Fine de oktobro en la pola ambasado en Kairo Oficirajn Krucojn de la Mertiordeno de Pola Respubliko ricevis la nuna kaj eksa egiptaj ministroj por turismo kaj antiveca epoko Khaled El-Enany kaj Zahi Hawass. La Meritordeno estas atribuata al eksterlandanoj kaj polaj civitanoj loĝantaj eksterlande rekone por iliaj elstaraj kontribuoj al la internacia kunlaboro kaj al kunlaboro liganta Pollandon kun aliaj ŝtatoj kaj nacioj. La distingoj al la egiptaj altranguloj estis atribuitaj pro ilia kontribuo al la pola-egipta kunlaboro pri arkeologiaj esploroj.
Ĉi tiu kunlaboro daŭras pli ol 80 jarojn. Inaŭguris ĝin profesoro Kazimierz Michałowski partopreninte la foslaborojn en Edfu (1937) kaj en 1957 inaŭgurinte la esplorlaborojn en Tell Atrib en la Delto de Nilo, baldaŭ poste en Aleksandrio kaj Deir el-Bahari. Ekde tiam polaj ekspedicioj partoprenis foslaborojn ĉe pli ol 30 arkeologiaj esplorpostenoj. Dank’ al profesoro Kazimierz Michałowski en 1959 en Kairo kreiĝis stacio de la Meditereanea Arkeologio de la Varsovia Universitato. Ĝi funkcias en la servo de polaj arkeologoj, konservistoj kaj aliaj esploristoj laborantaj apud Nilo.

El la elsendo 06.11.2020. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 41″