Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Sojle de Karesmo

Jam merkrede komenciĝas la Karesma Periodo. Antaŭtage de ĝi la Podlaĥia Muzeo de Popola Kulturo en Wasilkowo apud Bjalistoko memorigis la tiuperiodajn tradiciojn, tradiciojn ligitajn kun la lastaj tagoj de karnavalo en la tiuregiona kamparo. Temas pri tiaj eventoj kiel parado de alivestitoj, saltado trans trabon, purigado de potoj per cindo, bakado de banjetoj. Ĉi-foje pro la pandemio ne povis okazi porokaza festeno, do la eventoj disvolviĝis enrete.
Samtempe, kiel atentigas etnografoj, la pompa festado de la lastaj tagoj de la karnavalo en la regiono jam malaperis. Tiu procezo komenciĝis en la 50-aj kaj 60-aj de la pasinta jarcento. Aliflanke en la loko Radziłowo daŭras la rekreado de la iamaj tradicioj en la formo de bunta parado moviĝanta tra la urbo.

El la elsendo 16.02.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 0′ 59″

 

 

Artverkoj pri amo

Okaze de la Sankt-Valentena Tago en la Reĝa Kastelo en Varsovio eblis semajnfine konatiĝi kun artverkoj bildigantaj diversajn manifestiĝojn de amo. La rezidejo de la polaj reĝoj kaj de la Respubliko disponigis specialan vizititineron, kiu gvidis tra la Artgalerio de la Pentroarto, Skulptarto kaj Ornama Arto, tra la Reĝaj Apartementoj ebliginte malkovri verkojn, kies fono estis amo. Tiuokaze eblis viziti la reĝan Kastelon senapage. La amo estis prezentita en diversaj manifesiĝoj – kiel amo inter virino kaj viro, kiel amo al Dio, kiel amo al la Patrolando, kiel la gepatra amo, fine kiel mita amo. La viziantoj povis rigardi krome du porokazajn ekspoziciojn. En suvenirvendejo la rabato egalis al 14 procentoj.

El la elsendo 16.02.2021. Legas Barbara kaj Maciek – 0′ 58″

La altaro de Wit Stwosz renovigita

Post pli ol kvin jaroj finiĝis la konservistaj laboroj pri unu el la plej gravaj gotikaj artverkoj en Pollando. Temas pri la altaro de la Ĉielpreno de la Dipatro, skulptita de la devenanta el Nurimbergo Wit Stwosz (Veit Stoß), en Maria-Baziliko en Krakovo. Laŭ esploroj la altaro kreiĝis inter la 1477-a kaj 1789-a jaroj kaj oni uzis por ĝiaj konstruelementoj tri lignospecojn – kverkan, larikan kaj tilian. Al la restaŭrado estis subigitaj ĉiuj konstruelementoj, skulptaĵoj, lignoĉizitaj elementoj. Entute pli ol 200 lignaj figuroj el inter kiuj multaj estis pli ol 3-metraj kaj pezis po 250 kilogramojn kaj miloj da lignoĉizitaj elementoj. Oni restaŭris la originajn kolorojn puriginte ĉiujn elementojn, forigante surtavloĝintajn kolorigilojn, retuŝojn, kompletigojn. Nun la altarkoloroj similas al tiuj kiujn la altaro havis fine de la 15-a jarcento. Ĉe renovigaj laboroj asistis eksterlandaj ekspertoj, specialistoj pri la kreado de Wit Stwosz el Munkeno, Frankfurto kaj Florenco. La daŭrantaj pli ol mil tagojn laboroj okazis en speciala laborejo kreiĝinta en la Baziliko, dank’ al kio la skulptaĵoj troviĝis en ne ŝanĝiĝintaj de 500 jaroj mikroklimataj kondiĉoj. La restaŭradon de la ĉefparto de la altaro povis observi krome la vizitantoj de la krakova Baziliko. Kvankam kredantoj kaj turistoj povas admiri jam la komplete renovigitan altaron, sed la oficialaj danksolenaĵoj okazos la 15-an de aŭgusto dum la festo de la Ĉielpreno de la Dipatrino.

El le elsendo 12.02.2021. Legas Maciek – 1′ 54″

Pentraĵo de Maurycy Gottlieb por POLIN

La ekspozicio pri la historio de polaj judoj en la varsovia muzeo POLIN estas konstante kompletigata per artverkoj kaj valoraj arkivaj objektoj. Lastatempe ĝi ricevis la pentraĵon de Maurycy Gottlieb „Aŭtoportreto en la kostumo de pola nobelo”, per kiu la pentristo emfazis sian apartenon al la pola nacio. En la pentroarto de Maurycy Gottlieb daŭre interplektiĝas la polaj kaj judaj veftoj. En iu el siaj leteroj li malferme deklaris esti samtempe polo kaj judo kaj la deziron labori por ambaŭ nacioj. Gottlieb studis kaj en la krakova Akademio de Belartoj, kaj poste en Munkeno. Post denova reveno al Krakovo li daŭrigis studojn sub la gvido de la renoma pola pentristo Jan Matejo. Ĝuste Matejko kun sia vizio de la pola historio kaj respondeco de artisto rilate la socion fariĝis por Gottlieb pentrista majstro. La tolaĵo „Aŭtoportreto en la kostumo de pola nobelo” el 1874 kelkfoje ŝanĝis sian posedanton por fine ektroviĝi en la privata kolekto en Novjorko, pri kio oni eksciis jam en 2009. Nun aĉetita dum aŭkcio fare de anonima kolektanto estis deponita en POLIN.

El le elsendo 12.02.2021. Legas Pamela – 1′ 28″

Polino, muzikdirektoro de Opéra National de Lorraine

Pola direktistino, Marta Gardolińska dum tri jaroj, 2021-2022, plenumos la funkcion de la muzika direktoro de Opéra national de Lorraine, Francio. Ŝi estos la unua virino kaj la unua polino ĉe tiu ĉi posteno. Al ŝiaj taskoj apartenos gvidado de koncertoj de la opero kaj enscenigo de unu aŭ du operspektakloj en la daŭro de muzika sezono. Gardolińska jam laboris kun Opéra national de Lorraine aŭtune de 2020 por la premiero de la forgesita en Francio “Der Traumgörge” de Alexandr Zemlinsky. Marta Gardolińska studis en la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio kaj en Universität für Musik und darstellende Kunst Wien. Sian talenton ŝi perfektigis dum majstrigaj kursoj kaj laborrenkontoj sub la gvido de tiaj direktistoj kiel Bernard Haitink, Peter Eötvös, Bertrand de Billy, György Kurtág kaj Marin Alsop. En 2015 ŝi estis la ĉefa direktisto de Akademischer Orchesterverein w Wiedniu. En la sezono 2017/18 same en Vieno ŝi estis la ĉefdirektisto kaj arta direktoro de TU Orchester. La 18-an de februaro ŝi gvidos la orkestron de Opéra national de Lorraine en la koncerto “Dream or Destiny” relajsota de Radio France.

El le elsendo 12.02.2021. Legas Tomek – 1′ 26″

Religia arto en la Etnografia Muzeo de Tarnów

La Etnografia Muzeo en Tarnów – la suda Pollando prezentas ekspozicion, kun malnova kristnana arto kaj religiaj objektoj. Komence ĝi estis disponigita nur rete. La eksponaĵoj devenas el la kolektoj de la muzeo, el la loka Dioceza Muzeo kaj el privataj kolektoj. En la ekspozicio funkcianta ĝis la 31-a de marto la eksponaĵoj estis grupigitaj laŭ apartaj kultureligiaj branĉoj – la orientkristana kaj katolika. Inter objektoj ligitaj kun la orientkristanaj ritoj la atenton kaptas multaj ikonoj kaj ikonoparo el la 18-a jarcento kun Dipatrino kun la Infaneto kaj kun Jesuo Kristo. Aparta kuriozaĵo estas hejmaj krucoj, propraj al la etna grupo „hucuł”, el Orienta Karpatio kaj kolĉenoj el latunaj krucoj, kiuj servis kiel ornamo de la loka tradicia vesto. Al raraĵoj kalkuliĝas stampo por meti ornamon sur oblato, kiun estas ricevantaj kredantoj dum diservo. En la parto dediĉita al la katolika rito troviĝas i.a. bildoj kun Dipatrino el La Salette, el Ostra Brama en Vilno, skulptaĵoj kaj krucoj el diversaj mondopartoj. Aparte atentindaj estas du Hostiujoj el la 15-a kaj 17-a jarcentoj, Krucifikso el perlamonto devenanta el Francio. Krome diversformaj miniaturaĵoj kun la Nigra Madono de Częstochowa kaj krucoformaj relikvujoj. https://muzeum.tarnowpl/aktualnosci/dawna-sztuka-i-przedmioty-sakralne/

El la elsendo 05.02.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 47″

120-jariĝo de la Nacia/Pola Domo en Cieszyn

Antaŭ 120 jaroj en Cieszyn (la suda Pollando) estis malfermita Pola Domo, kiu fariĝis la centro de poleco en la tuta Cieszyn-silezia regiono. Ĝia historio radikas en la 1496, kiam princo Kazimiro la 2-a kreis en la urbo la novan foirplacon. Tamen la unua historia mencio devenas nur el la 17-a jarcento. Reference al pli nova historio ĝi fariĝis en oktobro 1918 la sidejo de la kreiĝinta Nacia Konsilio de la Princolando Cieszyn, la unua pola organo de la terena administracio. Post la regajno de suvereneco fare de Pollando en la domo, oficiale funkciigita en januaro 1901, okazis pluraj koncertoj, recitaloj, muzikprezentoj, societaj, silvestraj kaj karnavalaj amuzoj. Ili apogis la agadon de multaj polaj institucioj, organizaĵoj kaj societoj, kiuj klopodis pli firme integri la regionon kun la tuta lando. Post la 2-a mondmilito la Nacia Domo, kiun nomon ĝi ricevis post la 1-a mondmilito, denove fariĝis centro de la loka kultura vivo en 1956. Nun ĝi funkcias sub la ŝildo de Cieszyn’a Kulturcentro Nacia Domo.

El la elsendo 05.02.2021. Legas Maciek – 1′ 22″

Pola Enciklopedio de Filozofio tradukota en la anglan

Dank’ al signifa subteno de la pola edukministerio en la anglan lingvon estos tradukita la 10-voluma Universala Enciklopedio de Filozofio, kreiĝinta ĉe la Katolika Universitato de Lublin (la orienta Pollando). Temas pri la unua ĉi-speca verko en la historio de la pola filozofio. Iniciatis ĝin la plurjara rektoro de la Universitato, prof. Mieczysław Krąpiec. Ĝi kreiĝis en la jaroj 2000-2009 kaj estis pretigita de la Pola Societo de Tomaso el Akvino ligita kun la filozofia medio de la Lublina Katolika Universitato. La Universala Enciklopedio de Filozofio prezentas la bazajn problemojn kaj filozofiajn sistemojn tra la jarcentoj kaj krome enhavas biogramojn de grandaj kreintoj kaj interpretantoj de la filozofia penso. Ĝi konsisitas el 9 volumoj kaj suplemento, pri kiuj laboris ĉirkaŭ 800 sciencistojn el la tuta Pollando. Ĉiu el la volumoj traktas ĉirkaŭ 500 enciklopediajn kapvortojn. Temas pri unu el sep enciklopedioj pri filozofio en la mondo. Kiam oni komencis ĝian prilaboradon ĝi estis inter kvar en la mondo. La unua volumo anglalingve aperos ene de kelkaj monatoj. Kiel oni premisas, ĝi ebligos la filozofian diskurson kun pensuloj en la tuta mondo.

El la elsendo 02.02.2021. Lagas Maciek – 1′ 28″

La 50-jariĝo de la decido rekonstrui la Reĝan Kastelon

La 26-an de januaro en la Granda Salonego de la Reĝa Kastelo en Varsovio okazis solenaĵo memore al la 50-jariĝo de la decido pri la rekonstruo de la Reĝa Kastelo kaj de la unua historia kunsido de la Civitana Rekonstrukomitato. Ĝi komenciĝis akurate je la 11.15, je la horo, kiam la horloĝo la kastela turo ĉesis funkcii pro la pribombado de germanoj. Tiu horo fantomis ĝis kiam la invadinto tutece ne detruis la kastelon eksplodiginte ĝin. La jubileaj solenadoj estas planitaj por 4 jaroj. En 2024 pasos la 50-a datreveno de la redono de la konstruaĵo en la kruda stato kaj la 40-a datreveno de la transdono de la Kastelo al la publiko. Dum tiu periodo estos organizataj eventoj referencantaj al la historia pasinteco kaj popularigantaj la nunan rolon de la Kastelo. Ekde la 2-a de septembro 1980 la Reĝa Kastelo kune kun la tuta Malnovurba Kvartalo de Varsovio troviĝas sur la Listo de la Monda Heredaĵo de Unesko.

El la elsendo 29.01.2021. Lagas Barbara – 1′ 26″

Sovaĝa abelbredado en Unuesko-listo

En la reprezenta listo de Nemateria Kulturheredaĵo de Unesko aperis meze de decembro la kulturo de la sovaĝa abelbredado el Pollando. Temas pri la dua en la listo subjekto el Pollando apud la krakovaj Kristnaskaj Kripetoj. La proponon kunprezentis antaŭ tri jaroj Pollando kaj Belorusio. kulturo de la sovaĝa abelbredado ĉirkauprenas konojn, kapablojn, praktikojn kaj kredojn ligitajn kun la bredado de sovaĝaj abeloj en la vivaj aŭ en forhakitaj arbotrunkoj. Ĝi estas perata de generacio al generacio baze de familia konotransdonado kaj agado de societoj okupiĝantaj pri arbara bredado de sovaĝaj abeloj. La abelbredistoj okupiĝas pri abeloj en maniero aparta kreante al ili vivkondiĉojn laŭeble plej fidelajn al la naturaj, ne intervenante en ilian vivociklon nek klopodante pri akiro de pli intensa mielrikolto. Ĉi-speca protekta zorgo spegulas la praktikon de harmonia kunvivado de homo kun la naturo.

El la elsendo 29.01.2021. Lagas Maciek – 1′ 11″