En la japana lingvo ĵus aperis libro de Adam Cyra dediĉita al kapitano Witold Pilecki. Ĝis nun la libro pri fama volontula malliberigito en Auschwitz – malkaŝinta al la mondo la ekstermadon de judoj – aperis en la lingvoj angla, germana, itala, portugala, finna kaj du ĉinaj. La japana eldonejo Misuzu Shobo el Tokio akiris la eldnrajton de la sendependa eldonejo Aquila Polonica, specialistiĝanta pri eldonado de anglalingvaj tekstoj pri polaj spertoj el la periodo de la 2-a mondmilito. La libro kun enkonduko de profesoro Norman Davis kaj antaŭparolo de la ĉefrabeno de Pollando estis tradukita el la originala pola manuskripto. Ĝi rakontas la historion de la pola oficiro, kiu anoncis sin kiel volontulo por sekreta misio. Li lasis sin aresti de germanoj kaj estis sendita al la koncentrejo Auschwitz. Lia misio estis kontrabandi sekretinformojn al aliancanoj kaj inter la malliberigitoj organizi rezistomovadon. Pilecki brile plenumis la mision, en kies daŭro li spertis tri jarojn de brutaleco, malsato kaj malsanoj. Sekretajn raportojn de Pilecki el Auschwitz aliancanoj ricevis komence de 1941. Ili estis inter la unuaj, kiuj plene malkaŝis la kruelecon de la koncentrejo, inkluzive amasan ekstermadon de judoj. La libro ” The Auschwitz Volunteer: Beyond Bravery” kun rekono estis akceptita de la usona gazetaro, i.a. de “New York Timesa”, “The Wall Street Journal”, “The New Republic”, “The Atlantic”, “Tablet Magazine”, “Publishers Weekly” kaj “The Jewish Journal”. Ĝi akiris prestiĝajn premiojn i.a. PROSE de la Societo de Usonaj Eldonistoj kaj en la konkurso Independent Book Publishers Association Benjamin Franklin. Ĝi estis distingita de History Book Club kaj Military Book Club.

El la elsendo 23.04.2021. Legas Maciek – 2′ 33″