Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda Pollando: Uniejów kaj ĝia kastelo

Ni invitas vin gesinjoroj ĉi-semajne al la urbo Uniejów en la lodza vojevodio, en la centra Pollando. Ekde tri jaroj ĝi havas la statuton de la sankuraca loko dank’ al siaj varmaj salubraj akvoj kun la temperaturo de ĉ. 68 celsiusaj gradoj, kiuj enhavas elementojn de sulfuro, radono, fluoro, kupro- kaj ferokloridojn,  jodon. Ĉi-lasta aperas samkvante kiel en la akvoj de Baltiko. La geotermaj akvoj devenas el la profundo de 2 mil metroj kaj servas ne sole kuraccele sed ankaŭ por la hejtado de la urbo.  Ili efikas refreŝige, senstreĉige kaj apate servas al homoj kun ortopediaj malsanoj, malsanoj de la sango- kaj nervosistemoj. Jam en 2008 estis funkciigita tie kurackomplekso por pacienoj kun la sanigaj mineralaj akvoj. Poste aldoniĝis  basena komplekso kun la sekcio de biologia renovigo. Uniejów ekde tiam proklamis sin la unua en Pollando termokuracejo.

Ĉiujare okazas en Uniejów Granda Kavalira Turniro kaj Mezepoka Bazaro. Ne senkaŭze, ĉar Uniejów estas kalkulata al la plej interesaj kaj valoraj laŭ la vidpunkto historia, arkitektura kaj panorama objektoj de la lodza regiono. Sian famon ĝi dankŝuldas al longa historio, kiun nur mallonge ni povos skizi, interesa arkitektura aspekto kaj pitoreska ligo kun la loka panoramo – Warta-rivero kaj ĝiaj herbejoj.  La ĉefatrakciaĵo estas la loka kastelo.

La plej malnovaj dokumentoj menciantaj „castrum” en Uniejów devenas el 1339 kaj rilatas al la detruoj kaŭzitaj per la teŭtona atako 8 jarojn pli frue. Temis tiam ankoraŭ pri ligna fortikaĵo verŝajne el la 12-a jarcento. La elkonstruon de masonita kastelo oni ligas kun la figuro de arkiepiskopo de Gniezno Jarosław Bogoria el la loko Skotniki, kunlaboranto de reĝo Kazimiro la  Granda kaj elstara konstruanto. Laŭ lia iniciato kreiĝis fortikaĵoj en la lokoj Łowicz, Opatówek kaj Kamień. Tiu konstruigita en Uniejów estis kompletigonta la sistemon de la reĝaj limfortresoj, defendantaj la centron de la ŝtato de la nordo kaj la nordokcidento. Ĝi havis do militistan karakteron, kaj ĝi estas la ĉefa turisma logaĵo de Uniejów ĝis hodiaŭ.

Meze de la 15-a jarcento la kastelo estis ĝisfunde alikonstruita kaj krome fortikigita. Tiuepoke la konstruaĵo krom la rezideja kaj defenda karaktero servis ankaŭ kiel la eklezia arkivejo kaj biblioteko. Ĝi ja estis la sidejo de la arkiepiskopoj de Gniezno, kaj al Uniejów estis kunvokata la pola sacerdotaro. Dum la 13-jara milito en la jaroj 1454-66 en la kastelo estis zorge protektotenataj trezoroj kaj relikvoj. Inter ĉi lastaj en la kastelo troviĝis la kapo de sankta Wojciech (Adalberto), relivkoj de sankta Gedeon kaj ankaŭ de la kamaradinoj de sankta Ursula. Krome en la kastelo funkciis prizono por nekatolikoj kaj malobeemaj pastroj. Menciindas, ke ĉi tie prizonopunon suferis gdanska skulptisto Hans Brandt, kondamnita en 1485 pro ŝtelo de mono, kiun li ricevis de kardinalo Zbigniew Oleśnicki por fari la tomboŝtonon de sankta Wojciech en la katedralo en Gniezno.  Malhonestan artiston oni retrovis en Prusujo kaj devigis en la malliberejo de Uniejów-kastelo finfari sian verkon.

En la dua duono de la 15-a jarcento la kastelo estis alikonstruita por adapti ĝin al la uzo de pafarmiloj. Sed fine de la sama jarcento ĝi denove estis detruita sekve de intergentaj bataloj, sed multe pli gravajn damaĝojn kaŭzis incendio komence de la 16-a jarcento. Samtempe la arkiepiskopa kortego, malgraŭ rekonstruo de la kastelo, translokiĝis al Łowicz.

Uniejów perdis sian signifon fariĝante administrejo de starostoj, sed samtempe ĝi tranformiĝis en komfortan renesancan rezidejon. Novaj alikonstruoj kaŭzis, ke la kastelo tutece perdis siajn defendovalorojn. Denovajn damaĝojn plagis ĝin lige kun la sveda invado en la 17-a jarcento, kiam la episkopan rezidejon okupis svedoj. Damaĝis ĝin krome bruligante la urbon saksaj trupoj, post kiam la pola nobelaro establis konferedracion kontraŭ la elektita reĝo de Pollando Aŭgusto la 2-a Saksa. Saksoj ankaŭ prirabis la arkiepiskopan trezorejon. Partan restaŭron de la ruiniĝanta kastelo iniciatis en 1745 arkiepiskopo  Krzysztof Antoni Szembek.

Post la 2-a dispartigo la arkiepiskopaj havaĵoj fariĝis la propritaĵo de la prusa ŝtato. Sed post la falo de Napoleono Uniejów eniris la konsiston de la Pola Reĝolando dependa de la rusa aneksinto. La cara registaro donacis ĝin en 1836 al  sia meritiĝinta en la kontraŭbatalado de la pola kontraŭcara Novembra Insurekcio, generalo Tollo.  La nova posedanto parte rekonstruis la rezidejon de la polaj episkopoj transforminte ĝin  en sian someran rezidejn kaj ĉirkaŭinte la kastelon per  panorama parko, nun havanta la areon de 32 hektaroj.

Post la 1-a mondmilito la kastelo revevis en la polajn manojn fariĝinte pensiono por riĉaj kuracatoj. Ĝia brilo falis dum la germana okupacio kaj postmilite, kiam ĝi transformiĝis en grenstaplejon kaj magazinon de artefaritaj sterkoj. La unuaj konservistaj laboroj okazis en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam ĝi estis transformita  en hotelon. Malgraŭ diversaj alikonstruoj la kastelo konservis multajn gotikajn kaj renesancajn elementojn, kiuj estis elstarigitaj dum konservistaj laboroj.

Kiel decas  tiu ĉi unu el la plej malnovaj polaj lokoj, kiuj urborajtojn ricevis ĉ. 1290 havas sian legendon. Onidire antaŭ multaj, multaj jaroj oni kaŝis tie kestojn plenajn de oro kaj arĝento. Kiam rabistoj venis por ŝteli la trezoron, bela loĝantino de Uniejów ruze forlogis ilin el la urbo dediĉinte sian vivon ofere. Nun sufiĉas viziti la parkon kaj halti ĉe la monumento de la Blanka Damo, kiu priskribas la historion. Ĉeokaze eblas serĉi ormoneron kun ŝia vizaĝo, kiu kelkfoje videbliĝas en la herbejo. Homo kun malbonaj intencoj aŭdos la veadon de la trompitaj rabistoj, la enamiĝinto ekvidos aliflanke sur la akvospegulo la vizaĝon de belega knabino.

El la elsendo 13.03.2015. Legas Barbara kaj Tomek

Koninda polo: Nikodem Napoleon Cybulski

La heroo de nia nunsemajna felietono estas pola fiziologo, profesoro de la Jagelona Universitato en Krakovo, membro de la Pola Akademio de Kapabloj, la patro de la krakova fiziologia skolo Nikodem Napoleon Cybulski. Li apartenis al la plej elstaraj fiziologoj de sia epoko, pri kio i.a. atestas la fakto, ke tri fojojn en la jaroj 1911, 1914 kaj 1918 li estis nomumita por Nobel-premio.

Nikodem Napoleon Cybulski estas vaste konata kiel malkovrinto de adrealino, malkovrinto de fotohemotaĥometro kaj mikro­kalorimetro, unu el la kreintoj de endokrinologio, kaj ankaŭ pioniro de elektroencefalogafio, samtempe publicisto kaj socia aganto.

Nikodem Napoleon Cybulski naskiĝis en la nobela familio en 1854 en la loko Krzywonosy en la regiono de Vilno. Post la gimnazia lernado en Minsko li studis medicinon en la Militita-Medicina Akademio en Peterburgo, kie lia studkolego estis Iwan Pawłow. La diplomon de kuracisto kun la plej alta takso “cum eximia laude” li akiris en 1880. En la jaroj 1877-1885 li laboris en la Militita-Medicina Akdemio kiel asistato en la Katedro de Fiziologio ĉe profesoro Iwan Tarchnow,  kun kiu ligis lin plurjara kunlaboro kaj amikeco. Tiuperiode Cybulski konstruis instrumenton, mezurantan la rapidecon de sangofluo,  kapablan foto­registri. Ĝi ricevis la nomon fotohemotaĥometro. Helpe de ĝi Cybulski difinis i.a. ŝanĝojn en la rapideco de la sangofluo depende de la laborfazoj de koro kaj de la spirritmo. En 1885 Cyblski doktoriĝis per disertaĵo “Esploroj pri rapidfluo de la sango helpe de fotohemotaĥometro”. Samjare li translokiĝis al Krakovo, kie li transprenis Katedron de Fiziologio, Histologio kaj Embriologio en la Jagelona Universiato. Kun entuziasmo li e­ntreprenis vast­planitajn sciencajn esplorojn senĉese plukonstriante la katedron. Ĉirkaŭ li amasiĝis grupo de talentaj disĉiploj, kiel Adolf Beck kaj Władysław Szymonowicz, kiuj atingis elstarajn rezultojn.

Epokfarajn esplorojn Cybulski gvidis pri elektrofiziologio. Kune kun Adolf Beck ili malkovris elektran aktivecon de la cerbo kaj en 1890 ili faris ĝian pionoran mezuron. Cybulski okupiĝis ankaŭ pri elektrofiziologio de muskoloj. Samjare li prilaboris instrumenton por mezuri la varmo­kvanton produktatan de muskoloj, la t.n. mikro­kalorimetron. En 1910 kiel la unua pola esploristo li faris registron de elektra funkciado de la koro.

Iom pli frue, ĉar en 1895 Nikodem Napoleon Cybulski kun sia alia disĉiplo Wladyslaw Szymonowicz malkovris la hormonan efikadon de superena glando kaj izolis adrealinon, kiu altigas la sangopremon. Al la efikado kaj rolo de adrealino Cybulski dediĉis multajn pliajn esplorojn kaj verkojn. Li ankaŭ iniciatis en Pollando esplorojn pri hipnoto kaj kelkajn liajn tezojn el lia ĉi-tema libro eblas konsideri antaŭkurieraj rilate al la koncepto de subkonscio, kiuj antaŭis la ideojn de Freud.

Aparta sfero de la aktivado de profesoro Cybulski estis socia public­istiko. Ankaŭ al tiu temo li dediĉis plurajn librojn kaj artikolojn kiel “Ĉu ŝtato kaj la socio havas la devon apogi la sciencon”, “Pri organizo de kamparanaj mastrumejoj”, “Scienco fronte al milito”. Li estis aktiva pledanto por tio, ke ankaŭ virinoj povu studi medicinon, povu akiri superan klerecon. En 1891 kune kun Odo Bujwid li stablis en Krakovo la unuan knabinan gimnazion.

Profesoron Nikodem Napoleon Cybulski karakterizis laborardo, enorma inĝenieco, eksterordinara honesteco en la solvado de sciencaj demandoj, modesteco. Siajn ideojn li senavare estis dividanta kun siaj disĉiploj inspirante ilin al krea laboro. Li verkis ĉirkaŭ 100 sciencajn publikaĵojn ne kalkulante artikolojn kaj presitajn prelegojn. Aktiva ĝis la lastaj vivmomentoj profesoro Nikodem Napoleon Cybulski mortis en sia kabineto pro apopleksia atako la 26-an de aprilo 1919.

  El la elsendo 06.03.2015. Legas Barbara 

Antaŭprintempe 2015, vekiĝanta naturo, revenantaj cikonioj

Jam de ĉirkaŭ du semajnoj la amaskomunikiloj – krom novaĵoj ligitaj kun la politika, ekonomia vivo – liveras tiujn pri la simptomoj de la proksimiĝanta printempo. Ni do jen ekscias, ke en la sudorienta Bieszczady [bjeŝĉadi] jam de kelkaj semajnoj vekiĝas ursoj, ke komenciĝis la migrado de sovaĝaj anseroj, ke la amindumadon komenis fazanoj, ke oragloj du semajnojn pli frue ol kutime komencis zorgi pri nestoj kaj blankvostaj maragloj komencis jam la kovadon. En Pollando oni notas la revenadon de birdoj, kiel sturnoj, palumboj, trukolomboj. Grandan surprizon kaŭzis cikonioj, kiuj kutime revenas al Pollando inter la dua kaj tria tagdeko de marto. Ĉi-jare tamen jam la 11-an de februaro reveninta cikonio aperis en la regiono de Bydgoszcz en la norda Pollando. La 19-an de februaro oni notis la alvenon de la unua en Wola Zarczycka en la apud­karpatia regiono en la sudorienta Pollando. En la nordorienta Pollando en la loko Krynki la unuan nunjare cikonion oni notis nur antaŭ du tagoj.  Laŭ pritaksoj printempe al Pollando reflugas ĉirkau 50 mil cikoniaj paroj.

Cikonio nestas praktike en la tuta Pollando escepte de montoĉenoj kaj iom grandaj, kompaktaj arbaraj kompleksoj kiel Praarbaregoj de Noteć, Białowieża [bjaŭovjeĵa], Augustów [aŭgustuf], Tuchola [tuĥola]. Sed ankaŭ en la regiono de grandaj arbaraj kompleksoj cikonio establas nestojn en unuopaj bienoj,  se nur proksime etendiĝas vastaj herbejoj. La nordorienta Pollando kontrastas kun la sudokcidenta landoparto,  se temas pri la nestado de cikonioj. Plurnombre troviĝantaj en la nordorienta Pollando cikoniaj kolonioj motivis la establon de la regiona biciklista itinero, kiu longas  206 kilometrojn ligante tri Naciajn Parkojn de Białowieża, Narew-rivero kaj Biebrza-rivero [bjebĵa]. Cetere ankaŭ tie en la loko Pentrowo troviĝas Eŭropa Cikonia Vilaĝo.

Kvankam en la lastaj jaroj la nombro de cikonioj malkreskis, daŭre oni asertas, ke ĉiu kvara en la mondo vivas en Pollando ne mirige do, ke cikonio fariĝis simbolo de la pola naturo. Eĉ pli, ĝi havas dediĉitan al si muzeon.

La blanka cikonio – simbolo de fekundeco kaj feliĉo havas en la loko Klopot [kŭopot] en la okcidenta Pollando sian muzeon. La muzeo kreiĝis tie pro la plej granda kolonio de ĉi tiuj birdoj en la okcidenta Pollando. Ĉiujare kovas tie ovojn ĉirkaŭ 20 paroj de blankaj cikonioj. La loko troviĝas sur la tereno de la Panorama Parko Krzesiński en la lubuŝa vojevodio. Ĉio ĉi kaŭzas, ke en la printempa-somera sezono venas turistoj por rigardi la birdojn, kiuj estas la simbolo de la vilaĝo, inter kiuj troviĝas multaj lernejanaj grupoj. Sur la tereno de la establita en 1998 parko eblas ne sole ripozi kaj refreŝiĝi for de la urba tumulto, sed krom cikonioj rigardi rufan kaj nigran milvojn, blankvostan maraglon,  fiŝaglojn, alivorte birdojn el la Ruĝa Listo de la Animaloj. Krom ĉi tiuj birdoj eblas rigardi tie vivejojn, protektatajn plant- kaj animal­speciojn kadre de la programo Naturo 2000. Aperas tie ankaŭ papilioj kun specifa biologio, kiuj tie atingas la nordan limon de sia specio. En la Muzeo establita en 2003 troviĝas ankaŭ turisma rifuĝejo.

Ni aldonu, ke Kłopot estas la iama soraba vilaĝo (Kłopica) kreiĝinta en la 1-a duono de la 13-a jarcento. La unua historia mencio pri ĝi aperis jam en 1350-a jaro. Komence ĝi estis princa posedaĵo, sed poste estis transdonita al johanitoj el la loko Słońsk. Ĝi estis ilia posedaĵo ĝis 1810-a jaro. Nun ĝi troviĝas sur la tereno de Panorama Parko de Krzesin, kiu etendiĝas sur la tereno de la centra valo de Odra-rivero ligita kun la Soraba Niso.  Karakterizas ĝin vastaj humidaj herbejoj kaj paŝtejoj en la valo de ambaŭ riveroj. En ĝia suda parto etendiĝas pinarbaro kun pluraj interanrabaraj torfejoj kaj lagoj. Al la plej grandaj atrakciaĵoj, apartenas panoramejo sur malnova detruita ponto super Odra-rivero kaj unu el malmultaj jam en Eŭropo vastaj herbejaj terenoj periode priinundataj de la riverakvoj de Odro kaj la Soraba Niso. Evidente atrakciaĵo estas la cikoni­kolonio en Kłopot kun la menciita Muzeo de Cikonio.

Sed kiel dirite cikoniaj nestas tra la tuta Pollando. Ekzemple en la loko Latowicz en Mazovio, la centra Pollando oni registras 14 cikoni­nestojn. Tiun lokon ni elektis por la fino de nia printempbonveniga felietono nesenkaŭze. Nome inter la loĝantoj de la regiono daŭre oni rakontas legendon pri la reĝino Bona Sforza kaj cikonioj, kiuj revenigis en la 16-a jarcento trankvilon al la loko. La reĝino Bona, la edzino de Sigismundo la Maljuna ricevis la urbeton en 1526 kaj en la loko de la iama princa rezidejo ŝi konstruigis lignan defend­kastelon. La terenon ĉirkaŭis la bluaj akvoj de la plej granda en Mazovio lago. La reĝino ĉiujare estis venanta ĉi tien kun la tuta korteganaro por la somera ripozo. Tamen ne kontentigis ŝin verdaj terenoj kaj la akvobluo de la lago. Sopirante al la itala patrolando ŝi venigis certan specion de italaj ranoj, kiuj per sia laŭta kvakado incitis la loĝantojn, tamen iliaj plendoj ĉe la reĝino estis seneĥaj.

Bonŝance la brukvakadon de la italaj ranoj ekaŭdis cikonioj, kiuj formanĝis la brukreajn amfibiojn kaj ekde tiam cikonioj fariĝis unu el la simboloj de la regiono kaj la amikoj de ĝiaj loĝantoj.

 El la elsendo 27.02.2015. Legas Barbara kaj Tomek

Koninda polo: Karolina Lanckoroński

Hodiaŭ ni volas prezenti al vi eksterordinaran polinion. Ankoraŭ kiel 92-jaraĝa virino ŝi lernis, studis, vizitadis bibliotekojn. Tion ŝi konfesis en 1998 en intervjuo lige kun sia 100-a naskiĝdatreveno.  Meze de sia vivo – en la periodo de la 2-a mondmilito – ŝi diametre ŝanĝis siajn profesiajn interesiĝojn rezignante pri la amata arthistorio favore  al la profundigado de la historio de Pollando. La naskiĝinta en Vieno filino de polo kaj germanino malgraŭ la fakto, ke plimulton de sia vivo pasigis eksterlande ĉiam akcentis sian ligon al Pollando kaj polecon. Neniam ŝi rezignis pri la pola civitaneco, en ĉiuj cirkonstancoj agante por la bono de la lando.

Karolina Lanckoroński estis la lasta reprezentanto de la malnova kaj meritiĝinta por Pollando magnata gento, kies historio radikas en la 14-a jarcento. Ŝia familia nomo deriviĝas de la urbo Lanckorona, kiun donaci al ŝiaj prauloj  reĝo Jagelo rekone pro iliaj bravagoj en la kontraŭteŭtona batalo sur la kampoj Grunwald. Reprezentantoj de la familio aktive partoprenis en la vivo de la nobela Respubliko, servis al ĝi kiel deputitoj kaj senatanoj, generaloj, episkopoj, vojevodoj, kastelestroj kaj starostoj. Ili batalis defene por la lando kaj ĝiaj interesoj  kontraŭ tataroj kaj kozakoj.

Karolina Lanckoroński naskiĝis en 1898 en Aŭstrio, kien post la tria dispartigo de Pollando translokiĝis ŝia avo. Ŝia patro, grafo Karol Lanckoroński, granda bienposedanto en Pollando kaj Aŭstrio okupis altan postenon ĉe la aŭstra kortego. Ŝia patrino Małgorzata Lichnowski estis fratino de la germana ambasadoro en Britio. Dank’ al la patro, granda amanto de literaturo kaj artkolektanto vizitanta kun siaj infanoj gravajn eŭropajn muzeojn ekde frua infancaĝo ŝi intesiĝis pri la arto. Samtempe malgraŭ grandsinjora kaj senĝena vivo Karolina sentis fortan ligon kun la pola kulturo kaj historio, malgraŭ tio, ke Pollando malaperis tiam sur la mapo de Eŭropo. Ŝi intersiĝis pri ĝaj klopodoj rakiri sendepedecon  kolektante fotojn pri la legioj kaj legionoj, agloinsignojn, broŝurojn. Dum kelka tempo ŝi zorgis pri malsanaj kaj vunditaj polaj soldatoj en resanigejo konstruigita de la patro. Eĉ se komence ŝi pensis pri flegistina kariero finfine ŝi elektia la arthistorion en la Viena Universitato. Aparte ŝi dediĉis sin al la kreado de Michelangelo kaj post la doktoriĝo dum kelkaj jaroj en Romo ŝi esploris la arton de la itala renesanco kaj baroko.  En 1934 ŝi forveturis al Lvovo. Tie en la Universitato de reĝo Jan Kazimierz ŝi lekciis arthistorion. Du jarojn poste ŝi kiel la unua polino habilitiĝis pri la arthistorio.

La feliĉan vivon ĉesigis la 2-a mondmilito kaj la invado de Lvovo fare de ruĝarmeanoj la 22-an de septembro 1939. La 42-jaraĝa tiam profesorino Karolina Lanckoronski ne uzis la doniĝintan  okazon evakui sin, sed tuj aliĝis al la konspira lvova filio de la Asocio de Armita Batalo.  En majo 1940 ŝi forveturis al Krakovo troviĝanta sub la germana okupacio, tie daŭragante la konsiran laboron por la krakova filio de la Asocio, engaĝiĝante samtempe en la agadon de la Ruĝa Kruco. Al ŝiaj taskoj apartenis poste ankaŭ  la zorgo pri polaj malliberigitoj en la tuta Ĝenerala Gubernio, establita de germanoj sur la polaj teritorioj. Kiam germanoj konkeris la orientajn randregionojn de Pollando ŝi estis redelegita al Lwów kaj Stanisławów. En majo 1942 ŝi estis arestita. Dum ŝia priaŭskultado la komandanto de gestapo Hans Krüger estis tiom nervozita pro ŝia rezista sinteno kaj manifestado de poleco, ke en furiozo li konfesis la elmurdon de 25 profesoroj de altlernejoj de Lvovo en julio 1941. Tiel Karolina Lanckoroński  eksciis pri ĉi tiu krimo, fariĝinte ĝia atestanto. Dank’ al la interveno de la itala reĝa familio ĉe Himmler ŝi evitis la verdiktitan mortopunon. Komence ŝi estis direktita al Berlino, sed en januaro 1943 ŝi trafis al la germana koncentrejo en  Ravensbrück, kie ŝi ricevis la numeron 16076. 8 tagojn ŝi pasigis en obskurejo – en kiu ĉiutage – laŭ siaj rememoroj – ŝi nutris sin per rememoraj imagoj  kaj imagtaj vizitoj en po unu el la famaj eŭropaj muzeoj.  En  Ravensbrück Karolina Lanckoroński fariĝis atestanto de multaj ekzekutoj kaj medicinaj eksperimentoj, sed unuavice ŝi rapidis helpri morale al kunmalliberigitinoj inaŭgurinte lekciojn pri historio kaj arthistorio. Unu monaton antaŭ la militfino – dank’ a la klopodoj de la prezidanto de la Internacia Ruĝa Kruco – ŝi estis liberigita kiel la unua polino en la grupo de 229 francinoj.

Postmilite pro sia aristokrata origino prof. Karolina Lanckorońska ne povis reveni al komunista Pollando. Ŝi ekloĝis en Italio, kie laŭ peto de generalo Anders ŝi organizis studojn por ĉirkaŭ 1300 eksaj soldatoj de la 2-a Korpuso. Dank’ al ŝiaj klopodoj ili povis studi en Romo, Bolonjo, Torino. Similan helpon ŝi donis al eksaj polaj soldatoj en Skotlando kaj Britio.

Aŭtune 1945 kun pastro Walerian Meysztowicz kaj kelkaj polaj sciencistoj ŝi establis en Romo Polan Historian Instituton. Ŝi rezignis pri sia sciencista kariero elektinte la postenon de profesoro en la Pola Universitato en Elmigrejo koncentriĝante pri la historio de Pollando en la establita de si Instituto. En tiu periodo ŝi kreis monumentecon 76-voluman eldonserion pri fontoj al la historio de Pollando. La materialoj devenis el eksterlandaj bibliotekoj kaj arkievjoj i.a. el la malnova arkivejo de la teŭrona ordeno en Królewiec (la nuna Kalilingrado), el la reĝa arkivo en Danlando, el la italaj, hispanaj kaj portugaloj arkivoj. Ŝian laboron helpis ŝia flua rego de la klasikaj greko kaj latino, de la anga, franca, itala, germana kaj pola lingvoj. En 1967 Karolina Lanckoroński establis en Svislando Fondaĵon de Lanckoroński-familio. Ĝi finance helpis jen al ŝia Pola Historia Instituto, jen al la Pola Biblioteko en Parizo, jen al la universitataj bibliotekoj en Pollando. Dank’ al ŝi polaj sciencistoj povis akiri eksterlandajn stipendiojn. En 1994 profesorino Karolina Lanckoroński donacis al la Reĝaj Kasteloj en Krakovo kaj en Varsovio tolaĵojn el la familia kolekto. Al Wawel trafis pli ol 500 eksponaĵoj, inkluzive 82 pentraĵojn de la itala gotiko kaj renesanco, pli ol 200 desegnaĵoj kaj 69 leteroj de pola pentristo, amiko de la familio, Jacek Malczewski. 37 bildojn ricevis la Reĝa Kastelo en Varsovio inkluzive de du tolaĵoj de Rembrandt, krome historiajn meblojn, valorajn arkivaĵojn kaj familiajn memoraĵojn. Antaŭ 20 jaroj en ambaŭ muzeoj estis ekspozicie prezentitaj ŝiaj donacoj. La Reĝa Kastelo en Varsovio en la 100-a naskiĝdatreveno de profesorino Karolina Lanckoronski funkciigis novan segmenton de la konstanta ekspozicio en la 2-a etaĝo de la norda alo, kiu prezentas la plej valorajn objektojn el la familia trezoro de profesorino Lanckoroński. Ŝi mortis senherede en 2002 havante 104 jarojn tiel finante la ekziston de la elstara pola Lankoroński-familio.

El la elsendo 13.02.2015. Legas Barbara

Vizitinda Pollando: La orminejo „Aurelia”

La unua granda „orfebro” en la ĉirkaŭaĵoj de Złotoryja [zŭotoria], kies nomo indikas la orakiradon (or-fosa) okazis lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj. La tereno en la valo de la rivero Kaczawa [kaĉava] apartenis al la plej riĉaj en Eŭropo orportaj gruztavoloj. Jare oni akiradis tie ĝis 50 kilogramoj de la pura oro.  La urborajtojn al la setlejo en 1211 donis princo Henriko la 1-a Barbulo en la kastelo de la najbara Rokitnica kaj tiel Złotoryja estas la plej malnova pola urbo. La tiea orakirado finiĝis post la napoleonaj militoj. Pli postaj provoj reaktivigi la orakiradon evidentiĝis sensukcesaj pro la elĉerpiĝo de la orprovizoj. Tamen oni taksas, ke en la daŭro de la jarcentoj en la regiono de Złotoryja oni akiris entute ĉirkaŭ 5 tunojn da ora erco.

Nun la orminejo „Aurelia” estas atrakcia  loko por ĉiuj amantoj de subterejoj kaj minejaj ŝaktoj vizitantaj la sud-okcidentan Pollandon.  La ŝakto – kiu nun nomiĝas la orminejo „Aurelia” estis pioĉita ĉirkaŭ la 1660-a jaro en dura diabaza vulkan­devena roko sub la monto de Sankta Nikolao en la regiono de jarcentoj konata pro la orportaj tavoloj. Tiun nomon verdire oni donis al  ĝi nur en la 90-aj jaroj. Ĝi referencas al la latina „aurum”, kiu signifas oron kaj al unu el la unuaj 13-jarcentaj latinaj nomoj de la urbo: Mons Aurum.

La rivero Kaczawa fluanta tra montoj kaj altaĵoj ellavis oron el la rokoj kaj la erco sedimentiĝis sur orporta sablo.

Kun la minejo estas ligitaj kelkaj legendoj. Unu rakontas pri avida monako, prenanta de ministroj dekonaĵon por la ekleziaj bezonoj. En mallonga tempo li fariĝis ĉiam pli oravida kaj postulis ĉiam pli grandan dekonaĵon. Iun fojon indignitaj kaj koleregaj ministoj enkondukis lin en la minejan labirinton kaj mortigis. En morto­momento la monako malbenis ĉiujn orminejojn kaj lia malbeno kaŭzis, ke la tuta oro malaperis, kaj ĝia efikado ĉesos, kiam en la ruino de la kastelo en la loko Wilcza Góra [vilĉa gura), Lupa Monto oni trovos ortrezoron.  Dume ekde tiam la monako veante erarvagas tra la minejaj koridoroj. Laŭ alia rakonto iu bonŝanculo trovis tie veran orvejnon, sed li tute ne intencis dividi ĝin kun kamaradoj. Li decidis kaŝveni en la minejon kaj forporti oron por preparoj al la unua komunio de sia filino. Sed kiam kun poŝoj plenaj de oro li klopodis foriri li perdis la vojon kaj restis en la minejo por eterne. Lia filino dum la ceremonio ploregis senespere  pro la manko de la patro. Ekde tiam onidire en Złotoryja en la tago de la 1-a komunio el la minej­profundo aŭdiĝas ploroj de la perdiĝinta patro.

La preĝejo de sankta Nikolao troviĝanta ĉepinte de la samnoma altaĵo super la minejo estas ĉirkaŭita de tombejo, do rondiris la onidiro, ke en Złotoryja la mortintojn oni sepultas en oro. Laŭ aliaj onidiroj la minejo havis ligon kun la subterejoj de la preĝejo, sed neniam oni ĝin retrovis. Entute la minejon vualas la mistero. Ĝi ne troviĝas sur la malnovaj germanaj mapoj. Ne estas eksludite, ke en 1945 parton de koridoroj germanoj eksplodigis, kion pruvas elementoj de germanaj armiloj. En 1997 oni malkovris tie grandan 28 metran vertikalan ŝakton intence superŝutitan per rokoj, laŭ la nomo de la malkovrinto nun nomata la ŝakto de Karlo. Denove onidire ĝi estis utiligata de proksima fabriko, en kiu dum la 2-a mondmilito la firmao Opta produktis radiajn aranĝaĵojn i.a. por la germana aviado.

Krom la orminejo „Aurelia” disponigita al. turistoj en Złotoryja jam en la 1973-a jaro la alia vizitinda loko en la urbo ligita kun oro esta Muzeo de Oro. En la historia konstruaĵo el la mezo de la 17-a jarcento oni proksimigas la urbo­historion kaj ĝiajn ligojn kun la orakirado, la geologion de la regiono. Eblas rigardi tie ankaŭ diversajn formojn de la ora kaj orsimilaj mineraloj, instrumentojn de orserĉantoj kaj kolekton de mineraloj kaj rokoj de avanaj kolektantoj el la Malsupra Silezio.

En la blazono de Złotoryja troviĝas la figuroj de la geprinca paro Henriko la 1-a Barbulo kaj lia edzino sankta Jadwiga, kiuj havis sian kastelon en la menciita komence Rokitinica kaj tie Złotoryja ricevis la urborajtojn.  La vilaĝo meritas la ekskursan promenon tien por rigardi fragmenton de la kastelruino el la 13-a jarcento, kiu apartenas al la plej malnovaj masonitaj konstruaĵoj en Pollando. Krom la rezidejaj funkcioj ĝi protektis la ĉirkaŭajn orminejojn, ĉar la orakirado riĉigadis la princan kason. En la 14-a jarcento ĝia rolo malkreskis kaj la kastelo fariĝis la sidejo de princaj oficistoj, sekve doganejo por komercistoj moviĝantaj inter la lokoj Legnica kaj Lwówek Sląski [lvuvek slonski]. En la 15-a jarcento la kastelo fariĝis post la Hus-militoj sidejo de rabistaj kavaliroj. Konkeris ĝin en 1451 Wrocław- [vrocŭav] kaj Świdnica [svidnica]-burĝoj kaj detruis. Neniam ĝi estis rekonstruita.

 El la elsendo 06.02.2015. Legas Tomek

Koninda polo: Witold Pilecki

Kiel la heroon de nia hodiaŭa felietono ni elektis la kapitanon de la kavalerio de la Polaj Armeaj Fortoj, kun­organizinton de la Konsipra Pola Armeo, soldaton de la Landa Armeo, malliberigiton kaj kunorganizinton de la rezista movado en la germana koncentrejo Auschwitz dum la 2-a mondmilito, aŭtoron de la raportoj pri holokaŭsto.. Ne povas mirigi tiu elekto, se nur antaŭ kelkaj tagoj ni solenis la 70-jariĝon de la liberigo de la koncentrejo.

Witold Pilecki naskiĝis en 1901 en la nobela familio kun patriotaj tradicioj. Lia avo 7 jarojn pasigis ekzilita al Siberio pro la partopreno en la januara insurekcio. Jam kiel 14-jarulo Witold apartenis al la malpermesita de la rusa aneksinto skolta movado. En 1918 inter multaj aliaj skoltoj ankaŭ Pilecki trapuŝigis sur la terenon de la renaskiĝanta Pollando.  En la jaroj 1918-21 li estis soldato de la Pola Armeaj Fortoj kaj partoprenis la Varsovian Batalon de 1920. Du fojojn li estis distingita per Kruco de Bravbatalantoj.  En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la familio reakiris la bienon Sukurcze apud Lida. Tie lia najbaro estis marŝalo Edward Rydz-Śmigły laŭ kies iniciato Pilecki entreprenis kunlaboron kun la pola kontraŭinvigilservo. En aŭgusto 1939 Witold Pilecki estis mobilizita kaj batalis sekve kiel komandanto dum la septembra kontraŭ­germana kampanjo. Post ĝia finiĝo Pilecki transiris al la konspira agado. En Varsovio li fariĝis la kun­organizinto de la Konspiraj Polaj Armeaj Fortoj. Komence de 1940 Gestapo arestis kelkajn ĝiajn membrojn, kiuj post mallonga estado en fifama malliberejo Pawiak estis direktitaj al Auschwitz. Tiu ĉi koncentrejo kaj la aliaj establataj de germanoj en la okupaciata Pollando fariĝis objekto de aparta interesiĝo de la Konspiraj Polaj Armeaj Fortoj. Estis decidite, ke iu el la strikta komandantaro  de la organizo traiĝos en Auschwitz-koncentrejon por kontaktiĝi kun la malliberigitaj kolegoj, por kolekti informojn pri la funkciado de la koncentrejo, pri kio tiam ankoraŭ malmulto estis sciata. Witold Pilecki anoncis sin por ĉi tiu tasko kaj ricevis falsajn person­dokumentojn.

Li estis haltigita de germanoj en Varsovio dum la ŝtratĉasado de civitanoj la 19-an de septembro 1940 kaj jam nokte de la 20-a al la 21-a trafis al Auschwitz ricevinte la numeron 4859. En la koncentreja infero li travivis 947 tagojn komence kun la  invigila tasko poste kreinte konspiran Asocion de Militistaj Organizoj. Malliberigitoj, ĉefe eksaj soldatoj estis formataj en la tiel nomatajn  kviopojn. Ĉiu el ili plu­konstruis sian konspir­reton sciante nenion pri aliaj kvinopoj. La Asocio konforme al la plano de Pilecki estis preparanta insurekcion en Auschwitz.

Malgraŭ nehomaj vivkondiĉoj Pilecki kaj lia Asocio kolektadis kaj transdon­asis in­vigilinformojn al la eksera mondo. Li prilabris la unuajn raportojn pri la hombuĉado en Auschwitz, kiuj tra Varsovio kaj Svedio atingis Okcidenton. Pere de la Ĉefkomandanto en Londono raportoj kaj notoj pri la vera bildo de la ekstermejo, vivkondiĉoj de la malliberigitoj kaj krimoj de la koncentreja anaro atingis la registarojn de Usono kaj Britio. La mondo estis informita pri la krueleco de la germanaj koncentrejoj. Samtempe en sia ĉiutaga agado la Asocio klopodis helpi al la malliberigitoj transdaŭri la inferan periodon.

Nokte inter la 26-a kaj 27-a de marto 1943 Pilecki kune kun du aliaj malliberigitoj decidis kaj sukcese eskapis el Auschwitz. Helpe de Landa Armeo Pilecki atingis Varsovion. Tie li batalis en la Varsovia Insurekcio 1943-1944, post kio en la jaroj 1944-45 li estis germana malliberigito en oficir­kaptitejo en Murnau. Post ĝia liberigo kaj la militfino li aliĝis al la 2-a Pola Korpuso en Italio kaj laŭ la ordono de generalo Anders li revenis al Pollando por gvidi invigilan servojn kolektante informojn pri la situacio en Pollando, soldatoj de la Landa Armeo kaj la 2-a Korpuso malliberigitaj de NKWD kaj deportataj al Sovetunio. En 1945 Pilecki verkis 113-paĝan raporton pri Auschwitz.

En la 1947-a jaro li estis arestita de la komunistaj aŭtoritatoj, unu jaron poste kondamnita je la mortopuno, kiu estis efektivigita per la pafo kontraŭ la kranion.  Ĝis la 1989 ĉiaj informoj pri la faroj kaj sorto de Witold Pilecki estis cenzurataj. Postmorte li estis distigita i.a. per Komandora Kruco de la Ordeno de la renaskiĝo de Pollando kaj per Ordeno de la Blanka Aglo. En 2013 postmorte li estis avancita al la kolonela grado. La brita historiisto Michael Foot kalkulis Witoldon Pilecki al unu el la ses plej kuraĝaj homoj de la rezista movado dum la 2-a mondmilito.

 El la elsendo 30.01.2015. Legas Barbara

Esploro kaj Dokumentado de Ivo Lapenna. Postmorte eldonita en Zagreb 2014

Tute freŝa estas en miaj manoj la verko Esploro kaj Dokumentado de Ivo Lapenna. La libro estas eldonita okaze de la 60-jara datreveno de la Rezolucio favore al Esperanto akceptita en la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo 1954. Redaktis ĝin Birthe Lapenna en Danlando. Grafike kaj teknike aranĝis la enhavon Josip Pleadin en Kroatio. La okazintaĵoj en la Esperanto-movado 1976-1987 formas la kvintesencon de la nova eldonaĵo.

Dum la legado miaj pensoj flugis en la pasintecon. La unuan fojon mi sekvis la festparoladon de Ivo Lapenna en Bruselo 1960. Ĝia ĉeftemo estis internacia humanismo. Poste mi povis plurfoje ripete tralegi ĝin en la verko Elektitaj Paroladoj kaj Prelegoj (1966). Tre grava fonto por mi estas krome Memorlibro pri la Zamenhof-jaro (1960), kiun redaktis prof. d-ro Ivo Lapenna.

Unika kaj neforgesebla estis la prelegvojaĝo de Ivo Lapenna printempe 1971 en finnaj universitatoj. Kiel liaj interpretisto kaj sekretario mi tre proksime povis sekvi tre fekundan kaj sukcesan agadon de nia ŝatata kaj prestiĝa gasto. Liaj ĉarmaj bonhumoro kaj afableco konkere venkis kaj kaptis ĉiujn partoprenantojn de la aranĝoj. Tre tikla tiutempe estis la prelego pri Internacijuraj problemoj de spacveturado. Ĵurnalistoj ne emis ĉesi siajn demandojn pri la temo en la gazetaraj konferencoj.

Tiuj agrablaj spertoj instigis min esplorfosi en la giganta verko Esperanto en Perspektivo (1974) kun 844 paĝoj. Sekvis Eseoj memore al Ivo Lapenna redaktita de Carlo Minnaja. Ni konas la meritojn de nia klarvida kaj vojmontra spirita gigantulo kaj kreinto de moderna UEA. Nun ni havas la dokumenton ED je nia dispono. Indas detale trastudi la enhavon. Konata eldiro substrekas la fakton Audiatur et altera pars. Multajn okazintaĵojn oni puŝis en ombron. Tial ni devas esti kontentaj, ke Birthe Lapenna kribris en la tagan lumon multajn al granda publiko nekonatajn aferojn. La stilo kaj voĉo de nia longtempa movada ĉefo estas kvazaŭ palpeble kapteblaj sur la paĝoj de la postmorte eldonita grava 221-paĝa dokumento.

Indas mencii, ke la arkivo de prof. d-ro Ivo Lapenna estas nun deponita en la Dana Ŝtata Arkivo en la koro de Kopenhago. Oni povas konstati, ke la verko de Ivo Lapenna parolas per si mem kaj estas avide studata ne nur nun sed ankaŭ – kaj tutcerte en la estonteco.

Kiam mi gratulas al Birthe Lapenna kaj Josip Pleadin pro iliaj bone plenumita valora laboro, estas necese substreki, ke legontoj de Esploro kaj Dokumentado trovos surprizajn aferojn, por multaj nekonatajn. Legado similas vojaĝon de esploraj veturistoj. Plej plaĉa maniero estas mem trankvile digesti la enhavon. Sincera voko venas jen: ek en la aventuron!

Jorma Ahomäki
decembre 2014

El la elsendo 23.01.2015. Legas Jorma

Vizitinda Pollando: La Cisterciana Abatejo en Lubiąż

La cist­ercianan abatejon en Lubiąż [lubjonĵ] en la sudokcidenta Pollando ni menciis antaŭnelonge, kiel unu el la objektoj troviĝanaj sur la plej nova listo de la t.n. 7 novaj mirlokoj de Pollando. Hodiaŭ ni proponas konatiĝi iom pli proksime kun ĉi tiu plej granda cisterciana abatejo en la mondo, kiu kiel la religia objekto lokiĝas en Eŭropo tuj post la palaca-klostra komplekso Eskurial en Hispanio.

La klostran komplekson konsistigas: Baziliko de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino el la 14-a jarcento, konstruig­ita super la restaĵoj de la romanika preĝejo kun sama nomo el la 12-a jarcento; klostro, la abata palaco el la 17/18-a jarcentoj, helpa preĝejo de sankta Jakobo kaj mastrumaj konstruaĵoj. Notindas, ke en la kripto super la gotika baziliko troviĝas tomboj de 6 Piast-dinastiaj regantoj el la periodo de la 13-a ĝis la 15-a jarcentoj. Troviĝas tie ankaŭ mumioj de la cist­ercianaj abatoj kaj monakoj; en bona stato konserviĝis nur 98.

Origine kreiĝis tie la benedektiktana klostro kaj ĝuste bend­ediktanoj  konstruis la preĝejon de sankta Jakobo. Post kiam ili  forlasis la lokon la unuan fojon en Silezio aperis ĉi tie cist­ercianoj, kiujn venigis princo Bolesław Wysoki [bolesŭav visoki], Boleslao la Alta. En la daŭro de la jarcentoj klostro plu­konstruiĝis. En la mezepoko ĝi rolis kiel grava kultur­centro. Kreiĝis tie multaj signifaj 12-jarcentaj verkoj, kiel Kroniko de la Polaj Princoj, La Jarlibroj de Lubiąż aŭ Katalogo de la Vroclavaj Episkopoj.

Komence de la 15-a jarcento dum militoj de religi­reformemuloj de Jan Hus la klostro kaj la preĝejoj estis bruligitaj. Fine de la sama jarcento pro konflikto inter polaj kaj germanaj monakoj ili ĉiuj estis forigitaj kaj la klostraj konstruaĵoj transiris en la laikajn manojn. Sed jam 6 jarojn poste monakoj revenis renovigante ĝisfunde la klostron kaj fortikig­ante la klostran komplekson. Sed laŭvicaj batoj venis relative rapide dum la Reformacio, sekve dum la 30-jara milito, kiam oni forrabis bibliotekon kaj arkivaĵojn. La militfino kaj reformo de abato Arnold Freiberg inaŭguris en 1649 grandan renovigadon en la baroka stilo, al kio grave konstribuis la avana barokstila pentristo de la regiono Michał Willmann. La sekvaj kvar abatoj gvidis laborojn ĉefe pri reprezentaj konstruaĵoj. La plej grava estis konstruita en la periodo 1681-1699 monumenteca abata palaco enhavanta pli ol 300 salonojn riĉe ekipitajn. Ne multe malpli grava estis la barokstila rearanĝo de la preĝejo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino. Prave do la abatejo ĝuis la epiteton “perlo de la silezia baroko”, kaj tiel ankaŭ nun ĝi estis difinata post la restaŭraj laboroj en la lastaj jaro. Revenante al historio direndas, ke la apogea periodo de la klostro­brilo finiĝas en la 1-a duono de la 18-a jarcento, kiam ĉi tiujn terenojn konkeris prusoj. En 1810 prusa reĝo likvidis la cistercianan ordenon alporprigante ĝiajn posedaĵojn kaj riĉaĵojn. Tiam oni detruis multajn valoraĵojn, malaperis la biblioteko kaj en la klostro estis aranĝita hospitalo. Kiel oni supozas, dum la 2-a mondmilito en la klostraj keloj germanoj en­labrigante malliberigitojn funkciigis la produktadon de vic­elementoj por la raketoj V1 kaj V2. La  malliberigatajn sur la tereno de la klostro en la jaroj 1942-43 civitanojn de Luksemburgo omaĝas la dulingva tabulo. En 1945 la ruinigadon de la klostro fin­efektivigis rusoj. Serĉante trezorojn ili frakasis ĉerkojn de la Piast-dinstiaj regantoj. Malaperis kronoj, sceptroj kaj glavoj.   La troviĝantaj tie mumioj estis detruitaj kaj ĥaose disĵetitaj surplanke tiel,  ke el inter ili oni sukcesis identigi nur tiun de la pentrista majstro Willmann. Rusaj trupoj garnizonis en Lubiąż ĝis 1948, poste troviĝis tie psikiatria hospitalo por ruĝarmeanoj. Ekde 1950 en la klostraj ejoj estis staplataj libroj kaj muzeaj kolektoj.

Preskaŭ ekde jarcent­kvarono (1989) en Lubiąż daŭras  restaŭraj laboroj de la klostra komplekso, dank’ al la Fondaĵo Lubiąż kiu transprenis la tutan konstruaĵon. Ekde 1994 komenciĝis kompleksa renovigo de la abateja komplekso.  I.a. antaŭ 15 jaroj estis ŝanĝitaj tagmentoj super la tuta komplekso kaj ne temas pri bagatela afero, ĉar ilia surfaco egalas al du kaj duona hektaroj. Por aldone proksimigi la grandecon de la konstruaĵoj menciinda estas la alia fakto, nome la nombro de fenestroj, kiu egalas al 600. Dank’ al tiuj klopodoj kaj efika laboro de la speciala fondaĵo ekde 1996 estas vizitebla impona Princa Salono alta 13,4 metrojn kun la surfaco de pli ol 400 kvadrataj metroj. En la duetaĝa salonego troviĝas i.a. skulptaĵoj de Józef Magoldt, plafono kaj mur­pentraĵoj de Christian Bantum. Nun tiu ĉi salonego opiniata kiel la plej brila ekzemplo de la silezia baroko gastigas elektitajn koncertojn de la Internacia Festivalo Vratislavia Cantans. Sed krome okazas tie multaj aliaj kulturaj eventoj, historiaj spektakloj kaj grupaj vizitadoj de la tuta komplekso dum la tuta jaro. Ili okazas komece de ĉiu plena horo. Kadre de la vizitoj la gastoj rigardas la abatan manĝejon, la princan salonon, la preĝejon de la Plej Sankta Maria Virgulino kaj manĝejon monakan. Lubiąż do meritas viziton des pli, ke ĝi troviĝas nur 54 kilometrojn for de Vroclavo (http://www.fundacjalubiaz.org.pl/galeriaa/).

 El la elsendo 16.01.2015. Legas Barbara

Koninda polo: Jan Długosz

Komence de decembro la pola Sejmo proklamis la 2015-an Jaron kiel Jaron de  la s-ta Johano Paŭlo la 2-a, kiel Jaron de Jan Długosz [dŭgoŝ] kaj kiel Jaron de la Pola Teatro. Hodiaŭ ni volas paroli pri Jan Długosz, kiun polaj parlamentanoj memorigis kiel “elstaran polan historiiston, diplomaton kaj sacerdoton, kiel patron de la pola historiografio kaj heraldiko”.

Jan Długosz blazone Wieniawa naskiĝis antaŭ 600 jaroj la 1-an de decembro 1415 en la loko Brzeźnica [bĵeznica] en mezbonstata nobela familio. Lia patro Jan Długosz el Niedzielsko [njeĝelsko] pro meritoj en la kontraŭ­teŭtona batalo apud Grunwald ricevis la postenon de starosto. Lia filo, Jan Długosz komence lernis en paroĥa lernejo, sekve dum tri jaroj li studis en la Krakova Akademio. Post tio kiel publika notario li aperis en la kortego de la krakova episkopo Zbigniew Oleśnicki. Długosz fariĝis lia konfidenca kunlaboranto, sekretario kaj kanceliero. En tiu periodo li estis nomumita krakova kanoniko kaj post la  morto de episkopo Oleśnicki li restis en la servo de reĝo Kazimiro Jagelonido ekde 1467 fariĝinte edukanto de la reĝaj filoj: Władyslaw [vŭadislav], Kazimierz [kazimieĵ], Jan Olbracht [olbraĉt], Aleksander, Zygmund kaj Fryderyk. Dum oftaj vojaĝoj tra la lando knaboj vekiĝadis frue, portis modestajn vestojn, iliaj manĝoj estis simplaj, samtempe multan tempon ili dediĉis al la lernado. Tiel ilia edukisto pretigis ilin al la malfacila regometio. Kazimiro Jagelonido la elekton de la edukanto de siaj infanoj faris tutkonscie.  Sian internan ŝtat­politikon li apogis sur alianco kun kavaliraro/nobelaro. Jan Długosz el tiu socia tavolo elkreskis. Dank’ al liaj instruoj la reĝaj filoj  bone ekkonis ĝian mentalon. La reĝo cetere aprobe rilatis al la severaj, kavalirecaj edukmetodoj de Długosz, konis ja lian amon de braveco, kavalireco kaj kuraĝo, lian mastrumemon kaj praktikan talenton necesan al la reagntoj. Kazimiro Jagelondio alte taksis ankaŭ sciojn de Jan Długosz, lian profundan konon de la historio de Pollando, liajn talentojn en politikaj kaj diplomatiaj aferoj, kiujn akompanis funda kono de la tuto de la aktuala politika situacio en la tiama Eŭropo.

Jan Długosz  partoprenis multajn diplomatiajn misiojn. En 1449 al Romo, 1467 al Ĉeĥio, 1469  al Hungario, 1478 al Viŝegrado. Proponita de la reĝo Kazimiro Jagelonido je la posteno de arki­episkopo de Lvovo li ne ĝisatendis la papan aprobon, kiu venis jam post lia morto, kiu okazis la 19-an de majo 1480. La korpaj restaĵoj de Jan Długosz komence troviĝantaj en la Wawel-altaĵa katedralo estis transportitaj en la 400-a datreveno de lia morto en la Panteonon de Meritiĝintaj Poloj en la subterejo de la krakova paŭlena preĝejo.

Jan Długosz famiĝis kiel kronikisto kaj historiisto kaj kiel kreinto de unu el la plej elstaraj verkoj de la mezepoka eŭropa historiografio. Temas pri la 12-voluma verko “Annales seu cronicae incliti Regni Poloniae” (Analoj, alivorte kronikoj de la fama Pola Reĝolando), kiu traktas la historion de Pollando ekde la legendeca pratempo ĝis la 1480-a. Temas pri la plej granda kronikista verko de la 15-a jarcento verkita en Eŭropo latine. Sian  verkon Długosz komencis skribi jam en 1455-a jaro kaj ĝi poste ludis gravan rolon en la eduko de la reĝidoj. Kelkloke ĝi impresas, kvazaŭ ĝi estus verkata ĝuste kun la penso pri ili, ke estontaj regantoj konatiĝante kun la bravagoj aŭ mispaŝoj de siaj antaŭuloj kapablos regi juste.

La analoj longe ne aperis en la pola lingvo, sed por multaj historiistoj servis kaj servas kiel la referenca fonto. Ne nur por historiistoj, ĉar ekzemple baze de ili Henryk Sienkiewicz verkis sian romanon “Teŭtonoj”. Siajn informojn pri tiu ĉi temo Jan Długosz ĉerpis el la fontoj, al kiuj aliron ne havis plimulto de la kronikistoj,  dank’ al siaj multaj kaj diversaj sacerdotaj funkcioj, dank’ al tio, ke estante helpanto de la reĝo li povis konsulti dokumentojn en la reĝa kancelario.   Tutcerte Dlugosz utiligis la originalon de “Konfliktokroniko” dediĉita al batalo kontraŭ la Teutonan Kavaliraron. Li konis ankaŭ kaj prenis en konsiderojn la teŭtonajn raportojn. Se temas pri Grunwald-batalo multajn konojn li ekhavis el rakontoj de la partoprenintaj ĝin kavaliroj. Apartenis al ili kaj la patro kaj la patra onklo de la kronikisto kaj unuavice  kardinalo kaj krakova episkopo Zbigniew Oleśnicki, lia longjara superulo kaj protektanto. La analoj enhavas ankaŭ dokumenton kun unika valoro, kiu estas „Chorographia Regni Poloniae”. Ĝi prezentas detalan priskribon de la teritorio, aparte hidrografio de la polaj teritorioj kaj konfirmas la enormajn geografiajn konojn de la aŭtoro.

Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la verko de Jan Długosz estis subigita al akra kritiko, iniciatita de konata slavologo Aleksander Brückner. Aktuale post la rifuzo de lia enorme kritika sinteno, kiun oni ne hezitas nomi kalumnia,  la analojn de Jan Długosz ĉiam pli ofte oni traktas kiel valoran verkon, kiu  sur la kompara grundo meritas pliajn esplorojn. La junaj generacioj de poloj estis kaj daŭre estas nutrataj de legendecaj faktoj el la komenco de la pola ŝtateco, kiujn Długosz transprenis de pli fruaj kronikistoj kaj bunte evoluigis. Jen pri la reĝo Popiel, kiun musoj formanĝis aŭ pri la princino Wanda, kiu preferis morton en Vistulondoj oni edziniĝon al germano.

El la elsendo 09.01.2015. Legas Tomek

Vidinda Pollando: La Panorama Parko de Suwałki

La duan lokon en la plebiscito de la periodaĵo National Geographik Traveler je 7 novaj mirlokoj de Pollando okupis la Panorama Parko de Suwałki [suvaŭki] en la nordorienta Pollando. Kreita en 1976-a jaro ĝi estas  la unua parko establita kun ĉi tiu karaktero.  Ĝia surfaco egalas al 6284 hektaroj. 60 procentojn de ĉi tiu areo okupas la kultiveblaj grundoj, 10 procentojn akvoj, 24 procentojn arbaroj, 4 procentojn marĉaj terenoj, 2 procentojn la ceteraj terenoj.

Grandaj kaj vastaj spacoj reliefe bildigas la riĉan grundo­formon. Sur la tereno de la Parko troviĝas 24 lagoj kun la suma surfaco de unu hektaro. La Parko troviĝas sur la tereno de la tiel nomataj Verdaj Pulmoj de Pollando kaj apartenas al la Eŭropa Ekologia Reto NATURO 2000, kiel Suwalki-rifuĝejo.

Sur ĝia tereno multas vidindaĵoj, kvankam ni parolos nur pri kelkaj. La ĉefa estas sendube la lago Hańcza [hanĉa], la plej profunda ne nur en Pollando, sed ankaŭ sur la tereno de la ebena Eŭropo. Ĝia profundo atingas 108 kaj duonan metrojn, ĝi havas la surfacon de 305 hektaroj kaj la longeco de ĝiaj bordoj egalas al preskaŭ 12 kilometroj. Pli ol 120 milionoj da kubometroj da akvo plenigas profundan post­glaĉeran fluejon, kiun karakterizan ĉeborde alta kaj kruta eskarpo. Unikan karakteron havas la vasta plaĝo de Hańcza kovrita per ŝtonoj kaj la ŝtona bordo de la lago preskaŭ senigita je bordo­plantaro. Aliflanke subakve plantoj karakterizaj por akvoj puraj, diafanaj kaj profundaj formas vastajn herbejojn. La atenton meritas la senvertebra faŭno de la lago.  Pro la unika karaktero de Hańcza jam en 1963 estis tie kreita akvo­-panorama rezervejo „La lago Hańcza”.

Aliaj rezervejoj ligiĝas kun terenoj kovritaj per post­glaĉeraj ŝtonoj. Ekzemple “Głazowisko Bachanowo” [guazovisko baĥanovo], kion eblas traduki kiel ŝtonejo Bachanowo etendiĝas sur fragmento de herbejo kun la surfaco de ĉirkaŭ unu hektaro. Kovras ĝin ĉirkaŭ 10 mil ŝtonoj, kies perimetro varias de  la duona metro ĝis 8 metroj. Temas pri la plej firmaj kaj rezistaj ŝtonoj transportitaj de la skandinavia glaĉero. Alian karakteron havas la rezervejo “Głazowisko Rutka”, kiu sur pli ol 49 hektaroj ekzempligas la tiel nomatan glaĉeran gruzon devenantan de antaŭ 12 mil jaroj.

Inter interesaj lokoj ni menciu ankaŭ la lokon Wiżajny [viĵajni], plej verŝajne unu el la plej malnovaj en ĉi tiu regiono. La urborajtojn ĝi akiris fine de la 16-a jarcento.

Konfirmis ilin reĝo Johano la 3-a Sobieski en 1693, kiam kreiĝis tie starostejo konfidita komence al la magnata gento Radziwiłł. Dum la invado de la svedaj trupoj Wiżajny estis detruita. Post la rekonstruo ĝia brilepoko datiĝas je la 17-a/19-a jarcentoj. En 1870 Wiżajny perdis la urborajtojn. Hodiaŭ konserviĝis sole la arkitektura spacoaranĝo ĉirkaŭ la urboplaco.

Wiżajny havas atrakcian situon sur la altaĵeta pasejo inter la lagoj Wiżajny kaj Wistuć proksime al  la plej granda altaĵo de la tuta Suwałki-regiono, kiu estas Góra Rowelska leviĝanta 298 metrojn super la marnivelo. Tio kreas bonajn kondiĉojn por aktiva turismo same somere kiel ankaŭ vintre.

Wiżajny estas difinita kiel la „pola malvarmo­centro” pro la plej malaltaj mezaj jaraj temperaturoj ekster la montara tereno kaj ankaŭ pro la plej malaltaj temperaturoj de januaro, fine pro la influo de severa kontinenta klimato, kiu kaŭzas longan konserviĝon de la neĝtavoloj.

La komunumo de Wiżajny estas la plej nordoriente situanta parto de Suwałki-distrikto en la Podlaĥia vojevodio. Sur la tereno de pli ol 122 kvadrataj kilometroj en 36 vilagoj loĝas 2900 loĝantoj. La suda parto de la komunumo troviĝas ĝuste kadre de la Panorama Parko de Suwałki.

 El la elsendo 19.12.2014. Legas Tomek