Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Leandro Abrahão pri parolarto

Kun la temo de parolarto, la kulturo de la parolata lingvo estas ligita interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto Leandro Abrahão el Brazilo, kun kiu ni interparolas pri lia ĉi-kampa laboro en Brazilo kaj nun ankaŭ en la E-komunumo. Lia grupo „Lasu min prezenti plu” troviĝas jam en Telegramo, kaj nun li invitas por la premiera Internacia Parolarta Trejnado, al kiu eblas aliĝi ĝis la 24-a de julio ĉe la adreso: https://forlaflatado.com/ipt/El la elsendo 15.07.2020 – 13’46”  

Interparolo kun d-ro Ulrich Lins el la jaro 2005

Jam kelkfoje ni prezentis en niaj elsendoj sondokumentojn el la periodo de antaŭ 2011 kaj la kreiĝo de Pola RetRadio. Ĉiujn ĉi arkivajn dokumentojn ekde nun ni prezentas kadre de la sondokumenta rubriko „Kontraŭ la forgeso”

Daŭras la febraj preparoj por la unua virtuala E-kongreso 2020, pri kio ni informis jam kelkfoje en niaj elsendoj. Ni memorigas hodiaŭ interparolon kun d-ro Ulrich Lins de antaŭ 15 jaroj (2005) pri lia prelego ligita kun la 100-jariĝo de la 1-a E-Kongreso en Bulonjo ĉe Maro en 1905-a jaro.

El la elsendo 07.07.2020 – 10’07”

Interparolo kun Eduardo Larrouy López

Ni memorigas el la arkivejo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon kun veterana hispana esperantisto Eduardo Larrouy López, forpasinta lastlunde en la aĝo de 107 jaroj. En la interparolo kun red. Barbara Pietrzak en 2004 okaze de la 6-a EEU-kongreso la 91-jaraĝa veterano rakontas pri sia esperantistiĝo, E-agado kaj la plej grava liaopinie tasko – disvastigi Esperanton. El la elsendo 28.04.2020 – 8’30” 

Andrzej Pettyn — interalie pri la E-redakcio en la ŝtata Pola Radio

Lastsabate, la 4-an de aprilo 2020 pasis 61 jaroj post la historia evento, la ekfunkcio de la unua profesia E-redakcio, en la ŝtata Pola Radio. Tiuokaze ni gastigas antaŭ nia mikrofono nian eksan redakcian kolegon, Andrzej Pettyn – kiu jen rememoras, jen rakontas pri kio li okupiĝas nun, kiel li superis sian gravan sanlezon de antaŭ tri jaroj. En jutubo dank’ al Flo Martorell eblas vidi etan sonscenon el la pollingva filmakroniko, antaŭtage de la evento, kiam E-Redakcio de la Pola Radio pretigis sin al satelita emisiado de la elsendoj: https://www.facebook.com/flo.martorell/videos/vb.756238348/10154559658138349/?type=2&theater El la elsendo 07.04.2020 – 11’00”