De jaroj la loko Spycimierz en la regiono de Lodzo, en la centra Pollando ĉiujare logas religiulojn kaj turistojn el la tuta Pollando kaj ankaŭ el eksterlando por rigardi kaj admiri la flortapiŝan vojon, laŭ kiu moviĝas la religia procesio dum la festo de la Dia Korpo. Antaŭ kelkaj tagoj tiu ĉi tradicio ektroviĝis sur la Monda Listo de la Kultura-heredaĵo de Unesko. Tio ĉi estas la tria registro ligita kun kulturaj tradicioj de Pollando post la tradicio de la krakovaj kristnaskaj kripetoj kaj arbara abelbredado.
La pli ol 300-persona loĝantaro de la vilaĝo Spycimierz de pli ol 200 jaroj aranĝas antaŭ la festo de la Dia Korpo flortapiŝon tra kiu paŝas la procesio. Ĉiu familio pretigas propran fragmenton de ĉirkaŭ unukliometra vojo troviĝanta antaŭ la propra domo. Oni uzas por tio petalojn de la ĝardenaj kaj kampaj floroj, foliojn de kaŝtanujoj, grenspikojn kaj herbojn, muskon kaj branĉetojn de arboj kaj arbustoj. Oni uzas ankaŭ sablon. Inter la grafikaj motivoj dominas floroj, koroj, religiaj kaj patriotaj simboloj.
La loĝantaro de Spycimierz solenis la registroeventon dum speciala ceremonio en la loka preĝejo. Krom komuna partopreno en la sankta meso oni aranĝis kun invititaj gastoj fragmenton de la kolora flortapiŝo. Inter la motivoj troviĝis la simbolo de Unesko, la pola blanka-ruĝa flago kaj la devizo „Nemateria kultura heredaĵo”.

El la elsendo 07.01.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 51″