En oktobro 2022 en Poznano okazos la 16-a Internacia Violonkonkurso, kies patrono estas Henryk Wieniawski. En la nunjara konkurseldono la antaŭselektado ne okazis dum fizikaj priaŭskultoj de la kandidatoj. Estis por ili instalita speciala reta platformo, al kiu ili povis ĝis la 10-a de januaro transsendi siajn kandidatigajn videaĵojn. Oni postulis de ĉiu kandidato kvar altkvalitajn registrojn sen muntado aŭ korektoj el la disponigita selekta repertuaro. Entute kandatiĝis 224 violonistoj el 27 landoj. Plej multaj el Pollando, Germanio, Usono, Aŭstrio kaj Japanio. Multombre oni kandidatiĝis ankaŭ el Ĉinio, Koreio, Francio kaj Britio. Ĝis la 30-a de aprilo la selekta ĵurio en la konsisito Augustin Dumay, prezidanto kaj Daniel Stabrawa kaj Madeleine Carruzzo elektos violonistojn, kiuj en oktobro prezentiĝos en la Universitata Aŭlo en Poznano. La konkurso de Henryk Wieniwski estas la plej malnova violonista konkurso en la mondo. La unua okazis en 1935 en Varsovio. Restarigo de la konkurso okazis en 1952 en Poznano, kie ĝi kontinue okazas. Inter la laŭreatoj de la konkurso okazanta ĉiun kvinan jaron troviĝas i.a. Ginette Neveu, Dawid Ojstrach kaj Ida Haendel.

El la elsendo 21.01.2022. Legas Maciek – 1′ 36″