POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Sepultaj solenaĵoj de Władysław Bartoszewski

Lastlunde okazis la sepultaj solenaĵoj de la mortinta la 24-an de aprilo Władysław Bartoszewski. Krom la plej proksima familio, amikoj kaj konatoj partoprenis ilin ankaŭ la prezidentoj de Pollando kaj Germanio, la pola ĉefministro, la estro de la Konsilio de Eŭropo, marŝaloj de la Senato kaj Sejmo, eksaj prezidentoj de Pollando, ministroj, varsovianoj.

La sanktan meson celebris kardinalo Kazimierz Nycz. En la porokaza homilio episkopo Grzegorz Ryś difinis Bartoszewski kiel homon de du dialogoj: la pola-germana kaj la pola-kristana-juda. Li atentigis, ke multaj el la laboroj de Władysław Bartoszewski servis  al „konservo de memorlokoj, kaj en tiuj ĉi lokoj al firmigado de la memoro de la generacio, kiu spertis hororon de tiuj lokoj kaj nun jam foriras. Memori devas laŭvica generacio, kaj post ĝi la sekva kaj la sekva. Homoj sen memoro estas homoj sen estonteco. Memoro signifas ĉiam „memoria futuri”. Ne memorante la pasintecon ni permesas al estonteco, ke ĝi evoluu memstare; ni ne kreas ĝin, sed senpripense malfermas ĝin je ĉiuj eĉ plej satanecaj scenaroj.

El la elsendo 05.05.2015. Legas Krystyna

Jubileoj en la pola Tatry-montaro

Komenciĝas la somersezono ankaŭ en la pola Tatry-montaro, kiu en la nuna jaro solenas du jubileojn. La telfero al la pinto Kasprowy Wierch en la okcidenta Tatry-montaro alta 1897 metrojn havas 79 jarojn. Meze de marto 1936 nur post 7-monataj laboroj ĝiaj vagonetoj portis al la pinto la unuajn pasaĝerojn. Tio estis la unua en Pollando telfero  lokinta Zakopane en la avana vico de la mondaj montaraj ripozlokoj. Ĝi estis unu el la plej longaj en Eŭropo. En la 30-aj jaroj similan infrastrukturon havis sole la svisa Davos. Sian 90-jariĝon en marto solenis  ankaŭ la skisaltejo de Zakopane Wielka Krokiew, sur kiu en marto 1925 okazis la unua rivalado pri la skisaltado. La tiama rekordo egalis al 36 metroj, la nuna egalas al 140 kaj duona metroj.

El la elsendo 05.05.2015. Legas Barbara kaj Tomek

En la norda Pollando kreiĝos la unua subakva komplekso

La projekto de subakva hotelo de la firmao Deep Ocean Tech­no­lo­gy en la norda Pollando vekas ĉiam pli grandan interesiĝon. Jarkomence finiĝis la ligitaj kun ĝi esploroj kun­financitaj de la Eŭropa Unio kaj Nacia Centro pri Esploroj kaj Evoluo. Unu el la objektoj kreiĝos en la Triurbo: Gdańsk, Gdynia, Sopot. Ĝi havos esploran, turisman kaj instrukcian karakteron. Interalie temos pri la scienca centro pri la mara medio, pri laboratorio de novaj profund­akvaj teknologioj, pri centro de la mara instrukci­ado i.a. por la profundakvaj teknikaj plonĝistoj. La firmaon kontaktas investantoj el la tuta mondo, ĝi estas invitata por diversspecaj internaciaj ekonomiaj forumoj, merkatistaj renkontiĝoj en tiaj landoj kiel la Saŭda Arabio, Aŭstralio, Ĉinio, Japanio, Kanado, Kataro, Usono, Uniiĝintaj Emirlandoj.

Ĉi-jare la kompanio Deep Ocean Tech­no­lo­gy ricevis la premion de Blo­om­berg Bu­si­nesswe­ek Pol­ska „Luminatus 2015” pro novumoj en la kategorio Projekto. Pasintjare premiis ĝin la loĝantoj de la regiono per Aloj de la Triurbo pro la projekto de la subakva hotelo Water Di­scus.

El la elsendo 05.05.2015. Legas Maciek

Ĝis la 29.04.2015 ekspozicio omaĝe al Smoleńsk-pereintoj

Ĝis la 29-a de aprilo sur Piłsudzki-Placo en Varsovio funkcias la ekspozicio „Portretoj de Smoleńsk-pereintoj”. La inaŭgurita la 11-an de aprilo prezento sur la cirkloplano enhavas 96 nigrajn-blankajn portretoj de personoj, kiuj antaŭ 5 jaroj pereis fluganate por solenaĵoj omaĝontaj la polajn viktimojn de Katyń-krimo en ĝia 70-a datreveno. La ekspozicio havas la formon de cirklo kun diametro de 20 metroj. Ĝiaj eksteraj muroj faritaj el polurita ŝtalo spegulantaj la pulsantan vivon de la urbo enhavas la daton de la katastrofo.  Interne troviĝas fotoj kaj biogramoj de la viktimoj kaj ankaŭ informo pri la katastrofo. Super ili troviĝas citaĵo el la poeziaĵo de Zbigniew Herbert „Vi saviĝis ne por vivi, vi havas malmultan tempon, necesas doni la ateston”. La paneloj kun fotoj estas prilumataj, tiel la ekspozicio estas videbla ankaŭ postkrepuske.  Kiel ekspoziciloko estas elektita Piłsudzki-placo pro la troviĝanta sur ĝi Tombo de Nekonata Soldato kaj la tiel nomata papa kruco signanta lokon de la sankta meso celebrita de Johano Paŭlo la 2-a dum lia unua pilgrimvizito en Pollando. Sur la placo la 17-an de aprilo 2010 okazis la funebra diservo favore al la vitimoj de la katastrofo. La ekspozicion laŭ la iniciato de viktimofamilioj prilaboris Muzeo de la Historio de Pollando (www.smolensk.muzhp.pl).

El la elsendo 28.04.2015. Legas Barbara

Mortis Władysław Bartoszewski

Vendrede vespere mortis havante 93 jarojn Władysław Bartoszewski, eksa pola ministro por la eksterlandaj aferoj, senatano, socia aktivulo. Li estis aŭtoro de multaj libroj kaj publikaĵoj, plenrajtigito de la ĉefministro por la internacia dialogo. De ok jaroj li respondecis pro la pola-juda dialogo. Liaj publikaĵoj rilatis aparte al la Varsovia Insurekcio 1944, polaj-judaj kaj polaj-germanaj rilatoj.  En la ĉefministra kancelario ekde lundo ĝis dimanĉo estas elmetita kondolencolibro.

Antaŭ 9 jaroj Władyslaw Bartoszewski transprenis en Bjalistoko Medalon de Toleremo de Zamenhof-Fondumo atribuatan pro kompreno kaj respekto de kultura, nacia kaj religia diverseco.

El la elsendo 28.04.2015. Legas Krystyna

Pollando helpe post la tertremo en Nepalo

Caritas Polska, Pola Humaneca Kampanjo kaj  UNICEF Polska reage je la tertremo en Nepalo tuj komencis la monkolektadon por aĉeti akvon, nutraĵojn kaj medikamentojn necesajn post la tertremo, kiu plagis Nepalon kaŭzinte milojn da mortintoj kaj vunditoj.

UNICEF Polska preparis ankaŭ du aviadilajn  transportojn kun humaneca helpo, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 120 mil tunoj da necesaj produktoj, tendoj, plejdoj kaj medicinaj instrumentoj. Al Katmanduo lunde venis grupo de polaj savantoj el la Pola Centro de Internacia Helpo. Surloke estas kelkdekpersona grupo  de polaj fajrobrigadistoj el la serĉ-sava grupo HUSAR kun 12 serĉhundoj kaj necesa ekipaĵaro. La tertremo kun la forto de 7,9 gradoj en Richter-skalo estis la plej forta ekde 81 jaroj.

El la elsendo 28.04.2015. Legas Krystyna

Ĉirkaŭ la problemoj de nelegala enmigrado en la sudo de Eŭropo

Lastlunde la ĉefministroj de Italio Matteo Renzi kaj de Malto Joseph Muscat alvokis en Romo la Eŭropan Union pri decidfirma kaj komuna agado lige kun la lavanga alvenado de enmigrantoj kaj katastrofoj sur Meditereaneo. Iliaopinie necesas meti finon al la kontrabandado de homoj.  La tragedio de enmigrantoj en ĉi tiu regiono de Eŭropo dominis dum la lunda renkontiĝo de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la Unio en Luksemburgo, al kiuj posttagmeze aliĝis la uniaj ministroj por la internaj aferoj. Ilia tasko estis konsideri la unian reagon je la tragika situacio. Nokte inter sabato kaj dimanĉo sekve de katastrofo de la fiŝkaptista boato naviganta el Libio al Italio povis perei eĉ 950 personoj. Estis savitaj 28, oni retrovis la kadavrojn de 24. Laŭ Federica Mogherini, la estro de la unia diplomataro la lunda komuna renkontiĝo povis servi al preparo de eventuala eksterordinara pintrenkonto de la Unio ĉi-semajne, se la estro de Konsilio de Eŭropo, Donald Tusk decidos ĝin kunvoki. Li estis gvidanta ĉi-rilatajn konsultojn.

La decido estis alprenita lunde vespere kaj laŭ la informo de Donald Tusk, la prezidanto de la Konsilio de Eŭropo eksterordinara pintrenkonto de la Eŭropa Unio dediĉita al la situacio sur Medeitereaneo okazos ĵaŭde.

 El la elsendo 21.04.2015. Legas Krystyna

la problemoj de lavanga enmigrado (2)

La plej Supera Kontrolĉambro kritike pri la komunumaj balotoj 2014

La Plej Supera Kontolĉambro en sia raporto pri la lastaj komunumaj balotoj en Pollando informis pri eraroj kaj malregulaĵoj en la Landa Balotoficejo. La raporto koncernas la utiligon de rimedoj el la ŝtatbuĝeo por la informadika priservo de la komunumaj balotoj. La kontrolĉambro konstatis i.a. mankon de longdaŭraj informadikaj  planoj kaj tion, ke la aŭkcio pri sistemo priservonta la balotojn ne estis honesta kaj kreis riskon de korupto. La kontrolo rilatis sole al la Landa Balotoficejo. Ne estis kontrilitaj Ŝtata Balotkomisiono nek la trapaso de la balotoj. Komence de aprilo ĝi informis la prokuroraron kaj Agentejon pri Interna Sekureco pri ĵus la menciitaj „gravaj malregulaĵoj”. Laŭ aliaj informoj la komunumaj balotoj 2014 signifis malsukceson de demokratio en Pollando. Temis ne sole pri averio de infmadika sistemo, enorma skalo de nevalidaj voĉoj, longiĝa atendado je balotrezultoj, sed ankaŭ pruvitaj malregulaĵoj en preskaŭ ĉiu balotregiono. En februaro 2015 estis atingita interkompreniĝo inter reprezentantoj de kelkdek sociaj organizoj, sekve de kio estis establita Movado por Kontroli la Balotojn. Ĝia celo estas la civitana kontrolo de la balotoj. En majo 2015 en Pollando okazos prezidentaj balotoj, aŭtune la parlamentaj.

 El la elsendo 14.04.2015. Legas Milada

krtike pri la lastaj komunumaj balotoj

La 5-a datreveno de la aviadila katastrofo apud Smolensko

La 10-an de aprilo 2015 pasas la 5-a datreveno de la kraŝo de la pola registara aviadilo apud Smolensko. Pereis en ĝi 96 personoj, inter ili la prezidento de Pola Respubliko Lech Kaczyński kun la edzino, eksa prezidento en la elmigrejo, vicmarŝaloj de la Sejmo kaj Senato, grupo de parlamentantoj, komandantoj de la Polaj Armeaj Fortoj, laborantoj de la Prezidenta Kancelario, estroj de la ŝtataj institucioj, sacerdotoj, reprezentantoj de ministerioj, kunbatalintaj kaj sociaj organizaĵoj, akompanaj personoj enirantaj la polan delegacion, kiu celis al la solenaĵoj ligitajn kun la 70-a datreveno de Katyń-krimo. Peris ankaŭ  la aviadilanaro. Neniu transvivis.

Ĝis nun al Pollando ne revenis la vrako de la aviadilo nek la tn. nigraj kestoj. La 13-an de marto 2015 la Eŭropa Parlamento alvokis pri ilia tuja redono al Pollando.

Lastmerkrede okazis la gazetara konferenco de la familioj de la viktimoj de la katastrofo, en kiu estas postulata la internacia juĝesplorado pri la ĝis nun ne klarigita katastrofo. Al tiu postulo rilatigis sin en la televida programo de la stacio Republika Jaroslaw Kaczyński, la prezidanto de Juro kaj Justeco. Li memorigis, ke en 2010 la Eŭropuniaj aŭtoritatoj ofertis sian helpon ĉi-rilate, tiaj proponoj  venis ankaŭ flanke de NATO. Ili restis senreagaj. Laŭ prezidento Bronisław Komorowski la ideo de internacia komisiono esploronta la kaŭzojn de Smoleńsk-katastrofon estas „io decide  ne konvena kaj antaŭdata” antaŭ ol pola prokuroraro finos sian esploradon pri la kaŭzoj de la katastrofo el 2010.

El la elsendo 10.04.2015. Legas Barbara

La 5-a datreveno de la katastrofo

Zortrax – sukceso de junaj loĝantoj de Olsztyn

La tri­dimensiaj presiloj de la firmao Zortrax el Olsztyn (la norda Pollando) estas aĉeteblaj en Usono kaj en multaj uniaj landoj. Nun la kompanio planas borsan debuton ĝis la fino de la unua jarkvarono de 2015.

Zortrax aperis sur la usona merkato en 2013 post brila kampanjo  de junaj poloj el Olsztyn en la paĝoj de Kick­star­ter. Ili gajnis tiam 180 mil dolarojn kaj aperis sur la mondaj merkatoj. Nun la produktoj de la firmo estas aĉeteblaj en ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio. La firmao malfermis fine de la 2014 la unuan polan salonon de la tridimensia presado, en kiu eblas ne nur aĉeti presilon kaj akcesoraĵojn, sed ankaŭ veni kun la propra projekto kaj presi ĝin surloke. Nunjare simila pressalono estos funkciigita en unu el la eŭropaj urboj.

El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada