Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Vizitinda loko: Rogalin

Por la novaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano ni aparte dediĉas la hodiaŭan felietonon. Ja en proksimeco de la urbo troviĝas multaj vizitindaj lokoj. Unu el ili estas Rogalin. La historio lasis tie firman spuron, tie vivis generacioj de homoj eksterordinaraj. La troviĝanta tie domo, estis ne sole familirifuĝejo, sed ankaŭ logis homojn kun artaj talentoj, publikajn personojn, kiuj ĝuis tie la naturbelecon, arkitekturan ĥarmonion kaj varmon de la malnovpola gastamo. Tiu domo estas Palaco de Raczyński-familio.

Pri la loko mem, Rogalin la unua skriba dokumento devenas el la 1247-a jaro aperinte en la latina dokumento de pola princo Przemysł la 2-a [pŝemisŭ] Ĝi apartenis al multaj familioj, inter kiuj aparte menciinda estas Arciszewski-familio. Tie nome naskiĝis Krzysztof Arciszewski, famiĝinta kiel nederlanda admiralo kaj postrevene generalo, la organizanto de la artilerio kaj floto de la reĝo Vladislavo la 4-a. Pri li ni felietonis en nia 300-a E-elsendo, la 17-an de januaro.

Pri Rogalin  en 1768 komencis interesiĝi Kazimierz Raczyński serĉante lokon taŭgan por elkonstrui palacon proksime al Poznano. Tie li plenumis multajn gravajn postenojn dum liaj bienhavaĵoj troviĝis en pli forta distanco. Relative baldaŭ en Rogalin dank’ al liaj klopodoj kreiĝis malfrubarokstila palaco sur arbodensa eskarpo, de kie etendiĝis belega panoramo al la apudriveraj herbejoj de Warta.

Ĝis nun Rogalin proponas multajn vidindaĵojn. La francan-nederlandstilan ĝardenon konsistigas laŭplane ordigita verdaĵoazo kun la tiliaj aletoj kaj dunivelaj aleetoj ĉirkaŭ ambaŭ flankoj de la ĝardeno. Sur la centra tufo dominas figuro en antikva stilo, aliaj skulptaĵoj kaŝiĝas ombre de la aleetoj. En la ĝardenprofundo videbliĝas la artefarita altaĵo nomata Parnaso. Forlasante la ĝardenon oni eniras la anglastilan parkon. En ĝia profundo estas renkonteblaj la restaĵoj de la maljuna kverkaro nun konsistanta el ĉ. 2 mil kverkoj, el inter kiuj la plej imponaj havas perimetron ĉirkaŭ 9-metran. Ilin per sia pentrista peniko eternigis Leon Wyczólkowski [vyĉuŭkovsi]. Sed gastis tie ankaŭ aliaj pentristoj, kiel Jacek Malczewski [malĉevski], Michał Wywiórski [miĥaŭ vivjurski]. Kruta vojeto de sur la eskarpo kun la palaco kaj la parko kondukas al la herbejo prezentante aparte pitoreskan alrigardon.

De la palaca fronto tra koretego kaj laŭ la kaŝtanaleo vojo kondukas al la Kapelo-Maŭzoleo situanta sur altaĵeto. Vasta ŝtuparo gardata de  du gisferaj leonoj kondukas al la supra novklasikisma parto de la konstruaĵo imitanta la romian sanktejon en Nimes. Tie troviĝas la kapelo. En la subterejo troviĝas maŭzoleo en la romanika-gotika stilo. Ĝi profunde impresas per troviĝantaj tie sarkofagoj kaj surmuroj epitafoj memorigantaj la ceterajn membrojn de la familio. Tiu ĉi iom izolita loko ĉirkaŭita de malnovegaj arboj emanas per trankvilo kaj naturbeleco harmonias kun majesta arkitekuro. La kripto estas malfermita por turistoj dum ĉiuj someraj semajnfinoj.

Sed ni iom parolu ankaŭ pri la familimembroj de Raczyński-gento.  Kazimierz Raczyński, la establinto de la loko,  kiel la mastro de Poznan-regiono multe meritiĝis renovigante la urbodomon de Poznano, la tieajn konstruaĵojn ĉe Monto de Przemysł. Ĉe la Malnova Foirplaco dank’ al lia iniciato kreiĝis la gardejo kaj eĉ la unuaj urbaj lanternoj. Tiuperiode en Rogalin gastoj svarmis, la biendomo gvidis altnivelan vivon kaj nobelaro estis ĉi tien venanta peti konsilojn pri problemoj familiaj kaj heredaj.

Ne povante detale sekvi la familiajn sortojn ni tamen haltu por mencii la nepojn de Kazimierz Raczynski – Edward kaj Atanazy. Post la fruaĝa morto de ilia patrino pri ilia eduko okupiĝis la vidviĝinta patro edukinte ilin severe sed ĉiuflanke. Sed post lia morto la eduko de la junuloj fariĝis la zorgo de la avo. La nepoj unue studis en Frankfurto ĉe Odro, poste kiam venis la tempo de la Napoleonaj militoj soldatiĝis. Ambaŭ meritiĝis tiukampe ricevinte altajn distingojn. Edward pli frue forlasis la soldatvicojn kaj komence de la pacperiodo inaŭguris sian laboron por la socia bono. Loĝante en Rogalin li komencis eldoni fontmaterialojn, kodojn, memorlibrojn, li mem multon tradukis. Baze de la familia librokolekto li fondis bibliotekon, por kiu en Poznano estis levita bela konstruaĵo. Al liaj meritoj apartenas ankaŭ plukonstruo de la akvoprenejo en Poznano, grundplibonigaj laboroj ĉe apudriveraj herbejoj de Odra. Li establis ankaŭ agronomian lernejon en Jeżewo (jeĵevo) kaj en Rogalin mem li elkonstruigis la menciitan Kapelon-maŭzoleon.

Laŭ alia vojo kuris la vivo de la alia frato. Atanazy fariĝis diplomato de prusa registaro servante en tiu rolo en Kopenhago, Lisbono kaj Madrido. Li prilaboris leksikonon de la germana kaj portugala artoj. Li estis artkolektanto kaj mecenato de la pentroarto. Lia riĉa pentraĵkolekto post lia morto komence estis ekspoziciata en Berlino, poste ĝi trovis lokon en Muzeo de Frederiko Vilhelmo en Poznano. Nun ĝi formas la bazan trunkon de la fremda petraĵkolekto en la Poznana Muzeo. Atanazy heredigis siajn havaĵojn al la germanigita branĉo de la familio, sed lia seninfana filo tenante intimajn ligojn kun la familio de la pola onklo Edward eĉ filigis la familiidon Edward Aleksander.

Denove ni transsalutu kelkajn epizodojn el la familia vivo por doni la ateton al tiu momento, en kiu Edward Aleksander  jam kiel vidvo povis edziĝi al Róża [ruĵa] Krasinski, tiam ankaŭ jam vidviĝinta. Ili ambaŭ ekloĝis en Rogalin. Tiam Edward Aleksander  unue ordigis la financaj aferojn kaj renovigis la palacon. Róża, virino klarvida kaj energia okupiĝis pri la domo kaj administrado ebligante tiel al la edzo dediĉi sin al la kolektista pasio. Li kolektis komence pentraĵojn de polaj artistoj fariĝinte ilia mecenato kaj prezidano de la Societo de Belarto-Amikoj en Krakovo. Lia kolekto enhavis verkojn de ĉiuj renomaj polaj artistoj, inkluzive de Jacek Malczewski kun kiu Edward Aleksander aparte amikiĝis. Aldone el siaj veturoj al Parizo li venigis tolaĵojn de la eŭropa pentroarto. Por tiu ĉi kolekto komece de la 20-a jarcento kreiĝis en Rogalin aparta konstruaĵo ligita kun la palaco. Nun la kolekto prezentas diversajn fluojn de la eŭropa pentroarto el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, inkuzive de la pola. Róza kaj Edward Aleksander havis infanojn el siaj pli fruaj familioj, sed mem ili ĝisatendis du filojn Roger Adam kaj Edward Bernard. Ambaŭ plenumis publikajn funkciojn. Roger Adam i.a. estis en la intermilita periodo la vojevodo de Poznan-regiono, vicminisro por agrikulturo, ambasadoro de la  elmigra registaro de Pollando en Grekio, kie li helpadis al la elmigrantaj dummilite poloj. Tie li mortis en 1945. En la intermilita periodo la palaco en Rogalin estis lia rezidejo. Dum la milito germanoj transprenis ĝin por lernejo de Hitlerjugend, postmilite funkciis en ĝi i.a. lernejo. En 1949 kreiĝis tie la filio de la Nacia Muzeo en Poznano.

La alia frato, Edward Bernard estis la pola delegito ĉe la Ligo de Nacioj, sekve ambasadoro en Britio. Dum la 2-a mondmilito li gvidis en la londa elmigra registaro de Pollando ministerion por la eksterlandaj aferoj. Li mortis en Londono en 1993 kaj liaj sepultaj solenaĵoj en Rogalin estis impona solenaĵo veniginta amasojn. Li estis la lasta vira reprezentanto de la meritiĝinta por Pollando familio. Du jarojn antaŭ sia morto Edward Bernard, la prezidento de Pollando en Elmigrejo, establis Fondaĵon de Raczyński-Familio ĉe la Nacia Muzeo en Poznano. Konforme al. lia volo la artverkoj apartenantaj al Raczynski-familio povas esti vizitcele disponigiaj al la publiko en la Palaco en Rogalin kaj en la Muzeo en Poznano.

El la elsendo 10.10.2014. Legas Barbara

Koninda Polo – Reĝino Jadwiga

Jarkomence pasis la 640-a naskiĝdatreveno de unu el la plej karaj virinoj en la historio de Pollando, ĝia patrono reĝino Jadwiga. Kun fortaj genealogiaj ligoj kun Pollando ŝi naskiĝis en Buda kiel la filino de reĝo Ludoviko la Hungara kaj de Elizabeta Kotromanić, origine bosnia princino. Jadwiga estis ilia lasta infano. Dum la bapto ŝi ricevis la nomon Jadwiga, kiu estis la nomo de ŝia praavinjo, la edzino de reĝo Wladyslaw  Łokiet (la Kubuta) [vŭadislav ŭokietek] el Piast-dinastio (pjast). Povas esti ankaŭ, ke ŝia baptonomo referencas al sankta Jadwiga la Silezia, kies kulto tiuepoke floris. En dokumentoj ŝia nomo estas notita laŭ malsama ortografio kiel Adviga, Hedviga, Hedvigis aŭ Hedwig.

Ekde la infanjaroj ŝi estis preparata roli estonte kiel la reĝino. Ŝi ricevis tre zorgeman edukon, la vivo en la kultura medio de la hungara kortego en Buda kaŭzis, ke Jadwiga kapablis legi, konis fremdajn lingvojn, amis literaturon, muzikon, arton kaj sciencon. Kiel kvarjar­ulino ŝi estis fianĉigita al la 8-jara Wilhelm Habsburg. La ceremonio havis la karakteron de formala nupto “sponsalia de futuro”, tio signifas fianciĝo por estonteco. Tiu kontrakto ne estis neŝirebla,  tamen ĝi antaŭvidis, ke flanko ne observonta ĝin devos pagi al la alia 200 mil orajn florenojn.

En la 1384-a jaro la pola nobelaro decidis inviti por la pola trono la junetan princinon, kiu samjare venis al Pollando kaj samjare estis kronita en Krakovo kiel la reĝo de Pollando. En ĝi la povon tenis la krakovaj magnatoj, kiuj estis en la kontakto kun ŝia patrino, sed neniu regis en la nomo de Jadwiga, ĉar kiel skribis kronikisto Jan Długosz (dŭgoŝ) ĉion,  kion faris la reĝo Jadwiga havis la kvaliton de multaĝa saĝo. Polaj magnatoj kompreneble zorgis pri la interesoj de Pollando kaj konforme al ili pensis pri la estonta edzo por la juneta reĝo. Dezirante ligi Pollandon kun Litovio ili proponis la manon de Jadwiga al la 10-20-jarojn pli aĝa (laŭ diversaj fontoj)  litova princo Jagelo kondiĉe,  ke tiu ĉi kun sia ŝtato kristaniĝos. Jagelo la kondiĉojn akceptis. Sed Jadwiga estis jam fianciĝinta. Wilhelm venis eĉ al Krakovo por realigi la promeson de “sponsalia de futuro”. Vane. La nupto de Jadwiga kun Jagelo spite la kulturajn kaj aĝdiferencojn okazis en la 1386-a jaro. Neniu dubigas la personan tragedion de la junulino, sed ŝi kapablis rezigni pri sia feliĉo avantaĝe por la ŝtatintereso de la Pola Reĝolando.

Kvankam komence Jagelo koncentris la povon, tamen tre baldaŭ la geedza paro ĉiujn iom gravajn ŝtatajn aktojn konsultis komune. Jadwiga malgraŭ siaj neplenaj 13 vivojaroj entreprenis ekspedicion al t.n. Ruś Halicka (la regiono nun troviĝanta en la sudorienta Pollando kaj sudokcidenta Ukrainio) por rekonkeri ĝin por Pollando. Ŝi tenis korespondajn kontaktojn kun teŭtonaj kavaliroj, konkordigis sian edzon kun lia onkla frato Vitold, ŝi grave influis la rezultojn de intertraktoj kun sia bofrato Sigismundo la Luksemburgia.

La reĝino havis ne sole politikajn kaj diplomatiajn talentojn. Al sia kortego Jadviga logis la intelektan eliton de Pollando. Disponante pri sendependa kortego kaj kancelario, ŝi zorgis pri kulturo kaj riĉa kortega vivo, prefere dediĉita al la spirita ol al la mondaj vantaĝoj. Ŝi alte taksis la akompanon de sciencistoj, altnivelan konvers­aciadon, sed samtempe ŝi ŝatis la rajdadon kaj la ĉasadon. Ŝian kortegon vizitadis pluraj eksterlandaj delegacioj, diplomatoj kaj altranguloj. Dank’  al la reĝino Jadwiga aperis la unua traduko de la Psalmaro en la pola lingvo. Unu el ĝiaj ekzempleroj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Samtempe ŝi estis tre pia persono. Ŝi fondis multajn preĝejojn kaj ekipis la jam ekzistantajn klostrojn, ŝi zorgis pri hospitaloj kaj mizeruloj. En ikonografio la sankta Jadwiga, tiun religian titolon ŝi ricevis en 1997, estas prezentata en la reĝaj vestoj kun ŝuetoj enmane. Ligiĝas kun tio legendo, ke dum la konstruado de la preĝejo de la Plej Sankta Maria-Virgulino en la krakova kvartalo Piaski ŝi mem kontrolis la labor­trapason. Iun tagon ŝi rimarkis malgajan ŝton­laboriston. Demandinte lin pri la kaŭzo ŝi eksciis, ke li lasis hejme peze malsanan edzinon kun etaj infanoj, sed li ne havas monon por­ kuracisto. Tiam la reĝino senpripense forŝiris la oran ornamaĵon kun gemoj de sia ŝuteo kaj donacis al la laboristo,  por ke tiu ĉi pagu kuraciston. Ŝi tamen ne rimarkis, ke ŝi metis la piedon sur ŝtono kovrita per freŝa kalko. La lasitan spuron la dankema rok­laboristo pritranĉis kaj kun ŝtono enmasonis en la eksteran muron de la preĝejo. Ĝis nun eblas ĝin tie  rigardi.

Dank’ al la klopodoj de reĝino Jadwiga en 1397 en la Krakova Akademio kreiĝis fakultato pri teologio, kaj samjare dank’ al ŝia subteno ĉe Karol-Universitato en Prago kreiĝis akademia domo por polaj kaj litovaj studentoj. Sian tutan havaĵon ŝi testamentis al la Krakova Akademio. Kiam en la 80-aj jaroj oni malfermis ŝian ĉerkon oni trovis anstataŭ juvelaro ŝiajn tombajn ornamaĵojn el ledo kaj ligno. La testamenton favore al la Jagelona Universitato ŝi faris en la jaro de sia morto destinante krome por ĉi tiu celo siajn reĝinajn robojn. Havante 25 jarojn la reĝino Jadwiga naskis la filinon Eliżbieta Bonifacja, kiu mortis nur trisemajna. Jadwiga mem mortis pro la akuŝa febro 4 tagojn poste kaj estas entombigita en Wawel-Katedralo en Krakovo. Ŝia ĉerko estis kelkfoje malfermata. En 1887 oni faris tion en la ĉeesto de fama pola pentristo Jan Matejko, kiu estis pretiganta portretojn de la polaj reĝoj trovante tiam ŝian skeleton en la reĝa mantelo.

Laŭ kronikistoj la reĝino Jadwiga  gvidis asketan vivon ligante harmonie la kotempladon kun la praktika vivo, kiu emfaziĝis en la liganta al la Evangelio simbolo de du kunligitaj M-literoj (Maria kaj Marta), per kiuj estis ornamitaj la muroj de ŝiaj ĉambroj. Zorgante pri la gloro de Dio en Wawel-katedro la reĝino Jadwiga establis la Kolegion de Psalmokantantoj, kiuj tagnokte kantis psalmojn antaŭ la Plej Sankta Sakramento. Ŝi fondis kaj parte propramane brodis la eksterordinaran liturgian veston por la krakovoj episkopoj ĝis hodiaŭ uzatan dum la plej grandaj solenaĵoj. En la 1987 la korpaj restaĵoj de la reĝino estis lokitaj en la nordorienta parto de Wawel-katedralo ĉe la nigra krucifikso, de kiu – laŭ la legendo – alparolis la junetan Jadwiga Kristo konsilante al ŝi edziniĝi al Jagelo kaj rezigni pri sia junula amo,  Wilhelmo.

Barbara Pietrzak

El la elsendo 03.10.2014. Legas Tomek

La lasta adiaŭo de Andrzej Grzębowski

Lastsabate, la 4-an de oktobro okazis en Bydgoszcz la sepultaj solenaĵoj de la elstara E-aganto, Andrzej Grzębowski, kiu mortis en la lastaj horoj de la 99-a Universala Kongeso de Esperanto en Bonaero. Liaj cindroj revenis al Pollando nur unu semajnon pli frue. La ceremonio venigis amase amikojn kaj konatojn de konata E-aktivulo ne nur el Bydgoszcz, sed ankaŭ  el multaj lokoj de Pollando. La urnon kun la cindroj de Andrzej Grzebowski asistis standardoj de la Bidgoŝĉa Filio de la Pola E-Asocio kaj de la Societo de Urboamikoj de Bydgoszcz.

La adiaŭan paroladon en la pola lingvo elstar­iganta la meritojn de la forpasinto faris la eksa prezidanto de la urbo Bydgoszcz Konstanty Dombrowski, pli poste prezidanto de la Internacia Centro de Kulturo kaj Turismo. Barbara Pietrzak sian adiaŭan paroladon en la Internacia Lingvo prezentis en la nomo de Universala E_Asocio, kiu en 2012 distingis Andrzej Grzębowski per la Diplomo pri la Elstara Agado. En la nomo de la familio dankvortojn al la ĉeestintoj de ĉi tiu trista ceremonio direktis Regina Grzębowska invitante ĉiujn por la novembra kunveno de la Internacia Centro kaj Kulturo kaj Turismo la 22-an de novembro, okaze de kiu en ilia domo ĉe la strato de Maria Curie Slodowska estos lanĉota la Memorĉambro omaĝe al Andrzej Grzebowski. Lia figuro kaj lia E-agado en la vivo de la urbo  havis lokon kaj rolon apartan. Kiel diris i.a. Konstnty Dombrowicz – „Vi,  Andreo malfermis al tre multaj personoj Eŭropon kaj la tutan mondon – jen pere de la lingvo Esperanto, jen per la organizataj de vi ekspedicioj kaj ekskursoj  por turistoj dezirantaj konatiĝi kun la aliaj ol la patrolanda kulturoj, panoramoj, kun aliaj homoj.

Per Esperanto, kiu estis via amo kaj misio vi infektis milojn da homoj en Bydgoszcz, en Eŭropo kaj laŭvorte en la tuta mondo. Viaj organizaj kapabloj, la konvinko­talento kaj la talento kunlabori kun aliaj homoj ebligis al vi realigi ideojn unuarigarde ne­realigeblajn. Ĉar vi, kiel la unua venigis al Bydgoszczc studcele en la establita de vi lernejo junajn eksterlandanojn ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Azio kaj Afriko. Dank’ al via persisto eblis organizi Internacian Centron de Kulturo kaj Turismo de Pomerio kaj Kujavio, Inernacian Studumon de Turismo kaj Kulturo de Internacia Akademio de la Sciencoj San Marino. Dank’ al vi lernis tie pli ol 1000 studantoj el 90 landoj de la mondo kaj prelegis lekciantoj el pli ol 60 landoj de Eŭropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio. Tiel vi kreis amikojn por Pollando, por Bydgoszcz. Alia sukcesa ideo famigi la urbon en la mondo estis E-Tagoj de Bydgoszcz. Kiel la prezidanto de la urbo mi havis la plezuron gastigi ilin en la urbodomo dum vi zorgis ne sole pri ilia gastigado, sed ankaŭ pri tio,  ke ili havu la okazon prezeti siajn kutimojn, folkloron, belecon de siaj hejmlandoj. Dank’ al Esperanto ni ĉiuj bone komprenis unu la alian. Dank’ al vi kreiĝis multaj belaj eldonaĵoj: informiloj, faldfolioj, libroj en Esperanto prezentante al eksterlanda leganto la logaĵojn de Bydgoszcz, la logaĵojn de Pollando. Dank’ al via iniciato en Bydgoszcz estas lokoj kun Esperanto firme ligitaj, kiel skvaro de Zamenhof kaj E-pontpasejo super la rivero Brda. Sed ne subtaksebla estas ankaŭ via korfavora rilato al aliaj homoj kaj ĉiam helpe etendita mano al ĉiuj, al kiuj vi povis helpi. Ne malmultas tiuj personoj ankaŭ en la vicoj de polaj esperantistoj.<

Ne eblas citi la tutan adiaŭan paroladon de Konstanty Dombrowicz li tamen elstarigis tion, kio estis granda pasio de la Andrzej Grzeębowski – turismo,  la vizitado de fremdaj landoj, entute 204 kaj konatiĝado kun aliaj homoj. Ili kun profunda bedaŭro akceptis la informon pri lia tro frua morto. La kondolencoj venis el la tuta mondo, el 49 landoj. La urnon kun la teraj restaĵoj de Andrzej Grzebowski kovris dekoj da floroj, florbukedoj kaj florkronoj. Tiun en la nomo de UEA ĉe kies rubando legiĝis la vortoj „UEA adiaŭas sian merit­iĝintan aganton” transdonis Barbara Pietrzak en sia adiaŭa parolado elstar­igante la meritojn de Andrzej Grzębowski por la evoluo de E-turismo, por E-kleriĝado, laste lia aparta engaĝiĝo por okazigi  en Bydgoszcz AMO_seminariojn. En ŝiaj adiaŭaj vortoj aŭdiĝis aludoj al personaj vojkruĉiĝoj kun Andrzej Grzębowski ekde la unua – antaŭ jaroj – renkontiĝo dum IJK ĝis la lasta renkonto en la Bonaera Kongresejo. Ŝi memorigis ankaŭ la signifon kaj gravecon de kunlaboro de Esperantotur kaj Monda Turismo kun E-redakcio de pola Radio – dank’ al kio en Bydgoszczc povis okazi kelkaj neforgeseblaj renkontiĝoj kun la aŭskultantoj de la Varsoviaj E-elsendoj.

Andrzej Grzębowski restas en nia memoro ne nur kiel meritiĝinta esperantisto en la pola kaj esperantista skalo, sed ankaŭ kiel imitinda modelo ĝis la lasta momento fideli per laboro kaj aktivado al la idealo de homa interkompreniĝo.

El la elsendo 03.10.2014. Legas Barbara

La plej ravaj regionoj de Pollando

Ĉiu el ni havas ŝatatajn lokojn en Pollando, kien volonte veturas ripozi kaj ofte ilin revizitas. En nia ciklo „Vizitindaj lokoj” ni klopodas ankaŭ proksimigi multajn el ili. Lastatempe la portalo wp.pl enketis preskaŭ 13 mil personojn pri 15 elektitaj de ĝi regionoj de Pollando.

Senkondiĉe venkis Mazurio, la geografia-kultura regiono en la nordorienta Pollando, por kiu voĉdonis 20 procentoj de la enketitoj. Temas sendube pri nu el veraj perletoj de la lando. Ĝia Mazuria Lagoregiono antaŭ kelka tempo ektroviĝis inter la finalandoj de internacia konkurso pri 7 Novaj Mirlokoj de la Mondo. Logas tien miloj da lagoj, puraj riveroj, densaj arbaroj sendepende de tio ĉu oni preferas aktivan ripozon aŭ silenton, trankvilon kaj mal­moviĝemon.

14 procentoj de la enketitoj voĉdonis por Bieszczady [bjeŝĉady], ankaŭ unu el la plej ravaj kaj sovaĝaj montaraj grupoj en Pollando en la sudorienta parto de la lando. Bieszczady apartenas al la okcidenta parto de la montoĉeno Orienta Beskidy, kiuj eniras la eksteran parton de la Orientaj Karpatoj. Tiu ĉi regiono estas unu el la lastaj en Eŭropo, kie daŭre eblas admiri veran malluman noktan ĉielon, kiu estas libera de la civilizaciaj lumoj.

Nur je unu procento malpli da ŝatantoj havas Tatry-montaro en la suda Pollando. Sendepende de la jarsezono Tatry-montaro logas turistojn dezirantaj persone admiri la tieajn vidindaĵojn kiel lago Morskie Oko, la pintojn Giewont aŭ Kasprowy Wierch. La troviĝante tie Zakopane de jaroj rolas kiel la vintra ĉefurbo de Pollando, unu el la plej bele situantaj urboj en la lando. Somere Zakopane estas elstara startoloko por vagi tra la plej altaj montoj de la lando, vintre ĝi transformiĝas en unu el la plej grandaj skiistaj centroj de Pollando.

Poloj amas ne sole montojn, sed ankaŭ la marbordon de Baltiko aparte dum la somera periodo. Tiu regiono – en la nordo de Pollando – akiris 9 procentojn de la voĉoj en la enketo de la portalo wp.pl. Krom valoroj strikte ligitaj kun la ĉemara ripozo turistojn atendas ĉi tie spirrabaj panoramoj, historiaj objektoj, insuloj, naturrezervejoj, vastaj orsablaj plaĝoj apartenantaj al la plej belaj en Eŭropo.

Po 7 procentoj akiris du regionoj en du malsamaj landopartoj: Kaszuby [kaŝuby] kaj Sudety. Kaszuby estas kultura regiono en la norda Pollando eniranta la konsiston de Pomerio. Difinata ankaŭ kiel Kaŝubia Svislando ĝi logas per preskaŭ 700 lagoj, pli ol 50 rezervejoj, arbaroj kaj riveroj. La alia regiono estas la montoĉeno Sudety en la sudokcidenta Pollando. Ĝi famas pro sovaĝa naturo, bonegaj turismaj itineroj kaj superbaj historiaj objektoj.

La 6-an lokon en ĉi tiu rangolisto okupis laŭvicaj du malsamloke troviĝantaj regionoj – Beskidy kaj Podlasie. Ĉiu el ili akiris po 5 procentojn de la voĉoj. Beskidy – tiun ĉi nomon ni jam aŭdis. Temas pri grupo de montoĉenoj en la eksteraj Karpatoj etendiĝanta laŭlonge je 600 kilometroj kaj laŭlarĝe je 50 kilometroj. Ĝi distingiĝas per eksterordinaraj panoramaj valoroj, riĉa folkloro kaj aparta gastamo de la loĝantoj. Aliflanke Podlasie (Podlaĥio) troviĝas en la nord-orienta Pollando logante per vastaj arbaraj kompleksoj, puraj riveroj kaj lagoj kaj daŭre ne ĝisfine rekonitaj natur­anguloj. Turisma perleto de Podlahio, kies ĉefa urbo estas Bjalistoko, estas Nacia Parko de Biebrza-rivero [bjebĵa], kiu i.a. famas pro siaj valoraj marĉo­terenoj.

Po kvar procentojn de favorvoĉoj ricevis egale kvar regionoj: Varmio, la Sanktakruca Montaro, Roztocze kaj Jura Krakowsko-Częstochowska. Ĉiu el ili logas per malsamaj atrakciaĵoj. Varmio en la nord-orienta Pollando – per lagoj kaj vastaj arbaroj, la Sanktakruca Montaro en la suda Pollando estas atrakciaĵo por tiuj, kiuj ŝatas belajn panoramojn kaj interesajn lokojn. Roztocze en la orienta Pollando estas la landoparto ankoraŭ ne plene malkovrita. Ĝi riĉas per belaj parramoj, ravaj rifuĝejoj kaj senhomejoj. Jura Krakowska-Częstochowska en la suda Pollando kiel magneto logas ŝatantojn de historiaj kasteloj kaj ankaŭ tiujn, kiujn ravas belaj panoramoj.

La lastan lokon en la menciita rangolisto de wp.pl okupis Suwałki-regiono (suvaŭki), kiun kiel la plej belan elmontris 3 procentoj de z la enketitoj. La troviĝanta en la nordorienta parto de la lando regiono apartenas al unu el la plej sovaĝaj kaj samtempe plej puraj en la tuta lando.

Do kvankam la diferenco inter 20-procenta kaj 3-procenta subteno por la titolo La plej bela regiono de Pollando ŝajnas esti granda – ĉiu el la listigitaj de wp.pl meritas atenton. Tiun donos ankaŭ ni rakontante en laŭvicaj felietonoj lokojn vizitindajn en Pollando.

El la elsendo 26.09.2014. Legas Barbara kaj Tomek

Koninda polo – Johano la 3-a Sobieski

La 12-an de septembro pasis la 331-a datreveno de la batalo apud Vieno, kiun sub la komando de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski partoprenis polaj-aŭstraj, germanaj trupoj venkante la armeon de la Otomana Imperio komanditan de veziro Kara Mustafa. Ne eblas prisilenti la fakton, ke la venko venis unuavice pro la pola rajdantaro – husaroj. Flanke de la Pola Respubliko batalis 27 mil soldatoj, inkluzive de 25 taĉmentoj de husaroj, kies kirasoj provizitaj per dorsaj plumaloj pro sia bruo dum la atako surpizis kaj kaŭzis panikon ĉe la malamiko. Venkita tiam la Otomana Imperio ĉesis minaci por ĉiam al la kristana Eŭropo.

La batalo komenciĝis matene la 12-an de septembro, sed la decida atako de husario okazis malfru­posttagmeze. Kara Mustafa memfida pri la valoro de siaj trupoj ne faris apartajn defendo­preparojn. Germanoj kaj aŭstroj atakis ĉe la maldekstra alo sur la mildaj deklivoj de la altaĵoj inter Kahlenberg kaj Leopoldsberg ĉe la rekta najbarejo de Danubo. Poloj traiĝadis tra la denseco de la Viena Arbaro. De ĉi tie turkoj ne atendis atakon. La reĝo Johano la 3-a Sobieski ordonis rekoni la terenon de estonta batalo, do purigi la terenon ĉirkaŭ granda turka tendaro kaj ĉe la proksimaj vitejoj, kie kasiĝis la kremaj taĉmentoj de la turka infanterio. Je la 18-a horo Sobieski donis la signon al la ĝenerala sturmo. Al la atako ruliĝis husario de hetmanoj Jablonowski kaj Sieniawski, kiujn akompanis la reĝaj husaroj. Turkoj ne eltenis la atakon fuĝante de sur la batalkampo, inkluzive de la veziro kaj lia akompantaro. La batalo daŭris ĉirkaŭ 12 horojn, dum kiuj en la daŭro 11 kaj duona horoj okazis la artileria pripafado antaŭ­preparanta la decidan atakon. Por la reĝa husario sufiĉis duona horo. Nokte en la konkerita tendo de la veziro Johano la 3-a Sobieski skribis du leterojn. La unua adresita al la papo Inocento la 11 enhavis la vortojn > Venimus, vidimus et Deus vicit (Ni venis, ni vidis kaj Dio venkis). La alia letero adresita al la amata edzino komenciĝis per la vortoj “Dio kaj Sinjoro nia eterne beata donis la venkon kaj famon al la nacio nia, pri kiu neniuj pasintaj jarcentoj aŭdis”. La leteron al la papo akompanis brodita per oro verda standardo flirtinta super la tendo de Kara Mustafa, la leteron al la reĝino sekvis al Krakovo 80 veturiloj kun armiloj, seloj, tendoj, tapiŝoj, teksaĵoj, vestoj kaj aliaj valoraj objektoj konkeritaj de husaroj en la granda turka tendaro. La turkaj perdoj egalis al 20 mil mortigitoj, 5 mil vunditoj dum la alianc­iĝintoj sub la komando de la pola reĝo perdis sole 1500 batalintojn kaj havis ĉirkaŭ 2500 vunditojn. Signifa parto de la turka armeo sukcesis saviĝi de la pereo perdante tamen parton de militakcesoraĵoj, ĉiujn kanonojn kaj milit­provizojn. Ekde la viena venko la Otomana Imperio neniam plu atakis Eŭropon kaj la granda veziro Kara Mustafa pereis punsufokita laŭ la ordono de la sultano. De turkoj Johano la 3-a Sobieski estis nomata la Leono de Leĥistan (Pollando), de kristanoj Defendanto de la kredo.

Johano la 3-a Sobieski estis unu el la plej elstaraj regantoj de Pollando, homo ĉiuflanke klera, elstara komandanto kaj politikisto. Liaj leteroj al la edzino Marysieńska fariĝis krema kontribuo al la pola epistolo­grafio. Jan Sobieski naskiĝis en 1629 en la magnata familio. En la milito kontraŭ svedojn li batalis kontraŭ la invadintojn. Li partoprenis ankaŭ batalojn kontraŭ Moskvo kaj kozakoj. Samperiode li proksimiĝis al la reĝa kortego de Johano Kazimiro. Tie li konatiĝis kaj enamiĝis al
la edukatino de la reĝino, Maria Kazimira d’Arquien. Post la morto de ŝia edzo li edziĝis al ŝi en 1665 kaj samjare li ricevis rangon de la reĝa marŝalo kaj hetmano. Li distingiĝis kaj per politika kaj per militistaj talentoj, kio fine alkondukis lin al la pola trono. La 1-an de septembro 1683 Johano la 3-a subskribis traktaton kun Aŭtrio, kiu devontigis lin reage je informo pri la turka atako kontraŭ Vienon helprapidi. Tion li faris transpren­inte la komandadon de la trupoj konsistantaj el 74 mil soladatoj.

Al la plej grandaj sukcesoj de Johano la 3-a Sobieski apartenas reformoj ligitajnkun la defend­odoktrino. Li estis elstara komandanto, talente manovranta grandajn trupoj kaj kapabla utiligi batalcele la varian formon de la tereno. Li estis ankaŭ elstara art­mecenato. Lia palaco en la apudvarsovia Wilanów [vilanuv] apartenas al la plej valoraj historiaj objektoj de la pola baroko.

Johano Sobieski akiris kune kun la frato Marek tre zoreman klerecon strikte realigitan laŭ la instruoj de la patro. Jakub Sobieski i.a. komisiis al la filoj ĝisfundan ellernon de fremdaj lingvoj aparte atentigante pri la praktika konversacia posedo de la lingvoj laŭ la principo, ke “per silento neniu ajnan lingvon ellernis”. La patraj instru­indikoj rilatis ankaŭ al aliaj sci­enbranĉoj, al flegado de pieco, necesa zorgo pri ripozo kaj pri persona higieno. En la jaroj 1640-1643 la fratoj Sobieski lernis en la Reĝa Kolegio, dum tri sekvaj jaroj en la Filozofia Fakultato de la Krakova Akademio. La krakova klerig­periodo ludis gravan rolon por la estonta reĝo. Dank’ al la lingvostudoj li fariĝis poligloto reganta latinon, la francan, germanan, la bazojn de la turka kaj greka lingvon. Poste li ellernis la fundamenton de la tatara lingvo, kio ebligis al li persone parolekzamni tatarajn ostaĝojn de apud Vieno.

Post la studoj kune kun la frato ili vizitis Germanion, Francion dum tiuj vojaĝoj ne rezignante pri la studoj rilataj al la klasikaj tekstoj kaj la franca historio. Tiam Jan Sobieski lernis pliajn lingvojn – la francan kaj la italan. Tio estis la periodo kiam li konatiĝis ankaŭ kun la plej bonaj eŭropaj fotikaĵojn. Jan Sobieski ellernis krome la arton verki, oratori kaj akiris vastajn historiajn konojn. Li havis ĉiuflankajn sciencajn interesiĝojn aparte pri matematiko, astronomio, arkitekturo kaj inĝenierio. Li estis ofta gasto en la ĉieloobservejo de Jan Hawelius en Gdanko; li estis ĉiuflanke edukita humanisto leganta same klasikon kiel ankaŭ modernajn verkojn. Li estis en korespondaj kontaktoj kun fama germana filozofo Leibniz. Samtempe li estis libroamanto kolektinta en Wilanów-bilblioteko privatan kolekon konsistan el 7 mil volumoj. La mortinta en la aĝo de 67 jaroj reĝo gravuriĝis en la historio de Pollando kiel reganto prundenta kaj klarvida, kiu pro siaj eks­erordinaraj talentoj ĝuis ĉe la ceteraj eŭropaj landoj ekst­erordinaran respekton ne nur por si persone, sed ankaŭ por la tuta Pollando.

El la elsendo 19.09.2014. Legas Barbara

Ambermart – 2014

Pasintsemajne inter ĵaŭdo kaj sabato en Gdansko (la norda Pollando) okazis la 15-a Internacia Foiro de Sukceno Ambermart. Ĝi inaŭguris la aŭtunan ekspozici­sezonon ebligante al eksterlandaj komercistoj kompletigi la oferton jen post la somera sezono, jen antaŭ la decembra komerca viglo. La objekto de la foiro estis la arĝentaj kaj oraj ornamaĵoj kun sukceno, sukcenaj ­ornamaĵoj kaj sukcenelfaraĵoj de la ĝenerala uzo.

La foiron  malfermitan por la publiko  partoprenis ĉirkaŭ 190 firmaoj inkluzive de kvindeko el eksterlando – Britio, Germanio, Italio, Kanado, Litovio, Latvio, Ukrainio kaj Usono – produktantaj kaj projektantaj ornamaĵojn el la baltmara sukceno kaj liverantoj de gemoj.

Komence de la foiro kvar profesiaj sukcensocietoj el Pollando, Litovio, Rusio kaj Ukrainio subskribis intencoleteron pri komuna reklama kunlaboro rilate la baltmaran sukcenon. En ĉiuj kvar landoj troviĝas sukcenprovizoj de la sama deveno, t.e. kreiĝintaj en geologia periodo eoceno. La inciato celas – ne plu uzi la difinon pola, rusa aŭ litova sukceno, sed krei rekoneblan markon „baltmara sukceno”, kiu povus konkurenci kun sukcenelfaraĵoj i.a. el Meksiko aŭ Indonezio. Ĉiu el ĉi tiuj malsamkontinentaj rezindevenaj materialoj kreiĝis en alia epoko, el rezinoj de malsamaj arboj kaj do karakteriziĝas per malsamaj proprecoj. La baltmara sukceno estas produkto kun plej longa historio kaj apartaj proprecoj. Ĝia komuna reklamado fare de sukcenkomercistoj el Pollando, Litovio, Rusio kaj Ukrainio ne damaĝas tamen la principon de konkurenco. Nome en ĉiu el la menciitaj baltaj landoj la sukcenelfara sektoro specialistiĝas pri alia produktosegmento. En Pollando oni produktas ĉefe arĝentajn kaj orajn ornamaĵojn kun sukceno, Rusio specialistiĝas pri sukcenobjektoj, kiel ŝakoj. Litovio ĉefe elfaras sukcenbidajn kol-ornamaĵojn kaj sukcenelfaraĵojn kombinatajn kun ledo. En Ukrainio temas ĉefe pri sukcenminado, sed tie la produktado de sukcenobjektoj apenaŭ komenciĝas. Aktuale la plej granda vendomerkato de la baltmara sukceno estas Ĉinio, kie ĝi konurencas kun sukcenelfaraĵoj el Dominikano, Meksiko kaj Indonezio. La subskribita intencoletero antaŭvidas ankaŭ interŝanĝon de spertoj, konoj kaj sciencaj informoj pri sukceno.

Sed ni revenu al la pasintsemajna sukcenfoiro. Krom produktantoj, liveranoj partoprenis ĝin ankaŭ  artistoj, kies artprilabora materialo estas sukceno. Funkciis ankaŭ kelkaj interesaj ekspozicioj i.a. pri sukceninkludaĵoj, pri apliko de sukceno en la religia arto. Okazis interesaj prelegoj pri la konservado de sukcenornamaĵoj, sukcenobjektoj, pri la akirado de sukceno en la naturaj kondiĉoj.

La sukcenfoiron Ambermart finis tradicie Festo de Mariacka-strato, la plej bela strato de Gdansko, fama pro siaj salonoj kun sukcenelfaraĵoj. Dum ĝia 5-a eldono aŭdiĝis bona muziko, estis prezentitaj ornamaĵoj, artobjektoj, eblis aŭskulti fabelojn, legendojn kaj poeziaĵojn, propraokule vidi, kiel kreiĝas sukcenornamaĵoj. La festo de la gdanska Mariacka-strato realiĝis dank’ al kunlaboro de Internacia Societo de Sukcenproduktantoj, lokaj kulturinstitucioj kaj posedantoj de la gdanskaj sukcengalerioj.

El la elsendo 02.09.2014. Legas Gabi

Vinproduktado en Pollando

Pli ol 300 vinspecoj, 40 branĉaj standoj, 20 polaj vinproduktantoj, importantoj de vinoj i.a. el Hungario, Aŭstrio, Bulgario, Hispanio, Portugalio, Usono, vinproduktaj laborrenkontoj, konkursoj kaj muziko, ĉio ĉi regos la plej proksiman sabaton kaj dimanĉon dum la 9-aj Internaciaj Tagoj de Vino en Jasło [jasŭo], la sudorienta Pollando. Sur la Placo de Bartolomeo okazos vingustumado ligita kun prezento de la polaj vinproduktaj regionoj. Novaĵo nunjare estos krome prezento de vinoj partopreninaj en la nunjara vinkonkurso en Łańcut [ŭancut] kaj ekspozicio de vinoj partoprenantaj la 1-a Konkurson de Polaj Vinoj – Jasło 2014.

La vinproduktadon en Pollando sendube eblas kalkuli al novaĵoj de la lastaj jaroj. Sed laŭ la arkeologiaj esploroj jam lime de la 9-a kaj 10-a jarcento en ĉi tiu suda regiono estis kultivataj vitejoj. Pruvas tion la deventantaj el tiu periodo restaĵoj de vitejo sur la deklivoj de Wawel-altaĵo en Krakovo. La vitkultivadon komencis monakoj. En la apudklostraj mastrumejoj ili plantis vitojn kaj produktis vinon, unuavice por la liturgiaj bezonoj. Sed la tiamaj vitejoj troviĝis kaj en la suda, kaj en la centra Pollando, ankaŭ en Pomerio – kaj do en la nordo de la lando. Unu el la plej malnovaj dokumentoj konfirmantaj la kultivadon de vitoj en Pollando estas Bulao de papo Innocenty la 2-a el la 1136-a jaro konfirmanta la posedaĵojn de arkiepiskopo de Gniezno [gnjezno] (en la okcidenta Pollando), en kiu dokummento estas menciitaj la apartenantaj al li vitejoj en la regiono de la urboj Płock [pŭock] kaj Włocławek [vŭocŭavek]. Vitejoj trvoviĝis unuavice en Silezio, en la okcidenta Pollando en la urboj Zielona Góra, Poznań, sur la laŭvistulriveraj terenoj kiel Toruń, Sandomierz [sandomieĵ], en la orienta Pollando en Lublin, en la sudorienta Pollando en la ĉirkaŭaĵoj de Przemyśl [pŝemiŝl] kaj Krosno. En la 14-a jarcento pri la kultivado de vitoj kaj vinproduktado komencis okupiĝi ankaŭ burĝoj, kio speguliĝas en la geografiaj nomoj de diversaj lokoj, kiel Winna Góra [vinna gura], Winiogrady [vinjogrady], Winiary [vinjary], Winnica ks. Tiuperiode la populareco de vino en Pollando egalis al populareco de biero kaj medo.

Ekde la 16-a jarcento la vinproduktado en Pollando signife malkreskis. Kaŭzis tion ĉefe ĉiam pli granda vinimporto el la landoj, en kiuj la klimataj kondiĉoj estis pli favoraj por la vitkultivado. La komerco per la importata vino rapide evoluis. Unuavice temis pri vinoj el la regiono de Hungara Reĝolando, kies nomo “węgrzyn” [vengĵin] deriviĝis de la pola nomo de hungaro, Węgier [vengjer]. Aliaj landoj, el kiuj Pollando importis vinon estis Francio, Italio kaj Germanio. Ofte importata vino antaŭ la vendo estis maturigata en la polaj keloj. Ne nur vinimposto influis malaperadon de polaj vinoj, ankaŭ la 17-jarcentaj militoj dekumis la polajn vitejojn. Plej longe, ĉar ĝis la 20-a jarcento vitejoj estis kultivataj en la regiono de Zielona Góra [gura], kiu tiam troviĝis en Germanio. Inter du mondmilitoj vitejoj en la regiono de ĉi tiu urbo okupis la areon de ĉirkaŭ 300 hektaroj de vitejoj. Post la milito restis sole la muzeo de vinproduktado kaj la viberkolekta festo.

La renesanco de la pola vitkultivado, vinproduktado kaj vinturismo okazis post plurjara interrompo en la apudkarpatia regiono (la sudorienta Pollando). Tie en Jasło [jasŭo] en 1984 Roman Myśliwiec plantis la vitejon Golesz. Nun vinon el lia vitejo alte taksas enologoj kaj vinŝatantoj el la tuta Eŭropo. Liaopinie vitejojn kun sukceso eblas kultivi en Pollando sur tereno troviĝanta sude de la linio inter la urboj Gorzów [goĵuv] Wielkopolski en la okcidenta Pollando kaj Chełm [ĥeŭm] Lubelski en la oriento. Tiu pola aŭtoritatulo pri la vinproduktado pruvis, ke en la polaj kondiĉoj estas ebla produktado de vino kun bona eŭropa kvalito. Liaopinie en nia klimato bonajn rezultojn povas alporti sole la hibridaj plantoj. Li testis jam da ili ducenton. Do, bonan blankan vinon eblas akiri en la polaj kondiĉoj el la plantoj Bianca, Odesa Muscat aŭ Hibernal. Por la produktado de ruĝa vino plej bone taŭgas Rondo kaj Regent.

En 2011 en Pollando ekzistis jam 500 vitejoj, plej ofte malgrandaj, ĉar laŭ la ĝenerala takso ilia surfaco egalis nur al ĉ. 500 hektaroj. Vitejojn establas ne sole farmistoj, sed ankaŭ merkatistoj, politikistoj, homoj de tn. liberaj profesioj tute ne bedaŭrante aliprofesiiĝon. Pri la kreado de vitejoj en Pollando interesiĝas ankaŭ vinproduktanoj el malnovaj uniaj landoj dank’ al kies investaĵoj la areo de la polaj vitejoj grandiĝis.

Laŭ la ĉefredaktoro de la periodaĵo “Vino” la polaj vinoj povas jam konkurenci kun vinoj produktataj en Ĉeĥio, Slovakio kaj la orienta Germanio. Aperis la unuaj regionaj programoj subtenantaj la vitkultivadon. La pola vitkultivado kaj vinproduktado trapasis la pioniran periodon kaj la akiritaj spertoj ebligas senriske difini lokojn por novaj vitejoj, rekomendi la plej bonajn plantojn kaj kultivometodojn por certigi kvaliton de polaj vinoj kaj la profitdonecon de ilia produktado. La kondiĉoj por la evoluigo de la vinproduktado en Pollando delonge ne estis tiom favoraj kiel nun. La unuan fojon post jarcentduono aperis grandaj vitejoj kun la surfaco de kelkaj kaj eĉ dek kelkaj hektaroj kun apudantaj ilin profesie ekipitaj vigustumejoj kaj vendejoj. Espereble baldaŭ sur la merkato polaj vinoj ne mirigos, dume ni daŭre ilin importas. Unuavice el Italio, Bulgario, Hispanio, Germanio, Francio, Usono, Hungario kaj Ĉilio. Ne malfacilas trovi vinojn el Argentino kaj Aŭstralio, Kartvelio kaj Moldavio kaj el aliaj landoj.

El la elsendo 29.08.2014. Legas Barbara

Konindaj poloj – Karol Olszewski kaj Zygmunt Wróblewski

Antaŭ pli ol 130 jaroj du polaj sciencistoj el la krakova Jagelona Universitato Karol Olszewski [olŝevski] kaj Zygmunt Wróblewski [wrublewski] efektivigis la unuan fojon en la historio likvigon de oksigeno kaj azoto.

En la 2-a duono de la 19-a jarcento ne estis afero klara kiel estas konstruita materio. Multaj personoj asertis, ke materion eblas dividi en maniero nelimigita. Ne regis samopinieco pri tio, ĉu la materio konsistas el atomoj. Kvankam ekde la fino de la 18-a jarcento estis sciate, ke iuj gasoj estas likvigeblaj, sed ne eblis elmontri ĉu ĉiujn. Tiujn, kiujn oni ne sukcesis likvigi, i.a. oksigenon kaj azoton, oni difinis kiel „solidajn gasojn”. Samtempe aperis la kineta teorio de gasoj de James C. Maxwell, laŭ kiu ĉiuj gasoj subiĝas al la kondensado. La eksperimento de la polaj sciencistoj Olszewski kaj Wróblewski konfirmis lian teorion pri gaskonstruo kaj signifis gravan antaŭenpaŝon sur la scienca esplorkampo.

Zygmunt Wróblewski devenis el Grodno. La komencitajn en Kievo studojn li ne sukcesis fini, ĉar kiel 18-jaraĝa insurgento de la Januara Insurekcio 1863 li estis ekzilita al Siberio. Bonŝance relative baldaŭ li revenis al Eŭropo por subiĝi en Berlino al okul­kuracado. Tie li finis fizikajn studojn, sekve du jarojn li estadis en Munkeno dediĉante sin al studoj pri elektro. Jam kiel doktoro li faris kelkajn pliajn veturojn tra Eŭropo ligante kontaktojn kun fizikistoj de Germanio, Britio kaj Francio. Tiuj kontaktoj ne nur fruktis per opiniinterŝanĝo, sed poste ebligis venigi al Pollando necesan esplor­aparataron. En 1882 jam kiel sciencisto Wróblewski revenis al la lando kaj ekloĝis en Krakovo, kie oni proponis al li katedron de fiziko en la Jagelona Universitato. Tie li konatiĝis kaj amikiĝis kun kemiisto, profesoro Karol Olszewski. Li mem ne sekvis la vojon de pola patriota junulado, sed estis filo de la insurgento de la Januara Insurekcio. Kiel 20-jarulo li komencis en 1866 studojn pri kemio kaj fiziko en la Jagelona Universitato. Poste li dum kelkaj jaroj estadis en Heidelberg. Post la reveno al Krakovo li fariĝis docento kaj ekde 1876 profesoro gvidanta Katedron de Kemio, kaj sekve Katedron de Neorganika Kemio. Kaj Wróblewski kaj Olszewski estis membroj de la krakova Akademio de Kapabloj. Dank’ al komuna atingaĵo, kiu estis likvigo de oksigeno kaj azoto en 1883 iliaj nomoj kune eniris la historion de la scienco.

Unu el la sciencaj problemoj, al kiuj ili dediĉis multajn esplorojn estis propreco de korpoj en tre malaltaj temperaturoj. Evidentiĝis, ke ofte korpoj, kiuj en normalaj, la tiel nomataj ĉambraj kondiĉoj havas proprecojn bonege rekonitajn en malaltaj temperaturoj alprenas novajn proprecojn, kio ebligas utiligi ilin por tute novaj celoj. La komenca fazo por tiuj eksperimentoj estis atingi tre malaltajn temperaturojn. En la 2-a duono de la 19 jarcento ekzistis aparataro ebliganta atingi minus 106 celsiusajn gradojn, ĉe kiu eblis likvigi iujn gasojn. Sed Zygmunt Wróblewski en 1883 atingis la temperaturon de minus 160 gradoj, dank’ al kio eblis kondensi – ene de kelkaj tagoj – oksigenon kaj sekve azoton, do praktike akiri aeron en la likva stato.

Tiu ĉi grandega sukceso spronis pliajn esplorojn. En ilia sekvo Wróblewski kaj Olszewski likvigis kaj sekve akiris en solida stato karbodioksidon kaj alkoholon. Dum ilia fruktoporta kunlaboro plej ofte Wróblewski iniciatis esplorojn, aliflanke Olszewski riĉis je ideoj, kiuj ebligis solvi laŭ la teknika flanko la esplor­ideojn de la amiko. Menciindas tamen, ke al la individuaj atingaĵoj de Wróblewski apartnis esploroj pri ŝanĝo de la elektra rezisto de metaloj en malaltaj temperaturoj, en kiuj aperas la superkonduktiv­eco.

La atingaĵo de la Karol Olszewski kaj Zygmunt Wróblwski havis ne sole teorian signifon, kvankam ilia metodo de la kondensado ne estis aplikata laŭ la industria skalo. Tiun oni inventis dek kelkajn jarojn poste.

Likva oksigeno estas blukolora kaj bolas en la temperaturo de ĉ. minus 183 celsiusaj gradoj. Oni uzas ĝin kiel oksidenzon en raketaj motoroj. Likva azoto estas aliflanke senkolora kaj bolas en la temperaturo de minus 196 gradoj. Ĝi estas vaste aplikata. I.a. pere de ĝi oni malvarmigas kamerojn por krioterapio. En kirurgio ĝi estas aplikata por la forigado de malsanaj aŭ trokreskintaj histoj. Ĝi estas utiligata ankaŭ en la konsuma industrio dum la pakumado aŭ konservado de nutraĵoj.

El la elsendo 22.08.2014. Legas Barbara

Konindaj poloj – Włodzimierz Sedlak

La 20-an de februaro pasis la 21-a mortodatreveno de pastro  profesoro Włodimierz Sedlak, sciencisto, kies interesiĝoj koncernis tre multajn kaj malsamajn sciencbranĉojn. Lia sciencista laboro rilatis al antropologio, arkeologio, esploroj pri la deveno kaj evoluo de la vivo, bioelektroniko (li estis unu el ĝiaj kunkreintoj), naturfilozofio, geologio, paleontologio, paleobokemio, paleobiofiziko kaj aliaj. Al la plej gravaj teorioj de li formulitaj kalkuliĝas koncepto de vivkreiĝo, en kio esencan rolon havis silicio, koncepto de bioplasmo, koncepto de la elektromagneta naturo de la vivo. Liaj teorioj apogitaj sur sciencaj pruvoj elvokis konsterniĝon inter oldaj, neflekseblaj profesoroj kaj verdire nun malofte estas memorigataj.  Włodzimierz Sedlak naskiĝinta en la 1911-a jaro en 1935 diplomitiĝis en la sacerdotiga seminario. Dummilite li partoprenis la sekretan instruadon kaj fine de la milito, li engaĝiĝis en la loko Sienna, kie li postenis al la rekreo kaj evoluigo de la tiea instrusistemo. I.a. dank’ al li kreiĝis tie mezgrada kaj  baza lernejoj, tiun lastan li ankaŭ estris.  Kiam liaj lernantoj komencis studojn ankaŭ li fariĝis en la 35-a vivojaro studento de la Matematika Naturscienca fakultato de la lublina universitato. Li magistriĝis en du fakultatoj pri antropologio kaj pedagogio. Sian doktorigan disertacion li dediĉis al la temo “Ŝanĝiĝemo de organismo kiel biologia fundamento de edukado”. Sian  esploragadon – kiu tamen ne rilatis al la finitaj studoj li komencis fine de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento per esploroj en Góry Świętokrzyskie (la Sanktakruca Montaro). Kun tiu geologia formacio li ligiĝis por konstante. Li sisteme tie feriis kolektinte milojn da fosilioj. Parto de ili troviĝas en la muzeo de la Sanktakruca Montaro. Al liaj plej fruaj malkovroj apartenis malkovro de pirito ĉe la monto  Łysa Góra. Al la plej grandaj malkovroj de profesoro Sedlak apartenas la retrovo en la sanktakrucaj kvarcittavoloj de nekonata ĝis tiam faŭno devenanta el kambrio. Temis pri primitivaj formoj de meduzoj el la specio Camptostroma, granda mulusko-limako el ordo Archaeogastropoda, restaĵoj de nova animalordo Coeallicyathida. La signifo de tiu malkovroj estis tre granda, ĉar kontestis la ĝistiamajn opiniojn pri tio, ke en kvarcitaj tavoloj ne troviĝas fosilioj. En 1959 Sedlak publikigis hipotezon pri la silicia vivorigino t.e. pri la evoluiga rolo de silicio en la  protobiologiaj organismoj. Silicio tiel  determinis la direkton de lia scienca laboro kondukante al pliaj esploroj paleontologiaj, geologiaj kaj paleobiokemiaj. Klopodante malkovri kaj klarigi mekanismon, kiu pontis de siliciaj ĝis karbonstrukturitaj vivoformoj profesoro Sedlak donis la atenton al la elektronikaj proprecoj de biomaterialoj. Tio fruktis per nova direkto de teoria biologio – bioelektroniko. Li habilitiĝis per disertaĵo pri la ebleco rekrei la komencon de la organika evoluo baze de silicia konsistero. En la sekvo en la Lublina Katolika Universitato kreiĝis katedro de Teoria Biologio en la filozofia fakultato. Profesoro Sedlak estris ĝin ĝis emeritiĝo kaj poste estis ĝia kuratoro. 50 studentojn li gvidis al magistriĝo, 5 sub lia gvido doktoriĝis.  Kadre de bioelektroniko profesoro Sedlak prezentis multajn konceptojn, inter kiu la plej gravaj estas koncepto de bioplasmo – la kvina stato de materio troviĝanta sole en vivaj organismoj. La alia estas lia koncepto pri la elektromagneta vivpropreco.  Laŭ ĝi ĉiuj vivprocezoj trapasas sur la kvantuma nivelo rezulte de reciproka interagado de kemiaj reagoj kun elektronikaj procezoj en albumena medio kaj manifestiĝas per emisiado de lumo aŭ elektromagnetaj ondoj.  Li aplikis siajn konceptojn al diversaj problemj ligitaj i.a. kun psikologio, antropologio, ekologio kaj naturprotekto. Ili ĉiuj enhave estas dependaj kaj formas bazon de la elektronika modelo de organismo kaj vivfenomenoj. Dum 26 jaroj ĝis sia morto profesoro Sedlak verkis pri bioelektroniko pli ol 100 artikolojn kaj librojn.

Plimulto de laboroj de profesoro Włodzimierz Sedlak superis multloke la paradigmon de la biologiaj sciencoj kaj elvokis kontraŭdirojn kaj ekstreme kontrastajn pritaksojn. Li mem opiniis sin biologo-teoriulo, kies celo estas fari sintezon kaj inspiri fundamentajn esplorojn pri la naturo de la vivo. Karakterizis lin  enorma kapablo de asociigado de aferoj kaj demandoj malfacilaj,  enorma krea inventemo, intuicio kaj persisto en starigado de problemoj  kaj solvado de ili laŭ vojoj de aliaj evitataj. Profesoro Sedlak estis ne nur rimarkanta aferojn kaj problemojn nerimarkeblajn por aliaj, sed ankaŭ havis la kuraĝon paroli pri ili.

Barbara Pietrzak

El la elsendo 07.03.2014. Legas Tomek

Bałtów

Hodiaŭ ni proponas promenon tra Bałtów (prononcu: baŭtuv), kaj temas pri la samnomaj vilaĝo kaj komunumo. La vilaĝo troviĝas en la suda parto de Pollando, en la monteta regiono apud la rivero Kamienna (pr. kamjenna). Karakterizaj por ĝi estas ĵurasiaj rokoj, jen kaj jen videbl­iĝantaj el sub la sablo kaj tero, ĉar oni tuj devas sincere diri, ke grundoj ĉi tie ne apartenas al la plej altkvalitaj kaj ilia kultivado estas peniga.

En la regiono forte impresas la valo de Kamienna-rivero, aparte ĝia kurbiĝo kun kalkoŝtonaj rokoj. Laŭ supozoj ĝuste laŭ la kreiĝantaj en ĝi akvoturniĝoj difinataj iam pollingve >bełt (pr.beŭt)< devenas la nomo de la setlejo. Alimaniere klarigas la originon de la nomo la loka legendo, konforme al kiu la vilaĝon difinis tiel litovaj ostaĝoj pro multeco de kalkŝtonaj, blankaj rokoj, ĉar „baltus” litove signifas la blankan.

La nuna famo de la regiono ligiĝas krome kun aliaj lokaj legendoj. Laŭ onidiroj ĉi tie multas spuroj de diablaj piedsignoj, postlasitaj sur ŝtonoj kaj rokoj. Kiel sciate, en pluraj legendoj diabloj prizorgas diversajn trezorojn kaŝitajn subtere aŭ helpis konstruigi kastelojn kontraŭ la prezo de homa animo. Multas ĉi tie ankaŭ legendoj pri drakoj. Preskaŭ ĉiam kiel la sidejon de tiuj fabeleskaj bestoj oni elmontras kavernon, troviĝantan tutproksime al la vilaĝo Bałtów. Laŭ iu el la popolaj rakontoj loĝis en ĝi la drako Baltozaur, kiu estis granda amiko de Bałtów-loĝantoj. Ili do karesforme nomis ĝin Baltozaĉjo. La drako protektis ilin kaj la vilaĝo-loĝantoj pro dankemo senavare nutris la beston. Sed, najbaroj enviis al Bałtów-vilaĝanoj la drakon kaj decidis ĝin ŝteli. Do, ili dormigis la beston kaj forkondukis ĝin. Malgraŭ tio, ke Baltozaĉjo ne troviĝis tre for de sia domo, ĝi ne plu havis la volon vivi tiamaniere. Nur post kelkaj tagoj pasigitaj novloke la drako mortis pro la senespero.

Ĉu en tiuj ĉi historioj pri la diablaj aŭ drakaj spuroj radikas almenaŭ grajno de vero?

Eble jes, ĉar ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento en la regiono de Bałtów daŭras detalaj esploroj de paleontologoj, kiuj – iom surprize por multaj – retrovis tie la spurojn de polaj dinozaŭroj. Doktoro Gerard Gerliński malkovris postrestaĵojn de eĉ tri specioj de la ĵurasiaj dinasaŭroj proksime de Bałtów. Valoras aldoni, ke li estis la unua persono en la mondo, kiu pruvis ke dinosaŭroj povis havi ankaŭ la plumojn. Tio estis grava antaŭenpaŝo en la debato pri la origino kaj evoluo de birdoj.
Sed, ni revenu al dinosaŭroj el Bałtów. Nome antaŭ 155 milionoj da jaroj sur la teritorio de la najbaraj Sanktkrucaj Montoj (Góry Świętokrzskie pr: gury sventokŝyske) troviĝis varma maro, kiu estis bonega medio por la evoluo de la flaŭra kaj faŭna mondoj. Ĝuste apud tiu maro vivis dinozaŭroj, kies spurojn oni nun malkovras.

La efektivigita komence de la 21-a jarcento malkovro interesis ne nur amaskomunikilojn, sed ankaŭ la loĝantojn de Bałtów, kiuj decidis ke dinosaŭroj fariĝos la rekonebla simbolo de la tuta regiono. Unue oni planis elkonstrui gigantajn figurojn de la mezozoikaj rampuloj proksime de la paleontologia esplor­posteno. Fine, en aprilo de la 2004-a jaro estis lanĉita la ideo de la Ĵurasia Parko de Bałtów. Ĝia solena inaŭguro okazis jam duonan jaron pli poste. Temas pri la unua ĉi speca loko en Pollando. Aktuale sur la areo de 3 hektaroj oni povas admiri la rekreitan mondon de tiuj plej grandaj en la historio bestoj. Sume en Bałtów troviĝas 40 figuroj de dinasaŭroj respegul­antaj ilian naturan grandecon. La plej granda altas 25 metrojn, la plej malalta kelkajn centimetrojn – temas pri nur elkoviĝanta ido. Por la plej junaj vizitantoj de la ĵurasia parko estas pretigitaj apartaj atrakciaĵoj, ekzemple la ludplaco, sur kiu ili povas eniri la internojn de pluraj dinosaŭraj figuroj.

Bałtów do estas vizitinda vojaĝcelo por ĉiuj, kiuj krom admiri novajn lokojn en Pollando, volas familiariĝi almenaŭ iomete kun la historio de dinosaŭroj la prahistoriaj grandaj bestoj, troviĝantaj en nia lando.

El la elsendo 28.02.2014. Legas Gabi