekvidos la kripeton rekte antaŭ la paŝtista, noktomeza meso la 24-an de decembro. La aranĝado de kristnaskaj kripetoj havas plurjarcentan tradicion. La unuan en 1223 aranĝis sankta Francisko en la itala Greccio (greĉjo). La sanktejo en Kalwaria Zebrzydowska devenas el la 17-a jarcento. Fondis ĝin Zebrzydowski-familio kaj ekde la komenco zorgas pri ĝi monakoj de la Sankt-Bernardana Ordeno.
El la elsendo 06.12.2019. Legas Gabi – 01’59”
Muzeo de ligna religia arkitekturo
21 historiaj lignaj objektoj de la religia arkitekturo en la diocezo de Bielsko Biała – Żywiec (la suda Pollando), el inter kiuj la plej malnovaj estas 16-17-jarcentaj, formos muzeon nesamlokan. En ili estos organizataj vaste konceptitaj kulturedukaj kaj sciencaj eventoj, kiel ekspozicioj de artverkoj, prelegoj, scienc-esploraj konferencoj, artistaj rendevuoj, muzikkoncertoj, laborrenkontoj. Ili ĉiuj estos adresitaj al tre varia publiko – sciencistoj, studentoj, kulturkreantoj, artistoj, muzikistoj kaj unuavice turistoj, pilgrimantoj kaj regionaj loĝantoj, dank’ al kio grandiĝos iliaj ŝancoj aktive partopreni la kulturan vivon. Ĉar la diocezo ne disponas pri ekspozicia-eduka centro ĝi utiligos por la planitaj agadoj historiajn lignajn objektojn de la religia kulto, kiuj ne plu plenumas la funkcion de paroĥaj preĝejoj. En kelkaj el ili devas okazi ankoraŭ konservistaj-restaŭristaj laboroj. Dank’ al la virtualaj eblecoj la nesamloka, specifa turisma-kultura itinero estos vastigita je 14 historiaj lignaj preĝejoj, kiuj daŭre funkcias kiel paroĥaj objektoj. Plej multo devenas el la 17-a jarcento, la plej malnova de S-ta Bartolomeo en la loko Poręba Wielka estas la 16-jarcenta.
El la elsendo 29.11.2019. Legas Maciek – 01’30”
La mondo de la polaj Vasa-dinastiaj Regantoj
Ĝis la 14-a de oktobro 2020 en la varsovia Reĝa Kastelo daŭros la ekspozicio „La mondo de la polaj Vasa-dinastiaj Regantoj”. Temas pri la plej granda, la kvina laŭvice ekspozicio de Vasa Jaro, okaze de la 400-a datreveno de la finkonstruo de la Reĝa Kastelo en Varsovio, iniciatita de Sigismundo la 3-a Vasa. Ĝuste ĉi tiu reĝo decidis pri la transloko de la pola ĉefurbo el Krakovo al Varsovio. La nova reĝa rezidejo fariĝis por laŭvicaj jarcentoj la centra loko de la politika, kultura kaj koretega vivo de la Respubliko. La pasanta jubileo estas la okazo por aparta omaĝo al la dinastio kaj ĝia epoko, kion reflektas la skalo de la ekspozicio. Ĝi okupas 12 salonegojn, prezentante preskaŭ 300 eksponaĵojn pruntitajn el 77 muzeoj, rafinita scenografio kaj filmo kun bita rekonstruo de Vasa-epoka Kastelo. La portreta galerio de la ĉefaj herooj estas la okazo enpensiĝi pri la fenomeno de tiu mallongdaŭra dinastio, apenaŭ trigeneracia. La eksponaĵojn formas renomaj artverkoj, dokumentoj kaj presaĵoj. Oni sukcesis almenaŭ porokaze kunmeti la erigitan dum jarcentoj artan kolekton de la dinastio. Tiucele la organizantoj kunlaboris kun la Reĝa Kastelo en la krakova Wawel kaj multaj aliaj landaj kaj eksterlandaj muzeoj i.a. en Stokholmo, Vieno, Munkeno, Romo, Parizo, ankaŭ kun privataj kolektantoj. „La mondo de la polaj Vasa-dinastiaj Regantoj” reliefigas la bunton de la Vasa regoperiodo, estante ankaŭ la okazo revizii la ĝisnunajn pritaksojn de ĉi tiu dinastio.
El la elsendo 22.11.2019. Legas Tomek – 01’52”
Kolektistaj pasioj de Stanisław Kostka Potocki
Nunjare en Muzeo de la Palaco de reĝo Johano la 3-a Sobieski en Wilanów (Varsovio) estis inaŭgurita nova ekspozicio dediĉita al kolektistaj pasioj de Stanisław Kosta Potocki kaj liaj posteuloj. En ĝi estas prezentataj objektoj el la palaca malproksimorienta kolekto ĝis nun ne prezentataj publike. Temas pri metiartaĵoj el ceramiko, vitro, eburo kaj lako faritaj laŭ miksitaj teknikoj. En oktobro estis imaŭgurita ĝia nova parto prezentanta unikan tablon en la stilo nanban produktitan en japanaj metiejoj en la 17-a jarcento. Ornamita per lako, perlamoto, oro kaj arĝento ĝi estas la plej valora eksponaĵo ĉe la Ĉinaj Ĉambroj de la palaco. La laborojn pri ĝia restaŭro gvidis la pola-japana konservista kolektivo. La tablo estas prezentata en speciala vitroŝranko kun stabilaj aerkondiĉoj kaj lumo, sed ĝiajn detalojn eblas rigardi aldone en grandigita skalo dank’ al moderna multmedia podio. La ekspozicio estos kompletigata per laŭvicaj eksponaĵoj nun ankoraŭ restaŭrataj. La aranĝo de la nova ekspozicio referencas al la ĉina apartamento ĉe la unua etaĝo de Wilanów-placo el la komenco de la 19-a jarcento kreita de Stanisław Kostka Potocki.
El la elsendo 22.11.2019. Legas Maciek – 01’23”