Jam de ĉirkaŭ du semajnoj la amaskomunikiloj – krom novaĵoj ligitaj kun la politika, ekonomia vivo – liveras tiujn pri la simptomoj de la proksimiĝanta printempo. Ni do jen ekscias, ke en la sudorienta Bieszczady [bjeŝĉadi] jam de kelkaj semajnoj vekiĝas ursoj, ke komenciĝis la migrado de sovaĝaj anseroj, ke la amindumadon komenis fazanoj, ke oragloj du semajnojn pli frue ol kutime komencis zorgi pri nestoj kaj blankvostaj maragloj komencis jam la kovadon. En Pollando oni notas la revenadon de birdoj, kiel sturnoj, palumboj, trukolomboj. Grandan surprizon kaŭzis cikonioj, kiuj kutime revenas al Pollando inter la dua kaj tria tagdeko de marto. Ĉi-jare tamen jam la 11-an de februaro reveninta cikonio aperis en la regiono de Bydgoszcz en la norda Pollando. La 19-an de februaro oni notis la alvenon de la unua en Wola Zarczycka en la apud­karpatia regiono en la sudorienta Pollando. En la nordorienta Pollando en la loko Krynki la unuan nunjare cikonion oni notis nur antaŭ du tagoj.  Laŭ pritaksoj printempe al Pollando reflugas ĉirkau 50 mil cikoniaj paroj.

Cikonio nestas praktike en la tuta Pollando escepte de montoĉenoj kaj iom grandaj, kompaktaj arbaraj kompleksoj kiel Praarbaregoj de Noteć, Białowieża [bjaŭovjeĵa], Augustów [aŭgustuf], Tuchola [tuĥola]. Sed ankaŭ en la regiono de grandaj arbaraj kompleksoj cikonio establas nestojn en unuopaj bienoj,  se nur proksime etendiĝas vastaj herbejoj. La nordorienta Pollando kontrastas kun la sudokcidenta landoparto,  se temas pri la nestado de cikonioj. Plurnombre troviĝantaj en la nordorienta Pollando cikoniaj kolonioj motivis la establon de la regiona biciklista itinero, kiu longas  206 kilometrojn ligante tri Naciajn Parkojn de Białowieża, Narew-rivero kaj Biebrza-rivero [bjebĵa]. Cetere ankaŭ tie en la loko Pentrowo troviĝas Eŭropa Cikonia Vilaĝo.

Kvankam en la lastaj jaroj la nombro de cikonioj malkreskis, daŭre oni asertas, ke ĉiu kvara en la mondo vivas en Pollando ne mirige do, ke cikonio fariĝis simbolo de la pola naturo. Eĉ pli, ĝi havas dediĉitan al si muzeon.

La blanka cikonio – simbolo de fekundeco kaj feliĉo havas en la loko Klopot [kŭopot] en la okcidenta Pollando sian muzeon. La muzeo kreiĝis tie pro la plej granda kolonio de ĉi tiuj birdoj en la okcidenta Pollando. Ĉiujare kovas tie ovojn ĉirkaŭ 20 paroj de blankaj cikonioj. La loko troviĝas sur la tereno de la Panorama Parko Krzesiński en la lubuŝa vojevodio. Ĉio ĉi kaŭzas, ke en la printempa-somera sezono venas turistoj por rigardi la birdojn, kiuj estas la simbolo de la vilaĝo, inter kiuj troviĝas multaj lernejanaj grupoj. Sur la tereno de la establita en 1998 parko eblas ne sole ripozi kaj refreŝiĝi for de la urba tumulto, sed krom cikonioj rigardi rufan kaj nigran milvojn, blankvostan maraglon,  fiŝaglojn, alivorte birdojn el la Ruĝa Listo de la Animaloj. Krom ĉi tiuj birdoj eblas rigardi tie vivejojn, protektatajn plant- kaj animal­speciojn kadre de la programo Naturo 2000. Aperas tie ankaŭ papilioj kun specifa biologio, kiuj tie atingas la nordan limon de sia specio. En la Muzeo establita en 2003 troviĝas ankaŭ turisma rifuĝejo.

Ni aldonu, ke Kłopot estas la iama soraba vilaĝo (Kłopica) kreiĝinta en la 1-a duono de la 13-a jarcento. La unua historia mencio pri ĝi aperis jam en 1350-a jaro. Komence ĝi estis princa posedaĵo, sed poste estis transdonita al johanitoj el la loko Słońsk. Ĝi estis ilia posedaĵo ĝis 1810-a jaro. Nun ĝi troviĝas sur la tereno de Panorama Parko de Krzesin, kiu etendiĝas sur la tereno de la centra valo de Odra-rivero ligita kun la Soraba Niso.  Karakterizas ĝin vastaj humidaj herbejoj kaj paŝtejoj en la valo de ambaŭ riveroj. En ĝia suda parto etendiĝas pinarbaro kun pluraj interanrabaraj torfejoj kaj lagoj. Al la plej grandaj atrakciaĵoj, apartenas panoramejo sur malnova detruita ponto super Odra-rivero kaj unu el malmultaj jam en Eŭropo vastaj herbejaj terenoj periode priinundataj de la riverakvoj de Odro kaj la Soraba Niso. Evidente atrakciaĵo estas la cikoni­kolonio en Kłopot kun la menciita Muzeo de Cikonio.

Sed kiel dirite cikoniaj nestas tra la tuta Pollando. Ekzemple en la loko Latowicz en Mazovio, la centra Pollando oni registras 14 cikoni­nestojn. Tiun lokon ni elektis por la fino de nia printempbonveniga felietono nesenkaŭze. Nome inter la loĝantoj de la regiono daŭre oni rakontas legendon pri la reĝino Bona Sforza kaj cikonioj, kiuj revenigis en la 16-a jarcento trankvilon al la loko. La reĝino Bona, la edzino de Sigismundo la Maljuna ricevis la urbeton en 1526 kaj en la loko de la iama princa rezidejo ŝi konstruigis lignan defend­kastelon. La terenon ĉirkaŭis la bluaj akvoj de la plej granda en Mazovio lago. La reĝino ĉiujare estis venanta ĉi tien kun la tuta korteganaro por la somera ripozo. Tamen ne kontentigis ŝin verdaj terenoj kaj la akvobluo de la lago. Sopirante al la itala patrolando ŝi venigis certan specion de italaj ranoj, kiuj per sia laŭta kvakado incitis la loĝantojn, tamen iliaj plendoj ĉe la reĝino estis seneĥaj.

Bonŝance la brukvakadon de la italaj ranoj ekaŭdis cikonioj, kiuj formanĝis la brukreajn amfibiojn kaj ekde tiam cikonioj fariĝis unu el la simboloj de la regiono kaj la amikoj de ĝiaj loĝantoj.

 El la elsendo 27.02.2015. Legas Barbara kaj Tomek