Ne eblas kaŝi, ke la firma tradicio de niaj varsoviaj E-elsendoj, nome trarigardoj de la E-gazetaro fariĝis draste malregula, por ne diri, ke ĝi malaperis. Sed ja diversaj E-gazetoj daŭre estas grava referenco­fonto por ĝeneralaj konoj pri tio, kio okazas en diversaj mondopartoj kaj landoj. Plej ofte temas pri komunum­interesaj, movadaj raportoj, komentoj kaj analizoj. Sed ja ne ĉiam.

Ofte interesajn referencojn al la monda situacio en la kunligo al la komunumaj demandoj ni trovas en la enkondukaj artikoloj de Tuomo Grundström, la prezidanto de E-Asocio de Finnlando.   En la unua nunjara numero de „Esperantolehti” kiel elirpunkto al liaj rezonadoj servas la situacio en Ukrainio, konkrete la februara kontrakto pri ĉesigo de armita agado inter la kieva registaro kaj orient­ukraina separatisma movado sub la garantio de la Eŭropa Unio kaj Rusio.

Nu, hodiaŭ kiam mi skribas ĉi tiujn vortojn, t.e. la 17-an de februaro jen Moskvo, jen la ukraina prezidento akuzas la kontraŭan flankon pri la malobservado de la armistica interkompreniĝo el Minsko kaj ne ŝajnas, ke ni baldaŭ vidos la finon de la konflikto. Sed ni dume prenu en la konsideron la vortojn de la EAF-prezidanto, atentiganta, pri la lingva aspekto de la konflikto, kiun la teatro­rolantaj partioj forte emfazas. Ni legas: „la lando estas oficiale unulingva malgraŭ granda, eĉ kvarona, ruslingva loĝantaro en oriento. Nacionalismoj, tiel rusa kiel ukraina, „faras batalflagon” etnan kaj lingvan, kiel skribis Zamenhof antaŭ cent jaroj en sia „Alvoko al. diplomatoj”. Sensciulo eventuale kredas al tia svingado de batalflago. Klerulo ĝin svingante krimas. […] Zamenhof ne ŝatis nacionalismojn aŭ ajnajn fanatikajn batal­flagojn. Nia flago ne tiras al glavo” – konkludas la aŭtoro.

La 100-jariĝantan en 2015 Alvokon al diplomatoj de Ludoviko Zamenhof fragmente memorigas la januara numero de „Eŭropa Bulteno”. Ni ekscias ĉeokaze, ke Jozef Reinvart slovaka diplomato kaj ankaŭ esperantisto proponis, ke la memoron pri tiu alvoko en la nuna jaro oni flegu per ĝia ĝisdatigo al la nuna mondo,  kaj ke pri tiu tasko jam laboras kelkaj E-parolantaj diplomatoj.

Ne al tiu alvoko, sed al. la libroj de historiistoj sian recenzan artikolon en la lasta „Informilo por interlingvistoj” dediĉas Ulrich Lins. La elipunkto estas la pasinta en 2014 100-a datreveno de la 1-a mondmilito. Kiel skribas Lins ĝi „servis al politikistoj kaj verkistoj kiel okazo por konsciigi al ni, kion la monda socio ĝis 1914 atingis kaj poste katastrofe perdis. Tie ĉi mi menciu nur unu temaron, tiun de tutmondiĝo aŭ „globaliĝo”. Multaj libroj, kiuj aperis okaze de la datreveno, atentigas, ke tendencoj al tutmondiĝo floris jam antaŭ 1914.

En kelkaj el tiuj libroj –atentigas Lins – ankaŭ Esperanto estas traktata. La lingvo ekzistis en 1914 eĉ ne tridek jarojn. El tiuj vere atentinda mi trovas la tempon ekde 1900, kiam okaze de „Ekspo” en Parizo Esperanto komencis allogi sciencistojn. La juna movado travivis kuliminon en 1905 dum la Unua Kongreso en Bulonjo. Ke Esperanto tiutempe estis populara, mencias verkoj lastatempe aperintaj;  ili metas ĝin en la kuntekston de internaciismo disvastiĝ­anta en la jaroj antaŭ 1914 kaj kruele haltigita de la Unua Mondmilito”. Tiom Lins enkonduke, espereble ne sole historie orientitaj aŭskultantoj ŝatos konatiĝi kun la tuta artikolo de la aŭtoro kaj la menciitaj de li libroj.

La lasta „IPI” liveras ankaŭ tre interesan recenzon  de Till Dahlenburg pri la disertacio de Dmitrij Vlasov dediĉita al ĵurnalismo kaj E-movado, per kiu la aŭtoro doktoriĝis pasintjare en la Ĵurnalisma Fakultato de la Peterburga Universitato. Kiel ni legas la disertaĵo aperis jam libroforme en la eldonejo „Impeto”. Kiel atentigas la recenzanto „la monografio priskribas la uzadon de la internacia lingvo Esperanto ekde la jaro 1888 ĝis 1991 [..]. La aŭtoro koncentriĝas sur la pli-malpli regule aperintaj publikaĵoj (gazetoj, almanakoj, bultenoj) en tiuj „epokoj” kaj esploras la kaŭzojn, pro kiuj malsukcesis multaj iniciatoj de ruslandaj respektive sovetiaj esperantistoj kaj de iliaj organizaĵoj. Vlasov analizas ankaŭ la E-aplikadon en la telekomunikado, speciale en radiofonio, krome li okupiĝas pri tiel nomata movado de labrist-kamparanoj kaj pri specifa grupo de t.n. esperantistoj-korespondantoj”. La elĉerpa recenzo de Dahlenburg ebligas ricevi superrigardon pri la 20-jarcenta E-movado en Rusio kaj Sovetunio.

La menciitaj el IPI tekstoj rilatas al iom fora historio. Historion formas ankaŭ faktoj plej novaj, kiel la mencio de Esperanto en la Pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo. En kelkaj medioj tiu fakto estis miskomprene interpret­ita kvazaŭ ĝi signifus alproprigon de Esperanto fare de poloj.  Bone do okazis, ke kelkloke jam aperis rilataj klarigoj. La unua nunjara numero de „Norvega Esperantisto” citas ĉi-koncerne la noticon de pola esperantisto Edward Jaśkiewicz el la revuo Esperanto, ke dank’ al tiu paŝo „eblos estonte proponi Esperanton kiel Nematerian Kulturan Heredaĵon de Homaro kadre de Unesco’. En decembra „Esperantolehti” Tuomo Grundström ne dubas, ke „se tiel la pola enlistigo apogos nian sukceson al la Monda Unesko-listo, la atingo de la poloj estos pozitiva”. Esperanto trovis la lokon en la pola listo kiel „portanto de la E-kulturo”. Tiu fakto esence gravis por la vortumita propono  de la pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo al Unesko, ke la 2017-a jaro estu de Unesko proklamita kiel i.a. la Monda Zamenhof-Jaro lige kun la pasonta tiam 100-a morto­datreveno de la lingvo­kreinto. Pri sia rolo en tiuj klopodoj en „Eŭropa Bulteno” skribas Halina Komar.

Kun plezuro mi ricevas kaj  tralege foliumas la ILEI-periodaĵon por lernantoj kaj komencantoj – „Juna Amiko”, kiu fariĝis pli loga kaj leginda. Kiel antaŭe ĝi celas diversaĝajn junajn esperantistojn per etaj kolorig­eblaj bildhistorioj, temoj de ĝenerala intereso ĝis seriozaj enrigardoj en la E-kulturan heredaĵon, kiujn liveras Baldur Ragnarsson. La februaro estas jam la 40-a kaj proksimigas la figuron de Juan Regulo Pérez. Samtempe la revuon delikate trapenetras la pactema fadeno, kies revunodojn aparte eksplikas Mirejo Grossjean komencante per la atentigo pri la kovrilbildo en kiu etaj infanoj manoj tenas ovon kaj la citaĵo el Hubert Guézo atentigas, ke „Paco estas tiom rompiĝema kiel ovo en la infana mano”.

Ankoraŭ unu periodaĵo donas la atenton al la „mond’ eterne militanta”. La lasta „Kontakto” liveris siajn paĝojn al du aŭtoroj el Ukrainio – Vasilij Miluŝnikov kaj Andreo Jankovskij. Kiel atentigas la redakcio „En disputoj ĉiam ekzistas almenaŭ du flankoj, kiuj ne konsentas pri io. Tio tamen ne signifas, ke iu ajn el tiuj flankoj fakte pravas. En Ukrainio, sur la sama grundo konfliktas ideoj kaj interesoj, kaj (bedaŭrinde) militas homoj. […] la lando estas daŭre dividita kaj la vidpunktoj de la konfliktantaj flankoj estas neniel pli proksimaj ol antaŭ unu jaro”.

Sen preni flankon de iu el la aŭtoroj skribantaj en Kontakto ni nepre atentigu pri la recenzo de Nicola Ruggiero pri la E-libro de Kalle Kniivilä „Homoj de Putin”. Pri tiu libro ni jam parolis en niaj elsendoj, sed ni citu el la vortoj de la recenzanto, ke „Kniivilä klare favoras demokration kaj pli liberan socion, malkia en Rusio. Tion li tamen ne faras per frazoj odoraĉaj je falsa retoriko, sed per instigaj demandoj kaj konstantaj esploroj kaj raportado de faktoj kaj statistikoj”.

 El la elsendo 17.03.2015. Legas Barbara