Ĝis la 27-a de februaro la Nacia Muzeo en Varsovio gastigas interesan portempan ekspozicion kun du pentraĵoj de Lucas Cranach Pli Aĝa (1472–1553). La artisto – pentristo, gravuristo, projektanto kaj eldonisto de lignogravuraĵoj estas taksata kiel unu el la avanaj artistoj de la germana renesanco. En la polaj kolektoj troviĝas liaj du pentraĵoj „Madono sub abioj” kaj „Adamo kaj Eva”. La unua konstante troviĝas en la Arkidioceza Muzeo en Vroclavo, la dua en la Nacia Muzeo de Varsovio. Ambaŭ kreiĝis ĉirkaŭ la 1510-a jaro kaj estas taksataj kiel tolaĵoj el la apogea periodo de la kreado de Cranach. La gvidmotivo de la ekspozicio estas prezento de nova rilato inter naturo kaj sankteco en la arto el la limperiodo de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. En la popularigado de novaj artaj kaj ikonografiaj konceptoj gravan rolon ludis ankaŭ grafiko. Tial la ekzpozicion kompletigas krokizoj de la avanaj germanaj artistoj de ĉi tiu epoko kiel Albrechta Dürera, Albrecht Altdorfer, Augustina Hirschvogel kaj desegnaĵoj el la medio de la tiel nomata apuddanuba skolo.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Maciek – 1′ 26″