La 2-an de decembro 2021 la Krakova Filma Fondaĵo decidis atribui sian plej prestiĝan premion >Drako de la Drakoj< al Jarmo Jaaskelainen pro lia kontribuo al la evoluo de la monda dokumenta filmarto. Kun bedaŭro oni do akceptis la informon pri lia morto la 2-an de januaro 2022. Lia revo reveni al Pollando ne plenumiĝos, sed por la solenaĵo de la transdono de la statueto venos liaj edzino kun filino. Tio okazos inter la 29-a de majo kaj 5-a de junio 2022 en la hibrida formo de la krakova filmfestivalo. Jarmo Jaaskelainen estis reĝisoro de dokumentaj kaj beletraj filmoj kaj filmproduktanto. Li laboris ankaŭ kiel ĵurnalisto ligita kun la finna BBC. Jaaskelainen pasigis en Pollando parton de sia vivo, li konis do la polajn lingvon kaj historion. Li estis diplomito i.a. de la Lodza Filma Lernejo, li kunlaboris kun polaj kameraiisroj kaj por la finna televido li realigis multajn filmojn pri Pollando de la 70-aj/80-aj jaroj pri la Solidareco. Jarmo Jaaskelainen estis plurfoje premiita pro sia kreado ankaŭ en Pollando. I.a. per la medalo Meritiĝinto por Kulturo, Gloria Artis.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Maciek – 1′ 28″