Komplekso de historiaj minejoj de la ŝtona karbo en Zabrze (la suda Pollando) estis agnoskita kiel laŭvica Historimonumento. Tio estas la 109-a tia objekto en Pollando kaj 6-a en la silezia vojevodio. Temas pri la tri ligitaj kun si historiaj minejoj. La minejo Reĝino Luisa el la fino de la 18-a jarcento estas la plej malnova konserviĝinta minejo de la ŝtona karbo en la regiono kaj en la tuta lando. En ĝia subterejo funkcias la turisma itinero adaptita ankaŭ por infanoj, ebliganta konatiĝi kun la mineja realaĵo, kun la funkciantaj ministaj maŝinoj, kun la figuro de minista protektanto kaj gardanto Skarbek kaj fine ebliganta veturi per aŭtena minista vagonareto. La historia minejo Guido baziĝas sur minejo kreiĝinta en 1855. En 1967 estis establita tie eksperimenta minejo kaj en la jaroj 1982-96 funkciis la Minista Subĉila Muzeo. En 2007 la minejo Guido reenkondukis turisman programon. Interesiĝantoj povas viziti la plej malnovan, historian nivelon 170 metrojn sub la ternivelo kaj du pli nuntempajn en la profundo de 320 kaj 355 metroj sub la ternivelo. La trian elementon de la Historimonumento konsisitigas fragmento de akvoŝakto, nun difinata Ŝakto de Reĝino Luisa, en kiu la perpieda itinero longas 1,1 kilometrojn kaj la ceteron oni traveturas en boatoj. Ĝi i.a. bildigas kiel la naturo intervenas en la subterejon etendiĝantan sub la urbo.

El la elsendo 06.11.2020. Legas Milada – 2′ 11″