Unu el la plej atrakciaj polaj  turismaj allogaĵoj troviĝas en la Varmia-Mazuria Vojevodio en la nordorienta Pollando. Temas pri la 151-kilometra Elblag-kanalo, kiu en junio 2015 post kelkjara restaŭrado estos refunkciigita kaj disponigita denove al turistoj. Tio estas la plej longa naviga kanalo en Pollando kaj samtempe la unusola en la mondo laŭ kiu ŝipoj ne sole navigas, sed ankaŭ estas veturigataj surgrunde sur radplatformoj. Temas do pri vera miraklo de la hidrotekniko. Laŭ iuj fontoj la elkonstruo de Elbląg-kanalo superis je 10 procentoj la konstru­kostojn de la pariza Eiffel-turo. La nuna restaŭro valoris 115 milionojn da zlotoj.

Por elkonstrui la kanalon estis utiligitaj artefaritaj etkanaloj, digoj kaj  lagoj situantaj sur malsama alteco super la marnivelo laŭ la distanco de 151, 7 kilometroj. La baza teknika problemo estis la supervenko de preskaŭ 100-metra alteco­diferenco inter la lago Druzno kaj la vilaĝo Buczyniec. Tio estis solvita helpe de la sistemo de kvin deklivoj – sur la distanco de 10 kilometroj – laŭ kiuj ŝipoj kaj jaktoj estas transport­ataj sur specialaj rel­platformoj tirataj helpe de ŝtalaj ŝnuregoj, kiujn movis akvorado.

La konstruita en la jaroj 1844-60 Elbląg-kanalo celis mallongigi la varan transporto­vojon de ligno, greno kaj aliaj terfruktoj el Varmio kaj Mazurio (iam difinata kiel la Orienta Prusujo) al Baltiko kaj Gdansko. Inter la transportataj varoj apartan mencion meritas pinoj el la ĉirkaŭaĵo de la loko Tabórz, servantaj tiam por la elfarado de velŝipaj mastoj, estante objekto de granda interesiĝo de la ŝip­konstruaj firmaoj.  Ili altas ĝis 40 metroj kaj atingas 250 jarojn  karakteriziĝante per la alta lignokvalito. Ĝiaj trunkotranĉaĵoj estis prezentitaj dum laMonda Ekspozicio en Parizo en 1900. Nun pli ol 230-jara pinarbaro en ku dominas la meniiitaj pinoj troviĝas en la naturrezervejo „Sosny Taborskie”.

La evoluo de la fervoja transporto fine de la 19-a jarcento kaj poste transporto aŭtomobila malkreskigis la var­transporton laŭ la kanalo kaj jam en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi estis utiligata sole de turistoj.

La unua turisma ralio laŭ la kanalo okazis en 1912. Ekde 1927 la pasaĝeraj ralioj fariĝis regulaj. En la postmilitaj jaroj pro siaj naturaj kaj kulturaj valoroj la tuta tereno de Elbląg-kanalo estis ĉirkaŭpren­ita per jura protekto kiel Regiono de la Protektata Panoramo de Elbląg-kanalo. Ĉe kelkaj kanalosegmentoj eblas tial moviĝi nur per kajako. Elbląg-kanalo estas unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de la varmia-mazuria vojevodio. La turismajn raliojn en la pasintaj jaroj utiligadis eĉ 60 mil pasaĝeroj jare. Pro kompleksa restaŭro ekde aŭtuno 2012 Elbląg-kanalo estis fermita por turistoj. En la daŭro de la laboroj okazis profundigo de la kanalo, kelkloka firmigo de ĝiaj bordoj, estis ali­konstruitaj kaj aŭtomatig­itaj kelkaj kluzoj kaj deklivoj.

Kiel dirite Elbląg-kanalo estas eksterordinara turisma atrakciaĵo de Pollando. Ekde la nuna jaro ĝi aldone grandigis siajn valorojn pro la fakto, ke laŭe de ĝia itinero, en la lokoj   Jelonki, Małdyty kaj Miłomłyn kreiĝis kvizopadoj, laŭ kiuj – sekvante la indikojn – oni solvas enigmojn, serĉas trezorojn kaj malkovras eksterordinarajn historiojn.

 El la elsendo 29.05.2015. Legas Barbara