Pollando, Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hispanio kaj Litovio komune direktis petpostulon, ke la historia flosa vartransporto ektroviĝu en la Listo de Nemateria Kulturheredaĵo de Unesko. Decido estos alprenita en decembro 2022. La flosa vartransporto havas en Pollando longan historion kaj riĉan tradicion. En la pola listo de kulturheredaĵo ĝi aperis jam en 2014-a jaro laŭ la iniciato de flosistoj el la loko Ulanów en la apudkarpatia vojevodio, membrantaj en la Flosista Fratularo de S-ta Barbara. Ulanów situanta ĉe enfluejo de la rivero Tanew al San-rivero ekde la 16-a jarcento estis grava flosista centro. Tie oni konstruadis kaj riparadis flosojn, instruadis flosistojn, kiuj poste gvidis flosojn kun varoj laŭ la riveroj San, Wieprz, Bug, Narew kaj Wisła al la urboj Toruno, Grudziądz kaj Gdansko. Unuavice temis pri ligno, malpli ofte pri greno. La Flosista Fratularo el Ulanów ligas al la historiaj flosistaj tradicioj strebante florigi kaj kultivi en la loka socio la nuntempajn formojn de flosigado. La fratulato gvidas flostransportojn laŭ la riveroj San, Wisła, Odra kaj Warta. La plej longa flositinero egalas al 700 kilomentroj kondukante el Ulanów ĝis Gdansko. Tiam dum la tuta monato flosistoj vivas sur flosoj. Al la flosistaj tradicioj apartenas ankaŭ ilia lingvaĵo, specifaj terminoj, kantoj kaj kutimoj. Aparte spektaleca estas la rito de investado de novaj adeptoj por simplaj kaj honoraj flosistoj.

El la elsendo 30.04.2021. Legas Maciek – 1′ 52″