Krzysztof Warlikowski, pola teatra kaj opera reĝisoro ricevis la Oran Leonon de la Venecia Bienalo en la branĉo teatro pro la tuto de sia kreado. Transprenante la premion la distingito deklaris, ke la Ora Leono ne kronas lian karieron, sed devontigas al plia laboro. La direkcio de Biennale di Venezia en komuniko pri la atribuata premio difinis la polan reĝisoron „la emblema figuro de la postkomunista teatro, kiu lasis sian spuron sur la internacia scenejo kreante neforgeseblajn viziojn. De pli ol dudek jaroj li estas pledano por profunda renoviĝo de la eŭropa teatra lingvaĵo. Referencante al kinemtografio, originale aplikante videoarton kaj prilaborante novajn spektaklajn formojn li klopodas revenigi ligon inter la spektaklo kaj publiko”. La direkcio de la Bienalo memorigis, ke Warlikowski ĉeestas la plej gravajn festivalojn en la mondo – de Eŭropo ĝis ambaŭ Amerikoj – kaj liaj lirikaj operspektakloj estas prezentataj en la plej gravaj operejoj, de Parizo tra Londono ĝis Salzburg. La 59-jaraĝa Warlikowski, laŭreato de multaj premioj kaj distingoj en la mondo ekde 2008 estas la arta direktoro de la varsovia Nova Teatro. De jaroj li ĝuas grandan rekonon en Italio. En 2015 li fariĝis honora civitano de Palermo, Sicilio. Antaŭ ses jaroj li aŭtoris mesaĝon por la Internacia Tago de Teatro viciĝante inter tiaj gigantuloj de la teatro kaj artistoj, kiel John Malkovich, Vaclav Havel, Peter Brook, Eugene Ionesco, Luchino Visconti, Pablo Neruda, Dymitr Szostakowicz i Arthur Miller.

El la elsendo 09.07.2021. Legas Maciek – 1′ 48″