Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Plengrasa aŭ sengrasigita lakto kaj obezeco

Sciencistoj el la Toronta Universitato kaj aliaj kanadaj sciencaj institutoj konstatis, ke infanoj trinkantaj plengrasan lakton estas minacitaj je malpli granda risko de aperonta ĉe ili tropezo kaj obezeco ol infanoj trinkantaj sengrasigitan lakton. Ili analizis 5862 sciencajn raportojn serĉante inter ili tiujn, kiuj koncentriĝis pri ligo inter graso en la lakto konsumata de infano inter la 1-a kaj la 18-a vivojaroj kaj aperanta tropezo kaj obezeco. 28 rilatajn esplorojn ili subigis al plia analizado. Pri tio ili raportis en la periodaĵo The American Journal of Clinical Nutrition. En 18 kazoj ili rimarkis ĉi tiun dependecon. Tio dubigas la aktualajn dietrekomendojn en multaj landoj, en kiuj oni konsilas al la infanoj lakton kun malgrandigita grasokvanto. La kanadaj esploroj havis dume observan karakteron. Por konfirmi ilin estas bezonaj pliaj esploroj. El la elsendo 11.02.2020. Legas Maciek – 1’11”

Atlantika fraterkulo pli inteligenta ol supozite

Britaj zoologoj rimarkis atlantikajn fraterkulojn utiligantajn planttigetojn. Tio okazis kaj sur Islando, kaj ĉe la bordoj de Kimrio. La birdoj aplikis ilin rilate sin mem. Sciencistoj supozas, ke la birdoj aŭ sin gratis aŭ tiamaniere forigadis parazitojn. Laŭ kolektivo de doktorino Annette Fayet, ĉi tiuj kazoj povas ilustri specifajn bezonojn aperantajn en apartaj cirkonstancoj. Tiu supozo ŝajnas esti des pli pravigita, ĉar la konstatita kazo sur unu el la islandaj insuloj okazis dum aparte granda invado de iksodoj. Ne eblas ekskludi, ke helpe de tigeto estis pli facile forigi parazitojn  ol per la uzo de la beko. La britaj sciencistoj ne ekskludas samtempe, ke iliaj konstatoj povas ŝanĝi opinion pri la inteligenteco de la maraj birdoj. Ili havas relative malgrandajn cerbojn kompare al la korpodimensio kaj tial ne estas taksataj kiel tro inteligentaj. Aliflanke atlantikaj fraterkuloj vivas en neprognozebla medio, en kiu solvado de ĉi specaj problemoj postulas kondutelastecon kaj lerton en lernado, parkerado kaj planado. Ĝis nun la unusolaj birdoj, pri kiuj estis sciate, ke ili uzas plattigetojn por sin grati estis papagoj.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Gabi- 1’31”

Sunhorloĝoj sur la antikvaj mozaikoj

Ĝis nun oni asertis, ke ekzistas nur 7 antikvaj mozaikoj sur kiuj videbliĝas sunhorloĝoj. Pola esploristo, profesoro Marek Olszewski identigis 8 nekonatajn mozaikajn prezentojn de sunhorloĝoj denove analizante konatajn antikvaĵojn. La ekzamenitaj de li objektoj devenas ĉefe el la meditereanea regiono, i.a. Turkio, Italio, Jordanio, Francio aŭ Jerusalemo. Historiistoj kaj arkeologoj konis ilin de jardekoj. Sed ĝis nun sunhorloĝoj estis identigataj kun olivlampo, nilometro aŭ eĉ kolono kovrita de tolaĵpeco. Laŭ la pola arkeologo el la Varsovia Universitatao la ĝisnuna problemo kun identigo de tiuj objektoj ligiĝis kun tre skema prezento kaj apliko de specifa perspektivo. La ideo pri reinterpreto de la konataj mozaikoj aperis dum liaj laboroj pri unu el la 6-jarcentaj mozaikoj en Jerusalemo, malkovrita proksime al la Damaska Pordego, monumenteca enirego al la antikva urbo. Inter riĉe vestitaj virinoj troviĝas mistera objekto, kiun sciencistoj komence de la 20-a jarcento difinis kiel olivlampon aŭ kolonon. Post ĝisfunda analizo kaj komparo kun la malkovrita dum foslaboroj sunhorloĝo eblis konkludi, ke ĉi tiu mozaiko same kiel aliaj al ĝi similaj prezentas sunhorloĝon. Profesoro Olszewski identigis ankaŭ aliajn sunhorloĝojn. I.a. sur la tiel nomata Mapo el Madaba, grandega planka mozaiko nun troviĝanta en la kirko de sankta Georgo en Madaba, Jordanio. Ĝi bildigas mapon de la Proksimia Oriento en la bizanca epoko. La sunhorloĝoj estis tre ofte uzataj en la antikva epoko. Ili apartenas al la plej malnovaj mezuraj instrumentoj. La plej malnovaj devenas el la antikva Egipto. En la meditereanea regiono ili troviĝis same en la publikaj kiel ankaŭ en la privataj lokoj. El la elsendo 28.01.2020. Legas Barbara – 2’32”

Kontakto kun arto influas la vivodaŭron

Kuracado pere de arto ne estas ideo nova, sed plej ofte oni parolas pri ĝi en la kunteksto de la psika sano. La plej novaj esploroj de sciencistoj el University College London elmontras, ke eĉ sporada kontakto kun arto kelkfoje dum la jaro malaltigas riskon de tro frua morto je 14 procentoj. La esploroj rilatis al personoj pli ol 50-jaraĝaj. Laŭ sciencistoj kontakto kun arto estas unu el la faktoroj – krom sociaj ligoj – povantaj esence influi la plibonigon de la bonfarto kaj fizika sano. Al personoj, kiuj en plej signifa grado povas profiti pro la terapiaj valoroj de la arto apartenas tiuj, kiuj ne inklinas partopreni la kulturan vivon. Temas pri personoj i.a. solecaj aŭ suferantaj deprimon. La britaj esploroj sugestas krome, ke hobioj ligitaj kun la arto, kiel pentrado, desegnado, kolorigado, lernado de ludo per muzikaj instrumentoj ankaŭ povas pozitive influi la homan sanstaton. Senepende de individuaj kapabloj la krea, arta aktiveco helpas kontraŭbatali streson, rolas kiel specifa meditado kaj ebligas distanciĝi disde premrezonadoj ligitaj kun la aferoj de la ĉiutaga vivo.

El la elsendo 21.01.2020. Legas Gabi – 1’26”

Preskaŭ la duono de la eŭropaj arbospecioj minacita

Preskaŭ duono de la eŭropaj arbospecioj (42 procentoj) estas minacitaj de malapero. Pri tio avertis Internacia Unio de Naturprotekto (IUCN) en sia Ruĝa Libro de la eŭropaj arboj. Ĉefloke troviĝas eskulo kaj  aŭkupario. La Unio havanta sian sidejon en Gland, Svislando la unuan fojon publikigis liston de la endanĝerigitaj eŭropaj arbopecioj.  Laŭ la direktoro de la Dendrologia Instituto de la Pola Sciencakademio, d-ro Andrzej Jagodzińki tiu situacio povas  influi tutajn eŭropajn ekosistemojn.  Inter la kaŭzoj de ĉi tiu aferstato la Ruĝa Libro mencias rapidan plukonstruiĝon de urbaj aglomerejoj, erarojn ligitajn  kun la arboforhakado, arbarajn incendiojn, sanĝojn en la eŭropa ekosistemo  kaj klimatajn ŝanĝojn. Laŭ la aŭtoroj de la raporto signifagrade minacitaj estas eŭropaj specioj de arbustoj, muskoj kaj likenoj. 

El la elsendo 21.01.2020. Legas Maciek – 1’05”

Kio gravas, krom lingvokono, por interkompreniĝi

Doktorino Celina Heliasz-Nowosielsa el la Fakultato pri Novfilologio de la Varsovia Universitato esploras la plurrimedan komunikadon, en kiu estas utiligataj ne sole vortoj sed ankaŭ gestoj, mimiko, intonacio kaj korposinteno. Evidentiĝas, ke la lingvokono ne sufiĉas por interkompreniĝi kun ĉiu. En sia laboro ŝi ekzamenas kiel homoj rakontas pri kazoj de komunikado, kiujn ili atestis  kaj kiom multe ili donas la  atenton al tio, kio okazas eksterparole. Sciencistoj volas konvinkiĝi ĉu ies eldiro  – aŭ inerrilatado inter kelkaj personoj – estas perceptata de observantoj kaj kiel tio, kion la ekzamenato agnoskis en sia rakonto pri la kazo kiel gravan dependas ekzemple de ies sekso, aĝo aŭ edukiteco. La komuna lingvo ne garantias, kiel evidentiĝas,  ke homo interkompreniĝos kun ĉiu alia, ĉar homoj diversmaniere uzas la vortojn kaj diversmaniere regas tion, kio kaŝiĝas ekster ili. La demando des pli interesa, ke En la socia skalo tiu ĉi temo estas ankoraŭ  malmulte esplorata.

El la elsendo 15.01.2020. Legas Barbara – 1’32”

La ruĝa vino kaj varieco de la intesta mikrobioto

La novaj esploroj de sciencistoj el Kings College en Londono sugestas, ke personoj trinkantaj modere povas havi pli varian intestan mikrobioton ol abstinenculoj. Ili esploris la influon de biero, cidro, ruĝa kaj blanka vinoj je la intesta mikrobioto ĉe preskaŭ tri mil personoj drinkantaj el Usono, Britio kaj Nederlando. En la lastaj jaroj multaj esploroj elmontris ligitecon de la intesta mikrobioto kun la fizika kaj psika sano kaj ankaŭ kun efikeco de kelkiuj medikamentoj. Evidentiĝis, ke personoj drinkantaj ruĝan vinon havis pli varian intestan mikrobioton konsidrante ankaŭ aliajn faktorojn, kiel aĝon, pezon, regulan dieton kaj socian statuson. Kvankam delonge estas sciate pri favora efikado de ruĝa vivo je koro la esploroj konfirmis krome, ke modera vindrinkado altigas la variecon de bakteria mikrobioto, per kio eblas klarigi ĝian sanfavoran influon. Influas tion  i.a. polifenoloj ĝenerale troviĝantaj en la ruĝa vino. Krome ĉe vindrinkantoj estis konstatita malpli alta nivelo de la t.n. malbona kolesterolo kaj malpli granda obezeco.

El la elsendo 07.01.2020. Legas Maciek – 1’13”

Vino aŭ biero

Kvankam vino estas taksata kiel drinkaĵo kun favoraj sanproprecoj, laŭ iuj ekspertoj antaŭ ĝi ne cedas biero. La sciencaj esploroj pruvas, ke modera biertrinkado ankaŭ povas malaltigi riskon de kormalsanoj. Jam en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento sciencistoj komencis rimarki, ke malgraŭ vianda grasoriĉa dieto francoj notas malpli grandan indicon de kormalsanoj kaj tro fruaj mortoj. La fenomeno difinita kiel „franca paradokso” estis klarigita per vindrinkado. Biero kompare kun vino ne ĝuis same pozitivan famon. Oni traktis ĝin kiel popularan, banalan drinkaĵon por mordaĵetoj, cetere ne tro sanfavoran. La plej novaj esporoj ŝanĝas ĉi-tiun rezonadon. Evidentiĝas nome, ke modera bierdrinado – en la kvanto unu bierpokalo por virinoj, du por viroj – estas same saniga por koro, kiel adekvataj vinokvantoj. Esploristoj konvinkas eĉ, ke kelkiuj bierspecioj povas esti eĉ pli salubraj ol fama tiukuntekste ruĝa vino. “Journal of Wine Economics” informis, ke en ekzamenado el 2016 estis analizitaj butikumkutimoj kaj sanrezultoj de pli ol 30 mil usonanoj. Post la kontrolo de dietkvalito, streso kaj aliaj faktoroj estis konstatite, ke ofteco de kormalsanoj kaj diabeto de la speco 2 estis malpli alta  inter frandemuloj de metiista biero kompare al ŝatantoj de aliaj drinkaĵoj. Kvankam ne mankas donitaĵoj, ke alkoholaĵoj ĉiakvante estas sanminacaj la sciencaj esploroj ĉiam pli ofte elmontras, ke modera drinkado de vino kaj ankaŭ biero povas pozitive influi iujn sansferojn.

El la elsendo 31.12.2019. Legas Maciek – 1’54”

Enuo de infanoj kiel elemento kreiva kaj evoluiga

Laŭ la asertoj de pola psikologo, dr-ino Aleksandra Piotrowska la enuo de infanoj povas esti kreiva kaj havas evoluigajn facetojn. Enuo estas emocio negativa, ĝenanta infanon, kiu serĉas manierojn ĝin forigi. Gravas permesi al la infano kaj doni al ĝi  la tempon fronti ĉi tiun defion. Dank’ al tio infano engaĝas sian imagopovon kaj kreivecon. La aktuala problemo konsistas en tio, ke  plenkreskuloj ĉiam malpli ofte ebligas tion. Ili plej ofte  tuj liveras kiel distrilon al la enuanta infano elektronikajn aranĝaĵojn. Sed tio, kion liveras elektroniko rilatas al la malplej alta nivelo de la infana aktiveco kaj ebligas plej ofte nur pasivan percepton. Tio ne signifas, ke valoron havas sole la tradiciaj distromanieroj, kiel ekzemple  kolorigado de paperfolioj. Dank’ al la virtuala mondo la infano povas fariĝi kreema, ekzemple kameraante  propran rakontohistorion. Tamen por tion atingi ĝi devas superi la pasivan percepton de la virtuala mondo liverata de elektronikiloj.

El la elsendo 26.12.2019. Legas Tomek – 1’14”

Sveda metodo de la 100-procenta recikligado de plasto

Ne eblas kontesti, ke plasto estas materialo eksterordinara. Dank’ al ĝi ni disponas pri produktoj, pri kiuj iam eblis sole revi. La problrmo konsistas en tio, ke ĝia produktado estas tiom malmultekosta, ke estas pli profitdone krei novajn petroldevenajn materialojn ol okupiĝi pri ilia recikligado.  Tamen svedaj sciencistoj el la Teknologia Universitato Chalmers prilaboris efikan metodon de alifarado de ajna plasta materialo je molekuloj.  Ili koncentriĝis pri la reakirado de karbonatomoj el plasto kaj utiligo de ili por krei plaston kun originala kvalito, kion efektive eblas difini kiel recikligadon. Ili malkovris konforman temperaturon de ĉi tiu procezo, kiu egalas al  ĉirkaŭ 850 celsiusaj gradoj, ili malkovris adekvatan ritmon kaj daŭron de la varmigado. Dank’ al tio dum unu horo oni alifaras je gaso 200 kilogramojn da plasto, kiu sur la molekula nivelo ebligas produkti plaston samkvalitan kun la originalo. La aŭtoroj de la nova metodo asertas, ke ĝi taŭgas ne nur por ĉiuspeca plasto, sed krome ke eblas apliki ĝin amasskale tie, kie necesas alifari dekojn da miloj da plastaj forfalaĵoj.  Ĝi taŭgas do por esti aplikata en la jam ekzistantaj entreprenoj alifarantaj la plastajn forfalaĵojn.  La ĝisnunaj metodoj ebligas akiri nur malgrandajn kvantojn de recikligita plasto, kiu krome estas malaltkvalita kaj pro la aplikataj teknologioj ĝia kvalito daŭre malkreskas.

El la elsendo 17.12.2019. Legas Tomek – 1’46”