POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Ne,  por senlegalizo de la germana NPD

La germana Konstitucia Tribunalo ne konsentis marde, ke estu senlegalizita Nacia-Demokrata Partio de Germanio (NPD). Juĝistoj en Karsruhe rifuzis hodiaŭ la petpostulon de la dua ĉambro de la germana parlamento Bundesrat pri agadmalpermeso de ĉi tiu ekstrema partio. Pravigante la decidon la prezidanto de la germana Konstitucia Tribunalo diris, ke kvankam NPD gvidas agadon malamikan rilate la germanan konstitucion, tamen mankas konkretaj premisoj elmontrantaj, ke ĝia agado povus alkonduki al sukceso en batalo kontraŭ la reganta reĝimo. La tribunalo konfirmis, ke en unuopaj kazoj membroj kaj simpatiantoj de NPD uzas perforton, kio povas maltrankvligi, sed ne estas sufica argumento por la senlegalizo. La establita en 1964 NPD glorigas la 3-an Regnon kaj dubigas la postmilitajn limojn en Europo, inkluzive de la pola-germana. La plej grandan popularecon ĝi ĝuas en la orienta Germanio en la regionoj limantaj kun Pollando kaj Ĉeĥio. NPD havanta pli ol 5 mil membrojn ricevas por sia agado el la ŝtata buĝeto 1,4 milionojn da eŭroj jare.

El la elsendo 17.01.2017. Legas Milada – 1’38”

Rimedoj por la plukontruo de la varsovia metroo

Preskaŭ 1,9 miliardojn da zlotoj (pli ol 390 milionojn da eŭroj) ricevis Varsovio el la uniaj rimedoj por plukonstruo de la metroo. Ili estos destinitaj por elkonstruo de tri laŭvicaj stacioj al la okicdenta direkto kaj de aliaj tri al la nordo. El ili estos aĉetitaj krome 13 novaj vagonaroj, kiuj priservos ambaŭ metrooliniojn, okazos plukonstruo de la infrastrukturo kaj projektado de novaj metroosegmentoj.  La konstruado de la ses menciitaj stacioj jam daŭras. La metroo estas en Varsovio la plej rapida trafikilo. La unuan linion, kiu funkcias en la nuna formo ekde oktobro 2008 ĉiutage utiligas ĉirkaŭ 500 mil pasaĝeroj. La duan linion, kiu komencis funkcii en 2015 uzas ĉirkaŭ 100 mil pasaĝeroj tage. Ambaŭ metroolinioj kruciĝas ĉe la stacio Świętokrzyska.

El la elsendo 17.01.2017. Legas Tomek – 0’53”

Usonaj solatoj firmigas la orientan NATO-alon

La unuaj grupoj de usonaj soldatoj venis lastsabate al la ekzercokampo proksime al la loka Żagań (la okcidenta Pollando). Temas pri parto de blendbrigado firmigonta la orientan alon de NATO. La 14-an de januaro okazos oficiala bonvenigo de la usonaj soldatoj. La aliancana fortigo de la regiono, konfirmita dum la varsovia pintrenkonto de NATO premisas, ke ekde aprilo 2017 en Pollando kaj en la regiono troviĝos plurnacia bataliona batalgrupo subalterna al NATO-komandantaro. Lastvendrede en la germana Bremenhaven komenciĝis la elkargado de la aranĝaĵoj de la usona Grupo direktitaj al Pollando al Żagań kaj Drawsko Pomorskie. Ekde februaro la soldatoj kaj aranĝaĵoj estos dislokataj en la regiono por partopreni batalekzercojn kun eŭropaj aliancanoj.  La brigada batalgrupo konsistas el ĉ. tri kaj duona mil homoj, pli ol 400 raŭpveturiloj, pli ol 900 radaj veturiloj.

El la elsendo 10.01.2017. Legas Barbara – 1’08”

Raporto pri ukrainanoj laborantaj en Pollando

La 12-an de decembro 2016 la Nacia Pola Banko publikigis la rezultojn de raporto pri esploroj koncerne ukrainajn enmigrantojn, laborantajn en Pollando. Ĝi analizas la situacion de enmigrantoj sur la pola labormerkato, la monfluon ligitan kun laboro de eksterlandanoj en Pollando kaj proksimigas la fenomenon de la nova ondo de enmigrantoj. Per sia strukturo ĝi malsimilas disde tiu, kiu ligiĝis kun la alveno de ukrainanoj al Pollando antaŭ la 2014-a jaro. Aktuale en plimulto temas pri junaj viroj. En pli signifa grado ili devenas el la orienta Ukrainio, inter ili estas malpli da personoj posedantaj infanojn. En plimulto ukrainaj civitanoj plenumas en Pollando simplajn fizikajn laborojn, kiuj ne postulas kvalifikojn. Ili laboras ĉefe en agrikulturo, hejmaj mastrumejoj, sur konstruplacoj, ili okupiĝas pri renovigaj-finpretigaj domlaboroj. Ukrainanoj laboras meze 54 horojn semajne kaj ilia monata enspezo nete egalas al ĉ. 2100 zlotoj. Plimulto de iliaj enspezoj estas perata al Ukrainio. En 2015 ukrainanoj perlaboris 8 miliardojn da zlotoj, el kio 5 miliardoj trafis al ilia hejmlando. Plej ofte ili persone peras mononon revenante al sia lando ĉiun 2-3-an monaton. La perlaboritaj en Pollando rimedoj estas unuavice destinataj por kurantaj bezonoj kaj plibonigo de la loĝeja situacio. Apartan grupon de enmigrantoj el Ukrainio konsistigas studentoj, kies nombro signife kreskas. En plimulto ili intencas estonte labori en Pollando aŭ almenaŭ esti kun Pollando ligitaj profesie.

El la elsendo 10.01.2017. Legas Maciek – 1’52”

Pli da flugoj de LOT al Ĉikago kaj Seulo

La pola flugkompanio LOT ekde julio 2017  grandigos la kvanton de siaj flugoj al la Suda Koreio kaj revenigos rektan flugkonekton el Krakovo al Ĉikago. La revenigo de ĉi-lasta flugkonekto respondas al la bezonoj de pasaĝeroj, kiuj pro familiaj motivoj de jaroj flugas laŭ ĉi tiu itinero. Ĉiujare temas pri pli ol 90 mil ĉi-specaj pasaĝeroj. Ilia nombro kreskas. LOT reagas ankaŭ je la kreskanta bezonateco de pasaĝeroj flugantaj al Azio. Post la paso de la unuaj 4 monatoj la pola flugkompanio decidis grandigi la nombron de la flugoj al Seulo. La konekto inter Varsovio kaj Seulo ĝuas popularecon ne sole inter la loĝantoj de la Suda Koreio kaj Pollando. La flugojn kun LOT al Seuo elektas ĉiam pli da pasaĝeroj el aliaj eŭropaj urboj. Grandigo de la flugkonektoj al Seulo kaj restarigo de la fluoj el Krakovo al Ĉikago apartenas al la strategio dinamike evoluigi la longdistancajn konektojn, kiujn LOT planas por la nuna jaro.  En aprilo aldoniĝos ĝiaj du tute novaj flugitineroj al Los Angelos kaj al Newark.

El la elsendo 10.01.2017. Legas Milada – 1’33”

Sep Kultutinstitucioj en Bjalistoko

En Bjalistoko 2017 funkcias sep kulturinstitucioj, por kiuj en la buĝeto de la urbo estas rezervitaj 22 milionoj da zlotoj. Ekde la 1-a de januaro la agadon inaŭguris du novaj kulturinstitucioj: Bjalistoka Kulturcentro kreiĝinta el la samnoma institucio kaj Zamenhof-Centro, por kiu en la buĝeto estas destinitaj 5,6 milionoj da zlotoj kaj Muzeo de Memoro pri Siberio, apartigita el la Muzeo de la Polaj Militaraj Fortoj. Por ĝi estas destinitaj 1,8 milionoj da zlotoj. Zamenhof-Centro establita en 2009 lige kun la okazanta tiam 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kiel la filio de Bjalistoka Kulturcentro, celis prezenti kaj popularigi la kulturan, naciecan kaj religian variecon de la regiono. Unu jaron poste ĝi memstariĝis. Laŭ la ideo de la urboaŭtoritatoj la denova kunigo de ambaŭ institucioj ebligos pli racie uzi la potencialon de ambaŭ centroj kaj alportos financan ŝparon en la alteco de 500 mil zlotoj jare. La novstruktura Bjalistoka Kulturcentro okupiĝos pri la popularigado de la kultura kaj historia heredaĵo de la urbo ligita kun ĝia plurkultureco, pri la disvastigado de la ideo de toleremo, la formado de platformo por kultura dialogo, popularigado de la figuro kaj la verko de Ludoviko Zamenhof. La urbo jam havas riĉan planon, realigotan kun lokaj esperantistoj, ligitan kun la solenado de la 100-a mortodatreveno de la naskiĝinta en ĝi Ludoviko Zamenhof. Ĝia direktorino fariĝis Grażyna Dworakowska. La Muzeo de la Memoro pri Sibiro en konstruado fariĝos tutlanda centro okupiĝanta pri i.a. la fortransportado de poloj orienten. La kolektado de eksponaĵoj por la kreata institucio daŭras de kelkaj jaroj – temas pri memoraĵoj transdonataj de Sibiri-ekzilitoj aŭ akiritaj aĉetovoje, dokumentoj bildigantaj la sortojn de la polaj ekzilitoj. Ĝia direktoro fariĝis historiisto Wojciech Śleszyński,  profesoro de la Bjalistoka Universitato.

El la elsendo 03.01.2017. Legas Milada – 2’53”

Post 10 jaroj la plej malalta deficito en la polaj publikaj financoj

Kvankam la pola financministerio ne publikigis ankoraŭ donitaĵojn ligitajn kun decembro 2016 jam nun eblas konstati, ke la deficito de la tuta sektoro de la publikaj financoj pro 2016 estos la plej malalta ekde 2007 kaj ne superos 2,4 procentojn de la Malneta Landa Produkto. En la periodo januaro-novembro 2016 la buĝetaj enspezoj estis plenumitaj en 93,8 procentoj, la elspezoj en la alteco de 87,4 procentoj rilate al la premisitaj. Sekve de tio, la buĝeta deficito egalas al 50,4 procentoj de la planita.

El la elsendo 03.01.2017. Legas Krystyna – 0’49”

Aldonaj rimedoj por la Centro de Polaj Studoj en Cambridge

La pola Ministerio por la Scienco kaj Supera Klerigo destinis pli ol 15 milionojn da zlotoj por subteni la evoluigon de la Centro de la Polaj Studoj en la Universitato en Cambridge. La kromaj rimedoj ebligos al la pola katedro en Cambridge unuavice gvidi studojn pri konoj rilate Pollandon en la sfero de humanismaj kaj sociaj sciencoj. Krome ili ebligos efektivigon de la polaj-britaj sciencaj esploroj formante la bildon de Pollando kiel lando kun grandaj sciencaj kaj kulturaj ebloj. 

El la elsendo 03.01.2017. Legas Krystyna – 0’41”

Amendita leĝo pri la Konstitucia Tribunalo

Prezidento Andrzej Duda subskribis lastlunde amendon de leĝo pri la Konstitucia Tribunalo akceptinte ĝin sen korektoj, post kiam voĉdonis por ĝi la Sejmo kaj la Senato. La nova leĝo ekvalidis en la tago de la prezidenta subskribo kaj estis publikigita lunde posttagmeze en la Oficiala Leĝoĵurnalo.  La amendo konsistas i.a. en tio, ke la Konstitucia Tribunalo devas laŭprincipe verdikti en plena konsisto kun almenaŭ 13 je 15 juĝistoj (ĝis nun temis pri 9). En la konsisto de 7 juĝistoj estos ekzamenataj i.a. konstituciaj plendoj kaj juraj demandoj de juĝistoj. La verdiktoj en la plena konsisto bezonas du trionojn de la voĉoj (ĝis nun sufiĉis plimulto). Datoj de la konsiderataj demandoj en la Konstitucia Tribunalo estos decidataj laŭ la sekvo de ilia alveno. Kontraŭ la amendo protestis la opozicio. Lastĵaŭde ministro por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski direktis peton al la Venecia Komisiono pri opinio rilate la jurajn solvojn en la amendita leĝo, pravigante, ke la Konstitucia Tribunalo estas unu el la gravaj elementoj de la institucia ordo de la Respubliko kaj necesas laŭeble rapide meti finon al aperintaj kontraŭdiroj. Eŭropa Komisiono favore al Demokratio pere de leĝobservo estas la konsila organo de Konsilio de Eŭropo.

El la elsendo 29.12.2015. Legas Milada – 1’54”

40-jariĝo de Muzeo en Tykocin

La 40-jarĝon de sia funkciado solenas nunjare la Muzeo en Tykocin en la nordorienta Pollando. Ĝi troviĝas en antikveca 17-jarcenta sinagogo okupiĝante i.a. pri kolektado de memoraĵoj ligitaj kun la vivintaj tie judoj. La konstruaĵo devenas el 1642 kaj estas unu en malmultaj ĉi-specaj objektoj en Pollando. Ĝi famas pro masonita predikejo kun malfrurenesancaj gipsaj ornamaĵoj kaj pentraĵoj. Dum la jubileaj solenaĵoj estis malfermita la restaŭrita salono de la granda sinagogo. La dujaraj modernigaj laboroj revenigis la aspekton de la ĉefa preĝosalono el la intermilita periodo. La rekreo de la historia interno estis ebla dank’ al konserviĝinta fotomaterialo. La Muzeo en Tykocin kiel unu el la unuaj en la lando komencis prezenti kulturon kaj tradicion de la juda socio. En ĝiaj kolektoj troviĝas ĉirkaŭ 4 mil muzeaj objektoj i.a. ligitaj kun la historio de Tykocin, kun elstara etnografo Zygmunt Gloger, kiu loĝis proskime de la urbo. Turistojn unuavice tamen logas la historia sinagogo kaj objektoj ligitaj kun la juda socio. Temas unuavice pri objektoj ligitaj kun la kutimoj de ŝabato kaj ĉiujaraj festoj: Pesaĥo, Sukoto, Ĥanuko, Purimo kaj pri ornamaĵoj de Torao. De jaroj la muzeo memorigas tradiciojn ligitajn kun ĉi tiuj festoj. Ĉiujare vizitas ĝin ĉ. 80 mil personoj. La Muzeo en Tykocin estas la filio de la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko.

El la elsendo 27.12.2016. Legas Tomek – 1’38”