POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Poloj pri situacio en la lando

Laŭ la opinisondado de la Centro CBOS kreskas la nombro de poloj, kiuj malbone taksas la situacion en la lando. Ilia nombro kreskis kompare kun januaro 2015 je kvar procentoj kaj egalas al 59 procentoj. Negativaj ŝanĝoj kreskis en la pritakso de la ekonomia situacio kaj enlaborigo.

Malkontenton pri la evolu­direktoj de la situacio en la lando oni notis en ĉiuj analizitaj soci-demografiaj grupoj. Aparte granda kritikemo rilatas al pritakso de la propra ekonomia situacio, kiun deklaris 77 procentoj de la enketitoj. Ĝis 43 procentoj kreskis la nombro de la respondintoj, kiuj kiel malbonan pritakasas la ekonomian situacion en la lando.

El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada

300 milionojn da zlotoj por plej talentaj studentoj

300 milionojn da zlotoj intencas destini pola ministerio por la Scienco kaj Supera Eduksistemo por la plej talentaj studentoj. Tiuj rimedoj ebligos al ili entrepreni eksterlandajn studojn – kiuj estas ĉiam pli popularaj inter polaj junuloj –  kondiĉe, ke studentoj utiligontaj stipnediojn revenos al Pollando kaj ĉi tie entreprenos laboron.  Laŭ informoj  de ministro Lena Kolarska-Bobińska diplomito en la daŭro de 10 jaroj devos labori almenaŭ 5 jarojn en Pollando. La studkostoj ne ŝarĝos tiujn, kiuj postrevene entreprenos doktorigajn studojn finotajn per diplomo.  Ŝiaopinie la programo komencos validi ekde la plej proksima akademia jaro kaj en la komenca fazo ĝi ĉirkaŭprenos ĉirkaŭ 100 plej talentajn junulojn. Temos pri dilomitoj de licencaj studoj aŭ studentoj de la tria studojaro de magistrigaj studoj.

En la daŭro de 10 jaroj la administracio destinos por ĉi tiu celo pli ol 300 milionojn da zlotoj, t.e. 71, 4 milionojn da eŭroj. Tiu ĉi sumo certigos al 700 studentoj partopreni la projekton.

El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada

Polaj studentoj studas en eksterlandaj altlernejoj

Kreskas nombro de polaj studentoj eksterlande. Oni taksas la 20-procentan kreskon malgraŭ jarala malapogeo notita dum la lastaj tri jaroj. Laŭ la plej novaj statistikaj donitaĵoj de OECD temas jam pri ĉirkaŭ 48 polaj gejunuloj, inkluzive de preskaŭ 18 mil, kiuj studas en Britio.

Ĉiam pli granda popularecon ĝuas studoj en Danlando, kiu ofertas al eksterlandaj studentoj pli ol 500 stud­programojn en la angla lingvo. Polaj studentoj alte taksas la tien studsistemon, opiniatan unu el la plej bonaj en la mondo. Konfirmas tion prestiĝa rangolisto de Ŝanhajo. Kvankam en Danlando ekzistas nur 8 universitatoj, tamen du el ili troviĝas inter 100 plej bonaj en la mondo. La edukado en danaj altlernejoj ne estas pegenda. Aldone, se eksterlandaj studentoj entreprenas almenaŭ 10-horan laboron semajne, ili povas klopodi pri sociala stipendio, kiu kovras iliajn estad­kostojn.

La plej bonaj polaj altlernejoj: la krakova kaj la varsovia universitatoj troviĝas ekster la menciita  rangolisto.

El la elsendo 17.02.2015. Legas Maciek

Varsovio kaj Krakovo en la rangolisto de vizitindaj urboj

Varsovio kaj Krakovo okupas bonajn lokojn en la rangolisto de la plej volonte vizitataj urboj de la mondo.  Malgraŭ manko de aparta varb­kampanjo la interesiĝo pri Varsovio ne malkreskas. Ek­troviĝinte en la 42-a loko ĝi pretepasis Dublinon, Bruselon, Munkenon kaj Lisbonon. Laŭ la donitaĵoj de la listo „Top 100 City Destinations Ranking”, kiun prilaboris Euromonitor International rezultas, ke en 2013 Varsovion vizitis preskaŭ 4 milionoj da personoj, je preskaŭ 9 procentoj pli ol 2012. Similan kreskon en la sama periodo notis Krakovo, kiu en la rangolisto troviĝas ĉe la 70-a loko. Tiu kresko­tendenco konserviĝas de kelka tempo. La pola ĉefurbo bone evoluigis la turismajn servojn. Krom riĉa gastronomia kaj distra oferto, bona reto de vendo­galerioj – favorprezaj kompare al la okcidentaj – Varsovio disponigas  multajn allogajn lokojn, kiel la Sciencan Centron Kopernik aŭ Nacian Stadionon. Tio ebligas al turistoj rikolti multajn impresojn kaj sin distri. Laŭ turismaj ekspertoj la amasa turismo ne plu celas historiajn objektojn kaj vidindaĵojn, kiujn  oni rigardas kvazaŭ ĉeokaze.

Laŭ la ranglolisto „Top 100 City Destinations Ranking” plej multaj turistoj vizitis en 2013 Hong-Kongon, ĉar eĉ 25 kaj duona milionoj da personoj. Inter la eŭropaj urboj plej multnombre estis vizitata Londono, kiun elektis kiel vojaĝcelon 16, 7 milionoj da turistoj.

El la elsendo 17.02.2015. Legas Maciek

Radikalismo ne radikas en religio

Dum la lastvendreda debato de la Eŭrop-Atlantika Societo en Varsovio ĝiaj partopren­intoj reliefigis, ke radikalismo ne radikas en religio, sed religio estas instrumente utiligata inter enmigrantoj pro ilia koloniisma ekspluatado kaj manko de perspektivoj. Laŭ la prezidanto de la Plenumkonsilio de la societo, eksa defend­ministro Janusz Onyszkiewicz iluzia estas la rezonado, ke tiu temo nin ne koncernas. Ĝi koncernas nin almenaŭ malrekte pro la sekureco de niaj aliancanoj. Profesoro Tomasz Aleksandrowicz el  Collegium Civitas atentigis i.a., ke ni frontas vaste komprenatan civilizacian konflikton. Interesan intervenon faris diplomato kaj parlamenta eksperto pri la problemoj de enmigrado Wojciech Gilewski dirante, ke „facile estas provoki radikalismon, kiam oni metas homon en la centron por eksterlandanoj, en kiu validas prizona reĝimo, la oficistoj ne konas lingvon nek kulturon de la apartigitoj, ekzemple servante tabuajn nutraĵojn. Eksa estro de likviditaj Militistaj Invigilservoj – WSI atentigis, ke teroristoj komencas apliki metodojn karakterizajn por specialaj servoj organizante komunikadon kaj konspirajn renkontojn, kaj severaj varbado­kriterioj malebligas enpenetri la radikalajn mediojn. La debato estis dediĉita al la temo „Pollando fronte al minacoj ligitaj kun islama radikalismo”.

El la elsendo 10.02.2015. Legas Tomek

Ŝipo por Universitato en Gotenburgo

En la ŝipfarejo Nauta en Gdansko (la norda Pollando) estis metita kilo de la moderna scienc­esplora ŝipo por la universitato en Gotenburgo, Svedio. Ĉiuj laboroj devintus finiĝi ĝis la fino de la jaro. La meto de la ĉefa konstru­elemento de la marunuo iam unusignife inaŭguris la konstru­procezon. Nun tio signifas mejloŝtonon en la konstru­procezo. La konstru­kontrakto por la ŝipo destinita al la sveda uni­versitato estis subskribita fine de 2013. Nauta venkis la rivaladon kun 14 eŭropaj ŝipfarejoj, i.a. kun la dana Damen kaj la finna STX. La konstruata en Gdansko ŝipo servos al la svedaj studentoj kaj sciencistoj por esplori globskalajn klimatajn ŝanĝojn en Skandinavio kaŭzitajn per la ŝanĝo de marfluoj kaj acideco de la mara akvo. Ĝi estos ekipita per modernaj laboratorioj kaj esplor­postenoj. La ŝipo pezante 800 tunojn estos longa 44,5 metrojn kaj vastos 11 metrojn. Sur ĝia ferdeko krom 5-membra personalo povos labori 20 studentoj kaj sciencistoj. Ĝi uzos je ĉirkaŭ 40 procentojn malpli da fuelo ol la nun laboranta por la universitato marunuo Skagerak.

 El la elsendo 03.02.2015. Legas Tomek

Caritas Polska solenas la 25-jariĝon

Caritas Polska solenas en 2015 la 25-jariĝon. Ĝi estas la plej bone konata en Pollando karitata organizo. Caritas funkcias sur la tereno de la tuta lando gvidante tranoktejojn, nutrejojn, domojn de soleca patrino, fenestrojn de la vivo, soci­terapeŭtajn kleriĝejojn, protekto­lokojn por malsanuloj en la fina vivstadio, distribu­ejojn de vestaĵoj, dis­tribejojn de nutraĵoj, labor­renkontojn de okupa terapio, centrojn de kriza interveno. Caritas krome engaĝiĝas eksterlande organizante helpon por Ukrainio, Irako, Sirio, Libano, Jordanio kaj Balkanio. Kadre de la jubilea jaro pasanta sub la devizo „Caritas por la familio”  inter multaj iniciatoj ĉiu monato estos dediĉita al malsama agadsfero de Caritas – ekzemple al helpo por ne­plenlertuloj, por senhejmuloj, por senlaboruloj, al infanoj. La ĉefaj jubileaj solenaĵoj okazos aŭtune, kiam estas planita i.a. internacia konferenco „Familio en la zorgo de Caritas”. Lige kun la jubileo en la Interreto kreiĝas servilo pri socia subteno de la karitataj iniciatoj kaj servilo dediĉita al Caritas-volontuloj entute ĉirkaŭ 100 mil personoj.

El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada

Tribunalo malfondis Societon de Silezia Nacio

La tribunalo en Opole (la sudokcidenta Pollando) malfondis la Societon de Silzia Nacio kaj verdiktis ĝian likvidon. Ĝi agnoskis valida la starpunkton de la Plej Supera Tribunalo, laŭ kiu ĝia nomo kaj la celo erarigas rilate juran apartigon de la silezia nacia malplimulto. La prezidanto de la Societo de Personoj de Silezia Nacieco anoncis apelacion kaj aldone direkton de la afero al kompetentaj organoj sur la eŭropa nivelo. Juristino Irena Majcher prezentante motivojn de la decido memorigis, ke laŭ la Plej Supera Tribunalo la nomo kaj celo de la societo povas implici eraran aserton pri ekzisto de la silezia nacio. La agado de la societo kun tiu nomo kaj kelkaj ĝiaj statut­paragrafoj lezas polan leĝaron, aparte leĝon pri naciaj kaj etnaj malplimultoj kaj balotkodon.

El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada

La 70-a datreveno de la liberigo de Auschwitz

Eksaj malliberigitoj kaj saviĝintoj el Holokaŭsto estis la plej gravaj gastoj dum la solenaĵoj ligitaj kun la 70-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau. Unue eksaj malliberigitoj metis florkronojn kaj bruligis torĉojn ĉe la Mortomuro sur la korto de la bloko 11  de la eksa koncentrejo en Auschwitz. Sekve en la Centro de Dialogo kaj Preĝo estis celebrita la sankta meso kun ilia partopreno. La kuliminaj solenaĵoj komenciĝis posttagmeze en tendo ĉe la ĉefpordo de la eksa koncentrejo Birkenau, nun Auschwitz II-Birkenau. Laŭvice la delegacioj bruligis torĉojn antaŭ la monumento de la viktimoj de la koncentrejo, kiu staras inter ruinoj de du plej grandaj gaskameroj de Birkenau. Antaŭtage de la solenaĵoj en la Librogalerio en Oświęcim kun la eksaj malliberigitoj de la koncentrejoj – inter kiuj plejmultis poloj – renkontiĝis ĵurnalistoj.

Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Birkenau kreiĝinta du jarojn poste fariĝis ekstermoloko de judoj. En la koncentreja komplekso funkciis koncentrejaj subfakoj. Germanoj ekstermis almenaŭ unu milionon 100 mil personojn: judojn, polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĝojn, alinaciaj malliberigitoj. La 27-an de januaro 1945 la koncentrejon liberigis soldatoj de la Ruĝa Armeo. Sur ĝia tereno en 1947 kreiĝis muzeo.

El la elsendo 27.01.2015. Legas Tomek

Boato kun hibrida motoro

La Mara Akademio en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) kune kun turka ŝipfarejo konstruos boaton, kiu utiligos la renovigeblajn energifontojn disponante pri la sunenergia-venta-elektra motoro. La lanĉo kaj la unua ralio de la marunuo okazos sur la Marmora Maro en 2016. La konsorcio de la Mara Akademio, la Varsovia Politekniko kaj Au­to­comp Ma­na­ge­ment ricevis unu milionon da eŭroj por kromfinanci la realigon de la projekto. La boato ekzempligos la evoludirekton de hibridaj motoroj kaj jakto­trunkoj en la plej proksimaj dudek jaroj. Dek kelk metrojn longa jakto por ĉ. 6-persona anaro estos konstruita el modernaj kompozitaj materialoj. La projekto kreiĝas kadre de la pro­gra­mu Era Net Trans­port,  kadre de kiu funkcias internacia konsorcio konsistanta el centroj financantaj scienc­esplorojn rilate transporton, kiel ministerioj, registaraj agentejoj kaj esplor­centroj. Inter 24 subjektoj el 18 landoj Pollandon reprezentas Nacia Centro por Esploroj kaj Evoluo.

El la elsendo 20.01.2015. Legas Maciek