POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La krakovaj kristnaskaj kripetoj

Tradicie lastĵaŭde (t.e. dum la unua ĵaudo de decembro) sur la soklo de Adam Mickiewicz-monumento en Krakovo ĉe la krakova foirplaco estis prezentitaj la nunjaraj kristnaskaj kripetoj,  de kie ili estis transportitaj por ekspozicio en la Historia Muzeo de la urbo. Entute temas pri 171 verkoj (120 realigitaj de infanoj kaj gejunuloj kaj 51 de plenkreskuloj kaj senjoroj). Dimanĉe estos anoncitaj rezultoj de la 75-a eldono de krakovaj Jesukripetoj, post kio la postkonkursa ekspozicio daŭros ĝis la 25-a de februaro. La nunjara eldokonkurso okazas en aparta etoso, ĉar la tradicio de ĝia elfarado povas trafi sur la Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. La herooj de la nunjaraj kripetoj, krom la tradiciaj figuroj de la Sankta Familio estas i.a. la mortintaj nunjare krakovanoj Anna Szałapak kaj Zbigniew Wodecki. Anna Szałapak ĉiujare troviĝis en la ĵurio de la konkurso, kiel la unusola en Pollando doktoriĝinta kripetologo. Zbigniew Wodecki estis tre populara kaj ŝatata  kantisto. En la nunjaraj laboraĵoj videbliĝas ankaŭ referencoj al la Jaro de Kościuszko (pola nacia heroo) kaj Stanisław Wyspiański (eminenta pola pentristo kaj verkisto). La krakova Jesukripeto signife diferencas disde la ĝenerale konataj kristnaskaj kripetoj. Ĝi devas esti turohava konstruaĵo enhavanta karakterizajn por  la krakova arkitekturo detalojn. Tial ofte estas rekreata la frontono de la Maria-Baziliko, turoj kaj kupoloj de Wawel-katedralo. Krom la S-ta Familio,  tradiciaj, (historiaj) figuroj estas ankaŭ legendecaj – Lajkonik, Wawel-drako, trumpetisto, krakovanoj. La konkurso je la plej bela krakova Jesukripeto estas organizata ekde 1937, kiam rivalis 86 personoj kaj ĝi estis tuj reorganizita en 1945 post la milita interrompo. La plej malnova kripeto en la krakova Historia Muzeo devenas el ĉ. 1900-a jaro kaj estis farita de Michał Ezenekier.

El la elsendo 08.12.2017. Legas Barbara – 2’53”

Nova estro de la Eŭropa Platformo de Memoro kaj Konscienco

Doktoro Łukasz Kamiński, historiisto kaj eksa prezidanto de la Instituto pri la Nacia Memoro (2011-2016) estis elektita kiel la nova estro de la Eŭropa Platformo de Memoro kaj Konscienco. Temas pri la senprofita eksterregistara organizo, okupiĝanta pri popularigado de konoj pri la dudekjarcentaj totalismoj. Lia oficperiodo daŭros du jarojn. Inter la plej gravaj taskoj de la platformo la nova prezidanto menciis i.a. realigon de la projekto „projektu “Justice 2.0”, estanta provo ellabori internacian mekanismon juĝi komunistajn krimojn,  konforme al kiu ili ne subiĝas al preskriptiĝo. Al la platformo (The Platform of European Memory and Conscience) apartenas preskaŭ 60 organzaĵoj el la tuta Eŭropo,  inkluzive la polan Instituton pri la Nacia Memoro, kiu estis ĝia kunfondinto. La plej grava tasko de la platformo estas kunlaboro favore al disvastigo de konoj pri totalismaj reĝimoj kaj memorindigo de iliaj viktimoj. Ĉiujare ĝi atribuas premion pro kontribuo al agadoj kontraŭ la renaskiĝantaj totalismaj reĝimoj.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Maciek – 1’18”

Okupoj pri regiona eduko en Chorzów

Pli ol 11 mil lernantoj el la bazaj kaj superbazaj lernejoj kaj el antaŭlernejoj en Chorzów (la suda Pollando) unu fojon monate povas partopreni lecionojn pri regiona eduko. La lernejoj estis provizitaj per ekzempleroj de la sileziparola abco-libro. Ĝi donas la okazon al junaj personoj konatiĝi kun la historio de la regiono, lokaj tradicioj kaj kutimoj, kaj ankaŭ lerni unuopajn vortojn. Instruistoj preparas i.a. parolkonkursojn aŭ urbovizitojn. Por la pli junaj infanoj estas realigata projekto „Dancanta Silezio”, danc- kaj kantokupoj,  organizitaj kun la ensemblo de kanto kaj danco „Śląsk”. La eldono de la 100-paĝa Suprasilezia abco-libro estis subvenciita de la ŝtata buĝeto. De  kelkaj jaroj la regionaj medioj referencante al la sileziaj tradicioj postulas agnoski la silezian parolon la regiona lingvo. La urbooficejo en Chorzów kunlaboras kun la Societo por la Flegado kaj Disvastigado de la Silezia Parolo. La celo de la agadoj, koordinitaj de la societo kadre de la programo “Godomy po ślonsku” (Ni parolas silezie),  estas favori la uzon de la silezia parolo en la publikaj lokoj, vendejoj, servofirmaoj, oficejoj, lernejoj, kulturinstitucioj kaj simile.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Tomek – 1’26”

Zamenhof kun libro subbrake

Estis solvita konkurso por Zamenhof-monumento en Bjalistoko. La konkurson partoprenis 18 skulptistoj. Komence la ideodonintoj de monumentoprojekto imagis, ke juna Zamenhof ruligos la gisan cirklan fajrokovrilon de ligno/karba fornelo, kio estis ŝatata distro de knaboj en la epoko, kiam Zamenhof vivis en Bjalistoko. La ĵurio decidis tamen, ke pli serioze aspektos juna Zamenhof kun libro subbrake. Kaj tiu projekto de Ryszard Piotrowski, Katarzyna Piotrowska el Varsovio venkis en la konkurso. La aŭtoroj gajnis la monpremion en la alteco de 14 mil zlotoj (pli ol 3 mil eŭroj)  kaj estis invititaj al intertraktoj pri ĝia realigo. La monumento de juna Zamenhof ekstaros en la urbocentro ĉe Zamenhof-strato lime kun la Foirplaco de Kościuszko.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Milada – 1’07”

Ĝis 2020 finiĝos laboroj pri la pola-germana lernolibro pri historio

Laŭ la pola klerigministerio la laboroj pri la pola-germana lernolibro pri historio finiĝos ĝis 2020. Antaŭnelonge estis prezentita ĝia dua volumo. La lernolibro „Eŭropo. Nia historio” estas la pola-germana projekto iniciatita en 2008 fare de la pola kaj germana registaroj. Temas pri la dua ĉi-speca iniciato en Eŭropo. La unua komuna lernolibro pri historio por lernantoj de abiturientaj klasoj en la lingvoj franca kaj germana aperis en 2006 samtempe  en Francio kaj Germanio. La taskon verki la lernolibron uzeblan same en la polaj kiel ankaŭ en la germanaj superelementaj lernejoj transprenis Komuna Pola-Germana Lernolibra Komisiono. Konforme al la premisoj la pola kaj la germana eldonoj diferencas sole per la lingva versio, dum ĝia enhavo,  strukturo, grafika aspekto estas identaj. Ĉiun lingvoversion kompletigas didaktita materialo pri naciaj problemoj, apartaj por ĉiu el la landoj. La unua volumo de la lernolibro „Eŭropo. Nia historio” ĉirkaŭprenanta la periodon de prahistorio ĝis la fino de la mezepoko aperis en 2016. La dua rilatas al hstorio ĝis 1815. Ĝis 2020 aperos du pliaj volumoj, kies enhavo traktas historion ĝis la politikaj transformiĝoj en Eŭropo en la jaroj 1989/90.

El la elsendo 28.11.2017. Legas Milada – 0’48”

En Pollando ne plu dimanĉa vendejkomerco

Pasintsemajne la Sejmo proklamis leĝon, malpermesantan dimanĉan vendejkomercon. Ĝi ekvalidos la 1-an de marto 2018 kaj koncernos du dimanĉojn monate. Ekde la 1-a de januaro 1919 eblos butikumi dimanĉe dum la lasta dimanĉo de la monato. Ekde 2020 la malpermeso rilatos alĉiuj dimanĉoj. La dimanĉa butikumado tamen estos ebla en fervojaj stacidoj, fluĝavenoj kaj ankaŭ i.a. en bakejoj, sukeraĵejoj kaj glaciaĵejoj. Malpermeso ne rilatas al la interreta butikumado. Pluvalidos la principo, ke vendejoj povos funkcii dimanĉe, se kiel vendisto laboros ĝia posedanto.

El la elsendo 28.11.2017. Legas Milada – 0’54”

Poloj memoras kaj esperas

Semajnfine en la Memorkapelo de la Sanktejo de la Plej Santa Maria, Stelo de nova evangelizo kaj sankta Johano Paŭlo la 2-a okazis internacia konferenco „Memoro kaj espero” dediĉita alpoloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Organizis ĝin Supera Lernejo de la Socia kaj Amaskomunikila Kulturo en Toruno, Instituto de s-ta Johano Paŭlo la 2-a „Memoro kaj identeco” kaj la fondaĵo  From The Depths de Jonny Daniels. La konferencon partoprenis ĉefministro Beata Szydło, pluraj ministroj de ŝia registaro, parlamentantoj, reprezentantoj de la israela registaro, israelaj deputitoj, rabenoj el Pollando kaj multaj eŭropaj landoj. La Memorkapelo enhavas nomojn ĉizitaj en nigra granito de 1170 poloj kiuj dum dum la 2-a mondmilito estis avantaj judojn kaj pro tio estis murditaj de germanoj. La entrepreno kun rekono estis akceptita en Isrealo.

El la elsendo 28.11.2017. Legas Milada – 1’17”

Mallonge_28.11.2017

Merkel ne plu por denovaj balotoj

Dum sia unua publika elpaŝo post la fiasko de la koaliciaj interparoloj inter CDU/CSU, FDP kaj Verduloj Angela Merkel esprimis sin  kontraŭ denovaj balotoj en Germanio. La germana kanceliero substrekis, ke Eŭropo bezonas fortan Germanion, tial dezirinde estus formi la registaron. Martin Schultz, la estro de SPD kiu malgraŭ la pli frua sugesto flanke de CDU, decide ekskludis interparolojn kun Merkel, post la renkontiĝo kun la germana prezidento signalis pretecon inaŭguri dialogon, se tia estos la starpunkto de la tuta SPD.

El la elsendo 28.11.2017. Legas Milada – 0’48”

CBOS pri la 2-jara laboro de la registaro

Laŭ la plej nova opinisonda esploro  de CBOS rilatanta al la dujara funkciado de la registaro la respondintoj pli ofte rimarkas pozitivajn sekvojn en la funkciado de la kabineto de Beata Szydło. Inter la plej grandaj meritoj de ŝia registaro estas menciataj la porfamilia programo Familio 500 plus, malaltigo de la emrita aĝo kaj efika ekonomia politiko, kies rezulto estas i.a. kompaktigo de la imposta sistemo kaj la malkreskinta senlaboreco. Kiel elmontris ekspertoj de CBOS preskaŭ la duono de la enketitoj menciis neniujn negativaĵojn en la funkciado de la registaro. Dum la lasta jaro pliboniĝis pritaksoj de la registaro en ĉiuj sferoj pridemanditaj de CBOS i.a. koncerne kontraŭbataladon de deliktoj kaj certigon de sekureco, kontraubataladon de korupto.  Du kvinonoj de la enketitoj bone aŭ tre bone taksas la ŝtatgvidadon kaj manieron mastrumi per la publika mono. Laŭ la opinisondado de Kantar Public por Pola Televido rezultas, ke se balotoj okazus nun por Juro kaj Justeco voĉdonus 45 procentoj de la balotintoj, por Civitana Platformo 23. Malpli ol 10 procentojn akiris Moderna kaj Kukiz’15.  Alianco de Demokrata Maldekstrularo akiris 5 procentojn. 

El la elsendo 07.11.2017. Legas Milada – 1’49”

Mallonge Koalicia krizo en Germanio

Germanio frontas politikan krizon pro la ŝiritaj dumonataj koaliciaj interparoloj inter CDU/CSU, FDP kaj Verduloj. Angela Merkel, la germana kanceliero deklaris en ARD-televido, ke ŝi pretas gvidi sian partion al akcelitaj balotoj ol krei nestabilan, malplimultecan registaron. Laŭ la germana prezidento temas pri la unua ĉi-speca krizo de preskaŭ 70 jaroj.

Pliaj poloj distingitaj pro savado de judoj

Lastlunde en Lublin (la orienta Pollando) reprezentantoj de dek polaj familioj transprenis postmorte medalojn de Yad Vaŝem Justulo inter la Nacioj de la Mondo en la nomo de siaj familianoj, kiuj estis savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Laŭ la statistiko el la 1-a de januaro 2017 inter 26 513 personoj honoritaj per la plej supera israela civila distingo troviĝas 6706 poloj.

Tago de la Infanaj Rajtoj – raporto de UNICEF

Kiel rezultas el la raporto de UNICEF publikigita okaze de la Tago de la Infanaj Rajtoj, pasinta lastlunde, malgraŭ tutmonda evoluo unu je dek du infanoj en la mondo vivas en landoj, en kiuj iliaj vivŝancoj estas malpli bonaj ol antaŭ 20 jaroj koncerne forlason de ekstrema mizero, ricevon de baza klereco, mortoeviton pro perforto.  Entute temas pri 180 milionoj da infanoj en 37 landoj de la mondo. Specialan mesaĝon lige kun la tago eldonis UEA-oficejo ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

El la elsendo 21.11.2017. Legas Barbara – 1’59”