POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Ĉinio logas per salajroj

Ne Kajmana Insularo, nek Aŭstralio – sed Ĉino estas la plej ofte elektata de eksterlandanoj loko por vivi kaj labori. Laŭ ekspertoj de la banko HSBC eksterlandajn al Azio logas unuavice altaj salajroj. Meze dum la jaro eblas gajni 74 mil dolarojn, tio estas je 10 mil pli ol ekvivalentas la meza salajro sur aliaj kontinentoj. Al la malavantaĝoj apartenas polucio en la ĉinaj metropoloj. HSBC enketis pli ol 7 mil personojn en 37 landoj. Post Ĉinio, kiel atrakcia laborloko,  viciĝis Germanio, Singapuro, Kajmana Insularo kaj Aŭstralio.

El la elsendo 03.12.2013 Legas Zbyszek

Cxinaj salajroj logas eksterlandajn laborantojn

Nova poŝtmarkoserio en la ciklo „Perditaj artverkoj

Antaŭnelonge la Pola Poŝto emisiis  tri poŝtmarkojn kun paŝteloj de Stanisław Wypiański, kiuj prezentas polan aktoron kaj reĝisoron el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, Ludwik Solski. La tri poŝtmarkoj – ĉiu en la eldonkvanto de 450 mil ekzempleroj – aperas en la ciklo „Perditaj artverkoj”. Ĝia celo estas atentigi, ke la artverkoj malaperintaj dum la 2-a mondmilito aŭ ŝtelitaj lige kun ĝi estas seninterrompe serĉataj. Sur la postmarke prezentitaj tolaĵoj de Wyspiański la aktoro estas prezentita en la roloj el teatraĵoj de Leopold Staff,  Ŝekspiro kaj Wyspiański. Dum la germana pribombado la varsovia loĝejo de Solski – elstara pola aktoro, reĝisoro kaj teatra direktoro en septembro 1939 estis damaĝita. Multnombra kolekto de liaj artverkoj perdiĝis.

El la elsendo 29.11.2013. Legas Gabi

Nova posxtmarserio el la ciklo Perditaj Artverkoj

Disingo por la Polaj Ŝtataj Arbaroj

Fine de novembro 2013 dum la Monda Scienca Forumo en Rio de Janeiro la pola institucio Ŝtataj Arbaroj kaj la sudafrika organizo Endangered Wildlife Trust ricevos la premion de la sultano de Omano,  Kabus ibn Sa’ida, kiu premio estas atribuata de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. Ricevas ĝin personoj, institucioj kaj organizoj agantaj favore al la protekto de la natura medio. La rekomendo por la Polaj Ŝtataj Arbaroj venis de la pola natur­ministerio, subtenita i.a. de la Landa Unesko-Komitato kaj Kulturministerio. Oni reliefigis preskaŭ la 90-jarajn administrajn spertojn de la institucio Ŝtataj Arbaroj. La fakto, ke  preskaŭ 80 procentoj de la polaj arbaroj troviĝas sub la protekto de la institucio igas ĝin la plej granda ĉi-speca firmao en Eŭropo. Ne subtaksinda estas la fakto, ke unu el la plej gravaj celoj de la institucio Polaj Ŝtataj Arbaroj estas disponigi arbarojn al homoj kaj altigi ilian ekologian konscion. Ne subtaksinda estas la malfermiĝo de la institucio je novaj amaskomunikiloj. Kiel­ la ekzemplo povas servi la interreta dis­bildigado el la nestoj de cikonioj aŭ de blankaj agloj. Ĉi lasta estis sekvata de pli ol 20 mil internaŭtoj.

El la elsendo 26.11.2013. Legas Milada

Polaj Sxtataj Arbaroj premiitaj

Post la pariza konferenco pri senlaboreco en EU

Jam pli ol 26 kaj duona milionoj da eŭropuniaj loĝantoj estas senlaboraj, inkluzive de kvin kaj duona milionoj da personoj ĝis la 25-a vivojaro. Tiaj estas la donitaĵoj de Eŭrostat. Al tiu problemo estis dediĉita la okazinta meze de novembro en Parizo konferenco pri la kontraŭbatal­ado de senlaboreco de junuloj en Eŭropo. Tiu fenomeno maltrankviligas fakulojn. Por aktivigi ilin Bruselo intencas dediĉi en la jaroj 2014-2020 eĉ 8 miliardojn da eŭroj. La problemo de senlaboreco inter gejunuloj ne evitas Pollandon. Multaj polaj altlernejaj diplomitoj ne povane trovi laboron enlande serĉas ĝin eksterlande. Tiel Pollando investante por klerigi ilin samtempe ilin perdas. Specialistoj atentigas pri neceso de energiaj agadoj flanke de la ŝtato, ĉar iliaopinie la sola alvokado al memdungiĝo kaj establado de propraj firmaoj ne solvos la problemon.

El la elsendo 26.11.2013. Legas Milada

En Parizo pri senlaboreco en EU<

Unu el la kampanjoj de hitlera Germanio ekstermi la polajn intelektulojn

La 6-an de novembro pasis la 74-a datreveno de la Speciala Kampanjo Krakovo,  kadre de kiuj germanoj invitis al Collegium Novum en Krakovo profesorojn de la Jagelona Universitato    por prezenti la prelegon pri la germana starpunkto rilate al la scienco kaj superaj lernejoj. Efektive temis pri  „Aktion gegen Professoren”, efektivigita de la krima subtaĉmento de Einsatzkommando D gvidita de SS-viro Bruno Müller. La subalternuloj de Hitler malliberigis 184 universitatajn lekciantojn el la Jagelona Universitato, el la Fand- kaj Minindustria Akademio kaj unuopajn personojn el aliaj altlernejoj. La koncentrejo Sachsenhausen signifis por ili la morto­verdikton. La evento estis tiom skandala, ke pri la sorto de famaj polaj sciencistoj intervenis… Mussolini. Parto estis liberigita, sed la travivitaj spertoj fariĝis kaŭzo de ilia baldaŭa morto.

El la elsendo 22.11.2013. Legas Milada

zap_bp_24

Ĉu en EU estos kultivebla modifita maizo 1507

La Eŭropa Komisiono petis la registarojn de la eŭrouniaj landoj permesi la kultivadon de la genetike modifita maizo 1507. Informis pri tio la unia komisaro por sanaferoj Tonio Berg. Tiu postulo fariĝos en decembro temo de la eŭropunia renkonto de la ministroj pri la medioprotektao. Se en la Konsilio ne estos atingita kvalifikita plimulto por aŭ kontraŭ  – la Komisiono aŭtomate devos ĝin aprobi. La last­merkreda decido de la Komisiono estas sekvo de la verdikto de la eŭropunia Tribunalo, kiu la 26-a de septembro agnoskis, ke la Eŭropa Komisiono sindetenis sin de agadoj koncerne peton de la firmao Pioneer de antaŭ 12 jaroj pri permeso kultivi la modifitan genetike maizon 1507.  Tiu maizo estas allasita al la aplikado en la nutraĵoj kaj furaĝoj, sed ne al la kultivado. La decidon de la Eŭropa Komisiono kritikis Greenpeace.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Tomek

Pri kultivado de maizo 1507 en EU

Nova opinisondado pri poruniaj agordoj en Britio

La plej nova opinisondado pri la rilato de britoj al la Eŭropa Unio elmontras kreskantan separismon. Du trionoj de la respond­intoj en la enketo de la gazeto „Huffingston Post” deklaris volon, ke Britujo forlasu la Union. Dum iom pli ol tagnokto la sondadon partoprenis 17 kaj duona mil personoj. 36 procentoj asertis, ke Britujo restu en la Unio pro la ekonomiaj motivoj tamen eĉ 64 procentoj deklaris tion malgrava. La demando pri ekonomiaj avantaĝoj estis diktita de la starpunkto de la Konfederacio de Brita Industrio – CBI, kiu latlunde lanĉis kampanjon por resti en la Unio.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Milada

Britoj en nova sondado pri EU

La novembra Tago de Solidareco kun Niĝerio

La 10-a de novembro estis dediĉita en la pola Katolika Eklezio al kristanoj en Niĝerio. Laŭ la veninta al Pollando episkopo Hyacinth Oroko Egbebo la ĉefa defio de la Niĝeriaj kredantoj estas la krima agado de la organizo Boko Haram, kies celo estas kontraŭbatali ĉion,  kio venas el Okcidento: preĝejojn, lernejojn hospitalojn por envivigi la islaman ŝariaton. Boko Haram celas plenan islamigon de la lando. Ĝiaj teroristoj mortigas ne sole kristanojn, sed ankaŭ kontraŭbatal­antajn soldatojn kaj policistojn, eĉ muzulmanojn mem, se ili kritikas ilian agadon.

El la elsendo 19.11.2013. Legas Zbyszek

Tago de Solidareco kun Nigxerio

Malgranda Pollando en Hinda Unio

La 10-an de novembro okazis la hindunia premiero de filmo pri maharaĝo savanta polajn infanojn. La filmo „Malgranda Pollando en Hinda Unio” rakontas historion de ĉirkaŭ unu mil polaj infanoj, al kiuj dum la 2-a mondmilito helpis la reganto de Ĝamnagar. Dank’ al prezento de la filmo en la kanalo Doordarshan [do-ĉan] konatiĝis kun ĝi ĉ. 150 milionoj da spektantoj.  La polaj infanoj el la infero de la sovetaj tendaroj kaj ekzilejoj de Siberio trafis al Hinda Unio tra dezertoj de la Centra Azio kaj tra Irano. La maharaĝo konstruigis al ili el siaj privataj rimedoj estadtendaron kaj certigis dignajn vivkondiĉojn. Ĉiujn grupojn de polaj infanoj li bonvenig-adis per la vortoj:  „Ne opiniu vin orfoj. Nun vi estas ĝamnagaranoj kaj mi estas patro, la patro de ĉiuj loĝantoj de Ĝamnagar, ankaŭ la via”. La helpokampanjo dediĉita al polaj infanoj en 1942 estis realigita kun delegitoj de la Armeo de generalo Władysław Anders kaj kunlabore kun la pola konsulejo en Bombajo, la Ruĝa Kruco kaj la tiama brita administracio. La filmo realigita de Anu Rada estis financita de la hindunia ŝtata televido Doordarshan kaj la registaro de la provinco Guĝarato, en kies loko Ĝamnagar loĝis polaj infanoj. La kunproduktintoj de la filmo estis pola Nacia Aŭdovida Instituto kaj la pola televido kiel teknika partnero.

El la elsendo 15.11.2013. Legas Milada

Malgranda Pollando en Hinda Unio

Interretaj servoj de la Pola Poŝto

Ekde la 5-a de novembro klientoj de la Pola Poŝto povas aĉeti en la Interreto kaj sekve presi poŝtmarkojn. Ili povas ankaŭ skribi interrete leteron kaj sendi ĝin tradicie. Liveros ĝin al adresato leterportisto. La interreta platformo de Pola Poŝto ofertas do  novleteron kaj nov¬poŝtkarton. Jam de kelkaj monatoj utiligante mobil¬aparatojn eblas presi faritan de si foton kaj sendi tian karton al dezirata persono. Dume nov¬poŝtmarko kaj novletero estas realigeblaj pere de komputilo, sed baldaŭ la oferto estos vastigita je tabletoj kaj plur¬funkciaj poŝtelefonoj.

El la elsendo 12.11.2013. Legas Tomek

Novaj interretaj servoj de Pola Posxto