Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun prof. Tonkin – parto 1

La antaŭmikrofona gasto de nia elsendo estas prof. Humphrey Tonkin dum la finiĝinta lastsabate Virtuala Kongreso elektita kiel Honora Prezidanto de Universala E-Asocio. En la unua parto de nia liberetosa interparolo nia gasto referencas al sia esperantisteco kaj la komencoj de sia aktivado en la landa, brita junulara movado, sekve en TEJO-agado.  El la elsendo 14.08.2020 – 10’48”

Leandro Abrahão pri parolarto

Kun la temo de parolarto, la kulturo de la parolata lingvo estas ligita interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto Leandro Abrahão el Brazilo, kun kiu ni interparolas pri lia ĉi-kampa laboro en Brazilo kaj nun ankaŭ en la E-komunumo. Lia grupo „Lasu min prezenti plu” troviĝas jam en Telegramo, kaj nun li invitas por la premiera Internacia Parolarta Trejnado, al kiu eblas aliĝi ĝis la 24-a de julio ĉe la adreso: https://forlaflatado.com/ipt/El la elsendo 15.07.2020 – 13’46”  

Interparolo kun Eduardo Larrouy López

Ni memorigas el la arkivejo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon kun veterana hispana esperantisto Eduardo Larrouy López, forpasinta lastlunde en la aĝo de 107 jaroj. En la interparolo kun red. Barbara Pietrzak en 2004 okaze de la 6-a EEU-kongreso la 91-jaraĝa veterano rakontas pri sia esperantistiĝo, E-agado kaj la plej grava liaopinie tasko – disvastigi Esperanton. El la elsendo 28.04.2020 – 8’30”