Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Enuo de infanoj kiel elemento kreiva kaj evoluiga

Laŭ la asertoj de pola psikologo, dr-ino Aleksandra Piotrowska la enuo de infanoj povas esti kreiva kaj havas evoluigajn facetojn. Enuo estas emocio negativa, ĝenanta infanon, kiu serĉas manierojn ĝin forigi. Gravas permesi al la infano kaj doni al ĝi  la tempon fronti ĉi tiun defion. Dank’ al tio infano engaĝas sian imagopovon kaj kreivecon. La aktuala problemo konsistas en tio, ke  plenkreskuloj ĉiam malpli ofte ebligas tion. Ili plej ofte  tuj liveras kiel distrilon al la enuanta infano elektronikajn aranĝaĵojn. Sed tio, kion liveras elektroniko rilatas al la malplej alta nivelo de la infana aktiveco kaj ebligas plej ofte nur pasivan percepton. Tio ne signifas, ke valoron havas sole la tradiciaj distromanieroj, kiel ekzemple  kolorigado de paperfolioj. Dank’ al la virtuala mondo la infano povas fariĝi kreema, ekzemple kameraante  propran rakontohistorion. Tamen por tion atingi ĝi devas superi la pasivan percepton de la virtuala mondo liverata de elektronikiloj.

El la elsendo 26.12.2019. Legas Tomek – 1’14”

Sveda metodo de la 100-procenta recikligado de plasto

Ne eblas kontesti, ke plasto estas materialo eksterordinara. Dank’ al ĝi ni disponas pri produktoj, pri kiuj iam eblis sole revi. La problrmo konsistas en tio, ke ĝia produktado estas tiom malmultekosta, ke estas pli profitdone krei novajn petroldevenajn materialojn ol okupiĝi pri ilia recikligado.  Tamen svedaj sciencistoj el la Teknologia Universitato Chalmers prilaboris efikan metodon de alifarado de ajna plasta materialo je molekuloj.  Ili koncentriĝis pri la reakirado de karbonatomoj el plasto kaj utiligo de ili por krei plaston kun originala kvalito, kion efektive eblas difini kiel recikligadon. Ili malkovris konforman temperaturon de ĉi tiu procezo, kiu egalas al  ĉirkaŭ 850 celsiusaj gradoj, ili malkovris adekvatan ritmon kaj daŭron de la varmigado. Dank’ al tio dum unu horo oni alifaras je gaso 200 kilogramojn da plasto, kiu sur la molekula nivelo ebligas produkti plaston samkvalitan kun la originalo. La aŭtoroj de la nova metodo asertas, ke ĝi taŭgas ne nur por ĉiuspeca plasto, sed krome ke eblas apliki ĝin amasskale tie, kie necesas alifari dekojn da miloj da plastaj forfalaĵoj.  Ĝi taŭgas do por esti aplikata en la jam ekzistantaj entreprenoj alifarantaj la plastajn forfalaĵojn.  La ĝisnunaj metodoj ebligas akiri nur malgrandajn kvantojn de recikligita plasto, kiu krome estas malaltkvalita kaj pro la aplikataj teknologioj ĝia kvalito daŭre malkreskas.

El la elsendo 17.12.2019. Legas Tomek – 1’46”

Neplanita kreo de la plej nigra materialo

Sciencistoj el la Masaĉuseca Teknologia Instituto neplanite kreis en laboratorio la plej nigran materialon, kiam ajn produktitan. Ĝi absorbas almenaŭ 99,995 procentojn de la lumo, dank’ al kio ĝi estas dekoble malpli hela ol kio ajn kreita antaŭe. La materialo konsistas el vertikle aranĝitaj karbonaj nanotubetoj CNT, kiujn sciencistojn kultivis sur la surfaco de traktita per kloro aluminia folio. Laŭ Brian Wardle ĝi povas trovi multajn aplikojn, i.a. en optiko kaj astronaŭtiko. Origine sciencistoj volis trovi novajn manierojn kultuvi la karbonajn nanotubetojn sur materialoj perantaj la elektran kurenton por plibonigi iliajn elektrajn kaj termajn proprecojn. Pliaj esploroj celos klarigi, kio kondukis al kreiĝo de materialo, kiu kapablas absorbi la lumon en tioma grado.

El la elsendo 12.11.2019. Legas Tomek – 1′

Abeloj en la servo de plantprotekto

La rimarkitan en la naturo metodon de kunlaboro kun abeloj kaj burdoj por protektado de plantoj kun utiligo de biologiaj rimedoj priskribis en la publikigita en 1990 laboraĵo John Sutton, scienca laboranto de la kanada Universitato Guelph. Nun kiel konsilisto en Bee Vectoring Technologies (BVT) el Ontario li skribis pri la utiligo de abeloj por la disportado de biologiaj plantprotektorimedoj je florantaj plantoj. La sciencisto testis centojn da fungoj kaj finfine elektis unu el ili, pri kio aperis informoj en la paĝoj de BVT. Clonostachys rosea efike protektas plantojn kontraŭ ŝimo. Abeloj por forlasi abelujon en la florperiodo de protektendaj plantoj tiaj kiel fragoj aŭ pomujoj devas trapasi etplaton kun la pulvora formo de Clonostachys rosea kaj poste lasas ĝin sur la plantoj dum la kolektado de poleno. La fungo formas preskaŭ nevideblajn grupiĝojn sur la plantoj kaj kiam venas momento, en kiu la sporoj de ŝimo povus diskreski Clonostachys rosea malebligas tion. La florperiodo estas taŭga momento por tio, ĉar ŝimo atakas la plantojn ofte pere de floroj. Clonostachys rosea povus esti aplikata mekanike, sed liverado de ĝi fare de abeloj estas pli efika. Abeloj trovos ĉiun floron, dum en la periodo de la plantpriŝprucado povus okazi, ke ne maturiĝintaj burĝonoj estus evititaj. La kanada firmao post akiro de necesaj dokumentoj okupiĝas pri la enmerkatigo de ĉi tiu teknologio.

El la elsendo 12.11.2019. Legas Tomek – 1’44”

Ultrasonoj produktataj de historiaj instrumentoj

Inter la arkeologiaj objektoj malkovrataj sur la tereno de Pollando kaj ekspoziciataj en muzeoj troviĝas ankaŭ tiaj muzikaj instrumentoj, kiel idiofonoj, sonoriloj ks. Ili fariĝis celo de vastplanita esplorprojekto de polaj muzikologoj, kiuj faris multajn sonregistrojn  kaj analizis ilin. Evidentiĝis, ke multaj el tiuj instrumentoj produktas ultrasonojn. Oni konstatis, ke ekzemple ĉispecaj mezepokaj instrumentoj produktis sonojn kun la frekvenco de 18 ĝis 20 kilohercoj kaj eĉ pli alta, kio superas la limon de la homa aŭdokapablo. Ankaŭ malpli novaj instrumentoj, ekzemple el la bronza epoko produktas sonojn kun tre altaj frekvencoj de ĉirkaŭ 7 ĝis 10 kilohercoj. Dum la esploroj estis ekzamenitaj entute kelkcent idiofonoj el diversaj epokoj, en kiuj la sonfonto estas vibranta elemento. La produktado de ultrasonoj de la ekzamenitaj instrumentoj surprizis esploristojn, kiuj samtempe premisas, ke produktado de tiaj kaj ne aliaj sonoj estis intencita de la kreintoj. Laŭ muzikologo profesorino Anna Gruszczyńska-Ziółkowska la sonoj, kies dominaj frekvencoj limas kun la homa aŭdokapablo plenumis iun rolon. Ŝiaopinie eblus tion iel ligi kun la animala mondo, ĉar la malkovritaj de sciencistoj frekventecoj estas aŭdeblaj kaj rekoneblaj de multaj bestoj. La tiurilataj esploroj daŭros.

El la elsendo 03.12.2019. Legas Tomek – 1’40”

Pri kio okupiĝas nia cerbo dum la dormo

La fenomenoj okazantaj en la homa organismo, unuavice en la cerbo dum la dormo estas objekto de multaj sciencistaj esploroj. Esploristoj el la universitato de Bostono koncentriĝis pri reorganizo de la cerbofunkciado en la dormofazo NREM, do en la fazo de profunda dormo. I.a. en ĝi la ritmo de la metabolo malaltiĝas, malkreskas sangopremo, malrapidiĝas spirado kaj  korritmo – la korpo ripozas. Sed estas procezoj, kiuj en tiu dormofazo okazas pli rapide. Kiam neŭronoj trankviliĝas post kelkaj sekundoj la sango elfluas el ĝi  kaj en ĝian lokon enfluas cerbospina fluidaĵo, kiu prilavas ĝin per ritmaj pulsantaj ondoj. La bostonaj sciencistoj asertas, ke malrapidaj ondoj en la fazo de kreiĝado de la neŭronaj konektoj kontribuas al konsolidiĝo de memorspuroj kaj la cerbospina likvaĵo forigas el la cerbo toksajn proteinojn kreiĝantajn dum la metabolo. Ĝis nun ne estis tamen sciate ĉu tiuj du procezoj estas inter si ligitaj. Dum la lastaj ekzamenoj, en kiuj partoprenis 13 personoj  en la aĝo de 23 ĝis 33 jaroj estis elmontrite, ke plej versajne tiel okazas. Laura Lewis esprimis la esperon, ke iun tagon dank’ al esploroj de ŝia kolektivo eblos ankaŭ pli bone kompreni dormoperturbojn ligitajn kun aŭtismo aŭ Alzheimer-malsano. La kompara analizo de la cerboondoj kun modeloj pri korlabora ciklo kaj de la cerbospina likvaĵo povas ankaŭ iom prilumi procezojn dum la homa maljuniĝado. Dum ĝi la cerboj generas malpli da malrapidaj ondoj. Tio povas influi la sangotrafluon tra la cerbo kaj malkreskon de la cerbospina likvaĵo dum la dormo. En la sekvo okazas amasiĝo de toksaj proteinoj kaj memorkadukiĝo. Pli frue sciencistoj analizis tiujn procezojn aparte dum nun ŝajnas, ke ili estas proksime ligitaj. En pliaj esploroj ili koncentriĝos pri altaĝaj plenkreskuloj kaj pri tio, kiel la cerboondoj, la sangotrafluo kaj la cerbospina likvaĵo estas tiom ideale kunordigitaj.

El la elsendo 26.11.2019. Legas Tomek – 2’24”

La malbonefika influo de la blua lumspektro

La natura lumo estas grava faktoro reguliganta la tagnoktan ritmon kaj ligitajn kun ĝi fiziologiajn procezojn, kiel aktivecon de la cerboondoj, produktadon de hormonoj, regeneradon de ĉeloj. Samtempe ekzistas pruvoj, ke pligrandigita influo de la artefarita lumo perturbas la dormon kaj tutdiurnan ritmon. Aldone pli ofta apliko de lumeligantaj diodoj (LED) kaj ekranoj kaŭzas, ke en ĉiam pli signifa grado homo estas influata de la blua lumspektro. Tiun spektron en signifa grado emisias LED-lumo. Ĝis nun la fenomeno ne estis rimarkita,  ĉar eĉ en la evoluintaj landoj la lumeligantaj diodoj ne estas aplikataj sufiĉe longe, por ke la negativaj sekvoj de  ĝia influo estu videblaj en epidemiologiaj ekzamenoj. Tamen longdaŭra influo de la blua lumspektro emisiata de la plurfunkciaj telefonoj kaj komputiloj povas negative influi la vivodaŭron. Sciencistoj el la Ŝtata Universitato en Oregono rimarkis, ke la blua lumo detruas ĉelojn en la cerbo kaj retino de bananmuŝoj t.e. drozofiloj. La esploroj okazis sub la gvido de Jaga Giebułtowicz, specialistiĝanta pri la biologia horloĝo. Evidentiĝis, ke drozofiloj kiuj dum 12 horoj troviĝis sub la influo de la blua lumspektro kaj dum 12 horoj troviĝis en mallumo vivis signife malpli longe ol drozofiloj, kiuj aŭ la tutan tempon troviĝis en mallumo aŭ en la natura lumo, en kiu estis blokita la blua lumspektro. Estis konstatite, ke ĉe la testita grupo la efikado de la blua lumspektro akcelis la maljuniĝadon damaĝante la ĉelojn de retino, cerbosengradigon kaj lezis la movkapablon. La blua lumspektro kondukis ankaŭ al genekspresio ĉe altaĝaj drozofiloj, sed ne ĉe junaj. Tio signifas,  ke ĝi rolas kiel stresiga faktoro konforme al la maljuniĝado.

El la elsendo 05.11.2019. Legas Tomek – 2’09”

Aŭtomata metodo krei terenmapojn

Sciencistoj el la Centro de Kosmaj Esploroj de la Pola Sciencakademio prilaboris metodon de aŭtomata kaj rapida prilaborado de detalaj terenmapoj. La metodo validas en la skalo de la tuta mondo. La prototipo kreiĝinta laŭ komisio de la Eŭropa Kosma Agentejo koncernas dume sole Eŭropon. La mapo prezentas la staton de la eŭropa tereno en 2017 konsiderante  13 plej esencajn klasojn. Temas pri terenoj agrikulturaj, arbaroj (aparte foliarbaj kaj pingloarbaj), pri marĉoj, torfejoj kaj terenoj kun konstruaĵoj. Por ĝia prilaboro estis utiligitaj 15 mil fotoj el la satelitoj Sentinel 2. Rezulte la mapo de polaj sciencistoj estas du kaj duonmiloble pli preciza ol laste prilabrorita.  Dank’ al nova metodo ĝi kreiĝis en periodo de apenaŭ 6 semajnoj dum antaŭe oni bezonis por tio 80 semajnojn. Sciencistoj utiligis la procedon de „maŝina lernado”, kio signifas, ke ili liveras la referencajn donitaĵojn por algoritmo, baze de kiu komputilo mem lernas rekoni la pridemanditan tipon de la terensurfaco, en ajna loko de la mondo. La metodo estis testita en Ĉinio, Kolombio, Namibio, Germanio kaj Italio. Laŭ la polaj sciencistoj la plej granda defio en prilaboro de algoritmo estis trovo de konformaj referencaj donitaĵoj.

Ciferecaj satelitaj mapoj pri la terensurfaco estas la moderna ekvivalento de laŭtemaj paperaj mapoj. Pro sia bita naturo ili ebligas facilan kaj rapidan analizon de la medio.

El la elsendo 29.10.2019. Legas Tomek – 1’47”

Artefarita inteligenteco trafe pri balotrezultoj

Du polaj esploristoj prilaboris instrumenton, kiu baze de aktiveco de internaŭtoj antaŭvidis la lastajn balotrezultojn pli trafe ol plimulto de la opinisondadoj. Antoni Sobkowicz kaj Marek Kozłowski el Laboratorio de Lingvistika Inĝenierio en la Centro por Alifarado de Informoj PIB de kelkaj jaroj laboras pri prognozmodeloj, kiuj tradukas la emocian diskurson de politika debato en la Interreto al politikaj preferoj. La plej novaj esplorrezultoj  elmontris, ke la artefarita inteligenteco prognozas ne malpli bone ol opinisondadoj baziĝantaj sur klasikaj metodoj. La lastajn parlamentajn balotojn gajnis Juro kaj Justeco akirinte 43,59 procentojn de la voĉoj. Du la plej grandaj opoziciaj grupiĝoj Civitana Koalicio kaj Balotkomitato de Alianco de Demokrata Maldekstrularo akiris 39,96 procentojn de la voĉoj. La lasta antaŭbalota opinisondado antaŭvidis por ili 42 respektive 36,3 procentojn de la voĉoj. Algoritmoj prilaboritaj de Sobkowicz kaj Kozłowski prognozis 43,76 respektive 35,10 procentojn de la voĉoj kaj estis pli trafaj ol la lasta antaŭbalota opinisondado. Centro de Alifarado de Informoj estas unusola pola esplorinstitucio, kiu regule faras sciencajn esplorojn dediĉitajn al analizo de la politikaj preferoj de poloj en vaste komprenataj interretaj portaloj aplikante metodojn de artefarita inteligenteco.

El la elsendo 22.10.2019. Legas Tomek – 1’45”

Plasto pli firma ol ŝtalo

Sciencistoj el la Univeristato en Bufalo imitante perlojn prilaboris leĝeran plaston, kiu estas signife malpli mola ol ŝtalo. Ĝi povas servi en kugloimunaj veŝtoj kaj aliaj kirasoj. Ĝi baziĝas sur polietinelo Dyneema servanta por la produktado de grimpakcesoraĵoj, kugloimunaj veŝtoj kaj  elementoj de endoprotezoj. La novkreiĝinta plasto havas eksterordinare malmolan eksteran kruston kun elasta interna bazo, kiu kapablas deformiĝi kaj absorbi kugloforton. Estis difinte, ke la nova plasto estas 14-oble malpli mola ol ŝtalo. Ĉar la materialo perfektas por haltigi kuglojn, ĝi povos esti aplikebla en la kugloimunaj veŝtoj, kaskoj kaj alispecaj personaj kirasoj, ankaŭ en protektokirasoj de militistaj veturiloj, ŝipoj kaj helikopteroj. Malsame al kirasoj ŝtalaj kaj ceramikaj la inventita plasto estas facile modifebla laŭ dezirinda formo. Dum eksperimentoj estis ankaŭ pruvite, ke post la aldono de nanoelemento de silicia monoksido eblas fajnigi la proprecojn de la materialo kaj krei ankoraŭ pli firman kruston. Tio ebligos krei leĝerajn kirasojn de nova generacio.

El la elsendo 15.10.2019. Legas Barbara – 1’35”