Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Artefarita inteligenteco el Ĉinio en Pollando

La ĉina konzerno TCL ligita kun tiaj markoj kiel Blackberry, Alcatel aŭ Thomson planas funkciigi en Varsovio esplorcentron, la plej grandan ekster Ĉinio. Pli ol 100 sciencistoj realigos en ĝi projektojn ligitajn i.a.  kun la rekonado kaj kompreno de korpoesprimiĝo aŭ analizo de bildo. Temas pri novaj funkciatributoj faciligontaj interefikadon de homo kun aranĝaĵoj, kiujn eblos apliki ĉe hejmaj aparatoj. Laŭ la reprezentantoj de la ĉina firmao projektoj kreiĝantaj en la varsovia esplorcentro strimulos la teknologian revolucion. Pollando estis elektita ĉar multas en ĝi  altkvalitaj sciencistoj kun  profundaj matematikaj kaj algoritmaj konoj. Al Pollando logas same perfekte prepartita personalo, kiel ankaŭ la sistemo de stimuloj kaj favoroj por la esplorevoluigaj investaĵoj.

El la elsendo 15.01.2019. Legas Tomek – 0’56” 

sc_tm_cina centro de artefarita inteligenteco en Varsovio_00’56”

Obezeco rekte influas deprimon

Vastaj genetikaj esploroj ne lasas dubojn, ke obezeco influas deprimon sendepende de kromaj malsanoj, kiujn ĝi kaŭzas. Sciencistoj el la sudaŭstralia universitato kaj el la brita  Exter-universitato prezentis antaŭnelonge firmajn pruvojn pri ligoj inter obezeco kaj deprimo. Antaŭe ili analizis medicinajn kaj genetikajn donitaĵojn pri preskaŭ 48 mil personoj suferantaj deprimon. Sekve komparis ilin kun genoj de preskaŭ 300 mil sanaj personoj. Tio ebligis elmontri mekanismojn inter ambaŭ perturboj. La esploristoj izolis psikologian komponanton de la obezeco disde la influo de la ligitaj kun ĝi sanproblemoj uzante genojn ligitajn kun pli alta indico de korpomaso (BMI bo-mo-i), tamen ligitajn kun malpli alta risko de tiaj malsanoj, kiel ekzemple diabeto.  Tiuj genoj estis same forte ligitaj kun deprimo kiel genoj akompanantaj pli altan BMI-indicon kaj diabeton. Tio sugestas, ke obezeco influas deprimon same kiam aperas aliaj sanproblemoj, kiel ankaŭ sen ili.  Laŭ la sciencistoj la aperinta nun globskale epidemio de obezeco maltrankviligas. Ĉar ĝi unuflanke altigas riskon de kronikaj masanoj kiel tumoroj aŭ malsanoj de korangia sistemo, aliflanke ĝi kondukas al deprimo.

El la elsendo 15.01.2019. Legas Gabi – 1’36” 

sc_gk_Pruvita influo de obezeco je deprimo_01’36”

Roboto rekonas nin rigardante la okulojn

Esploroj en  Flinders University en Adelajdo, Aŭstralio elmontris, ke okuloj estas eksterordinare riĉa fonto de konoj pri tio, kion ni pensas kaj sentas. Ĝis nun regis la konvinko, ke baze de la okulmovoj eblas diri pri la homa personeco nenion. Dume evidentiĝis, ke helpe de donitaĵoj kolektitaj fare de roboto dum la sekvado de okulmovoj eblas difini la personecotipon de koncerna persono. Tio estas antaŭenpaŝo en la neŭropsikologio kaj en laboroj pri artefarita inteligenteco. La eksperimenton partoprenis 50 studentoj kaj altlernejaj laborantoj. Por esti reprezenta ĝi estos ripetita, ĉar en la nuna temis  unuavice pri virinoj. Dum la eksperimento ĉiuj portis surkape okulografian aranĝaĵon de la speco „eye-tracker”, kiu sekvis la okulmovojn dum daŭranta 10 minutojn testo. Samtempe la testitaj personoj estis solvantaj psikologiajn kvizojn baziĝantajn sur la kvinfaktora modelo de personeco. Ĝi konsideris neŭrotikecon, ekstravagancon, malfermitecon je eksperimento, konkordemon kaj honestecon.  Baze de la donitaĵoj, laŭ la movo de okuloj, roboto projektita de esploristoj kapablis rekoni kvar el inter kvin bazaj tipoj de personeco (krom malfermiteco). Tio signifas i.a., ke la maniero, en kiu ni rigardas objektojn, liveras informojn pri rezonaj procezoj, kiuj stimulas konkretajn okulmovojn. Temas i.a. pri malgraŭvolaj movoj dum la observado de la ĉirkaŭaĵo, longeco rigardi konkretan objekton aŭ ŝanĝiĝado de pupilidiametro dum fiksrigardado.

El la elsendo 08.01.2019. Legas Tomek – 1’45” 

sc_tm_Roboto rekonas nin rigardante la okulojn_01’45”

La unua katedro dediĉita al la sankta Johano Paŭlo la 2-a

Fine de novembro en la katolika universitato en Avila (CITeS), estis inaŭgurita la unua en Hispanio scienca katedro dediĉitan al s-ta Johnao Paŭlo la 2-a. Dum la studoj ĝiaj studentoj konatiĝos i.a. kun la instruo de la pola papo. La inaŭguro de la katedro okazis lige kun scienca simpozio dediĉita al Karol Wojtyła. Pastro profesoro Juan Vicente Rodriquez atentigis pri la bezono profundigi konojn pri la vivo, agado kaj instruado de la pola papo, unu el la plej grandaj mistikuloj de la nuntempa Eklezio. La hispana katedro kreiĝis kunlabore kun la Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo. Inter aliaj eventoj en Hispanio ligitaj kun la pola papo en novembro en la katolika  Universitato Comillas en Madrido estis inaŭgurita ekspozicio daŭronta tie ĝis la fino de decembro „Johano Paŭlo la 2-a: homo kaj kulturo”. En 2019 ĝi estos prezentita en kelkaj aliaj hispanaj urboj.

El la elsendo 14.12.2018. Legas Maciek – 1’07” 

kk_mj_Katedro de Johano Paulo la 2-a en la hispana Avila_01’07”

Timo esti distancigita de la Interreto

16 procentoj de la polaj internaŭtoj sentas timon esti distancigitaj de la Interreto, do suferas la sindromon FOMO. La siglo FOMO (Fear of Missing Out) signifas timon esti izolita de la Interreto kaj sociaj portaloj, la deziron esti en daŭra kontakto kun la aliaj kun la samtempa impreso, ke se oni estas for de la sociaj forumoj oni frontas la minacon preteratenti ion gravan.  Ĉi tiu fenomeno la unuan fojon estis identigita en la 90-aj jaroj, sed ĝia skalo komencis kreski konforme al la kresko de la signifo de la sociaj forumoj. La esploristoj el la Varsovia Universitato kunlaborantaj kun la esplorpanelo Ariadna taksinte, ke preskaŭ 26,9 milionoj da personoj en Pollando uzas la Interreton elmontris, ke  16 procentoj signifas 4 milionojn da polaj internaŭtoj. Inter ili estas grupo kun la altgrada FOMO, kiu ne ŝajnas esti ligita kun sekso aŭ la loĝloko. La timosindromon sentas 17 procentoj de virinoj kaj 15 procentoj de viroj, 14 procentoj de vilaĝloĝantoj, 16 procentoj de loĝantoj de malgrandaj kaj mezgradaj urboj kaj 18 procentoj de loĝantoj de grandaj urboj. Oni notis tamen grandajn diferencojn inter la aĝgrupoj. Altgranda FOMO estis identigita ĉe 20 procentoj de 15-24-jaraĝuloj, en la aĝgrupo 55+ tiu elcento egalas sole al 5 procentoj. Kiel substrekas la aŭtoroj de la raporto personoj kun la altgrada FOMO utiligas siajn ŝaĝtelefonojn en cirkonstancoj malkonsilindaj kiel la religiaj ceremonioj. Tion konfesis 20 procentoj de la respondintoj, sed eĉ 35 procentoj deklaris, ke pro la uzado de elektronikaj medioj suferas iliaj hejmaj taskoj, 27 procentoj neglektas siajn profesiajn taskojn.  Eĉ 36 procentoj de la enketitoj en la grupo de altgrada FOMO deklaras sian dependiĝon de la sociaj portaloj. La esploraŭtoroj prezentis vicon da rekomendoj pri tio, kiel kontraŭbatali FOMO-n. I.a. temas pri tio, ke la lerneja eduko pri novaj teknologioj ne limiĝu sole al la kapablo priservi aranĝaĵojn kaj programaron, sed koncernu ankaŭ la kapablon observi proporcion inter la utiligado de la Interreto kaj aktivado en la eksterreta medio.

El la elsendo 11.12.2018. Legas Tomek – 2’40” 

sc_tm_Interreta dependigo de poloj_02’40”

La terkerno estas solida

Sciencistoj el la Aŭstralia Nacia Universitato akiris rektan pruvon, kiu konfirmas, ke la interna kerno de la Tero estas solida. Tio povos helpi la komprenon kiamaniere kreiĝis nia planedo. Adjunkto Hrvoje Tkalčić  kaj doktoro Than-Son Phạm prilaboris la metodon malkovri la transversajn ondojn en la interna kerno de la Tero, kiuj povas disvastiĝi nur en la solidaj korpoj. La sciencistoj analizis la similecojn inter signaloj emisiitaj sekve de forta tertremo registritaj de du sismografoj. La sama kolektivo jam aplikis similan teknikon mezurinte la glacidikecon en Antarkto. Sciencistoj el la Aŭstralia Nacia Universitato koncentriĝis pri donitaĵoj, kiuj estis kolektitaj de riceviloj en la periodo de tri ĝis dek horoj post la apero de la forta tertremo. Do oni konsideris  sole tiujn ĉi malfortajn signalojn. Sekve estis ekzamenitaj similecoj inter signaloj registritaj de sismografoj. Tiuj esploroj elmontris, ke la interna kerno de la Tero estas efektive solida korpo, sed pli „mola” ol supozite. Ĝiaj elastecproprecoj iom similas al tiuj de oro kaj plateno. Daŭre tamen multaj demandoj pri la interna terkerno restas nekonataj, ekzemple pri ĝia temperaturo aŭ aĝo.

El la elsendo 11.12.2018. Legas Tomek – 1’31” 

sc_tm_La kerno de la Tero solida _01’31”

Pli ol 500 mil gestosignoj jam priskribitaj

Sciencistoj el la Laborejo de la Gesta Lingvistiko de la Varsovia Universitato de kelkaj jaroj kreas tre ampleksan bazon de gestaj eldiroj en la pola gesta lingvo (PJM). Ĝia korpuso havas jam 650 mil gestosignojn. Diversaĝaj surduloj invitataj el la tuta Pollando estas surbendigataj laŭ strikte difinita proceduro. En ĉiu kvinhora sesio interparolas po du personoj el la sama regiono de Pollando, do uzantaj la saman dialekton de PJM. La surbendigon partoprenas ankaŭ surda moderatoro, membro de la scienca kolektivo de la varsovia laborejo. La invititaj surduloj priparolas la bildojn aperantajn sur la ekrano. Dum ekzemple antaŭ la unua aperas mapo kun indikita itinero, la alia ricevas sole bildon de la mapo. La tasko de la unua estas klarigi al la partnero  kiel atingi celon B startante en la punkto A, kio postulas uzon de tiaj vortumoj kiel „ĉe apoteko direktiĝu maldekstren” aŭ „post teatro turniĝu dekstren”. Tiamaniere estas analizataj formoj de imperativaj kaj spacaj esprimoj en la pola gesta lingvo. Tiel oni ekscias,  ĉu ili malsimilas depende de la aĝo de la interparolantoj aŭ ilia devenregiono. Oni analizas ne sole gramatikaĵojn, sed ankaŭ la manieron uzi la tridimensian gestospacon. Nome la interpreton de la komunikado influas la gestado pli aŭ malpli proksime al la interparolanto, gestado pli aŭ malpli supra rilate al la interparolanto. La kreiĝanta korpuso de PJM reliefigas la komplikecon de la pola gesta lingvo, kiu ĝis antaŭnelonge entute ne estis priskribata kaj analizata.

El la elsendo 04.12.2018. Legas Tomek – 1’52” 

sc_tm_Plia progreso en la kreata vortaro de la pola gesta lingvo_01’52”

Novaj teknologioj en la servo de geologio

Dum jaroj la serĉado de mineralaj krudaĵoj ligiĝis kun pluraj penaj esploroj kaj analizoj de virtualaj esplorendaj tavoloj kaj multaj testoboradoj. Nun por esplori iun terenon laŭ la vidpunkto de la troviĝantaj tie krudaĵtavoloj oni povas utiligi aerogeofizikon kaj multspektrajn fotojn. Kio gravas specializajn aviadesplorojn eblas fari en lokoj malfacile alireblaj kaj tiaj, sur kiuj ne estis ankoraŭ malkovritaj mineralaj tavoloj. Tiu metodo ebligas dum unu flugesploro priserĉi vastajn terenojn kaj kolekti amason da donitaĵoj pri interesantaj onin (tio ne estas eraro) mineraloj kaj tavoloj. Tiuj esploroj estas efektivigataj helpe de speciale adaptitaj flugmaŝinoj, unuavice aviadiloj kaj helikopteroj, baldaŭ plej verŝajne ankaŭ dronoj, t.e. flugrobotoj. Tiuj novumaj teknologioj jam estas utiligataj por interpretado de sismaj eventoj kaj donitaĵoj.

El la elsendo 27.11.2018. Legas Tomek – 1’04” 

sc_tm_Novaj sercmetodoj en geologio_01’04”

La plej malnovaj vitroobjektoj en Pollando

La plej malnovaj vitroobjektoj en Pollando devenas el Egipto kaj Mezopotamio. Temas unuavice pri ornamaj bidoj, kies aĝo laŭ la fizikokemia analizo havas pli ol tri kaj duonan mil jarojn. Sciencistoj asertas, ke vitron oni komencis produkti pli-malpli 2300 jarojn antaŭ nia erao en Mezopotamio. Ĝia produktado disvastiĝis en la Proksima Oriento ĉirkaŭ la mezo de la 2-a jarcento antaŭ nia erao. La unuaj polaj vitroproduktejoj aperis nur en la frua mezepoko. Inter la proksimorientaj vitraj objektoj temas unuavice pri vitraj bidoj, kiujn arkeologoj malkovras en tomboj kaj trezortrovaĵoj. Kun la tempofluo da ili estis pli multe, aparte post 1300-a jaro antaŭ nia erao en la socio de la soraba kulturo. Estas jam konataj pli ol 3 mil bidoj el la 13-a – 9-a jarcentoj antaŭ nia erao, kiuj servis por la kolornamado. Kelkfoje temis pri elementoj de pli bunta kolornamaĵo. Ekzemple la kolornamaĵo malkovrita en la loko Targowisko (la krakova regiono) konsistas el ĉirkaŭ 380 vitraj bidoj, sukcena apartigilo kaj etaj oraj spiraloj. La ekzameno de la kemia konsisto de proksimorientaj vitraj objektoj estis farita per malsamaj metodoj en du laboratorioj. Tamen ekspertoj ne kapablas indiki konkretajn vitrofandejojn, el kiuj devenas la proksimiorientaj vitraj ornamaĵoj malkovrataj i.a. sur la tereno de Pollando.

El la elsendo 27.11.2018. Legas Gabi kaj Barbara – 1’59” 

sc_gk_bp_La plej malnovaj vitraj objektoj en PL_01’59”

Pli da glacio sur la Marso ol supozite

En la norda hemisfero de la Marso povas esti pli da glacio ol supozite. Tion elmontras la detala mapo pri la terformacio de la Ruĝa Planedo, prilaborita i.a. de polino, doktorino Anna Łosiak. Preskaŭ la tutan nordan hemisferon formas malaltebenaĵo situanta pli ol 6 kilometrojn malpli supre ol la meza alteco de la tereno en la suda hemisfero de la planedo. Antaŭ pli ol 3,8 miliardoj da jaroj plej verŝajne troviĝis tie oceano, sed ĝis nun plimulto de la akvo kaj atmosfero fuĝis en la kosman spacon. Antaŭnelonge la esploroj elmontris, ke en kelkiuj lokoj de ĉi tiu regiono povas troviĝi glacio, kvankam ne estas certe, kiamaniere ĝi tie aperis. Por solvi la enigmon internacia kolektivo de planedaj geologoj okazigis kelkjarajn esplorojn de tri regionoj de la Nordaj Malaltebenaĵoj de la Marso – Utopia, Acidalia, Arcadia Planitiae. Gvidis ilin sciencistoj el Francio, Britio, Pollando, Germanio, Kanado kaj Usono. Ili utiligis donitaĵojn el la usona aranĝaĵo CTX troviĝanta sur la ferdeko de Mars Reconnaissance Orbiter, kiu dum dekkelkaj jaroj estis fotanta la surfacon de la Marso. Post la analizo de la donitaĵoj kaj retmapado kreiĝis la unua vasta kaj detala mapo pri la terenformiĝo de la Ruĝa Planedo. Sciencistoj identigis multajn lokojn, en kiuj glacio troviĝas neprofunde sub la surfaco, krome ankaŭ aliajn, en kiuj glacio troviĝas profunde kaj estas nevidebla. Plej verŝajne do temas pri du specoj de glacio. Tre malnova, havanta pli ol 3,8 miliardojn da jaroj kreiĝinta sekve de frostiĝo de la marsa oceano. Relative nova, havanta ĝis kelkcent milionoj da jaroj aperinta en la sekvo de vasta glaciiĝo. Laŭ sciencistoj „juna” glacio povas multon diri pri la antaŭnelongaj klimatŝanĝoj sur la Marso, tre „maljuna” glacio estas unu el la plej bonaj lokoj, en kiuj povis kaŝiĝi virtualaj marsaj organismoj.

El la elsendo 21.11.2018. Legas Tomek – 2’19” 

sc_tm_Pli da akvo sur la Marso ol supozite_02’19”