Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Informo kiel narkotaĵo

Informo aktivigas en la cerbo la samajn regionojn kiel manĝo, mono kaj narkotaĵoj. Ĝi rolas kiel premio, kiun malfacilas rifuzi senkonsidere al ĝia efektiva valoro. Sciencistoj el la Kalifornia Universitato en la usona Berkeley ekzamenis la motivon de nia scivolemo. Ili elmontris, ke ĉiu informo sendepende – ĉu ĝi estas grava aŭ ne – stimulas en la cerbo regionojn apartenantajn al la tiel nomata premisistemo respondeca pro la produktado de dopamino, hormono de plezuro. Ĝuste tial konstanta kaj nelimigita aliro al informoj povas kaŭzi dependiĝon. Tio praktike signifas kontroladon de ĉiaj elektronikaj mesaĝoj en komputilo, poŝtelefono aŭ sociaj portaloj. Laŭ profesoro Ming Hsu, la ĉefa aŭtoro de la esploroj, por la cerbo informo rolas kiel premio en si mem, senkonsidere al ĝia utilo. La cerbo ŝatas malplenajn kaloriojn el nutraĵoj kaj same taksas informojn, kiuj kvankam ne utilaj, influas bonfarton. Iuj difinas tion kiel vanan scivolemon. Specialistoj ekzamenis ankaŭ decidojn alprenatajn de volontuloj praktikantaj hazardludojn analizante, kiom ili kapablas pagi pro informoj pri la gajnoŝancoj. Samtempe ili esploris la aktivecon de iliaj cerboj helpe de la funkcieca magneta rezonanco (fMRI). Evidentiĝis, ke la decidoj plej ofte estis alprenataj en maniero racia, t.e. gravis la kriterio de informtaŭgeco. Konforme al ekonomika modelo testitoj traktis informon kiel rimedon por atingi celon. Kelkfoje ili kondutis tamen malracie kaj pagis pro senvaloraj informoj, kiuj ne influis iliajn decidojn. Tiam ili kondutis konforme al psikologia modelo premisanta, ke scivolemo mem kaj atendado de alta premio sufiĉas por sproni la agadon. Tiukaze informo rolis kiel premio. Helpe de aparta komputila programo eblis taksi kiom forte iu deziras ekkoni difinitan informon kaj kiom pretas por ĝi pagi.

El la elsendo 13.08.2019. Legas Tomek – 2’13”

nformo kiel narkotajo_02’13”

Nur en Usono kaj Kanado je 3 miliardoj da birdoj malpli

Laŭ la artikolo en „Science” ekde la 1970-a jaro en Usono kaj Kanado la nombro de birdoj malkreskis je 29 procentoj, tio estas je tri miliardoj. La ĉefaŭtoro de la esploroj Ken Rosenberg el Cornell University gvidis kolektivon de esploristoj el 7 institutoj de ambaŭ landoj. Ili analizis longdaŭrajn kaj ankaŭ satelitajn donitaĵojn pri 529 birdospecioj. Oni notis la malkreskon de la birdonombro en ĉiuspecaj ekosistemoj. La populacio de arbaraj birdoj malkreskis je unu miliardo, la nombro de herbejaj birdoj malkreskis je 50 procentoj, t.e. je 700 milionoj. Laŭ la esploristoj la ĉefa kaŭzo de ĉi tiu situacio estas perdo, malapero de birdovivejoj. La plej signifaj malkreskoj estis notitaj inter la plej popularaj birdospecioj kaj 90 procentoj de la nombromalkresko koncernis apenaŭ 12 birdofamiliojn inkluzive de paseroj, fringoj, ikteredoj aŭ paruliedoj. Samtempe en ĉi tiu 50-jara periodo trioble kreskis nombro de tiaj rabobirdoj kiel agloj aŭ akcipitroj, kio ligiĝis kun la malpermeso uzi la kontraŭinsektan preparaĵon DDT kaj kun la malpermeso ĉasi la rabobirdojn. Je 50 procentoj grandiĝis la nombro de akvobirdoj dank’ al pluraj protektoprogramoj, kiuj al ili rilatis. Laŭ Ken Rosenberg ĉi tiuj sukcese ekzameniĝintaj protektoprogramoj povas servi kiel modelo por protekti herboterenojn kaj iliajn birdojn. Tamen sukceso dependas de la tuja entrepreno de la protektopaŝoj.

El la elsendo 08.10.2019. Legas Gabi – 2’33”

Dolĉa akvo grandkvante sub la fundo de Atlantiko

Grupo de esploristoj sukcesis konfirmi la ekziston de granda akvotavolo etendiĝanta ĉe la nordorienta marbordo de Usono. La provizoj de relative dolĉa akvo troviĝas en poreca sedimento sub la fundo de la oceano etendiĝanta de ĉirkaŭ 80 kilometroj for de la marbordo ĝis la rando de la kontinenta breto. Sciencistoj asertas, ke tio estas la plej granda ĉi speca malkovro en la mondo. Similaj akvoprovizoj sur la tersurfaco formus lagon kun preskaŭ 40 mil kvadrataj kilometroj. Jam en la 70-aj jaroj firmaoj dum la komercaj serĉboradoj de petrolo estis trovantaj dolĉan akvon kaj ne ĝin. Nur novaj serĉteknikoj kun la uzo de elektromagneta radiado ebligis lokalizi ankaŭ dolĉakvajn provizojn.  Laŭ esploristoj la dolĉa akvo sub la fundon de oceano povis traiĝi sekve de glaĉera degelado kaj estis haltigita en sedimento sur la surfaco de la nuna kontinenta breto, kiun tiam ankoraŭ ne kovris la oceano. La plej novaj esploroj elmontras tamen, ke la dolĉakva tavolo estas daŭre provizata per akvo el la kontinento.  Tiun teorion konfirmas la fakto, ke akvo en la akvotaolo proksime al la bordo estas plej dolĉa. Ju pli for des pli ĝi fariĝas saleca, sed multe malpli ol la mara akvo. La esploristoj sugestas, ke  similaj akvotavoloj povas troviĝi laŭe de aliaj marbordoj, kiel Kalifornio, Aŭstralio, la Proksima Oriento aŭ la Sahara Afriko. Tio povus helpi en iuj regionoj solvi problemojn kun  la manko de trinkakvo. La akirado de dolĉa akvo el ĉi tiuj tavoloj eĉ iom salecaj estus multe malplikosta ol kaze de sensaligado de la mara akvo.

El la elsendo 16.07.2019. Legas Tomek – 1’55”

Dolca akvo sub la fundo de Atlantiko_01’55”

La enigmo de la marsaj nuboj

La planedologojn delonge interesas la demando pri la origino de la nuboj videblaj ĉirkaŭ 30 kilometrojn super la surfaco de la Marso. La nuboj ne kreiĝas pro si mem. Ili bezonas ion, sur kio povas komenciĝi la kondensiĝo. En la kazo de la Tero temas pri polveroj aŭ saleroj. Kvankam ŝajnis, ke sur la Marso tiaj kondiĉoj ne aperas tamen komplika, komputila simulado de la marsa atmosfero elmontris, ke la kreiĝadon de nuboj kaŭzas meteoritoj. Tion konstatis sciencistoj el University of Colorado en Boulder. Laŭ ili kaze de la Marso ĉiutage temas pri meteoritoj pezantaj sume de du ĝis tri tunoj. La marsaj  nuboj estas kutime tre maldikaj tamen frumatene kaj posttagmeze ilia dikeco grandiĝas. Ili povas kaŭzi malkreskon aŭ kreskon de temperaturo ĉe grandaj altecoj eĉ je 10 celsiusaj gradoj. Tio elmontras, ke en la atmosfero de la Ruĝa Planedo okazas ŝanĝoj, kies fonto estas la grundkrusto kaj tio kio sub ĝi troviĝas.  Laŭ sciencistoj ĝuste tie en la glaciformo troviĝas akvotavoloj, kvankam ne eblas ekskludi, ke ie pli profunde akvo troviĝas en likva stato. Nun sciencistoj frontas la defion difini kiel trapasas la procezo de la kreiĝado de marsaj nuboj. Dank’ al ekkono de tiu mekanismo eblos respondi la ĉefan demandon, ĉu sur la Marso ekzistis oceanoj kaj riveroj, kaj se jes, kio kun ili okazis.

El la elsendo 09.07.2019. Legas Tomek – 1’39”

La enigmo de la Marsaj nuboj_01’39”

Geoparko Owadów-Brzezinki [ovaduf-bĵezinki]

Meze de junio sur la tereno de la rokrompejo Owadów-Brzezinki – en la nordokcidenta parto de la Sanktakruca Montaro –  estis inaŭgurita Geoparko, en kiu troviĝas unikaj laŭ la monda skalo grandegaj fosilioj. Ĝis nun sciencistoj malkovris tie i.a. la restaĵojn de la unua konata en Pollando fluganta reptilio – pterozaŭro aŭ nova por la scienco specio de la mara raptilio el la grupo de iĥtiozaŭroj. En la muzeo troviĝas kelkcent ekzempleroj ĉefe de maranimaloj, kiuj vivis tie antaŭ 148 miliardoj da jaroj, en la periodo de malfrua Ĵuraso, kiam vivis surtere dinosaŭroj. Inter la plej interesaj fosilioj estas grandegaj rabofiŝoj, maraj reptilioj kaj antropodoj. Krome rigardebla estas riĉa kolekto de insektoj, kiuj kutime tre malofte konserviĝas. Unuopajn speciojn vivintajn en Owadów paleontologoj malkovris jam i.a. en Britio aŭ Rusio. Sed neniam oni konstatis ilin ĉiujn vivintajn en unu regiono kiel en ĉi tiu loko. La geoparkaj informtabuloj sciigas pri la loka geologio kaj malkovroj. Ili estis faritaj antaŭneloge, ĉar en 2012 kaj tuj komenciĝis vastplanitaj foslaboroj, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ. Post 7 jaroj kreiĝis la Geoparko.

El la elsendo 02.07.2019. Legas Maciek – 1’22”

Nova Geoparko kun historiaj fosilioj_01’22”

Delfenoj amikiĝas baze de interesiĝoj

La Ŝarkogolfo ĉe la marbordo de la okcidenta Aŭstralio estas vivejo por la hindpacifika populacio de botelnazaj delfenoj kaj unusola loko, en kiu ĉi tiuj animaloj uzas spongojn kiel laborilojn. Tiu ĉi ellernita tekniko perata inter generacioj helpas al iuj individuoj trovi nutraĵon en pli grandaj profundecoj. Ĝis nun la utiligado de instrumentoj estis bone dokumentita inter la delfenaj femaloj. Dum lastaj esploroj la atenton oni donis al maskloj. En la daŭro de naŭ jaroj (2007-2015) sciencistoj el Bristolo, Zuriĥo kaj Universitato de la Okcienta Aŭstralio analizis grupon de 37 botelnazaj delfenoj, kiuj uzis spongojn kaj 24, kiuj ilin ne uzis. La sciencistoj konsideris ankaŭ donitaĵojn pri delfenoj, genetikajn donitaĵojn kaj fotojn de 124 maskloj. La botelnazaj delfenoj, uzantajs spongojn pasigis pli da tempo por kontaktiĝi kun aliaj maskloj kun similaj kapabloj ol kun la ceteraj. Tiuj rilatoj baziĝis sur la simila tekniko de  akirado de nutraĵo kaj ne estis ligitaj kun  familiaj kontaktoj aŭ aliaj faktoroj. La akirado de nutraĵoj helpe de spongo estas temporaba kaj en signifa grada okazas unuopule, tial longe oni asertis, ke ĝi ne konformis al la bezonoj de maskloj en la golfo, kiuj investis tempon por formi fortajn aliancojn kun aliaj maskloj. La okazigitaj esploroj sugestas, ke same kiel la delfenaj femaloj kaj kiel homoj ankaŭ maskloj de botelnazaj delfenoj formas sociajn rilatojn baze de komunaj interesiĝoj.

El la elsendo 25.06.2019. Legas Barbara – 2’11”

Kunlaboremaj delfenoj el la Sarka Golfo_02’11”

Nova stato de materio

Ĝis nun estis asertite, ke atomoj en la fizika materialo aperas en unu el tri statoj – firma, likva aŭ gasa. Tamen nun estis malkovrite, ke iujn elementojn en specifaj kondiĉoj samtempe povas karakteriziĝi per la proprecoj de firma kaj likva statoj. La esploroj de sciencistoj el la univeritato en Edindurgo, kiuj koncernis la kondukton de 20 mil atomoj de kalio en ekstremaj kondiĉoj ebligis fronti la staton de la tiel nomata fandita ĉeno malkaŝintaj ke la kreiĝintaj strukturoj reprezentas novan stabilan materistaton.  Ĝis nun ne estis klare ĉu tiuj eksterordinaraj strukturoj reprezentas apartan staton de materio aŭ ekzistas kiel portempaj etapoj inter diversaj statoj. Laŭ sciencistoj ankaŭ aliaj elementoj kiel natrio aŭ bismuto en konformj kondiĉoj povas  ekzisti en la novmalkovrita stato. La stato de la fandita ĉeno aldoniĝus tiel al aliaj eksterordinaraj statoj de la materio ekskluzive de gaso, likvaĵo kaj firma stato. Apartenas al ili plsmo, kondensoro de Bose-Einstein, superkonduktiveco, superlikvideco, degenereca materio  kaj kvarkgluona plasmo.

El la elsendo 19.06.2019. Legas Barbara – 1’32”

Nova stato de materio_01’32”

Informoj koditaj en radioondoj

Neniun necesas aparte konvinki, ke ni vivas ĉirkaŭitaj de radioondoj. Sed ĉu ĉiuj konscias, kion eblas dedukti el ili ? Tamen dank’ al ili eblas ekscii, kiel funkcias fulmtondroj, kio okazas sur la Suno aŭ en pulsaroj. Laŭ tiu ĉi vidpunkto la radioondojn analizas la eŭropa reto LOFAR, kies tri stacioj troviĝas en Pollando. Aparte malnovaj radioaŭskultantoj memoras, kiam serĉante celitan radiostacion pasante tra frekvencoj, kiujn uzis neniu stacio, aŭdiĝis karakteriza brueto. Tio estis iom ĝena, sed ĉiu elektromagneta ondo formanta tiun susuradon  ja havas sian fonton. Iuj radioondoj estas emisiataj de radioriceviloj, la aliaj devenas el la Suno, pulsaroj, fukmotondroj. Ekzistas krome radioondoj, enhavantaj informojn pri la „kosma vetero” aŭ deventantaj el la fora pasinteco de la Universo. Sciencistoj kapabas el tiu radioonda bruo elkapti tiujn, kiuj ilin interesas. En granda eŭropa interferometro LOFAR, oni observas la radioondojn de 10 ĝis 240 Mhz (megahercoj). La projekto, kiun partoprenas ankaŭ poloj, uzas reton de kelkdek stacioj konstruitaj el pli ol 100 mil negrandaj kaj simplaj en sia konstruo dupolusaj antenoj dislokitaj tra la tuta Eŭropo. En la konsiston de Internacia LOFAR Teleskopo (ILT) eniras 51 stacioj: 38 en Nederlando, 6 en Germanio, 3 en Pollando, por unu el Britio, Francio, Irlando kaj Svedio. En la nuna jaro aldoniĝas stacio en Latvio kaj en 2022 stacion havos Italio.  Ekde 2015 en Pollando ekzistas tri stacioj de LOFAR – en Bałdy apud Olsztyn, kiun priservas la Varmia-Mazuria Universitato, en Borówiec apud Poznano kiun priservas la Centro de Kosmaj Esploroj de la Pola Sciencakademio en Varsovio kaj en Łazy apud Krakovo pri kiu respondecas la Jagelona Universitato. La radioastronomoj jam planas modernigon de la eŭropa stacio ĝis la versio LOFAR2.0, kio okazos en la jaroj 2022-24. Dank’ al tio la eŭropa LOFAR restos la plej forta en la mondo plurbaza radia inferferometro de malaltaj frakventecoj almenaŭ ĝis la jaroj 2030-35. Ĝia grava elemento estos realtempa monitorado de la „kosma vetero”.  Tio jam estas realigata de la landoj partoprentaj la unian projekton LOFAR4SW. Pollando estas en ĝi reprezentata de la varsovia Centro de Kosmaj Esploroj de la Pola Sciencakademio.

El la elsendo 12.06.2019. Legas Barbara – 3’32”

Pri kio informas la radioondoj_03’32”

Ornitologia projekto dediĉita al mevoj kaj ŝternoj

En du vojevodioj de la nordorienta Pollando komenciĝas la 4-jara ornitologia projekto dediĉita al la protekto de la kovejoj kaj setlejoj de mevoj kaj ŝternoj. Ĝi estas plurelementa kaj krom la esplora parto ĝi celas plibonigi la vivkondiĉojn de ambaŭ birdospecioj. Tiucele oni instalos por ili du novajn artefaritajn insulojn, kies bordoj estos firmigitaj per ŝtonoj por elimini altkreskajn herbojn. Ili baras la instaladon de nestoj. Kadre de la projekto oni  falĉados altkreskajn plantojn kaj arbustojn sur la naturaj insuloj kaj krome oni planas plukonstrui la jam ekzistantajn du artefaritajn insulojn. En ĉiuj ĉi lokoj siatempe kaj mevoj kaj ŝternoj jam nestis, do oni esperas, ke post la plibonigo de la vivkondiĉoj la birdoj tien revenos. Kadre de la projekto ornitologoj esploros ankaŭ kutimojn kaj konduton de ambaŭ birdospecioj. Unuavice ili volas ekscii kiom for de la nestolokoj la birdoj sin nutras, kiom ofte ili forflugas por sin  nutri, kio estas ilia nutraĵo. La akirotajn konojn ornitologoj prilaboros ne sole en siaj laborejoj, sed dividados ilin dum amasaj eventoj, kiel familiaj festenoj.

El la elsendo 04.06.2019. Legas Maciek – 1’26”

sc_mj_Du polaj birdprotektaj projektoj_01’26”

Kuriozaj nordamerikaj kunnestantaj birdoj

Iuj birdoj de la specio Melanerpes formicivorus el la pegofamilio metas ovojn en unu neston kaj kreskigas birdidojn komune kun unu aŭ pli da maskloj. Tio okazas plej ofte kiam la populacio estas eksterordinare multnombra. Temas pri birdoj el la Norda Ameriko karakteriziĝantaj per la plej komplika generosistemo inter ĉiuj birdoj de la mondo. En ĉirkaŭ 20 procentoj de la grupoj eĉ tri parencaj femaloj povas meti ovojn en unu neston kaj poste kreskigas idojn helpe de unu aŭ pli da parencaj maskloj. Nur kvin aliaj birdospecioj flegas similajn kutimojn. La klarigon de ĉi tiu konduto donis sciencistoj el Old Dominion University kaj Cornell Lab of Ornithology analizintaj donitaĵojn kolektitajn dum 35 jaroj en la naturrezervejo ĉe la centra marbordo de Kalifornio. Ili pruvis, ke tiu konduto pli oftis kiam la populacio de Melanerpes formicivorus kreskis, ĉiuj nestolokoj estis okupitaj kaj akiro de la propra nesto fare de femaloj malmulte verŝajna. Kvankam kundividado de nesto signifas malpli da idoj ol en la kazo kiam ĉiu femalo disponas pri la propra, sed tio estas racia elekto. Pro la kunnestado kun siaj patrinoj aŭ fratinoj la femaloj ja povas entute elkovigi siajn proprajn idojn. La kundividado de nestoj karakterizas grupojn, en kiuj estas almenaŭ duoble pli da generopretaj maskloj. Tio grandigas  optimuman kvanton da birdoj protektantaj kaj nombron da birdidoj, kiuj estas kreskigitaj. Pro tio la komunan kunnestadon eblas trakti kiel altgrade evoluintan formon de sociaj kondutoj inter ĉi tiuj birdoj.

El la elsendo 04.06.2019. Legas Maciek – 2’02”

Kuriozaj nordamerikaj kunnestantaj birdoj_02’02”