Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Kun Rico Giacometto pri la temo de lia finlaboraĵo pri Interlingvistikaj Studoj

Hodiaŭ kun nia antaŭmikrofona gasto, Rico Giacometto ni rerigardas al lia poststuda estado en Varsovio, sed unuavice ni koncentriĝas pri lia finlaboraĵo farita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Ĝi troviĝas en edukado.net en la rubriko diplomlaboraĵoj – “Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu!”

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.01.2025 – 11′ 28″

Kun d-ro Maciej Jaskot pri aŭdo- aŭskultokapablaj kompetentoj

Nia antaŭmikrofona gasto estas d-ro Maciej Jaskot, kiu dividis la ĉefajn ideojn de sia prelego dum la decembra konferenco de ekspertoj pri la instruado de la hispana lingvo, sed liaj ideoj ja gravas ankaŭ en la lernado de ĉiuj aliaj fremdaj por ni lingvoj. Temas pri aŭdo- kaj auskultokompetentoj de studentoj.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.12.2024 – 09′ 12″

Kun profesorino Sabine Fiedler, la prezidanto de GIL

En la hodiaŭa programo ni gastigas antaŭmikrofone profesorinon Sabine Fiedler, kiu ĉi-foje kiel la prezidanto de GIL, Societo pri Interlingvistiko informas nin pri ĝia agado kaj ĝia nunjara konferenco en novembro. Ni krome ekscias pri ŝia rete konsultebla libro “Esperanto – Lingua Franca and Language Community” kiun ŝi kunaŭtoras kun Cyril Brosch.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.11.2024 – 09′ 55″

La arkivaĵoj de Lucien Péraire

Hieraŭ estis lanĉita en Parizo arkivejo dediĉita al la bicikla veturo de Lucien Péraire kadre de la projekto Savespero. Lime de la 20-aj kaj 30-aj jaroj li entreprenis eksterordinaran biciklan veturon tra Eŭropo, Sovetunio, Manĝurio, Japanio, la suda Ĉinio, Indoĉinio kaj Indonezio por i.a. kompreni la militkaŭzojn. Pri li kaj lasitaj de li arkivaĵoj ni interparolis kun Pascal Dubourg Glatigny dum ARKONES, kaj tiun interparolon ni prezentas en nia hodiaŭa elsendo. Jen la adreso de la retejo: https://peraire.huma-num.fr/.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 05.11.2024 – 14′ 59″

Intervjuo kun prof-ino Sabine Fiedler retrorigarde al la Lingvista Kongreso en Poznano

Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Sabine Fiedler, kiu en la donita al ni intervjuo aferkerne retrorigardas al la aŭtuna Lingvista Kongreso en Poznano, kadre de kiu okazis speciala sekcio pri interlingvistiko. Ŝi dividas kun ni siajn opiniojn pri la nuna stato de Interlingvistiko kaj Esperantologio, akcentante la signifon de universitataj studoj pri ĉi tiuj fakoj.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El elsendo 30.10.2024 – 12′ 34″

Kun Ana Alebić-Juretić pri la esploroj faritaj lige kun sia diplomlaboraĵo

Ni gastigas hodiaŭ Ana Alebić-Juretić el Kroatio la diplomiĝinton de la Interlingvitikaj Studoj en Poznano kaj partopreninton de la tiea septembra Lingvistika Kongreso. Ŝi rakontas pri la esploroj faritaj lige kun sia diplomlaboraĵo, kiujn ŝi prezentis ankaŭ en la kongresa sekcio pri historia lingvistiko.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 25.10.2024 – 07′ 52″