Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo informas interalie pri la 66-a IFEF-kongreso

Romano Bolognesi kaj Vito Tornillo el Italio renkontitaj dum la Meditereanea E-Semajno en Les Issambres en la suda Francio informas  i.a. pri la proksimiĝanta 66-a Kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ĝi okazos inter la 17-a kaj la 24-a de majo 2014 en San Benedetto del Tronto, Italio. El la elsendo.18.03.2014.

Prof. Humphrey Tonkin pri ĉeĥa versio de “Maskerado ĉirkaŭ la morto”

Humphrey Tonkin estas la tradukinto en la anglan el la E-originalo de la libro de Teodoro S. Ŝvarc, Tivadar Soros “Maskerado ĉirkaŭ la morto”. Pri tiu ĉi traduko kaj alilingvaj tradukoj ni interparolas kun nia antaŭmikrofona gasto antaŭ la lanĉo de la ĉeĥa versio de ĉi tiu libro  en Prago, Ĉeĥio. El la elsendo 07.02.2014.

Interparolo kun Birke kaj Bertilo Wennergren dum Arkones (2013)

Birke kaj Bertilo Wennergren post 10-jara foresto koncertis kadre de la riĉa kultura programo de Arkones 2013. Tio estis ankaŭ la okazo renkontiĝi antaŭ nia mikrofono por paroli pri ilia kelkjara estado en Koreio, la laboro de Bertilo pri reeldono de POMEGO kaj lia aktivado en la Akademio de Esperanto, krome  pri ilia komuna muzikado kaj koncertado. Ne mirige,  ke fragmente du kanzonoj el ilia Arkones-koncerto aŭdiĝas komence kaj fine de nia interparolo. El la elsendo 04.02.2014.