Antaŭ la mikrofono
Prof-ino Ilona Koutny pri la Interlingvistikaj Studoj
Nia redakcia vizito en Poznano, en kiu komenciĝis la laŭvica trijara kurso de la Interlingvistikaj Studoj, kiuj nunjare solenis la 20-jariĝon kaj la 4-a Interlingvistika Simpozio estis la okazo de nia vendreda (22.09.2017) antaŭmikrofona renkontiĝo kun prof-ino Ilona Koutny. El la elsendo 22.09.2017 – 5’16”
Prof. Christer Kiselman pri siaj lekcioj dum la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio
Prof. Christer Kiselman en la interparolo kun red. Barbara Pietrzak proksimigas la temon de siaj lekcioj dum la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio en Varsovio pri la digita geometrio. En la interparolo oni referencas ankaŭ al la E-lingva matematika terminologio, al la esperantologiaj kaj interlingvistikaj interesiĝoj de la profesoro. El la elsendo 19.09.2017 – 13’35”
Interparolo kun prof. Christer Kiselman, prof. Reinhard Fössmeier, kaj magistrino Małgosia Komarnicka
En la fino de la 34-a SUS en Varsovio, la 15-an de septembro ni interparolis kun kunorganizantoj kaj unu el la partoprenantoj de la 34-a Sanmarineca Universitata Studsesio en Varsovio. Antaŭ la mikrofono gastas profesoroj Christer Kiselman kaj Reinhard Fössmeier, kiu kun magistrino Małgosia Komarnicka organizis la eventon. El la elsendo 15.09.2017 – 4’46”
Prof. Reinhard Fössmeier pri la historio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino
La inaŭgura prelego de profesoro Reinhard Fössmeier pri la historio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino prezentita la 11-an de septembro 2017 dum la solena komenciĝo de la 34-a Sanmarineca Universitato Studsesio en Varsovio. El la elsendo 12.09.2017 – 8’04”
Clay Magalhães pri la 102-a UK en Seulo
La tre baldaŭ aperonta programo de la 102-a UK en Seulo, kelkaj praktikaj sufloroj por la kongresanoj estas la temo de nia antaŭmikrofona interparolo kun Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiun ni surbendigis lastĵaŭde t.e. 06-an de julio 2017. El la elsendo 09.07.2017 – 12’20”
Guilherme Fians pri antropologiaj esploroj pri la E-komunumo kaj movado
En nia nunsemajna vendreda programo ni gastigas antaŭ la mikrofono la renkontitan en Roterdamo ĉi-printempe Guilherme Fians el Brazilo, kiu faras en Francio antropologiajn esplorojn pri la E-komunumo kaj movado. El la elsendo 30.06.2017 – 7’00”
Prof-ino Ilona Koutny pri la Interlingvisitikaj Studoj (2017)
Nia nunsemajna, marda antaŭmikrofona gasto estas profesorino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la septembraj eventoj disvolviĝontaj ĉirkaŭ la solenota 20-jariĝo de la Interlingvisitikaj Studoj. I.a. temas pri la 4-a Internacia Simpozio al kiu eblas aliĝi ĝis la 25-a de junio kaj komenciĝonta en septembro laŭvica 3-jara kursaro de Interlingvistikaj Studoj. El la elsendo 20.06.2017 – 12’37”
Tonjo del Barrio pri aktivadoj lige kun la Zamenhof-Jaro (2017)
En la hodiaŭa programo, la 13-an de junio 2017 ni gastigas la prezidanton de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la aktivadoj lige kun la daŭranta Zamenhof-Jaro, kiuj i.a. speguliĝos en la programo de la baldaŭa landa Kongreso en Tortuelo. Ni esprimas bedaŭron por ne tre kvalita teknike nivelo de la skajpa surbendigo. El la elsendo 13.06.2017 – 11’40”
D-ro Maciej Jaskot pri tri majaj konferencoj (2017) kiujn li partoprenis
Nia antaŭmikrofona gasto, redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot dividas impresojn pri tri majaj konferencoj (2017), kiujn li partoprenis en la polaj Bialistoko kaj Lublino kaj en la bulgara Sofio. Ili i.a. spegulas la problemojn de la lingvoinstruado en Pollando kaj informas pri lia interesa pola-bulgara kunlaboro en la pola-ukraina scienca kolektivo. El la elsendo 30.05.2017 – 10’34”
Martin Strid pri ĉendanco
En nia antaŭmikrofona renkontiĝo ni interparolas kun sveda esperantisto, populariganto de ĉendanco, Martin Strid, kiu en nia elsendo kantas por ni ĉendancon dediĉitan al D-ro Esperanto, samtempe klarigante kial ĉendanco populariĝu en la E-komunumo. Por informiĝi pli konsultu la paĝon: http://tretis.tone.se/pag.php?jen&lng=eo
El la elsendo 23.05.2017 – 6’54”