En la Muzeo de Ikonoj en Supraśl en la nordorienta Pollando daŭras la portempa ekspozicio de 118 miniaturaj ikonoj rusaj, grekaj kaj el Balkanio el la periodo inter la 17-a kaj 20-a jarcentoj. Ili devenas el la propra riĉa kolekto de de la muzeo kaj el privataj kolektoj. La ekspoziciataj ikonoj prezentas Dipatrinon, Kriston kaj ankaŭ aliajn sanktulojn alvokatajn en diversaj vivcirkonstancoj. Ekzemple sankta Bonifaco estis helponta kaze de gorĝomalsanoj, kaj sankta Nikolao estis patrono de vojaĝantoj kaj maristoj. Miniaturaj ikonoj servis por la persona uzo, por persona devoteco. Kvankam ikonoj vekas asociaciojn unuavice kun kirkoj kaj liturgiaj spacoj, ili kutimis akompni homon ĉe ĉiu vivetapo. En la hejma spaco ili estis lokataj unuavice en la tiel nomataj sanktaj anguloj. Miniaturajn ikonojn oni enmanigadis sojle de vojaĝo, oni venigadis ilin de la pilgrimadoj. Pro la pandemiaj rigoroj la ekspozicio dume ne estas vizitebla fizike. En la sociaj profiloj de la Muzeo estas rigardebla raporto pri ĝia inaŭguro.

El la elsendo 30.04.2021. Legas Przemek – 1′ 18″