La lastan ĵaŭdon vespere en la varsovia Teatro la Grando okazis solenaĵo finanta la nunjaran 18-an Chopin-konkurson, dum kiu okazis enmanigo de la premioj kaj la unua koncerto de la laŭreatoj. Pliaj koncertoj estas planitaj por vendredo kaj sabato en la varsovia Nacia Filharmonio. La venkinto de la konkurso fariĝis Bruce (Xiaoyo) Liu el Kanado, kiu el la manoj de la pola prezidento, Andrzej Duda transprenis Oran Medalon. Bruce Liu naskiĝis en 1997 en Parizo, finlernis en la Muzika Konservatorio en Montrealo en la klaso de Richard Raymond kaj nun daŭrigas studojn sub la gvido de Dang Thai Son, la venkinto de Chopin-konkurso el 1980. Bruce Liu kunlaboris jam kun multaj simfoniaj orkestroj. Li estas laŭreato de multaj internaciaj pianistaj konkursoj i.a. en Sendai, Montrealo, Viseu kaj Telavivo. Dum la ĵauda solenaĵo en la varsovia Teatro la Granda li ludis la Fortepianan Konĉerton Mi-minoran de Chopin en la akompano de la Orkestro de la Nacia Filharmonio. Samvespere la aliaj laŭreatoj donis mallongajn recitalojn. La egalrangan duan lokon en la 18-a Internacia Chopin-konkuro okupis Alexander Gadjiev reprezentanta Italion kaj Slovenion kaj Kyohei Sorita el Japanio. La laŭreato de la tria premio fariĝis Martin Garcia Garcia el Hispanio. La kvara premio egalrange estis atribuita al japanino Aimi Kobayashi kaj al polo Jakub Kuszlik. La kvinan lokon okupis Leonora Armellini el Italio kaj la 6-an JJ Jun Li Bui reprezentanta Kanadon. Internacia Pianista Konkurso de Frederiko Chopin iniciatita en 1927, okazanta ĉiun kvinan jaron, estas unu el la plej malnovaj kaj prestiĝaj fortepianaj konkursoj en la mondo. Ĝi estas unu el la multaj monografaj konkursoj, en kiuj oni plenumas ekskluzive muzikon de unusola komponisto, ĉi-kaze Frederio Chopin. La konkurshistorio jam pruve elmontris, ke ĝiaj laŭreatoj akiras praktike la garantion prezentiĝi sur la mondrenomajaj pianistaj scenejoj, en la plej grandaj koncertaj salonegoj kaj estas invitataj por aŭtoraj surbengioj en la plej renomaj diskoproduktejoj.

El la elsendo 22.10.2021. Legas Barbara – 2′ 57″