Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Edward Kozyra interalie pri la grupo subtenanta Esperanton en la pola Senato

Edward Kozyra el Pollando. Edward Kozyra estas unu el la vicprezidantoj de la Asocio EDE-Pollando – https://www.e-d-e.org/-PL-Pollando-. Ni interparolas pri la kreiĝo de la asocio, la pola parlamenta grupo subtenanta Esperanton en la  pola  Senato kaj daŭranta kampanjo cele enskribon de Esperanto sur la liston de la Pola Kulturheredaĵo. El la elsendo 25.10.2013.

Luis Serrano Pérez kaj Antonio Martinez interalie pri la 21-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo

Luis Serrano Pérez kaj Antonio Martinez el Hispanio. Kun Luis kaj Antonio ni interparolas pri la nunjara 21-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo en Lloret de Mar de jaroj organizata de Barcelona E-Grupo. La nunjara distingito de la premio Ada Fighiera-Sikorska fariĝis Alicja Lewanderska-Quednau. Venontjare ĝi estos atribuita la 10-an fojon dum aranĝo okazonta sude de Barcelono. El la elsendo 15.10.2013.

Interparolo kun Antoni Beyga pri lia Esperanto-rilata informa agado

Antoni Beyga el Pollando. Antoni Beyga estas ne nur nia aŭskultanto, utiliganta en sia informa agado niajn E-elsendojn. Li kapablis kaj daŭre kapablas diversmedie paroli konvinke pri Esperanto, sendepende ĉu temas pri infanoj kaj gejunuloj aŭ ĉu pri respondeculoj de la regionaj administraj aŭtoritatoj. Ĉi-semajne (11.10.2013) li estas la antaŭmikrofona gasto de nia Leterkesto.

Interparolo kun Nazi Solat el Irano interalie pri ŝia esperantistiĝo

Nazi Solat el Irano. La antaŭmikrofona gasto de nia marda E-elsendo la 17-an de septembro 2013 estas la renkontita dum la E-feriado en Mielno, Pollando Nazi Solat el Irano. Ni interparolas pri ŝia esperantistiĝo, movada akivado, ankaŭ pri pli ĝenerala situacio en Irano fone de la juniaj prezidentigaj balotoj kun aparta konsidero de ĝenerala situacio kaj pozicio de la iranaj virinoj. El la elsendo 2013.09.17

Interparolo kun John Wells (2011)

Hodiaŭ nia proponas el nia aktuala arkivo referenci al interparolo kun profesoro John Wells el la 31-a de oktobro 2011. La enhavo ne perdis aktualecon. Ĝi rilatas al la dua eldono de lia vortaro Angla-Esperanta vortaro kaj al la grava demando pri frazmelodio, pri kio li verkis anglalingvan lernolibron.

El la elsendo 31.10.2011 -12′ 52″