Lastsabate, la 4-an de aprilo 2020 pasis 61 jaroj post la historia evento, la ekfunkcio de la unua profesia E-redakcio, en la ŝtata Pola Radio. Tiuokaze ni gastigas antaŭ nia mikrofono nian eksan redakcian kolegon, Andrzej Pettyn – kiu jen rememoras, jen rakontas pri kio li okupiĝas nun, kiel li superis sian gravan sanlezon de antaŭ tri jaroj. En jutubo dank’ al Flo Martorell eblas vidi etan sonscenon el la pollingva filmakroniko, antaŭtage de la evento, kiam E-Redakcio de la Pola Radio pretigis sin al satelita emisiado de la elsendoj: https://www.facebook.com/flo.martorell/videos/vb.756238348/10154559658138349/?type=2&theater El la elsendo 07.04.2020 – 11’00”