La Jaro Montevideo 60 daŭras, la jaro – kies celo estis kaj estas inspiri al komuna laboro kaj festado – reference al la 60-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto el la fino de 1954. I.a. ekde pasintjara oktobro al la Jaro la atenton dediĉas la revuo „Esperanto”, tuj post la lanĉo de la Jaro en septembro 2014 du sinsekvajn numerojn  de papera bulteno de “Verda Mesaĝo el Vjetnamio”, destinis vjetnamaj esperantistoj.

Nun apudas min ĉe la skribotablo kelkaj aliaj periodaĵoj, en kiuj speguliĝas la Jaro Montevideo 60. Antaŭ kelka tempo atingis nin du sinsekvaj numeroj de „Gazetaro Esperanto”, kiu estas la periodaĵo de la Esperantista grupo en Le Mans. Ĝia oktobra-novembra-decembra numeroj prezentas frontpaĝe la francan version de la rezolucio akceptita la 10-an de 1954. La teksto de la lasta punkto, en kiu Unesko „komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn”, la redaktorino de la periodaĵo Jackie Huberdeau prezentas al la leganto en la lingvoj angla, Esperanto, ripete la franca kaj la rusa”.

Al la historia datreveno referencas ankaŭ en sia lasta, aprila numero „le monde de l’ Esperanto”, la periodaĵo de Esperanto France sur siaj franclingvaj paĝoj pri aktualaĵoj. La leganto konatiĝas kun la deklaro de Mark Fettes, aperinta lige kun la 10-a decembro, omaĝe al la 60-jariĝo de Unesko-rezolucio pri Esperanto.

Plurpaĝan kontribuon lige kun la Jaro Montevideo 60 enhavas la aprila numero de la organo de Japana E-Instituto „La revuo orienta”. Krom enkonduka japanlingva artikolo la monatrevuo de japanaj esperantistoj prezentas paralele la tekstojn de du Unesko-rezolucioj pri Esperanto el 1954 kaj 1985 en la lingvoj japana kaj Esperanto. Aparte trafa estas en la aprila numero de „La revuo orienta” represo  de la vortoj de la prof. d-ro Ivo Lapenna el la enkonduko al la serio Oriento-Okcidento. Kvankam verŝajne plimulto de niaj ge­aŭskultantoj scias pri la serio, tamen por pli junaj esperantistoj ni citu fragmente el tiu enkonduko la vortojn de la ĉef­arkitekto de la Montevidea sukceso. „Per sia letero […] la Ĝenerala Direktoro de Unesko turnis sin al. ĉiuj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun la peto, ke ili kontribuu laŭ siaj eblecoj al. realigo de la t.n. Granda Projekto pri la Aprezado de la Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj Valoroj. La estraro de UEA […] decidis doni plenan apogon al. Unesko en tiu ĉi klopodo por plifortigo de la interkompreniĝo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento. Ĝi ankaŭ decidis, ke la Unua Sekcio de la 43-a Universala Kongreso en Mainz siavice vaste pritraktu la demandon […].

La plano de Unesko traduki gravajn verkojn en kelkajn lingvojn de Okcidento kaj de Oriento estas sendube salutinda, sed, laŭ tiu grandioza plano, kiu pate jam realiĝis, temas ĉefe pri tradukoj al. la angla kaj franca lingvoj. Tio ankoraŭ pliriĉigos la jam riĉajn kulturajn valorojn en tiuj lingvoj, sed tio neniel helpos la malgrandajn lingvojn, nek la disvastigon de la tradukitaj verkoj ekster la medioj, kiuj scias la koncernajn lingvojn. Tial la sekcio atentigas pri la rolo de la Internacia Lingvo ankaŭ koncerne tiun aspekton de la projekto […].

Kvankam la literaturo en la Internacia Lingvo estas universala laŭ sia karaktero, tamen montriĝis, ke estus tre utile komenci la eldonadon de aparta serio de literaturaj verkoj kiel specialan kontribuon al la menciita Granda Projekto de Unesko. Laŭ la atente ellaborita plano en ĉi tiu serio aperas verkoj aparte elstaraj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en Okcidento kaj Oriento […]. Fino de la citaĵo, sed nepre aldonendas, ke en la serio aperis jam preskaŭ kvindeko da verkoj. Ilian liston eblas trovi en Vikipedio. Mi mem fieras havi sur mia bretaro kelkajn librojn aperintajn en ĉi tiu serio, inkluzive la unuan,  kiu estas Malsata Ŝtono de Rabindranath Tagore, sed ankaŭ kelkajn aliajn. La ideo prezenti fragmentojn el la enkonduko de prof. Lapenna por la serio Oriento-Okcidento mi opinias tre trafa, kleriga paŝo de la revu­redaktoro.

Al la Jaro Montevideo 60 estas destinataj ne sole kontribuoj en diversaj E-periodaĵoj. La aperinta en aprilo nova revuo „Svisa Espero” estas ĝuste periodaĵo aperanta kadre de la laboro kaj solenado de la Jaro fare de Svisa E-Societo. La trilingva periodaĵo – germana, franca kaj E-lingva – estas revuo pri daŭripovo kaj lingvo­politiko. Kiel klarigis pli frue publike Dietrich Michael Weidmann „parto de la revuo estas vendata al subtenantoj, tamen la plej granda parto de la eldono estos poŝte dissendita al listo de gravuloj en Svislando”. Kun ĉi tiu evidente ligiĝas la menciita pli frue plurlingva versio de la periodaĵo.

En la unua numero de „Svisa Espero, Somero 2015 ni legas en la eldonista noto i.a.: „Jen la longe atendita unua eldono de la plurlingva revuo „Svisa Espero”. Svisa Espero estas dediĉita al la temoj daŭripovo, energi­aliorientiĝo, daŭripova teknologio, daŭripova turismo, lingvopolitiko, lingvo­planado kaj inter­kultura kunvivado. Samtempe „Svisa Espero” prezentu kaj frandemigu apartajn lokojn kaj regionojn de Svislando al internacia publiko kaj varbu por respondeca turismo […]. Tiu ĉi eldono de „Svisa Espero’ aparte estas dediĉita all a Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto de la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 […]. La invito al. tiu konfereco estis lanĉita de la Eduka departemento de Kantono Neŭŝatelo 60 jarojn post la rezolucio de Unesko de Montevido de la 10-a de decembro 1954 por la rekono de Esperanto. Je la okazo de tiu ĉi-konferenco la turisma parto de tiu ĉi-eldono estas aparte fokusita al Neŭŝatela Ĵuraso kaj Kantono Neŭŝatelo”.

Sur 55 paĝoj en la formato A3 la leganto ricevas abundan materialon en la rubrikoj Titoltemo (ĉi-foje Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto), Malkovri Svislandon (la regiono ĉirkaŭa al Neŭŝatelo) , lingvopolitiko (temas i.a. pri la artikolo de Claude Gacond pri Centro de Dokumentado kaj Esplorado pri la Lingvo internacia:  loko de kunlaboro interlingvistika kaj de kulturo esperantlingva), Estontoteknlogio (minergio, la svisa marko por energiefika konstruado) kaj Vizioj kaj Projektoj. Samtempe Svisa Espero  alvokas al subtenabono, donacoj kaj anoncoj.

 El la elsendo 22.05.2015. Legas Barbara