Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Carlo Minnaja (februaro, 2019)
Nia antaŭmikrofona gasto estas denaska esperantisto, longstaĝa akademiano, aŭtoro de „Historio de la Akademio de Esperanto” Carlo Minnaja. La interparolo estis surbendigita dum la Universala kongreso en Lisbono.
El la elsendo 26.02.2019 -1 7’00”
Clay Magalhães pri la 104-a UK en Lahti
Nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni interparolas post la ĵusa apero de la reta Dua Bulteno de la 104-a UK en Lahti. El la elsendo 22.02.2019 – 7’06”
D-ro Maciej Jaskot pri populara muzikfestivalo “Opera Rara”
La temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot estas la nova formulo de la ĉiam pli populara muzikfestivalo “Opera Rara” okazinta inter la 31.01-17.02 en Krakovo (la suda Pollando). El la elsendo 19.02.2019 – 7’06”
Clay Magalhães pri la loĝiga oferto kaj pli rilate la 104-an UK-on en Lahti
Nur jarduono dividas nin disde la plej grava ĉiujara e-ista evento, kiu en 2019 estas la 104-a UK en Lahtio, Finnlando. Tiuokaze nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães proksimiganta la plej gravajn informojn ligitajn kun la loĝiga oferto kaj – malkovrante premiere al niaj geaŭskultantoj – informojn pri la antaŭ- kaj postkongresa ekskursa ofertoj. El la elsendo 29.01.2019 – 8’16”
Interparolo kun Paulo Pereira Nascentes
Ĉi-foje antaŭ nia mikrofono gastas brazila E-poeto, Paulo Pereira Nascentes, renkontita dum la pasintjara UK en Lisbono. Ni interparolas kun li kiel nia aŭskultanto, sed unuavice kiel portugallingva kaj E-lingva poeto klopodanta solvi la misteron kiel kreiĝas poezio. Sian dulingvan blogon li havas ĉe la adreso: https://www.paposnascentes.com El la elsendo 15.01.2019 – 10’42”
Pri teknikaj problemoj ĉe Pola RetRadio dum decembro 2018
Dum la lastaj du semajnoj de decembro 2018 pro la teknikaj motivoj subite silentiĝis la voĉo de niaj E-elsendoj. Bonŝance ni sukcesis superi ilin por akurate bonvenigi la Novan Jaron 2019 la 1-an de januaro. Ni, tio signifas nian redakcistabanon, Bruce Crisp el Kanado, kiu el Leterkesto el la 11-a de januaro klarigas tiujn neatendite aperintajn teknikajn problemojn. El la elsendo 11.01.2019 – 10’33”
D-ro Maciej Jaskot pri Leksikono de aktiva frazeologio pola kaj ukraina
Nia antaumikrofona gasto estas nia redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot, kun kiu ni interparolas pri la leksikono aperinta ankoraŭ en 2017 kies kunaŭtoro li estas. Temas pri Leksikono de aktiva frazeologio pola kaj ukraina. El la elsendo 08.01.2019 – 15’31”
Ionel Onet pri la rumana literaturo en Esperanto
Nia nunsemajna antaŭmikrofona gasto estas Ionel Onet el Rotterdamo. Kvankam ni mencias la Libroservon de UEA en nia interparolo la ĉefa temo estas la rumana literaturo en Esperanto, tute aparte la lanĉota en Bjalistoko dum la 19-aj Zamenhof Tagoj „Verkaro (preskaŭ) kompleta de Maks Blecher, kiel frukto de la pola-rumana literatura projekto pere de Esperanto. El la elsendo 14.12.2018 – 14’21”
Interparolo kun Miguel Gutiérrez Adúriz (decembro, 2018)
Hodiaŭ ni denove referencas al la interparoloj faritaj dum la Lisbona UK, prezentante la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Miguel Gutiérrez Adúriz – la sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, eldonisto, verkisto, membro de la tiel nomata Iberia Skolto konata ankaŭ kiel Liven Dek. Kroman atenton ni donas en la intreparolo al la gvidataj de li en jutubo kulturtemaj kanaloj inkluzive de la ĉefa Ekstremoj.
El la elsendo 04.12.2018 – 11’45”
Intervjuo kun Alessandra Madella
Nia antaŭmikrofona gasto estas Alessandra Madella, laŭreatino de la premio Mauro La Torre-2018, lekcianta i.a. filmhistorion kaj Esperanton en la artkolegio en la ĉina Kunming, Yunnan-provinco. El la elsendo 30.11.2018 – 7’34”