Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Marsaj paŝiloj de polaj studentoj venkis

La Marsaj paŝiloj el Pollando okupis du unuajn lokojn en la prestiĝa internacia rivalado University Rover Challenge en Usono. Venkis Hyperion de la kolektivo el la Bjalistoka Politekniko kaj Scorpio III el la Vroclava Politekniko. La bjalistoka kolektivo atingis la plej bonan rezulton en la historio de la rivalado akirinte 493 poentojn je 500 eblaj. La venkintoj krom premio, kovro de la kostoj ligitaj kun alveno kaj estado dum la konvencio rajtas fieri pri sia venko dum la tuta jaro. Antaŭ du jaroj Magma2 el Bjalistoko ankaŭ akiris la plej altan podilokon. Nunjare la rivaladon partoprenis 14 taĉmentoj el Usono, Kanado, Pollando kaj Hinda Unio. La venka Hyperion estas adaptita por moviĝi en la tereno dezerta, sabloza kaj ŝtonriĉa kaj povas venki la grund­deklivon eĉ 50-procentan. La dua venkinto, la paŝilo Skorpio III dank’ al apliko de artika kontruo ebligas pli bone ĝiri kaj ataki krutajn altaĵojn. La rivalado URC okazis en la usona dezerto en la ŝtato Utaho en kondiĉoj similaj al la marsaj en kiuj unuopaj studentaj kolektivoj devis plenumi komplikajn taskojn: rekoni la terenon, serĉi la vivospurojn en grundo­provaĵoj kaj liveri medicinistan helpofaskon al vundita astronaŭto.

Legas Barbara

Israela komputilo baze de DNA

Israelaj bio­inĝenieroj kreis teknologie antaŭkurieran biologian maŝinon, kiu kapablas manipuli per la genetika kodo.  Tiu maŝino kreita de laborantoj de Technion, Israela Teknologia Instituto malsame ol simplaj komputiloj kapablas kunlabori rekte kun biologiaj sistemoj kaj eĉ kun vivaj organismoj. La komputilo baziĝas sur DNA kaj kapablas legi genetikan informon aŭ ĝin ŝanĝi. Kiel klarigis Ehud Keinan el Technion temas pri aparta maŝino, kiu kreas rezultojn observeblajn biologie. Simila aranĝaĵo liaopinie iam estonte povus krei novajn bioteknologiajn eblojn, helpi en genetikaj terapioj aŭ en klonado. La nova komputilo estas ankaŭ aplikebla kiel kalkulaparato, do estas mulaj taskoj por kiuj eblus ĝin utiligi.

Legas  Barbara

Revolucia metodo malkovri kanceron de pankreato

La 16-jaraĝa usonano kun polaj radikoj Jack Andraka elpensis teston por malkovri kanceron de pankreato, kiu estas 160-oble pli rapida, 36-miloble malpli kosta kaj 400-oble pli sentiva ol la tradiciaj ekzamenoj. Post centoj da provoj okazigi profesiajn testojn en profesiaj testolaboratorioj, tio okazis dank’ al la fondaĵo de  John Hopkins.

Anstataŭ tre multekosta tomografia ekzamenado Jack Andraka proponis la malkovron de tumoraj ĉeloj en guto de sango aŭ urino. Nun lia inventaĵo estas klinike testata. Ĝi povas evidentiĝi epokfara por centoj da miloj da homoj. Nome 85-procente la kancero de pankreato estas diagnozata tro malfrue por longigi la homan vivon. Jack Andraka koncentriĝas nun pri sia laŭvica celo. Li volas pruvi, ke lia testo aplikeblas por malkovro de ĉiaj malsanoj.

Legas Barbara

Ĉu la Luno el la tera materio ?

Laŭ unu el la teorioj la Luno estas parto de nia planedo kaj kreiĝis rezulte de la kosma kolizio antaŭ 4 kaj duona miliardoj da jaroj. Tiu teorio ne konfirmiĝis en faktoj, sed nun ŝajnas verŝajna. Antaŭ kelkaj semajnoj  sciencistoj ekzamenis la lunajn rokojn, malkovrante en ili akvospurojn. Preciza ekzameno de ilia kemia konsisto elmontris, ke ĝi identas kun la kemia strukturo de la akvo sur la Tero, kio povus sugesti, ke ĝi devenas el la sama fonto. Dum longa tempo sciencistoj premisis, ke varmo produktita dum la kosma kolizio kaŭzis, ke en la spacon estis elŝprucita hidrogeno kaj aliaj kemiaĵoj, kio signifus, ke la Luno devis komenci sian ekziston kiel absolute senhumida objekto. Tamen la plej novaj esploroj de rokoj venigitaj de usonaj astronaŭtoj el Apollo-misio pruvis, ke sur la Luno akvo troviĝas same surface, kiel ankaŭ sub la lunokrusto. Pliaj esploroj elmontris, ke akvo troviĝis tie la tutan tempon. La ekzamenojn okazigis sciencistoj el geologia fakultato de Brown-universitato. La esplorkolektivo gvidita de Alberto Saala malkovris, ke ĉ. 98 procentoj de la akvo troviĝanta sur la Tero devenas el meteoritoj, kio sugestas, ke same la Tero kiel ankaŭ la Luno havas la komunan fonton. La plej facila ekspliko de ĉi tiu fenomeno estas, ke la akvo el la Tero estis transportita sur la Lunon. Tio igas verŝajna la teorion, ke la Luno kreiĝis el la materialoj devenantaj el la Tero. Restas la demando, kiamaniere akvo povus transdaŭri grandan kosman kolizion, kio ne estas klarigebla. Sciencistoj daŭre ne kapablas bone kompreni la procezon de la kreiĝado de planedoj kaj de iliaj satelitoj.

Legas Barbara 

Klonitaj homaj embrioj laŭ Dolly-metodo

Kiel informis la periodaĵo Cell  la homaj embrioj estis klonitaj laŭ la metodo de la ŝafo Dolly. La unuan fojon eblas ricevi el ili praĉelojn aŭ alimaniere stamĉelojn. Tio malfermas novajn eblojn bredi histojn kaj organojn, sed elvokas samtempe etikajn rezervojn. Internacia sciencista kolektivo sub la gvido de Masahito Tachiban el universitato en Oregono utiligis la ovoĉelojn donacitajn de iu virino. Oni forigis el ili la ĉelokernon, kiu entenis la principan parton de DNA kaj en ĝian lokon estis enmetita haŭta ĉelokerno prenita de alia matura virino. Per tiu metodo estis klonita en 1996 la ŝafo Dolly. Doktoro Shoukhrat Mitalipov el la Oregona centro asertas, ke la plej nova eksperimento signifas gravan antaŭenpaŝon postulanta pliajn esplorojn, por ke la klonado kaj histoinĝenierio estu efika kaj sekura. Aliaj esploristoj atentigas pri moralaj rezervoj rilate al ĉi-specaj eksperimentoj. Doktoro David King el Human Genetics Alert avertas, ke ili malfermas vojon al homklonado. Liaopinie eĉ publikigado de rezultoj de ĉi-specaj esploroj estas nemorala.

Legas Barbara