Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Ornitologia projekto dediĉita al mevoj kaj ŝternoj

En du vojevodioj de la nordorienta Pollando komenciĝas la 4-jara ornitologia projekto dediĉita al la protekto de la kovejoj kaj setlejoj de mevoj kaj ŝternoj. Ĝi estas plurelementa kaj krom la esplora parto ĝi celas plibonigi la vivkondiĉojn de ambaŭ birdospecioj. Tiucele oni instalos por ili du novajn artefaritajn insulojn, kies bordoj estos firmigitaj per ŝtonoj por elimini altkreskajn herbojn. Ili baras la instaladon de nestoj. Kadre de la projekto oni  falĉados altkreskajn plantojn kaj arbustojn sur la naturaj insuloj kaj krome oni planas plukonstrui la jam ekzistantajn du artefaritajn insulojn. En ĉiuj ĉi lokoj siatempe kaj mevoj kaj ŝternoj jam nestis, do oni esperas, ke post la plibonigo de la vivkondiĉoj la birdoj tien revenos. Kadre de la projekto ornitologoj esploros ankaŭ kutimojn kaj konduton de ambaŭ birdospecioj. Unuavice ili volas ekscii kiom for de la nestolokoj la birdoj sin nutras, kiom ofte ili forflugas por sin  nutri, kio estas ilia nutraĵo. La akirotajn konojn ornitologoj prilaboros ne sole en siaj laborejoj, sed dividados ilin dum amasaj eventoj, kiel familiaj festenoj.

El la elsendo 04.06.2019. Legas Maciek – 1’26”

sc_mj_Du polaj birdprotektaj projektoj_01’26”

Kuriozaj nordamerikaj kunnestantaj birdoj

Iuj birdoj de la specio Melanerpes formicivorus el la pegofamilio metas ovojn en unu neston kaj kreskigas birdidojn komune kun unu aŭ pli da maskloj. Tio okazas plej ofte kiam la populacio estas eksterordinare multnombra. Temas pri birdoj el la Norda Ameriko karakteriziĝantaj per la plej komplika generosistemo inter ĉiuj birdoj de la mondo. En ĉirkaŭ 20 procentoj de la grupoj eĉ tri parencaj femaloj povas meti ovojn en unu neston kaj poste kreskigas idojn helpe de unu aŭ pli da parencaj maskloj. Nur kvin aliaj birdospecioj flegas similajn kutimojn. La klarigon de ĉi tiu konduto donis sciencistoj el Old Dominion University kaj Cornell Lab of Ornithology analizintaj donitaĵojn kolektitajn dum 35 jaroj en la naturrezervejo ĉe la centra marbordo de Kalifornio. Ili pruvis, ke tiu konduto pli oftis kiam la populacio de Melanerpes formicivorus kreskis, ĉiuj nestolokoj estis okupitaj kaj akiro de la propra nesto fare de femaloj malmulte verŝajna. Kvankam kundividado de nesto signifas malpli da idoj ol en la kazo kiam ĉiu femalo disponas pri la propra, sed tio estas racia elekto. Pro la kunnestado kun siaj patrinoj aŭ fratinoj la femaloj ja povas entute elkovigi siajn proprajn idojn. La kundividado de nestoj karakterizas grupojn, en kiuj estas almenaŭ duoble pli da generopretaj maskloj. Tio grandigas  optimuman kvanton da birdoj protektantaj kaj nombron da birdidoj, kiuj estas kreskigitaj. Pro tio la komunan kunnestadon eblas trakti kiel altgrade evoluintan formon de sociaj kondutoj inter ĉi tiuj birdoj.

El la elsendo 04.06.2019. Legas Maciek – 2’02”

Kuriozaj nordamerikaj kunnestantaj birdoj_02’02”

Nekonata migrovojo de homo erectus el Afriko

Kiel la lulilon de la homaro oni taksas la orientan Afrikon. Laŭ la Granda Afrika Rifto etendiĝanta de Mozambiko tra Tanzanio eĉ ĝis la bordo de la Ruĝa Maro en la regiono de Eritreo kaj Etiopio estas retrovataj la plej malnovaj spuroj de la homa aktivado en la formo de ŝtonlaboriloj. La afrika Homo erectus – la antaŭulo de Homo sapiens aperis en Afriko antaŭ ĉirkaŭ 1,8 milionoj da jaroj, de kie tre rapide migris al Eŭroazio. Tio tamen okazis laŭetape. Iom neglektita en ĉi tiuj esploroj estas la Orienta Dezerto en Sudano, kiun decidis pli funde esplori polaj arkelogoj. En ilia projekto partoprenas sciencistoj el Sa-uda Arabio, Suda Koreio, Germanio kaj Usono. Kaj efektive ili retrovis en la Orienta Dezerto spurojn de Homo erectus de antaŭ 500 mil jaroj. Pruvas tion pli ol mil ŝtonlaboriloj retrovitaj en preskaŭ 200 lokoj. Laŭ la malkovrintoj tio atestas, ke ekzistis nekonata ĝis nun migroitinero de Homo erectus ekster la afrikan kontinenton. Ĝis nun regis la opinioj, ke Homo erectus moviĝis norden ĉefe laŭ la Valo de Nilo. La novaj malkovroj en la Orienta Dezerto konfirmas ankaŭ la fakton de longdaŭra kunekzistado de Homo erectus kun Homo sapens en Afriko. Temas pri periodo almenaŭ 100-miljara en la periodo antaŭ 300-200 mil jaroj. 

El la elsendo 28.05.2019. Legas Maciek – 1’37”

sc_mj_Nekonata migroitinero de Homo erectus_01’37”

Hirudoj el la loko Namysłów por la kosmaj esploroj

Sur la tereno de la eksa militista bazo, nun la scienca bazo Lunares en Piła (la norda Pollando) rekomenciĝis esploroj ligitaj kun la kosmaj misioj. Lunares estas la unusola centro en Eŭropo, en kiu sciencistoj el diversaj landoj  simulas kondiĉojn, en kiuj povos troviĝi membroj de la kosmaj esploroj, i.a. dum la anaraj flugoj al la Marso. Meze de aprilo komenciĝis tie laŭvica esplorsezono, kiun la duan fojon partoprenas medicinaj hirudoj el la bredejo en la loko Namysłowice. Dum la unua esplorsezono estis esplorataj i.a. iliaj transportoebloj kaj la ebloj generi hirudojn en la kondiĉoj de mikrogravitado. Laŭ sciencistoj hirudoj, specifa natura fabriko de aktivaj substancoj en medicino,  en reala maniero povas helpi al homoj dum longdistancaj eksterteraj vojaĝoj. Laŭ kuracistino kaj biologo Agata Litwinowicz hirudoj en la kosmaj misioj povas esti diversmaniere utiligitaj por la solvado de sanproblemoj de astronaŭtoj. Unu el malfacilaj sanproblemoj dum la kosmaj flugoj estas bremisita limfocirkulado en la viva organismo pro manko de gravitado. Muskolatrofio estante serioza problemo en la stato de gravitadomanko aldone intensigas la fenomenon. Substancoj troviĝantaj en la hiruda salivo efikas i.a. kontraŭkoagulacie, vastigas la sangoportajn vojojn, kio plibonigas la cirkuladon de sango kaj limfo. Aldone endorfinoj grandkante produktataj de hirudoj povus plibonigi la animagordon kaj psikan staton de astronaŭtoj.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Maciek – 1’56”

sc_mj_La rolo de hirudoj en la kosmaj esploroj_01’56”x

Mensaj defioj recepto je sana cerbo

Sur la merkato multas konsillibroj pri tio, kiel zorgi pri ĝusta funkciado de la cerbo. Plej ofte oni atentigas pri neceso de bona dieto kaj fizika aktiveco. La cerbo nome  postulas energion, kiu pere de sango provizas ĝin per oksigeno. Malgraŭ progreso en la rekonado kiamaniere la cerbo funkcias sciencistoj ne sukcesis prilabori „miraklan teknologion”, kiu bremsus maljuniĝadon de la cerbo aŭ en signifa grado influus ĝian funkciadon. Kvankam teknologio enorme vastigis niajn eblojn – laŭ profesoro Włodzisław Duch, kognisto en la universitato de Toruń, la trouzo de teknologio ligiĝas kun multaj minacoj. Temas pri minacoj pigrigantaj la cerbon, kiel trouzo de plurfunkciaj telefonoj kun aplikaĵo de internaj mapoj kaj la loktrova sistemo GPS. La toruna kognisto reliefigas, ke jam ekde la suĉinfana periodo tre grava por la homo estas konforma stimula medio. De tio  kiel la cerbo estas stimulata ekde la plej frua aĝo dependas ĝia posta evoluo. Sed la stimulado de cerbo ne povas ĉesi junule. En la plenkreska vivo por gardi la cerboaktivecon gravas tiaj mensaj defioj, kiel la lernado de fremdaj lingvoj aŭ de ludo per muzikinstrumentoj.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Tomek – 1’27”

sc_tm_Lerni pianludon grizage_01’27”

Kontakto kun la naturo kaj la stresonivelo

Kvankam neniun necesas konvinki pri la salubraj efikoj de kontakto kun la naturo ĝis nun oni ne kapablis precize respondi kiom longe ĝi daŭru por atingi la plej bonajn sanefikojn. La demandon esploris sciencistoj el la miĉigana universitato en Usono kaj konstatis, ke por forigi mildajn streĉitecojn sufiĉas 20-30-minuta promeno aŭ kontakto kun la naturo. Dum 8 semajnoj ili mezuris la nivelon de kortizolo en la salivo de testitaj personoj, kies tasko estis pasigi dum la semajno almenaŭ po 10 minutojn en la naturo tri fojojn semajne. Ili devis fari tion en la taga lumo. Tamen estis malpermesitaj fizikaj ekzercoj kaj necesis eviti amaskomunikilojn. La esplorrezultoj pruvis, ke jam dudek minutoj en  kontakto kun la naturo sufiĉis por malaltigi la nivelon de la streso, sed la plej bonaj rezultoj estis atingitaj post 30 minutoj. Post tiu periodo la nivelo de kortizolo daŭre malkreskis, sed malpli rapide.

El la elsendo 07.05.2019. Legas Tomek – 1’08”

sc_tm_Nur 20-minuta kontakto kun la naturo saniga_01’08”

Baptofesto  de Pollando kaj arkeologiaj esploroj

La 14-an de aprilo nunjare la unuan fojon estis solenita la nova  nacia festo, la Festo de la Bapto de Pollando. Ĝi memorindigas la gravecon de la rilata decido de Mieszko la 1-a, nun agnoskita kiel la komenco de la Pola Ŝtato. Tamen dum lia regado kristanismo estis unuavice religio de elitoj. La kapelo ĉe la palaco de la reganto ĉe Ostrów Tumski (Poznano)  estis destinita por la plej proksima medio de la princo. La sanktejo dediĉita al la popolo, la poznana baziliko estis ankoraŭ konstruata. La decidon pri pliaj preĝejoj en i.a. Poznano, Gniezno, Giecz, Krakovo, Vroclavo kaj Kołobrzeg alprenis lia filo, reĝo Bolesław Chrobry. La reĝo zorgis ankaŭ pri kompetentaj sacerdotoj, venigante monakojn el la regiono de la itala Raveno. Pri la reto da paroĥaj preĝejoj eblas paroli nur ekde la 13-a jarcento. Por arĥeologoj la adiaŭon de paganeco pruvas ŝanĝoj en la sepultorito. Sur la teritorioj subalternaj al Mieszko la 1-a tradicie oni bruligadis la korpojn de la mortintoj – por ke ili ne bremsu liberiĝon de la animo. La kristanismo aliflanke ordonas konservi la korpon ĝis la rezurekto. La ŝanĝo de ĉi tiuj kutimoj ne okazis tre rapide. Nur en la 11-a jarcento oni notas grandskalan ŝanĝon de la sepulta rito, sed ankoraŭ en la 14-a jarcento estis retrovataj tomboj paganaj. Aliflanke ekde la komenco de kristanismo sur la polaj teritorioj la plej grava festo estis la Pasko, la plej grava festo en la Katolika Eklezio.

El la elsendo 30.04.2019. Legas Tomek – 1’45”

sc_tm_Arkeologoj pri la komenco de kristanismo en Pollando_01’45”

Fajenco, nesolvita enigmo de la antikva Egipto

Bluaj aŭ verdaj fajencaj figuretoj, kolornamaĵoj aŭ amuletoj en la formo de la tn. ansa kruco estis farataj en la antikva Egipto jam antaŭ kelkaj mil jaroj. Tiuj etaj objektoj, kovritaj per vitreca glazuro donanta al ili akran koloron kaj brilon estis metataj ankaŭ en tombojn. La plej malnovaj devenas el la epoko de la unuaj priramidkonstruantoj, do de antaŭ pli ol 4 kaj duona mil jaroj. Tamen ĝis nun sciencistoj ne malkovris detalan recepton de ilia elfarado, kvankam estas konata ĝia komplikeco. Tial la egipta fajenco estas opiniata la unua ceramiko teknologie progresinta. Nun pri tiu enigmo okupiĝas sciencistoj el la Arkeologia Instituto de la Universitato de kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio. Apartan atenton ili donas al la kemiaj-strukturaj analizoj de fajencaĵoj el Tell Atrib, grava politika centro en la Delto de Nilo. Pola-egipta arkeologia misio laboranta tie en la periodo 1985-95 malkovris i.a. restaĵojn de fornoj de antaŭ du mil jaroj. La ĝisnunaj analizoj ne elmontris aplikon de teknologio el aliaj regionoj ol Egipto, kvankam iuj ingrediencoj por la glazurado kaj kolorigado povis deveni el aliaj regionoj de la Proksima Oriento aŭ eĉ el minejoj en antikva Grekio. La plej grava enigmo ligiĝas kun la origino de la aplikata kvarco, kiu ne devenis el la dezerta sablo kaj kun la komplika produktoteknologio.

El la elsendo 24.04.2019. Legas Tomek – 1’43”

sc_tm_Enigmo de la antikvaj egiptaj fajencajoj_01’43”

Kiel emocioj dependas de la aĝo

Kun la tempopaso homoj havas ĉiam pli pozitivan rilaton al la vivo. Ili fariĝas malpli impresiĝemaj je negativaj signaloj de aliaj homoj, sed same kiel en la junaĝo ili notas la simptomojn de feliĉo. Dume la dekkelkjaruloj estas aparte impresiĝemaj je socia rifuzo.  Specialistoj el la usona McLean Hospital efektivigis kontrolteston pri emociimpresiĝemo ĉe eĉ 10 mil personoj en la aĝo de 10 ĝis 85 jaroj. Ĝi ebligis ekscii kiagrade la testitoj reagis je subtilaj, videblaj survizaĝe signoj de timo, kolero kaj feliĉo. El diversaj esploroj kaj observoj estas sciate, ke la ĉiutaga sperto de dekkelkjaruloj malsimilas disde tiu, kiun havas mezaĝuloj kaj grizaĝuloj. La esplorcelo estis rekoni, kiel tiuj spertoj ligiĝas kun diferencoj en la fundamenta perceptado de emocioj. Estis malkovrite, ke la evoluo de la kapablo senti koleron koncernas la periodon de frua kaj meza maturiĝado. Temas pri periodo, kiam junaj homoj forte sentas minacon flanke de la socio, ekzemple ligitan kun daŭra, forta endanĝerigo. Tial ilia impresiĝemo je kolero povas provoki iujn defiojn karakterizajn por ĉi tiu fazo de la homa evoluo. En la fina vivetapo situacio ŝanĝiĝas. Tiam malkreskas impresiĝemo je simptomoj de kolero kaj timo, sed aliflanke konserviĝas la kapablo noti, rekoni feliĉon ĉe aliaj homoj. Tio konfirmas aliajn esplorojn, laŭ kiuj grizaĝaj personoj spertas pli da pozitivaj emociojn kaj havas pli pozitivan sintenon ol personoj pli junaj.

El la elsendo 16.04.2019. Legas Tomek – 1’49”

sc_tm_Ago kaj emocioj_01’49”

La kosma longecmodelo ĉiam pli preciza

Dank’ al esploroj gvidataj de  profesoro Grzegorz Pietrzyński el la Astronomia Centro de Mikołaj Kopernik ĉe la Pola Sciencakademio en Varsovio eblis difini – kun la plej granda ĝis nun precizeco – la distancon ĝis la Granda Magelana Nubo. Informis pri tio la periodaĵo „Nature”. La eraro oscilas ĉirkaŭ unu procento. Antaŭ 20 jaroj kiam komenciĝis laboroj ĝi egalis al 10 procentoj. La distanca mezurmetodo de profesoro Grzegorz Pietrzyński ofte estas difinata kiel pola kosma linio. Temas pri grava informo por sciencistoj, kiuj delonge traktas la distancon inter la Lakta Vojo kaj Granda Megelana Nubo kiel kosman distancomodelon, kies valoro difinas aliajn distancojn mezuratajn per metroj. Laŭ la plej novaj prikalkuloj de profesoro Pietrzyński rezultas, ke la Granda Nubo Magelana troviĝas en la distanco de 49,59 kiloparsekoj for de la Tero. Temas pri ĉirkaŭ 161 mil lumjaroj, kaj do ĉirkaŭ 1,5 trilionoj da kilometroj. Por kompari, la sondilo Voyager 1, kiu startis de la Tero antaŭ pli ol 40 jaroj troviĝas nun el la distanco de apenaŭ 21 miliardoj da kilometroj. En la esplorkolektivo de profesoro Grzegorz Pietrzyński laboris 30 astronomoj, ne sole polaj. La observadoj okazis ĉefe pere de teleskopoj de la Eŭropa Suda Observejo en Ĉilio, ankaŭ en la Sudafrika Observatorio en la Sudafrika Respubliko kaj en la observejo Las Campanas en Ĉilio.

El la elsendo 26.03.2019. Legas Tomek – 1’49”

sc_tm_La kosma modelo de longo_01’49”