Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Istvan Ertl

La gasto de nia elsendo estas Istvan Ertl, kun kiu nia redakcio renkontiĝis okaze de la lasta ARKONES en Poznano.  En la interparolo ni traktas liajn priliteraturajn prelegojn dum la poznanaj Interlingvistikaj Studoj kaj ankaŭ lian monologon kreitan post la morto de lia edzino, Fabienne Berthelot  kaj prezentitan dum Arkones. Ĝi aŭdiĝis en nia programo la 1-an de novembro 2019 kaj estas aŭskultebla interrete.  El la elsendo 17.03.2020 – 13’10”   

Interparolo kun prof.-ino Ilona Koutny (februaro, 2020)

Nia  antaŭmikrofona gasto estas prof.-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la januara interlingvistka konferenco en Parizo kaj la ĵus finiĝinta (en februaro) Interlingvistika Sesio ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Ni ekscias informojn pri la septembra ekzamena sesio en Poznano kaj pri la okazonta tiam Interlingvistika Simpozio, ankaŭ pli konkretajn informojn pri la estonteco de la tieaj studoj.

El la elsendo 11.02.2020 – 13’08”

Intervjuo kun Probal Dasgupta

Antaŭtage de la 15-a de decembro solenata de jaroj i.a. kiel Tago de la E-libro ni prezentas intervjuon kun Probal Dasgupta el Barato i.a. pri la traduko de la finna literaturaĵo „Sep Fratoj” de Aleksis Kivi el Esperanto en la bengalan. Krome ni interparolas pri la Akademio de Esperanto kaj fine pri la reburĝonanta E-movado en lia lando.  El la elsendo 13.12.2019 – 17’06”