POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Andrzej Duda transprenis prezidentigan balotakton

Andrzej Duda, la prezidento-elektito dum aparta solenaĵo en la reĝa Wilanów-palaco en Varsovio transprenis la balotakton, konfirmanta lian elekton je la pola prezidento el la manoj de la prezidanto de la Ŝtata Balotkomisiono, Wojciech Hermeliński. La solenaĵo en la Blanka Salonego de la reĝa Wilanów-palaco okazis tie la unuan fojon. En sia mallonga porokaza alparolo Andrzej Duda esprimis dankon al poloj pro la elekto substrek­ante, ke la tasko de la prezidento estas servi al la tuta nacio. Poloj bezonas senton de komuneco kaj rekonstruon de fido al la aŭtoritatoj, li diris. En la finaj vortoj la prezidento-elektito direktis peton al reprezentanoj de Civitana Platformo konservi serizecon en la parlamentaj laboroj evitante en la portempa periodo gravajn reĝimajn ŝanĝojn, evitante paŝojn, kiuj vekas emociojn kaj kreas konfliktojn. Tio estas necesa – laŭ la prezidento-elektito – por konstrui komunumon.

El la elsendo 29.05.2015. Legas Barbara

David Cameron en Varsovio kaj Berlino

Reformo de la Eŭropa Unio, situacio en Ukrainio kaj la problemo de la enmigrantoj  estis la ĉefaj temoj de interparoloj de la pola kaj brita ĉefministroj Ewa Kopacz kaj David Cameron. Kiel deklaris la pola ministro por la eŭropaj aferoj, Rafał Trzaskowski, pri multaj aferoj kiel i.a. la problemo de sekureco, kohera merkato kaj grandigo de la konkurenc­eco de la Unio Pollando kaj Britio havas similajn starpunktojn. Tamen Pollando ne akceptos solvojn, kiuj diskriminacios polojn.

Post la vizito en Pollando Cameron renkontiĝis en Berlino kun la kanceliero de Germanio, Merkel. Ŝi deklaris je la sugestoj de la brita ĉefministro, ke  ke ŝanĝo de la traktatoj “ne estas plene malaebla” kaj se estas volo, tiam troviĝos manieroj solvi tiun problemon, sed ne eblas pri tio nun decidi. Samtempe la germana kaj brita politikistoj konstatis, ke Eŭropo de du rapidecoj jam estas fakto”.

El la elsendo 29.05.2015. Legas Barbara

Andrzej Duda – prezidento-elektito

Lastdimanĉe okazis la 2-a raŭndo de la prezidentigaj balotoj. La balotfrekventeco egalis al 55,34 procentoj. Venkis Andrzej Duda, kiu akiris 51,55 procentojn de la voĉoj. La nun oficanta Bronisław Komorowski ricevis 48,45 procentojn de la voĉoj.

Por Andrzej Duda voĉdonis pli ol 60 procentoj de la plej junaj balotantoj:  lernantoj kaj studentoj, krome kamparanoj, laboristoj kaj senlaboruloj. Li akiris ankaŭ fidon de  laborantoj de administracio kaj servoj, emeritoj kaj pensiuloj.  Bronislaw Komorowski venkis nur inter direktoroj, estroj kaj merkatistoj.  Virinoj balotis egale por ambaŭ kandidatoj. Andrzej Duda estis subtenita de pli multaj viroj. En la prezidentaj balotoj eksterlande venkis Andrzej Duda, akirinte 55,93 procentojn de la voĉoj. Por Bronislaw Komorowski balotis 44,07 procentoj de la voĉdonintoj. Andrzej Duda gajnis balotojn en Britio, Usono, Irlando, Francio, Norvegio, Kanado. Pli da balotintoj voĉdonis por Bronisław Komorowski en Germanio, Nederlando, Belgio.

La solenaĵo de la enmanigo de la nomumakto je prezidento al Andrzej Duda  okazos la 29-an de majo en Wilanów-Palaco. La prezidentan oficon Andrzej Duda transprenos la 6-an de aŭgusto 2015 post la prezidenta ĵuro deklarita antaŭ la Nacia Asembleo.

El la elsendo 26.05.2015. Legas Krystyna

La 6-jaruloj devige al lernejoj

Komence de marto la Sejmo per la voĉoj de la reganta koalicio rifuzis la socian projekton de amendo de kleriga leĝo, kiun subskribis 300 mil poloj. Ĝi estis ebliganta al la gepatroj mem decidi, ĉu ili direktos sian infanon al la unua klaso de la baza lernejo en la aĝo de 6 aŭ 7 jaroj. Laŭ la nun valida leĝo la lernodevo en la nova lernojaro rilatos al ĉiuj infanoj naskiĝintaj en 2009 kaj en la dua duono de 2008. Entute 650 mil 6-jaruloj.

La gepatroj tamen ne restas senpovaj, ĉar ili povas utiligi la prokrasto­proceduron, pri kio informas la retejo de la Fondaĵo Aferprezentanto de la Gepatraj Rajtoj. La fondaĵo funkciigis krome telefon­deĵorojn de psikologoj. En la psikologiaj-pedagogiaj konsultejoj komenciĝis la viciĝado de gepatroj, kiuj vizitonte ilin kun siaj infanoj ricevos dokumentitan respondon ĉu ilia infano taŭgas por la komenco de la lernado kiel 6-jarulo aŭ kiel 7-jarulo.

El la elsendo 26.05.2015. Legas Milada

Lingvoj de malplimultoj en Varmio kaj Mazurio

En Olsztyn [olŝtin], (la norda Pollando) okazis instruista konferenco dediĉita al la instruado de la lingvoj de la naciaj malplimultoj  el la varmia-mazuria vojevodio. En la nuna lernojaro lernas ilin pli ol 1800 infanoj.  1071 infanoj lernas  la germanan lingvon kaj 803 la ukrainan. La germana lingvo estas instruata en 21 bazaj lernejoj kaj gimnazioj, la ukraina en 53 lernejoj, inkluzive de du super­gimnaziaj. La instruado okazas plej ofte en la formo de kromaj lernookupoj. Dum la konferenco  estis prezentita la ideo enkonduki en lernejojn la lernadon de la romaa lingvo. Tiu postulo tamen frontas malfacilaĵojn, ĉar en altlernejoj ne ekzistas fakultatoj pri la romaa filologio, do mankas diplomitaj instruistoj.  Oni klopodos instrui ĝin postlecione. La lingvoinstruado  estos ligita kun la instruado de la romaaj tradicio kaj historio.

El la elsendo 26.05.2015. Legas Milada

Siriaj kristanoj volas veni al Pollando

300 kristanaj familioj el Sirio volas veni al Pollando. Tio por ili signifas unusolan savvojon kontraŭ la teroristoj el la Islama Ŝtato, kiuj ĉiam pli premas Sirion. Manko de permeso, vizoj kaj aliaj necesaj dokumentoj malebligas al sirianoj forlasi la landon kaj legale transpaŝi limon de fremda ŝtato. En tiu situacio la siriaj familioj povus esti ĉirkaŭpren­itaj per translokiga proceduro. Pri akcepto de 300 persekutataj kristanaj familioj kaj 150 orfaj infanoj en Pollando klopodas la Fondaĵo Estera. Laŭ Miriam Schaded, la prezidanto de la fondaĵo manko de rapida reago endanĝerigas ilin je hombuĉado kaj morto.  La kostojn de la alveno kaj vivteno de siriaj familioj estus kovrontaj karitataj organizoj kune kun  kristanaj Eklezioj kaj merkatistoj.

El la elsendo 19.05.2015. Legas Tomek

Kvota dislokado de la sudeŭropaj enmigrantoj

Por fino de majo la Eŭropa Komisiono volas pretigi programon de la dislokado de la sudeŭropaj enmigrantoj en la unuopaj landoj de la Eŭropa Unio. Pollando devus acepti preskaŭ unu mil azilpetantojn. Laŭ Komisiono en la plej proksima tempo necesos disloki 20 mil enmigrintojn. La 13-an de majo la vicprezidanto de la Komisiono, Frans Timmermans prezentis enkondukan planon. Laŭ tiu modelo al Pollando trafus 960 personoj troviĝantaj en portempaj tendaroj ekster la Unio kaj 5, 64 procentoj de la enmigrintoj, kiuj jam troviĝas en la sudo de Eŭropo. Laŭ Timmermans temas pri portempa programo. Ĝis la jarfino la Eŭropa Komisiono intencas enkonduki ankaŭ sistemon de la dislokado de enmigrantoj por konstante. Por la transloko de enmigrantoj el ekster la Unio oni destinos 50 milionojn da eŭroj.

El la elsendo 19.05.2015. Legas Milada

Prezidentaj balotoj 2015

Laŭ la informo de la Ŝtata Balotkomisiono en la prezidentaj balotoj en Pollando, la 10-an de majo 2015, kiujn partoprenis 11 personoj,  gajnis Andrzej Duda akirinte 34,76 procentojn de la voĉoj. La duan lokon okupis Bronisław Komorowski ricevinte la subtenon de 33,77 procentoj de la balotintoj. La trian lokon okupis Paweł Kukiz kun la subteno de 20,8 procentoj de la voĉoj. La ceteraj kandidatoj ricevis de 3,26 ĝis 0,2 procentoj de la voĉoj. Tio signifas, ke okazos la 2-a balotraŭndo.

Balotrajtaj estis pli ol 30 milionoj da poloj. La balotfrekventeco lastdimanĉe egalis al 48,96 procentoj. Poloj denove direktiĝos al balotujoj por elekti la prezidenton de Pola Respubliko post du semajnoj, la 24-an de majo 2015.

El la elsendo 12.05.2015. Legas Krystyna

La 70a datreveno de la finiĝo de la 2-a mondmilito

Antaŭ 70 jaroj Germanio subskribis senkondiĉan kapitulacon, kiu finis la eksplodigitan de ĝi la 1-an de septembro 1939 militon en Eŭropo. La subskribo okazis je la 22a 30 laŭ la eŭropa tempo. Pro la tempodiferenco inter la eŭropaj landoj kaj Moskvo funkcias du oficialaj datoj de ĉi tiu historia evento. La 8-a kaj la 9-a de majo, kaj ĉi-lastan daton oni solenas en Rusio.

En Pollando la porokazaj solenaĵoj okazis sur la promontoro Westerplatte. Venis por ili i.a. la prezidentoj de Pollando,  Bulgario, Kroatio, Kipro, Ĉeĥio, Estonio, Rumanio, Ukrainio kaj la slovaka ĉefministro. Ĉeestis la ĝenerala Uno-sekretario Ban Ki Mun kaj prezidanto de la Konsilio de Eŭropo Donald Tusk. En la nomo de la ĉeestantoj komunan florkronon oni metis ĉe la monumento de la Defendantoj de la Marbordo.

En la gdanska Eŭropa Centro de Solidareco  okazis en la ĉeesto de la invititaj gastoj la historia podia  diskuto. Pri la sekvoj de la 2-a mondmilito laŭ la 70-jara perspektivo kaj la malsama memoro pri tiu konflikto diskutis historiistoj el kelkaj landoj, el Belgio, Usono, Rusio, Brito, Francio, Pollando kaj Germanio.

El la elsendo 08.05.2015. Legas Krystyna

70a datreveno de la militfino

Kavalira turniro en Malbork

Poloj avanas kaj estas ĉampionoj en la rajda arkopafado. Pasintjare dum maja internacia turniro ili akiris 9 orajn medalojn en 10 rival­branĉoj sur la kampoj de la 15-jarcenta Grunwald-batalo. En la turniroj de la rajda arkopafado krom celtrafa kaj rapida sagopafado gravan rolon ludas la kapablo kunlabori kun la ĉevalo. Multaj rivalantoj venas por la turniroj kun la propra ĉevalo, kvankam okazas, ke organizantoj zorgas pri ĉevaloj aparte tiam, kiam turniroj okazas sur aliaj kontinentoj aŭ en foraj landoj. La rajda arkopafado signifas ne sole spektaklecan distron, sed ĉiam pli popularan sportbranĉon. Ankaŭ nunjare poloj estis senkonkurencaj akirinte medalon en ĉiu el 10 konkurencoj de la monda ĉampionado en la sportaj Kavaliraj Bataloj, entute 6 orajn, po du arĝentajn kaj bronzajn.  La eventon, kiu finiĝis lastdimanĉe en Malbork partoprenis 500 kavaliroj el 26 landoj de la mondo. La duaj en la medala klasifiko estis reprezentantoj de Britio akirinte 5 medalojn. Po du medalojn elbatalis taĉmentoj el Hispanio, Kanado, Usono kaj Danlando. Po unu forportis kavaliroj el Novzelando, Sudafrika Respubliko, Japanio, Aŭstrio, Litovio, Estonio kaj Germanio.

El la elsendo 05.05.2015. Legas Barbara kaj Tomek