Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Kun Zofia Banet-Fornal pri la E-teatro Espero

En Pollando la tradicio de la E-teatro perskribis  belajn paĝojn, i.a. dank’ al la Teatro Espero de Jerzy Fornal, funkcianta dum dek kelkaj jaroj en Varsovio. Nia redakcio ofte vizitis ĝiajn spektaklojn. Post unu el ili, kiu  estis „Vivo kaj morto de Sokrato” antaŭ nia mikrofono gastis Zofia Banet-Fornal, aŭtorino de i.a. kelkaj borŝuroj dediĉitaj al E-teatro. La postspektakla interparolo devenas el la komenco de la 2 milaj jaroj:

El la elsendo 16.03.2021 – 6′ 53″

Adiaŭante d-ron Vilmos Beczik

Nia lasta antaŭmikrofona renkontiĝo kun Vilmos Benczik (trovebla per la serĉilo) okazis en 2017 lige kun lia libro aperinta unu jaron pli frue „Pri natureco kaj artefariteco de lingvoj kaj aliaj studoj”. Li estis ne malofta gasto antaŭ nia mikrofono. En nia hodiaua arkiva sondokumento ni memorigas el nia arkivo interparolon de Andrzej Pettyn el 1982 lige kun la aperinta en UEA-serio Oriento-Okcidento Tutmonda Sonoro, antologio de tutmonda poezio tradukita de Kálmán Kalocsay kaj redaktita de Vilmos Benczik. Krome ni memorigas la vortojn de Vilmos Benczik, kiujn kiel reĝisoro de la kongresa temo dum la UK en Berlino li diris en nia kongresa raporto al Varsovio.
El la elsendo 02.03.2021 – 9′ 09″

Interparolo kun Kalle Kniivilä

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. Ni intervjuas lin ne sole pri la Libera Folio, sed ankaŭ pri lia esperantistiĝo, liaj roloj en la E-komunumo, kelkaj privataj aferoj, ĵurnalista profesio kun iu aparta interesiĝo pri rusiaj aferoj.

El la elsendo 02.02.2021 – 17′ 53″