Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Plasto pli firma ol ŝtalo

Sciencistoj el la Univeristato en Bufalo imitante perlojn prilaboris leĝeran plaston, kiu estas signife malpli mola ol ŝtalo. Ĝi povas servi en kugloimunaj veŝtoj kaj aliaj kirasoj. Ĝi baziĝas sur polietinelo Dyneema servanta por la produktado de grimpakcesoraĵoj, kugloimunaj veŝtoj kaj  elementoj de endoprotezoj. La novkreiĝinta plasto havas eksterordinare malmolan eksteran kruston kun elasta interna bazo, kiu kapablas deformiĝi kaj absorbi kugloforton. Estis difinte, ke la nova plasto estas 14-oble malpli mola ol ŝtalo. Ĉar la materialo perfektas por haltigi kuglojn, ĝi povos esti aplikebla en la kugloimunaj veŝtoj, kaskoj kaj alispecaj personaj kirasoj, ankaŭ en protektokirasoj de militistaj veturiloj, ŝipoj kaj helikopteroj. Malsame al kirasoj ŝtalaj kaj ceramikaj la inventita plasto estas facile modifebla laŭ dezirinda formo. Dum eksperimentoj estis ankaŭ pruvite, ke post la aldono de nanoelemento de silicia monoksido eblas fajnigi la proprecojn de la materialo kaj krei ankoraŭ pli firman kruston. Tio ebligos krei leĝerajn kirasojn de nova generacio.

El la elsendo 15.10.2019. Legas Barbara – 1’35”

Ŝanĝoj en la strukturo kaj funkciado de cerbo sub la influo de Interreto

Ĉiuj homaj agadoj en la daŭro de la vivo influas la funkciadon de la cerbo kaj la koncernaj ŝanĝoj estas perataj al sekvaj generacioj. La parkera nombrado, lernado de fremdaj lingvoj aŭ lerto orientiĝi en libera spaco influas la cerboevoluon. Nun tamen por sia komforto, sed ankaŭ pro pigreco homoj preferas la uzon de elektroniko. La Interreto preskaŭ ĉiereganta anstataŭigas bibliotekojn kaj paperajn eldonaĵojn,  eĉ la homan komunikadon. Internacia kolektivo de sciencistoj decidis esplori kiel tio povas influi la strukturon kaj funkciadon de la cerbo. Oni analizis multajn esplorojn, en kiuj okazis cerbobildigado de volontuloj. Kvankam la akiritaj analizoj ne povas esti traktitaj kiel definitivaj, ili tamen sugestas, ke la vivo en la interreta medio ŝanĝas tiujn cerbosferojn, kiuj estas ligitaj kun koncentriĝo, memoro kaj sociaj kapabloj. El unu el la ekzamenoj rezultis, ke homoj kiuj kompulse kontrolas sciigojn kaj aliajn mesaĝojn en siaj plurfunkciaj telefonoj havas malgrandigitan kapaciton de griza substanco en kelkaj regionoj de kortekso respondecaj i.a. pro koncentriĝo kaj atentokapablo. Kiam aperis interretaj navigiloj oni spekulativadis, ke homoj troe fidos la Interreton kiel la informfonton, tiel limigante la kapaciton de sia interna memoro. La rilataj ekzamenadoj efektive elmontris, ke homoj malpli facile memoras informojn el la Interreto kompare al tiuj el tradiciaj enciklopedioj. Tio sugestas aliflanke,  ke lernado el la Interneto ne aktivigas kontentige ŝlosilajn cerbosferojn necesajn por la funkciado de longdaŭra memoro. La sociaj portaloj ankaŭ signife influas homajn cerbojn. Iu el la analizitaj ekzamenoj koncernis la nombron de konatoj en fejsbuko. Kiel evidentiĝis, tio influas limige la kapaciton de la griza substanco en regiono respondeca pro kapablo rekoni nomojn kaj vizaĝojn. Antaŭe homoj havis tendencon profundigi rilatojn kun malpli da homoj kaj tio postulis diversajn adaptiĝojn en la sociaj cerboregionoj. Ĉiuj ĉi analizoj kvankam ne respondas unusignife la demandon pri bona aŭ malbona efikado de la Interreto je la homa cerbo, elmontras kiel rekomendindan moderan rilaton al ĝi.

El la elsendo 10.12.2019. Legas Tomek – 2’40”

Postalkohola demenco

La trouzado de alkoholaĵoj povas alkonduki al demenco iom simila al Alzheimer-malsano. Laŭ britaj specialistoj la fenomeno estas malmulte konata kaj neglektata. Multaj personoj drinkantaj ne konscias pri ĝi, medicinista medio ĝin subtaksas. Laŭ klarigoj de Andrew Misell el Alcohol Change UK la alkohola demenco manifestiĝas per perturboj en la funkciado de la mallongdaŭra memoro. Per tio ĝi similas al Alzheimer-malsano aŭ al aliaj demencoformoj. Ĝi povas elvoki perturbojn de ekvilibro, malfacilaĵojn alproprigi novan informojn aŭ agreson. Ĝi ligiĝas kun malaperado de cerboĉeloj kaŭzita de la troa konsumado de alkoholaĵoj kaj trafas personojn eĉ mezaĝajn. Alcohol Change UK avertas, ke plej multe minacitaj estas viroj konsumantaj semajne almenaŭ 50 alkoholunuojn,  unu unuo egalas al 10 aŭ 12,5 gramoj de pura etileno. Kaze de virinoj la alkohola demenco povas aperi post regula fordrinkado de pli ol 35 alkoholunuoj semajne.Malsame ol kaze de aliaj demencospecoj la cerboperturboj pro la trouzado de alkoholaĵoj estas bremeblaj kaj eĉ renverseblaj. Necesas tamen ilin frue rekoni kaj entrepreni ĝustan kuracadon.

El la elsendo 10.09.2019. Legas Barbara – 1’44”

Alkohola demenco_01’44”

Memorlerteco grizaĝe

Iam la suko el acidaj ĉerizoj, alivorte grioto estis rekomendata kaze de problemoj kun endormiĝo, por malgrandigi dolorojn de artikoj kaj muskoloj ĉe kancermalsanuloj aŭ kaze de la postfortostreĉa peno. La antaŭnelogaj esploroj elmontris, ke acidĉeriza suko grizaĝe lertigas la memorkapablon kaj kognajn funkciojn. Sciencistoj el la universitato Delaware esploris 34 plenkreskulojn 65- ĝis 73- jaraĝajn, kiuj en du grupoj dum 12 semajnoj trinkis 480 mililitrojn da acideĉeriza suko   de la specio Montmorency du fojojn tage aŭ ricevis placeban trinkaĵon. Ĉiuj volontuloj estis sanaj – sen diagnozitaj kormalsanoj, diabeto, kancero aŭ psikiatriaj problmeoj – ili ne uzis medikamentojn, kiuj povus influi la cerbofunkciadon. Ili ne ŝanĝis por la daŭro de la eksperimento sian dieton nek fizikan aktivecon. Antaŭ kaj post la eksperimento oni mezuris iliajn kognofunkciojn kaj subjektivan memoron, por kio estis uzitaj diverspecaj testoj kaj  enketoj. Evidentiĝis, ke post la eksperimento personoj trinkantaj la ĉerizacidan sukon havis pli bonajn rezultojn, se temas kognofunkiado kaj subjektiva memoro. Je 5 procentoj kompare al la placeba grupo kreskis ilia satisfakcio pri la parkerokapablo, je 4 procentoj mallongiĝis iliaj movoj en provo je vidsignalo kaj je 23 procentoj malkreskis nombro de eraroj dum vidtesto pri epizoda memoro. Krome kompare kun la antaŭeksperimentaj donitaĵoj je 3 procentoj pliboniĝis ilia longdaŭra koncentriĝo kaj je 18 procentoj malkreskis eraroj dum testo pri labora spaca memoro. Kvankam estas necesaj pliaj ekzamenadoj laŭ profesoro Sheau Ching Chai salubran influon de acidĉeriza suko eblas ligi kun ĝiaj bioaktivaj konsisteroj kiel polifenoloj kaj antocianoj. Povas esti, ke tio ligiĝas ankaŭ kun la efikado de acidĉerizoj, konstatita en pli frua ekzamenado inter la samaj volontuloj, je malaltigo de sangopremo. Nome sangopremio influas la sangoalfluon al la cerbo.

El la elsendo 01.10.2019. Legas Maciek – 2’33”

Laŭvica rekorde varma somero 2019

Lunde en nia hemisfero komenciĝis astronomia aŭtuno. En Pollando sunplene kaj varmete. Kia estis la ĵus pasinta somero?  Laŭ klimatologo Szymon Walczakiewicz la temperaturoj de la meteologia somero en Pollando dum la lastaj dek kelkaj jaroj superas la mezajn indikojn. La esplorcentro IMGW – Instituto pri Meteologio kaj Akva Mastrumado informis, ke la nunjara somero estis en nia lando varma kaj seka. La temperaturoj de junio superis la normojn. La plej alta temperaturo 38,2 gradoj estis notita en Radzyń (la okcidenta Pollando). Varmega estis ankaŭ julio, dum kiu temperaturoj superantaj la normon koncernis la tutan landon. Plej varme estis en Włodawa (la orienta Pollando), kie oni oni notis 37,3 gradojn. Entute la nunjara somero estis je du kaj duona grado pli varma ol en la tuta periodo 1981-2010. Someran varmegon spertis en 2019 ne sole poloj. Ekzemple fine de julio en Parizo oni notis 42,5 gradojn, kio estis rekordo en la skalo de pli ol 70 jaroj. En Germanio oni notis 42 gradojn la unuan fojon ekde 138 jaroj, t.e. ekde la komenco de la mezurado. Historiaj varmrekordoj estis notitaj en Nederlando (40,4 gradoj) kaj en Belgio (40,6 gradoj). Kreskantajn temperaturojn sciencistoj agnoskas kiel rezulton de la terglobskalaj klimatŝanĝoj.

El la elsendo 24.09.2019. Legas Barbara – 2’05’

Klimata varmigo baze de donitajoj 2019_02’05”

La beba balbutetado kaj la gepatra parolmaniero

Esploristoj el la laboratorio pri Behaviora Analizo de la Komencaj Jaroj ĉe Cornell Universty rimarkis, ke la gepatroj subkonscie ŝanĝas sian parolmanieron kiam ili reagas je la beba balbutetado tiel, ke en ĝi troviĝu malpli da nekutimaj vortoj, malpli longaj frazoj kaj pli da unuvortaj respondoj. Tio ne okazas tiam,  kiam ili alparolas infanon. Laŭ sciencistoj beboj mem formas sian lingvomedion por faciligi al si la lernadon. Unuflanke la parolo de la gepatroj influas tion, kiel infanoj lernas paroli, kio  estas evidenta afero. Aliflanke beboj havas propran motivon por influi la manieron, en kiu ili mem lernas. Oni tamen ne esploris ĝis nun la ligon inter tio, kiamaniere la infanoj ŝanĝas la parolon de la gepatroj aŭ la tuta ĉirkauaĵo, en kiu ili lernas paroli. Kadre de la esplorado 30 patrinoj kun siaj beboj dum du tagoj vizitis laboratorion por 30-minutaj ludsesioj. 9- kaj 10-monataj infanetoj povis moviĝi tra ĉambro, en kiu troviĝis ludiloj, skatoloj kaj afiŝoj kun bestoj. Ili estis registrataj kaj kameraitaj de kaŝitaj mikrofonoj kaj tri videokameraoj.  Sciencistoj analizis leksikon kaj sintakson en la parolo de la patrinoj kaj kontrolis ŝanĝojn en la parolmatureco de la beboj. Tiuj, kies patrinoj certigis al ili pli da okazoj por lernado – aplikante simpligitan parolmanieron kun malpli da vortoj kaj malpli longaj frazoj – la sekvan tagon lernis novajn sonojn pli rapide. Laŭ sciencistoj tio estas pruvo pri la esenca rolo de la beboj mem en la formado de sia lernomedio. Konklude ili konstatis, ke gravas instigi la gepatrojn reagi je la beba balbutetado. Ĝi rolas kiel la socia akcelilo, pere de kiu beboj ĉerpas informojn de la ĉirkaŭantaj ilin plenkreskuloj.

El la elsendo 17.09.2019. Legas Barbara – 2’24”

La beba balbutetado kaj la geaptra parolmaniero_02’24”

Artefarita lango distingas viskiospecojn

En la glasgova universitato kreiĝis artefarita lango, kiu kun preskaŭ 100-procenta trafeco kapablas distingi viskiospecojn. Scencistoj havas la esperon, ke eblos apliki ĝin i.a. por kontraŭbatali la falsadon de alkoholaĵoj. Aranĝitaj kvazaŭ sur la ŝakluda plato submikroskpaj strioj de oro kaj aluminio rolas kiel gustoreceptoroj. Dum testoj oni mezuras kiel post la priverŝo de ili per alkoholprovaĵo ili absorbas lumon. La statistika analizo de tre subtilaj diferencoj en la lumoabsorbado ebligis al skotoj identigi diversajn viskiospecojn. Interalie ili aplikis sian artefaritan langon en la viskodistilejoj Glenfiddich kaj Glen Marnoch. Evidentiĝis, ke la lango kapablis konstati diferencojn inter drinkaĵoj kun pli ol 99-procenta trafeco. Ĝi krome kapablis indiki subtilajn diferencojn inter la sama viskio maturiĝanta en bareloj dum 12, 15 kaj 18-jaroj. Laŭ la skotaj sciencistoj la artefarita lango povas esti facile aplikita por gustumado de ĉiuspecaj likvaĵoj. Tio signifas, ke ĝi povas esti utiligita diversmaniere – por malkovri falsitan alkoholaĵon, por ekzameni nutraĵkvaliton.
El la elsendo 10.09.2019. Legas Barbara – 1’35”

Fremda akĉento en la parolo de enmigrantoj

Doktorino Karolina Hansen el la Varsovia Universitato gvidas de kelkaj jaroj esplorojn pri tio, kiel estas perceptataj personoj parolantaj kun fremda akĉento. Siajn eksperimentojn ŝi faris en Germanio, Britio, Usono kaj Pollando. Evidentiĝis, ke ne ĉie ili estas traktataj same. Ekzemple enmigrantoj el Turkio en Germanio, el Meksiko en Usono aŭ el Ĉinio en Britio estas taksataj de germanoj, usonanoj, aŭ britoj pli negative ol enmigrantoj parolantaj la polan en Pollando. Estas konate, ke se oni ne alproprigas fremdan lingvon infanaĝe plej ofte dum la tuta vivo sentiĝas en la parolo fremda akĉento, tio signifas ke la parolo de koncerna persono sonas alie ol de la ĉirkaŭaj denaskuloj. La pola esploristino koncentriĝas nun pri la motivoj de la negativa sinteno al aliakĉentuloj. Ŝiaopinie tio povas ligiĝi kun tre multaj enmigrantoj en koncernaj landoj. Nun oni postulas de ili senakĉentan paroladon, similan al tiu, kiun praktikas la plimulto de la socio. Tio tradukiĝas al ilia vivŝanco. Alie situacio prezentiĝas en Pollando, kie eĉ forta fremda akĉento en la parolata pola estas perceptata pli pozitive, cetere sendepende de la devenlando de eksterlandano. Tio povas ligiĝi kun la fakto, ke la pola ne estas tre facila lingvo kaj ne uzas ĝin multaj personoj. El tio sekvas komprenemo por engaĝiĝo de koncernato lernanta la polan lingvon.

El la elsendo 09.04.2019. Legas Tomek – 1’46”

sc_tm_Polaj esploroj pri fremda akcento de enmigrantoj_01’46”

Pli ol 300 mil sciencaj artikoloj libere legeblaj

Jam pli ol 300 mil artikolojn el mil sciencaj periodaĵoj liveras senpage la pola Scienca Biblioteko, la plej granda reta platformo kolektanta la sciencajn revuojn. La funkcianta ekde la 2014-a jaro Biblioteko daŭre vastigas siajn provizojn dank’ al publikaĵoj de altlernejaj eldonejoj kaj specializaj institucioj, aperigantaj unuopajn periodaĵojn. Nur en 2019 la platformon riĉigis 100 novaj titoloj. La bibliotekaj provizoj estas ne nur senpage legeblaj, sed ankaŭ konsulteblaj en ajna loko kaj periodo sen la bezono registriĝi. Ĝi servas same al sciencistoj kiel ankaŭ al ĵurnalistoj, klerigantoj, entreprenistoj, specialistoj kaj ĉiuj personoj interesiĝantaj pri konkreta temo. La Sciencan Bibliotekon gvidas Platformo de Malferma Scienco funkcianta kadre de la Interbranĉa Centro de Matematika kaj Komputila Modelado de la Varsovia Universitato.

El la elsendo 03.09.2019. Legas Gabi – 1’14”

Seka/pulvorigita mielo produktita de polaj sciencistoj

Sciencistoj el la varsovia Ĉeflernejo de la Agrikultura Mastrumado produktis sekan/pulvorigitan mielon, kiu enhavas eĉ 80 procentojn de la natura mielo. La novuma produkto povas servi kiel fajna konsistero de multaj nutaĵproduktoj kaj kiel suplemento de dieto. Sur la merkato troviĝas jam pulvorigita mielo, sed ĝi entenas nur 50 procentojn de la natura produkto. La ceteron konsisitigas helpa substanco >maltodekstrino< kun alta glikemia indekso. En la pola seka mielo ĝi estis anstatŭigita per alia substanco kun sanfavora karaktero por la digestosistemo >nutriozo<.  La pulvorigita mielo taŭgas por  dolĉaj produktoj. En viandaj ĝi rolas kiel konsistero longiganta la konsumperiodon. Mielo estas utiligata por la produktado de medikamentoj, kosmetikaĵoj kaj nutraĵproduktoj. Tamen la natura mielo industriskale estas utiligata malgrandkvante pro sia gluecaj proprecoj, kio malfaciligas purigadon de industriaj maŝinoj. Ne sensignifa estas ankaŭ ĝia rapida kristaliĝo. Tiun situacion povas ŝanĝi la pulvorigita mielo.

El la elsendo 27.08.2019. Legas Gabi – 1’24”

Fajnaj proprecoj de pola seka mielo_01’24”