POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Kontraŭ krudaĵoj en la pola lingvo

La Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) lanĉis unusemajnan kampanjon kontraŭ la krudaĵoj en la pola lingvo elmontrante ligon inter parol­krudaĵoj, subnivelaj laborkontraktoj kaj krudaĵoj en la vivstilo. La ideo de la kampanjo kreiĝis reage je la lingvouzo aŭdebla ne nur en la altlernejo, sed en la urbo­trafikiloj kaj urbospapo. En la Politekniko de Opole la problemon reliefigas kelkcent inform­afiŝoj, en la interretaj paĝoj de la altlernejo estas metita filmeto,  en kiu rolas studentoj mem. Ĉiuj materialoj sen dikata patoso atentigas pri la valoro de la persona parolkulturo, kiu spegulas personan kulturon de la lingvouz­antoj.  Kiel ĉe-okaze memorigis lingvisto, profesoro Jerzy Bralczyk >nia parolo spegulas nian pensadon, nian rezonadon, eĉ pli – nia parolo influas nian pensadon,  nian rezonadon<.

El la elsendo 17.03.2015. Legas Milada

Diskriminaciado de kristanoj en Eŭropo

La diskriminacio kaj maltoleremo rilate kristanojn en Eŭropo estis debattemo de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo. En la prezentita rezolucio estis konstatite, ke en la lastaj jaroj aperis pluraj aktoj de malamikeco, perforto kaj vandalismo kontraŭ kristanojn en Eŭropo kaj kontraŭ iliajn kultolokojn. Tiu aktoj ofte estis subtaksataj kaj prisilentataj de la landaj amaskomunikiloj. La raporto avertis pri la eblo diskriminacii kristanojn en laborlokoj kaj ankaŭ alvokis la membroŝtatojn trovi rilatajn solvojn por antaŭ­malhelpi la netoleremon kaj por  respekti la konscienc­liberecon de kristanoj. La Parlamenta Asembleo alvokis la amaskomunikilojn rezigni pri la aplikado de negativaj stereotipoj kaj ĉiaj antaŭjuĝoj rilate la kristanojn. La akceptita rezolucio vortumas ankaŭ la neceson garantii al la gepatroj la rajton ne nur eduki, sed ankaŭ instrui la infanojn konforme al siaj religiaj aŭ filozofiaj konvinkoj kaj pri alirebligo al kristanoj de plena partopreno en la publika vivo. Laŭ unu el la ideo­donintoj de la rezolucio Leo van Doesburg – decida plimulto de la parlamentaj kluboj samopiniis pri la kreskanta maltoleremo rilate kristanojn, kiu iliarilate estas aparte rafinita. La Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo akceptis la rezolucion per 67 voĉoj. 2 deputitoj kontraŭis ĝin kaj 15 sindetenis.

  El la elsendo 17.03.2015. Legas Tomek

Monda Semajno de la Cerbo

Daŭras Monda Semajno de la Cerbo, kies celo estas popularigi konojn pri cerbo kaj nervo­sistemo kaj pri ĝia funkciado. Iniciatita en Usono en Pollando ĝi okazas de dek kelkaj jaroj. Porokazaj prelegoj kaj prezentoj okazas en Varsovio, Katowice, Lodzo, Szczecin, Krakovo, Gdansko-Gdynia-Sopot, Vroclavo, Lublino kaj Poznano.

La interesiĝo pri la Semajno estas tre granda kaj de kelka tempo elektitajn prelegojn oni prezentas en la Interreto. La filio de la Pola Sciencakademio en Poznano pretigis 9 prelegojn, kiujn rekte povas partopreni kelkcent personoj.  Ili poste estos konsult­eblaj ankaŭ pere de la reta paĝaro de la poznana filio de la Pola Sciencakademio. Preleganoj estis elektitaj laŭ la vidpunkto de la plej interesaj kaj aktualaj cerbo­esploroj. La prelegoj proksimigas la influon de la medio je la cerbo­funkciado kaj ankaŭ tion, kiel eviti minacojn flanke de pesticidoj kaj malbon­efikaj substancoj. La interes­iĝantoj ricevas krome ampleksajn informojn pri cerbo­malsanoj, kiel Alzhimer-malsano kaj pri iliaj kurac­metodoj, pri simuliloj kaj nano­teknologioj, kiuj haltigas iujn malsano­simptomojn, helpas ilin malkovri kaj kuraci. Prelegantoj konsideras ankaŭ laŭ la scienca vidpunkto la problemon de juneco. Pri vizaĝ- kaj korpo­ŝmiraĵoj, fizikaj ekzercoj disponas ĉiu homo, sciencistoj aliflanke serĉas genon de juneco kaj jam deklaras certajn sukcesojn tiukampe.

El la elsendo 17.03.2015. Legas Milada

Konservistaj laboroj de la altaro de Wit Stwosz

Inter 205 taskoj, apogitaj de la Socia Komitato por Renovigo de la Antikvaĵoj de Krakovo (la suda Pollando) troviĝas konservistaj laboroj de la altaro de Wit Stwosz en la loka Maria-Baziliko. Por tiu celo estas destinitaj 30 milionoj da zlotoj.

La inaŭgurotaj nunjare laboroj havos kompleksan karakteron kaj daŭros kelkajn jarojn, sed ili devos esti gvidataj tiel, ke en 2016, kiam Krakovo gastigos junularon el la tua mondo la artverko de la nurimberga/krakova majstro ne estu malmuntita aŭ kovrita. En la unua etapo estas plania konkurso adresita al la konservistaj firmaoj el la lando kaj el eksterlando. La konkursfino kaj komenco de la konservistaj laboroj estas planita por la tria jarkvarono de 2015.

Se temas pri la aliaj konservistaj laboroj en la nuna jaro komenciĝos i.a. konservistaj laboroj en la kapelo de Reĝino Sofia kun polikromiaĵoj de Władysław Tetmajer, ĉe la portalo de la ĉefenirejo kaj ankaŭ ene de ka sanktejo. En la Reĝa Kastelo finiĝos renovigo de la Ŝtelista Bastiono kaj du murfragmentoj. Al konservistaj laboroj estos i.a. subigitaj 4 el 12 originalaj figuroj de apostoloj el la krakova preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Por la savado de historiaj objektoj el la ŝtatbuĝeto venas ĉiujare ĉirkaŭ unu miliardo da zlotoj.

 El la elsendo 13.03.2015. Legas Tomek

“La karesma almozo” de Caritas-Polska

La plej granda pola karitata organizo Caritas-Polska organizis la kvestadon kadre de la kampanjo „La Karesma Almozo”. Ĝi havas ekumenan karakteron, dank’ al la kunlaborantaj de kelkaj jaroj Eleos de la Ortodoksa Eklezio kaj Diakonia de la Evangelia Eklezio. Al la polaj domoj trafos 746 mil ŝparkestoj kun la surskribo „Kredo kaj Mizerikordo”. Ŝparkestoj kun simboloj de Eleos kaj Diakonia celas polajn evangeliajn kaj orotoksajn paroĥojn.  Etaj mondonacoj kolektataj de infanoj kaj junuloj rezignantaj tiuperiode pri dolĉaĵoj kaj aliaj plezuroj estas destinataj kiel helpo por homoj malsanaj kaj grizaĝaj. La porokazan ŝparkeston povas ricevi ĉiu, sed la kampanjo estas popularig­ata pere de la lernejaj Caritas Rondoj, entute ĉirkaŭ 4900 en Pollando,  kaj pere de 5 mil paroĥaj Caritas-Kolektivoj. Tiel la juna generacio de poloj ricevas edukon en la spirito de impresiĝemo rilate personojn altaĝajn kaj malsanajn. Aktualig­ataj informoj pri kampanjo dum la karesma periodo estas sekveblaj en la speciala interreta paĝo de Caritas-Polska.

El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada

En Kielce pri kulturo de la pola lingvo

Lunde en la urbo Kielce (en la suda parto de la centra Pollando) komenciĝis la 23-a Semajno de la Lingvo­kulturo. Ĝi estas dediĉita al la parol­kulturo de la pola lingvo, kadre de kiu okazas prelegoj de lingvistoj, konkursoj, ekspozicioj kaj labor­renkontoj por antaŭ­lernejanoj, lernantoj kaj plenkreskuloj. La ideo de la entrepreno estas veki intereson ĉefe de infanoj kaj gejunuloj, sed ankaŭ de plenkreskuloj pri la korekta pola lingvo. Tasko ambicia konsiderante, ke oni notas malkreskon de la parolkulturo en interhomaj rilatoj kaj ankaŭ en amaskomunikiloj. Krome oni notas malkreskon de la kapablo interparoli pro la amasa uzo de elektronikaj komunikiloj.

La gvidmotivo de la Semajno en Kielce estas parolarto, kiel la parolokapablo esprimi sin en en situacioj ĉiutagaj, lernejaj kaj profesiaj. La rekta inspiro estas la nova formulo de la parola abiturienta ekzameno pri la pola lingvo. La ekzamenato ne plu prezentos eldiron pri temo pli frue konata, sed baze de lotumita temo devos spontane prilabori pravigan eksplikon.

El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada

Pramoj por Kanado el Gdansko

En la renoviga Ŝipfarejo en Gdansko komenciĝis la laboroj pri moderna pasaĝera-aŭtomobila pramo mendita de la kanada ŝipkompanio BC Ferries, la plej granda ŝip­transportanto en la Norda Ameriko kaj la dua plej granda en la mondo. La pramo pretos meze de la venonta jaro. La kontrakto antaŭvidas elkonstruon de tri pramoj. La pola flanko projektos ilin, konstruos, ekipo, efektivigos kompletan testo­programon kaj liveron de la ŝipo al la patrina haveno.  Ĉiu el la pramoj povos transporti 150 person­aŭtomobilojn kaj 600 pasaĝerojn. Ĝis nun la pola ŝifarejo produktis 30 ĉi-specajn marunuojn. Duono de ili kiel fuelon uzas likvigitan tergazon, LNG.

Samtempe la gdanska ŝipfarejo konstruas 19 diversspecajn ŝipojn por ŝip­kompanioj en Norvegio, Danlando kaj Gronlando. Inter ili la plej moderna estas ŝipo por Norvegoj, kiu servos por dismetado de la energetika kablo sur la marfundo. En 2015 Gdanskon forlasos 11 plene ekipitaj ŝipoj por diversaj ŝipkompanioj, i.a. 5 kontener­uloj por la gronlanda ŝipkompanio. La Renoviga Shipbuilding – Akcia Kompanio apartenas al la Grupo Kapitala Renviga Holdingo, kiu estas la plej granda ŝipfara kapitala grupo en Pollando administranta du ŝipfarejojn kaj multajn kompaniojn en­laborigante 7 mil personojn. Ĝi estas unu el la plej grandaj en la mondo produktejoj de ŝipoj provizataj per la gaso LNG.

El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada

Esperantistoj en la pola Senato

Hodiaŭ, t.e. la 3-an de marto 2015 okazis kunsido de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, al kiu estis invititaj reprezentantoj de multaj E-medioj en Pollando. La kunsido sub la gvido de la prezidanto de la grupo, profesoro Edmund Wittbrodt estis dediĉita al la decido de la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo enmeti Esperanton sur la Polan Liston de la Nemateria Kulturheredaĵo kiel portanton de E-kulturo kaj al la ligitaj kun tio pliaj agadoj de la Grupo. Sekve de kelkhora diskuto estis formita e-ista laborgrupo por prilabori enkondukan agdplanon ligitan kun la uzo de ĉi tiu fakto en laboro de la pola,  diversmedia strukture,  esperantistaro.

El la elsendo 03.03.2015. Legas Barbara

Andrzej Duda en la prezident­iga kampanjo

10-an de majo 2015 en Pollando okazos prezident­igaj balotoj. Krom la oficanta Bronisław Komorowski, al la posteno pretendas 8 aliaj kandidatojn. La plej grandan opozician partion Juro kaj Justeco reprezentas Andrzej Duda. Dum la semajnfina renkonto kadre de sia prezidentiga kampanjo en la loko Rypin en la Kujavia-Pomeria Vojevodio (la norda Pollando) li deklaris certigon de vivperspektivoj por junaj poloj en la lando, socian dialogon kaj establon de la Nacia Evolukonsilio pri Evoluo. Li i.a. memorigis, ke preskaŭ 80 procentoj de la pasintjaraj abiturientoj deklaris mankon de vivperspektivoj en Pollando kaj intencon ĝin forlasi. Laŭ Andrzej Duda tio estas sekvo de manko de serioza propono, rilate al junuloj,  manko de laborŝancoj por ili. Tiu situacio liaopinie devas esti ŝanĝita. Laboro  estos kaj la salajronivelo devos egali al la meza indico en la landoj de la malnova Unio. La kandidato de Juro kaj Justeco deklaris i.a., ke se li fariĝos prezidento li establos Nacian Evolukonsilion, en kies konsisto troviĝos specialistoj laborantaj prl la evolu­strategio en multaj sferoj de la ekonomia kaj socia vivo.

El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada

Świnoujście ligota per tunelo kun la kontinento

40-milmembra Świnoujście estas la unusola urbo en Pollando situanta sur kelkdek insuloj inter kiuj nur tri estas enloĝataj: Uznam, Wolin kaj Karsibór. Sur Uznam loĝas 80 procentoj de la loĝantoj de Świnoujście kaj troviĝas tie la administra-serva centro kaj apudmara kvartalo kun turismaj-ripozigaj objektoj. Wolin havas 5 mil loĝantojn kaj sur Karsibór loĝas ĉirkaŭ 700 personoj. Wolin, la plej granda pola insulo estas dividita de la kontinento per markolo Dziwna. Troviĝas sur ĝi la plej grandaj entreprenoj ligitaj kun la mara mastrumado, krome la prama terminalo kaj busa kaj fervoja stacidomoj. Świniujście ne havas konstantan vojligon kun la cetera lando, eblas atingi ĝin nur per pramo. Antaŭneloge la itala firmao Technital S.p.A venkis la aŭkcion por prilaboro de la konstruprogramo de tunelo ligonta Świnoujście kun la cetera parto de la lando. Ĝi kreiĝus sub la rivero Świna inter la insuloj Wolin kaj Uznam. En septembro 2014 la elkonstruo de tunelo en Świnoujście ektroviĝis sur la baza listo de Teritoria Kontrakto por la okcidentpomeria vojevodio. Laŭpremise tunelo estos financita el la ŝtatbuĝeto.

El la elsendo 03.03.2015. Legas Tomek