Kulturkroniko
Cherasco Storia por Piotr Cywiński el Auschwitz-muzeo
La direktoro de Auschwitz-muzeo, Piotr Cywiński transprenis en Italio la premion Cherasco Storia pro la meritoj en popularigado de historio, kiu estis al li aljuĝita en 2020. La premio Cherasco Storia inaŭgurita en 1997 estas unu el la plej prestiĝaj ĉi-sfere en Italio. Ĝia celo estas eksponi historion kiel la bazan sciencbranĉon pri la kunekzistado de civitanoj en la socio kaj veki la pasion konatiĝi kun historio, instruante ke amon al historio eblas peri nun aplikante klaran kaj logan lingvaĵon ligitan kun profundeco de esploroj. La ĵurio apartan atenton donis al la libro de Piotr Cywiński „Epitafo…. Kaj aliaj surpaperigitaj maltrankviloj”, kiu estis tradukita en la italan lingvon kaj aperis ĉe la eldonejo Bollati Boringhieri”. Pro la pandemio la enmaigo de la premio okazis nur nunjare en la kunligo kun la premio 2021. Antaŭtage de la premienmanigo ĝiaj laŭreatoj renkontiĝis tradicie kun lernantoj kaj studentoj de Piemonto. Piotr Cywiński prezentis prelegon pri la nuntempaj defioj de la eksa germana koncentrejo Auschwitz. I.a. li diris: „Simile al la homa sperto la memoro estas unuavice instrumento por konstrui la nuntempon kaj estontecon de nia mondo. Aliajn simile grandajn instrumentojn ni ne havas. Tial la memoro devas veki en ni moralan maltrankvilon kaj la deziron serĉi vojojn de propra respondeco”.
El la elsendo 08.10.2021. Legas Maciek – 1′ 45″
Nike-premio 2021
La 3-an de oktobro, en la biblioteko de la Varsovia Universitato jam la 25-an fojon okazis solena enmanigo de Nike-premio. La premio Nike, la plej prestiĝa en Pollando literatura premio estis establita en 1997 kaj ĉiujare estas aljuĝata al aŭtoro de la plej bona libro de la antaŭa jaro. Ĉi-jare ricevis ĝin Zbigniew Rokita, ĵurnalisto kaj raportisto, specialistiĝanta pri la problemaro de la Centra kaj Orienta Eŭropo, de la Supra Silezio. La premiita libro “Kajś. Rakonto pri la Supra Silezio” estas rakonto pri identeco, aparteneco, pri klopodoj kompreni malsamecojn. Dum la solena vespero la jubilean premion okaze de la 25-a datreveno de la establo de Nike-premio ricevis Mariusz Szczygieł pro sia libro Nie ma (“Ne estas”). Dum kelkaj semajnoj antaŭ la solena premiproklamo la legantoj de “Gazeta Wyborcza” povis rete voĉdoni favore al la tiel nomata premio de legantoj por unu el la sep libroj troviĝantaj en la finalo. Ankaŭ tiun ĉi premion ricevis la gajninto de la nunjara eldono de Nike-premio, Zbigniew Rokita.
El la elsendo 08.10.2021. Legas Maciek – 1′ 16″
La 18-a Internacia Chopin-konkurso komenciĝis
La 2-an de oktobro komenciĝis la 18-a Internacia Chopin-konkurso por kiu biletoj estis finvenditaj jam en 2019. Dum la inaŭgura solena koncerto audiĝis komponaĵoj de Robert Schumann, Johann Sebastian Bach kaj Ludwig van Beethoven en la plenumo de kvin laŭreatoj de la Chopin-konkursoj. Ekde la 3-a ĝis la 20-a de oktobro daŭras la konkursaj priaŭskultoj de 87 pianistoj el la la tuta mondo. 78 estas elektitaj de la elimina ĵurio kaj 9 estas laŭreatoj de aliaj piankonkursoj, kiuj kvalifikiĝis al la ĉefa konkurso sen partopreni la eliminadojn. En la 1-a etapo ludos 22 ĉinoj, 16 poloj, 14 japanoj, 7 civitanoj de la suda Koreio, 6 italoj kaj ankaŭ pianistoj el Armenio, la ĉina Tajpej, Kanado, Kubo, Latvio, Rusio, Hispanio, Tajlando, Usono, Britio kaj Vjetnamio. La konkursantajn pianistoj pritaksas la ĵurio en kies konsisto troviĝas 17 elstaraj reprezentantoj de la monda pianludo. La 2-a programo de Pola Radio la kunorganizanto de la evento relajsas la tutan konkurson ekde la inaŭgira koncerto ĝis la koncerto de la laŭreatoj. Ĝia konkursa studio programo prezentas krome konkursajn aktualaĵojn, interparolojn kun ĵurianoj, ekspertoj kaj partoprenantaj pianistoj kaj sondokumentojn de la antaŭaj konkursoj. Ĉiuj priauskultoj estas transmisiitaj i.a. per apo Chopin Competition (iOS, Andreoid), per paĝo Chopin2000.pl, per jutuba kanalo de Chopin Institut.
El la elsendo 03.10.2021. Legas Barbara – 2′ 14″
Dommurpentraĵoj kun verkoj de Jacek Malczewski
Muzeo de Jacek Malczewski en Radom de multaj jaroj kolektas pentraĵojn kaj memoraĵojn ligitajn kun la naskiĝita en ĉi tiu urbo elstara pola pentristo-simbolisto. La aĉetitaj en 1925 triptiko „Mia sepulto” kaj la pentraĵo „Aŭtoportreto” kreita por la debatsalonego de la Urbokonsilio inaŭguris kolekton de liaj pentraĵoj en Radom. Nun la urba Muzeo estas la kvara laŭ sia grandeco en Pollando. De kelkaj jaroj ĝi prezentas konstantan ekspozicion dediĉitan al la kreado de Jacek Malczewski. Troviĝas tie ĝiaj propaj posedaĵoj kaj tolaĵoj deponitaj de privataj kolektantoj. Nun en Radom kreiĝis la unua el la ciklo de dommuraj pentraĵoj prezentantaj la verkojn de Jacek Malczewski, kadre de la civitana projekto „Pentraĵoj de Jacek Malczewski XXL-dimensiaj”. Ĝi prezentas unu el la plej konataj pentraĵoj de la artisto. Ĝia originalo troviĝas en la muzeaj kolektoj. La murpentraĵo „Venenita puto kun kimero” ornamos la lokan Teknologian-Humanisman Universitaton.
El la elsendo 03.10.2021. Legas Maciek – 1′ 16″
La plej malnova lignokonstruaĵo en Pollando
Esploristoj el la Belarta Fakultato de la Universitato en Toruń (Toruno) en la norda Pollando esplordifinis, ke la tegmenta trabaro de la katedralo en la loko Kamień Pomorski estas la unika tiom bone konserviĝinta lignokonstruaĵo sur la tereno de la lando. Ĝi devenas el la 13-a jarcento kaj lignon por ĝia konstruo oni venigis el la proksima insulo Wolin. Ĝis hodiaŭ ĝi havas la saman strukturon kiel en la 13-a jarcento, tamen kelkloke en la daŭro de ĝia pli ol 650-a historio estis ŝanĝtaj iuj lignaj elementoj kaj aldoniĝis novaj. La lignaj, kverkaj grandparte, elementoj konserviĝis en „almenaŭ bona stato”. Kelkaj entenas spurojn pri la flosigado de lignopecoj. Temas pri malgrandaj truoj, tra kiuj helpe de ŝnuroj, la lignopecoj estis ligitaj kaj flosigitaj. La katedralo en Kamień Pomorski ĝis nun estis taksata kiel la plej malnova sakrala objekto en la Okcidenta Pomemrio. Ĝia historio radikas en la 12-a jarcento. Post la konkero de Pomerio fare de la Piast-dinastia reganto, princo Bolesław Krzywousty la regiono estis kristanigita. La unua episkopejo sur la insulo Wolin establita en 1140 post danaj invadoj estis transportita al Kamień Pomorski. La novan katedralon, en kiu ĵus okazis esploroj fondis la pomeria princo, Kazimierz la 1-a.
El la elsendo 25.09.2021. Legas Maciek – 1′ 36″
Jessica Bruder kun la premio de Ryszard Kapuściński
La laŭreatino de la premio de Ryszard Kapuściński pro 2020 fariĝis Jessica Bruder, la aŭtorino de la raportaĵo „Nomaland. Survoje serĉante laboron”, en la originalo „Nomadland: Surviving America in the Twenty-First Century”. La premio kun la internacia karaktero estas atribuata ĉiujare pro la plej bona libro-raportaĵo publikigita pollingve en Pollando. Premiita estis ankaŭ ĝia tradukistino, Martyna Tomczak. Inter la aŭtoroj troviĝintaj en la finalo de konkurso, ĉi-jare sole virinoj, estas Matilda Voss Gustavsson, Karolina Sulej, Jelena Kostiuczenko kaj Eliane Brum. Por la konkurseldono 2020 siajn liberojn proponis eĉ 41 eldonejoj. La premiita raportaĵo „Nomaland. Survoje serĉante laboron” de Jessica Bruder koncernas iom aĝan generacion de usonanoj. La aŭtorino estas ĵurnalistino, kunlaborinta dum pli ol 10 jaroj kun “New York Times”. Ŝi verkis ankaŭ por multaj aliaj periodaĵoj. La premiita nun en Pollando libro ricevis pli frue la premion de librovendeja reto Barnes & Noble en la kategorio „Malkovro”.
El la elsendo 25.09.2021. Legas Przemek – 1′ 17″
Laborpermesoj por eksterlandanoj
En la unua duono de la nuna jaro 232 mil eksterlandanoj ricevis laborpermeson en Pollando. Tio estas je 34 mil pli ol en la sama periodo de antaŭa unu jaro. Plej multaj pemesoj koncernis stiristojn de kamionoj kaj industraiajn laboristojn. Laŭ la firmao Personnel Service ĝis 11 mil kreskis ilia enlaborigo ĉe la oficejaj postenoj, ĝis ĉ. 6,5 mil en la teknikaj profesioj kaj en grupo de specialistoj. Krome en la sama periodo en la registroj de laboroficejoj estis anoncitaj 998 mil deklaroj pri enlaborigo de laboristoj el la orientaj regionoj, kio signifas 63-procentan kreskon. La kondiĉo de enlaboigo de eksterlandano de Pollando estas konforma permeso kaj legala estado de eksterladano sur la tereno de Pollando. Pri laborpermeso ĉe adiministraj aŭtoritatoj petas labordonanto de koncerna eksterlandano. Civitanoj de Armenio, Belarusio, Kartvelio, Moldavio, Rusio kaj Ukrainio povas labori en Pollando laŭ simpligita proceduro, tio estas deklaro, ke al ili estis konfiditaj labortaskoj. La kondiĉo estas, ke la enlaborigo ne superos 6 monatojn en la daŭro de 12 sekvaj monatoj kaj ĝi ne koncernas sezonlaborojn.
El la elsendo 21.09.2021. Legas Maciek -1′ 24″
Muzeo de la Memoro pri Siberiekzilitoj en Bjalistoko
Hodiaŭ pasas la 82-a datreveno de la invado de Sovetunio kontraŭ Pollandon. La 17-an de septembro 1939 la Ruĝa Armeo rompante la polan-sovetuniaj pakton de neageso kaj realigante decidojn de la sekreta protokolo de la pakto Ribbentrop-Mołotow invadis Pollandon. Tiel en septembro 1993 Pollado fariĝis la areno de militagadoj provokitaj de Germanio kaj Sovetunio.
Kadre de eventoj memorindigantaj ĉi tiun agreson apartan kvartagan programon pretigis Muzeo de la Memoro pri Sibirekzilitoj en Bjalistoko. Ĝia oficiala inaŭguro okazis vendrede, en la Tago de Siberiekzilito. La ideo de la Muzeo, kreiĝis antau kvar jaroj kiel la urba kulturcentro. Ĝian ĉefan parton konsistigas konstanta ekspozicio prezentanta la ekzilojn de poloj al Siberio – ekde la caraj periodo, tra sovetuniaj reprezalioj kaj krimoj, inkluzive de la deportatoj de la civila loĝantaro komencitaj dum la 2-a mondmilito. Ĵaude estis inaŭgurita Esplorinstituto de Seweryn Nowakowski, sciencpopularigas institucio okupĝonta krome pri la historio de orientaj regionoj de la antaŭmilita Pollado kun aparta konsidero de socia hstorio. Ĝia prioritata celo estos malferma diskuto kaj dialogo inter la nacioj de la orienta Eŭropo.
El la elsendo 17.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 1′ 38″
Eksterordinaraj fotoj el la Krakova Etnografia Muzeo bite
Pli ol du mil fotografaĵojn kun eksterordinara historia kaj arta valoroj disponigis en la bita formo la Etnografia Muzeo en Krakovo. Ili dokumentas la socian vivon de la suda Pollando en la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La fotoj neniam pli frue publikigitaj en la Interreto troviĝis sur plakoj aŭ tradiciaj pozitivaj bildoj. La kolekto havas etnografian karakteron registrinte la realan vivon. Etnografoj aŭ artistoj ne serĉis belajn panoramojn aŭ portretmodelojn. Ili celis registri diversajn socimediojn, iliajn kostumojn, ritojn, metiojn, karakterizan kamparanan aŭ malgrandurban arkitekturon kaj laborilaron. Ekde la 2018-a jaroj estis ciferigitaj 2423 fotoj el la krakova regiono kaj el la Orientaj Randregionoj en la iama Galicio. La plej malnovaj devenas el ĉ. la 1860-a jaro. Al la plej valoraj apartenas i.a. kolekto de pli ol 300 fotoj de Walery Eljasz-Radzikowski, kiu surplake eternigis la loĝantaron kaj arkiterkturon de Podlahe-regiono, situanta ĉe la piedoj de Tatry-montaro kaj komencon de la tiuregiona turismo. La fotoj de aliaj fotografiistoj dokumentas i.a. vivon en la Karpatia regiono, antropologiajn portretojn de la loĝantoj de Polesie-regiono, la vivon en la ĉirkaŭlokoj de la lokoj Dobra, Orawy, Myślenice.
Dank’ al speciale kreita portalo (https://www.zbiory.etnomuzeum.eu/pl) esploristoj, studentoj, artistoj, etografoj povas konsulti la heredaĵon de fotopioniroj. La bita bazo estos estonte vastigita je pliaj objektoj el la kolekto de la krakova Etnografia Muzeo.
El la elsendo 17.09.2021. Legas Maciek – 1′ 59″
La premio Diapason d’or por diskoalbumo de Chopin
La dekkvarelementa diskaro, diskoalbumo kun la registraĵoj de Chopin-muziverkoj en la plenumo de Tatiana Ŝebanova ĵus ricevis la prestiĝan premion Diapason d’or. Ĉiuj registraĵoj estis faritaj en la varsovia Koncerta Studio de Pola Radio „Witold Lutosławski” en la jaroj 2007-2010. La dekkvardiska skatolo enhavas, plejparte, neeldonitajn muziverkojn aranĝitajn laŭ kronologia sinsekvo (escepte de verkoj por piano kaj orkestro, troveblaj en du lastaj albumoj) ekde polonezoj de sepjara Chopin ĝis mazurko, op. 68 n-ro 4. La libreto akompananta la premiitan diskokolekton helpas facile trovi ĉiujn opusojn. Laŭ franca muzikkritikisto Loïc Chahine – publikigita en la retpaĝo de la pola Nacia Chopin-Instituto, la preludoj interpretitaj de Ŝebanova estas noblaj, ĉarmaj kaj naturaj. Kiel li taksis „mazurkoj kaj nokturnoj estas modestaj, sed ajna perdo de sia distinga karaktero. Rimarkebla estas polonezo, op. 71 n-ro 3, dancigema, plena de nuancoj, kaj samtempe revema. Eble muzikpuristoj bedaŭros, ke ĉiuj verkoj estis registritaj per la sama piano, dum la pli fruaj bezonus iom pli malnovan instrumenton. Ĉi-kaze, tamen, ne gravas, ĉar tiu ĉi preskaŭ kompleta verkaro de Chopin apartenas al la plej belaj plenumitaj per la epoka instrumento. Ĝi estas siaspeca testamento de eksterordinara pianistino Tatiana Ŝebanova, kiu en la 2010-a jaro forpasis pro kancero.
El la elsendo 17.09.2021. Legas Maciek – 1′ 48″