Kulturkroniko
Ekspozicio de pola skulptistino en Francio
En la Muzeo Hospice Saint-Roch en Issoudun, la centra Francio daŭras la retrospekta ekspozicio de skulptisitno, Maria Papa Rostkowska elmigrinta al Francio, kaj plej longe kreanta en en Italio. Ŝiaj skulptaĵoj troviĝas en pluraj privataj kaj publikaj kolektoj, i.a. en la varsovia Prezidenta Palaco, en la franca Ĝenerala Asembleo, en muzeoj polaj, italaj kaj francaj. Kiel karakterizas ŝian kreadon Stefano Cortina, la kuratoro de ŝia ekspozicio en Milano „ŝia arto estas nek itala, franca aŭ pola. Temas pri eŭropa artistinino”. Lydia Harambourg, kiu estas la kuratoro de la nuna ekspozicio en Issoudun reliefigas la propran skulptistan lingvaĵon de Maria Papa Rostkowska, kiu evoluis de ekspresionimaj terakotaj reliefoj tra bronzaj verkoj ĝis la marmoraj
El la elsendo 09.10.2020. Legas Maciek – 0′ 59″
Audio PlayerLaboraĵoj de Magdalena Abakanowicz en Dresdeno
Du laboraĵoj de konata pola plastikistino Magdalena Abakanowicz „Tłum” (homamaso) kaj „Klatka” (kaĝo) dum kelkaj monatoj estas prezentataj en la dresdena Albertinum. Samtempe en Vroclavo – de kie devenas ĉi tiuj verkoj, en la Pavilono de Kvar Kupoloj estos rigardebla instalaĵo de germana artisto Guenther Uecker „Muelejo sur sablo”. Ambaŭ artistoj naskiĝinte en 1930 estas samaĝuloj kaj ilia kreado levas esencajn kaj gravajn por la homa ekzisto temojn. La du ekspozicioj havas la saman titolon „Nia tempo”, originale – „Czas nasz – Unsere zeit – Our time”. Al ambaŭ akompanas ampleksa eduka programo. La dresdena ekspozicio kun la artaĵoj de Abakanowicz daŭras inter la 2-a de oktobro kaj la 10-a de januaro 2021. La verko de Uecker estos prezentata en Vroclavo inter la 25-a de oktobro ĝis la 24-a de januaro 2021.
El la elsendo 09.10.2020. Legas Maciek – 1′ 07″
Eksterordinara eksponaĵo por la Muzeo de Sukceno
Por la venonta jaro estas planita inaŭguro de Muzeo de Sukceno en Gdansko (la norda Pollando). La Muzeo de la urbo Gdansko elspezis pli ol 2 milionojn da zlotoj por la sukcenaj ŝakoj, unu el la plej valoraj eksponaĵoj por la kreata muzeo. Jam de kelkaj jaroj oni klopodis akiri ĉi tiun eksterordinaran objekton, sed baris tion ĝis nun ĝia prezo. Nun Gdansko sukcesis superi la oferton de la novjorka Metropolitan Museum of Art.
La sukcenaj ŝakoj kreiĝis en Gdansko ĉirkaŭ la 1690-a jaro kaj ilia aŭtoro estis unu el la plej famaj sukcenartistoj de la epoko, Michael Redlin. Temas pri la unusola sukcena ŝako el la 17-jarcenta Gdansko kaj unu el nur kvar en la mondo. Similklasaj, kompletaj kaj bone konserviĝintaj sukcenaj ŝakoj troviĝas en la kolektoj de la dana reĝa familio, en la muzeo Ermitraż-Ermitreĵo en Sankt Peterburgo, en la muzeo de juvelfarado kaj oraĵumado en Dresdeno. Ĉiuj devenas el la komenco de la 18-a jarcento. La dimensio de la gdanska ŝako egalas al 37 je 37 je 11 centimetroj. En la anguloj la ŝakplaton subtenas figuroj de leonoj kaj troviĝas korboj kun floroj. Flankoj estas dekoritaj per ovalaj ornamaĵoj. En la ŝaktabulo troviĝas du tirkestoj tegitaj per silko por la ŝakfiguroj.
Komence la gdanska ŝakkompleto trafis al Amsterdamo kaj en 1758 ĝi ektrovĝis en la kastelo Blair en Skotlando apartenanta al Murray-familio. Tiam ĝi estis riparita kaj troviĝis tie ĝis nun. En 2015 la sukcenaj ŝakoj aperis ĉe aŭkcio kaj estis aĉetitaj de privata persono. Antaŭnelonge la ŝakoj denove estis prezentitaj en aŭkcio. Ĉi-foje la Muzeo de Gdansko sukcesis ĝin aĉeti.
El la elsendo 09.10.2020. Legas Gabi kaj Barbara – 2′ 23″
Audio PlayerInternacia Festivalo de Grzegorz Gerwazy Gorczycki
Ĝis la 11-a de oktobro nunjare en 10 diversaj urboj de la silezia regiono (la suda Pollando) daŭras la 15-a Internacia Festivalo, kies patrono estas Grzegorz Gerwazy Gorczycki. Ĝi popularigas la klasikan muzikon, artverkojn de la kantista-instrumenta arto kun aparta konsidero de la muzika heredaĵo de Grzegorz Gerwazy Gorczycki. La devenanta el Bytom Gorczycki estas opiniata la plej elstara komponisto de la pola baroko. Nunjare la festivalo omaĝas la 335-an naskiĝdatrevenon de la komponisto, la 100-an naskiĝdatrevenon de Johano Paŭlo la 2-a kaj la 250-an naskiĝdatrevenon de Ludwig van Beethoven. La festivala moto estas la vortoj de la papo „Homojn eblas rimarki fermante la okulojn”. En la festiala programo estis planitaj sep premieraj plenumoj de komponaĵoj de nuntempaj polaj muzikistoj. El inter 15 festivalaj koncertoj tri okazas en Bytom. La naskiĝinta en 1665-a jaro pastro Grzegorz Gerwazy Gorczycki aŭtoras i.a. multajn korusajn komponaĵojn, kiuj servis kiel liturgia ornamo de diservoj en la periodo 1698-1734, kiam li estis la gvidanto de la Wawel-katedrala koruso.
El la elsendo 02.10.2020. Legas Maciek – 1′ 27″
Audio PlayerAkvafortoj de Giovanni Battista Piranesi
Komence de oktobro estis pasonta la 300-a naskiĝdatreveno de Giovanni Battista Piranesi. Tiuokaze ĝis la 5-a de januaro 2021 eblas rigardi en la varsovia Reĝa Kastelo kolekton de akvafortoj de la itala gravuristo kaj arkitekto el la kolekto de la lasta pola reĝo. La 16 akvafortoj bildigas la vizion de malliberejoj kaj estas agnoskitaj kiel la plej interesa verko de la artisto. La ciklon „Carceri” oni opinias la plej enpensiga kaj mistera verko de Piranesi kaj unu el la plej misteraj verkoj en la historio de grafiko. Ĝi estas diversflake interpretata rilate al metafiziko, filozofio kaj literaturo. La ekspozicion „Malliberigita genio. Giovanni Battista Piranesi” kompletigas portreto de la artisto pentrita de Francesco Polanzani en 1750. Same la portreto kiel la tuta ciklo „Carceri” havas multajn simbolajn signifojn rilate al la kreado de la itala artisto. Ili estas la unuan fojon prezentataj al la publiko.
El la elsendo 02.10.2020. Legas Maciek – 1′ 15″
Audio PlayerLa ensemblo Drenka Polska premiita
La polkolonia amatora ensemblo „Drenka Polska” ricevis aŭtune unu el la premioj „Pro Cultura Minoritatum Hungariae” atribuataj rekone pro la meritoj favore al la vivantaj en Hungario naciaj malplimultoj. La ensemblo Drenka Polska el la ne plu ekzistanta vilaĝo Derenek en la norda Hungario funkcias de multaj jaroj plenumante kantojn en la loka lingvaĵo. Ĝi estis distingita pro flegado de la tradicio de la popola kanto. La vilaĝo Derenk havas esencan signifon por la pola kolonio en Hungario, ĉar dank’ al ĝi la tieaj poloj ricevis en 1993 la statuson de la nacia malplimulto. La hungara parlamento kiel principon atribui la nacimalplimultajn rajtojn akceptis la kondiĉon, ke koncerna komunumo devas vivi en Hungario kiel kompakta aglomerejo almenaŭ 100 jarojn. Derenek fariĝis pola centro en 1717, kiam post la elhejmiĝo de la vilaĝo pro pesto venis tien grupo de montaranoj el la regionoj Spisz kaj Podhale. Logis ilin la anonco de la posedantoj, princoj Esterhazy, ke tiuj kiuj akceptos vivi tie kiel servutaj kamparanoj ĝuos la 4-jaran pagoferion. La posteuloj de la tiamaj setliĝintoj loĝis en Derenek ĝis 1943, kiam ili estis translokigitaj, ĉar en la vilaĝo estis planita establo de ĉasrezervejo.
El la elsendo 02.10.2020. Legas Gabi – 1′ 54″
Audio PlayerInternacia Romaa „Omaĝveturilaro”
La 21-a eldono de Internacia Romaa Memorveturilaro okazos la 25-an/27-an de septembro en Tarnów (la suda Pollando). En la programo troviĝos i.a. scienca konferenco kaj traveturo laŭ la itinero de la romaa martirologio. La evento okazos en nova formulo, ĉar jam antaŭ unu jaro la orgnizantoj decidis, ke ĝia origina formulo malnoviĝis. Jam de unu jaro temas pri renkontiĝo de polaj kaj eksterlandaj sciencistoj debatantaj pri la plej novaj fluoj en romaologio kaj pri la situacio de romaoj en Eŭropo. Nunjare ankaŭ estas antaŭvidita tradicia traveturo tra la urbo de grupo de romaoj, de la muzea cigana veturilo, cigana muzika bando kaj ankaŭ busa traveturo laŭ la itinero de la romaa martirologio ampleksonta tiajn lokojn kiel Tarnów, Żabno, Bielcza, Borzęcin Dolny kaj Szczurowa. La celo de la evento estas integriĝo de romaoj ĉirkau ilia tradicia migrado kaj omaĝo de ilia ekstermo el la manoj de la germana okupaciinto. La unua ĉi-speca evento okazis en 1996, 32 jarojn post kiam la aŭtoritatoj de komunista Pollando malpermsis al ciganoj la migran vivistilon.
El la elsendo 25.09.2020. Legas Maciek – 1′ 30″
Durs Grünbein kun Herbert-premio
„Ĝis kiam mi pensas – mi ekzistas. Vi ankaŭ ekzistas, ĉar vi transdonis al ni siajn pensojn” skribis en sia omaĝletero al la patrono de Herbert-premio, Durs Grünbein. Grünbein, unu el la plej konataj kaj alte taksataj germanoj poetoj transprenis en la ĵusaj tagoj en Varsovio Internacian Poezipremion, kies patrono estas pola poeto, Zbigniew Herbert. La laŭreato de la premio aktuale lekcias poetikon en la Akademio de Belartoj en Düsseldorf. Durs Grünbein debutis en 1988 kaj estis agnoskita de kritikistoj la unua granda poeto de la unuiĝinta Germanio. Oni reliefigadis lian majstrecon apliki aludojn, asociaciojn, lingvajn eksperimentojn, ironion kaj sarkasmon. Simile kiel Herbert en sia kreado Grünbein gvidas dialogon kun la antikva kulturo – kun Seneko, Paskalo, Kartezio subigante al poezia analizo la ekzistadon kaj konstruante la ruinigitan iam ponton inter poezio kaj filozofio. En la pola lingvo aperis i.a. lia volumo „Mizantropo sur Capri. Hitorioj. Poeziaĵoj” (2011) kaj eseoj „Vulkano kaj poeziaĵo” (2010).
El la elsendo 25.09.2020. Legas Maciek – 1′ 27″
La korea virtuozo revenas al Varsovio
La varsovia koncerto de Seong-Jin Cho la 1-an de oktobro inauguros ciklon da recitaloj titolitan „Antaŭ Granda Konkurso”. Kiel ni jam informis la 18-a Chopin-konkurso pro la pandemio estis ŝovita je oktobro 2021, kaj la nunaj majstraj recitaloj estis planitaj por la periodo origine destinta por la konkursrivalado. En la koncerta programo de la revenanta al Pollando brila venkinto de la 17-a Chopin-konkurso aŭdiĝos komponaĵoj de Frederiko Chopin, Robert Schumann, Alban Berg kaj Francisko Liszt. La grandan karieron de Seong-Jin Cho inaŭguris la 1-a premio kaj la ora medalo akiritaj dum Chopin-konkurso 2015. Li nun apartenas al la plej renomaj pianistoj de la mondo. Liaj koncertoj en Koreio logas amasojn, aparte inter junaj aŭskultantinoj, kies emocioj vekas prefere asociaciojn kun korea-pop, k-pop kaj ne kun la serioza muziko. Cho mem rilatas al sia populareco kun distanco kaj humuro akcentante, ke por li la plej grava estas klasika muziko, kiun li amas. Post la invito, li konfesis la ekkomprenon, kiom multe li bezonas koncertojn, kiom multe li bezonas la publikon. La publiko nome donas al artisto energion, ĝojon, vivsencon. Precipe, sed iu kiel li kutimiĝis prezenti sin sursceneje.
El la elsendo 25.09.2020. Legas Maciek – 1′ 43″
Dolabella, la venecia pentrsto de Vasa-dinastio
En la Reĝa Kastelo en Varsovio ĝis la 6-a de decembro estas rigardebla la unua ekspozicio dediĉita al la kreado de Tommaso Dolabella. Ĝi memorigas la figruon de la nun subtaksata kaj forgesita koretega pentristo de la polaj reĝoj el Vasa-dinastio en la 16-a/17-a jarcentoj. La ekspozicion akompanas verkoj de aliaj veneciaj pentristoj, tiaj kiel Jacopo Palma Il Vecchio, Giovanni de Monte aŭ Domenico Tintoretto. Krome estas prezentataj specimenoj de luksa 16-jarcenta venecia artmetio. Dolabella estis la aŭtoro de unuaj en Pollando modernaj grandformataj religiaj tolaĵoj. La artisto riĉigis la polan pentroarton de ĉi tiu epoko per la apliko de lumo kaj koloreco de la Sudo, per sia pentrista impresiĝemo kaj facila uzo de peniko. Liaj grandformataj tolaĵoj kun multaj figuroj, profunda perspektivo kaj videbla dialogado de la portretitaj personoj atestas pri la eksterordinara talento de la pentristo. En la ekspozicio estas prezentataj 22 pentraĵoj de Tommaso Dolabella pruntitaj tiucele el la krakovaj kaj apudkrakovaj preĝejoj kaj klostroj. Entute estas ekspoziciataj 80 artobjektoj el preskaŭ 30 institucioj. Multaj – speciale por la ekspozicio – estis subigitaj al konservistaj laboroj.
El la elsendo 19.09.2020. Legas Gabi – 1′ 40″