En la Muzeo de la X Pavilono de la Varsovia Citadelo eblis rigardi fotojn, dokumentojn, mapojn kaj portretojn, kiuj proksimigas la vivon de Johano la 3-a Sobieski,  de liaj familianoj kaj lokojn ligitajn kun la reĝo. Aktuale la ekspozicio estas ĝis la 15-a de marto rigardebla en la artgalerio Bielany-Pordego. Organizis ĝin la Societo de Rapperwil-muzeo. „Johano la 3-a Sobieski – la reĝo, komandanto, politikisto” prezentas lian vivon ekde la infanaĝo. Temas i.a. pri fotoj de kastelo en Olesko, kie la reĝo naskiĝis, folio el lia lerneja kajero. Krome temas pri fotoj de la fortreso de Chocim, kie Jan Sobieski kiel granda reĝa hetmano gvidis la venkan batalon. Aldoniĝas al ili mapoj kaj krokizoj dediĉitaj al la venkoj de la reĝo apud Vieno kaj Párkány, portretoj de la reĝaj familianoj. La ekspozicio proksimigas la genealogion de Sobieski-gento. Ĝiaj posteuloj estis i.a. la lasta imperiestro de Aŭstrio-Hungario Karlo la 1-a Habsburg, la lasta reĝo de Italio, Humbert la 2-a, kaj la lasta reĝo de Bulgario, Simeon la 2-a.

El la elsendo 21.02.2020. Legas  Gabi – 1’20”