POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Rekorde malalta senlaboreco

Laŭ Eurostat Pollando havas aktuale unu el la plej bonaj indicoj pri senlaboreco en Eŭropo kaj troviĝas jam sur la sesa loko. En septembro oni informis, ke ĝi malkreskis ĝis la nivelo de 5,7 procentoj. Tio signifas, ke la nombro de senlaboruloj en Pollando ne superas unu milionon. Tiu rezulto estas iom alia laŭ la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo, kio ligiĝas  kun malsama esplormetodologio. Nome Eurostat ne konsideras senlaboruloj personojn senlaborajn, sed aktive laboron serĉantajn kaj pretajn laboron komenci en la daŭro de du semajnoj. La rezultoj de Eurostat rilate al la ceteraj uniaj membroj elmontras, ke la malplej alta senlaboreco estas en Ĉeĥio, Germanio, Malto, la plej alta en Greklando, Hispanio, Kroatio kaj Kipro. La meza eŭropa indico de senlaboreco egalas al 8 kaj duona procentoj.

El la elsendo 08.11.2016. Legas  Milada  – 1’14”

Pollando avancis je 16 lokoj

En la ĉiujara raporto koncernanta la porfamiliajn servojn en la Eŭropa Unio rezultas, ke la meza kvoto de rekta helpo de la uniaj ŝtatoj rilate servojn por infanoj kaj rilate porfamiliajn servojn egalas nun al 2 246 eŭroj, kio estas ĉ. 9 806 zlotoj jare, sed eĉ 18 ŝtatoj (tio estas pli ol 60 procentoj) ne atingas tiun kvoton. Pollando en tiu komparo troviĝas sur la 13-a loko (kun la sumo de 1 883 eŭroj, t.e. 8 222 zlotoj), kio signifas ĝian avancon je 11 lokoj kompare al la jaro 2015. Tamen se oni komparas la nivelon de la porfamilia helpo al la meza enspezo en koncerna lando Pollando okupis inter 28 uniaj landoj la 4-an lokon. Tio signifas avancon je 16 lokoj kompare al 2015. Antaŭ Pollando troviĝas sole Francio, Hungario kaj Aŭstrio. 

El la elsendo 08.11.2016. Legas  Milada  – 1’17”

La 100-a mortodatreveno de Henryk Sienkiewicz

La 15-an de novembro 2016 pasas la 100-a mortodatreveno de Henryk Sienkiwicz,  unu el la plej elstaraj kaj popularaj polaj verkistoj, laŭreato de literatura Nobel-premio. Lige kun ĉi tiu datrevenno kaj la pasinta en majo 170-a naskiĝdatreveno li estis deklarita kiel unu el la patronoj de la 2016-a jaro. Kadre de la Jaro okazis kaj okazas multaj ekspozicioj, konferencoj, porokazaj eventoj omaĝantaj la verkiston, kiu pere de sia verkista, publica kreado kaj socia agado estis vekanta la nacian konscion, instruis esti fiera pri poleco kaj kapabla al sinoferoj por la patrolando. La lastaj eventoj lige kun Henryk Sienkiewicz okazis dum la Festo de Sendependeco (la 11-an de novembro) organizitaj de la varsovia Muzeo de Historio de Pollando.  Temis i.a. pri urba ludo, historia promeno kaj la inaŭgurita en  la salono Kordegarda ekspozicio de historiaj memoraĵoj kolektitaj por la kreiĝanta konstanta ekspozicio de la muzeo. La historia ludo ligiĝis kun la varsoviaj adresoj de Henryk Sienkiewicz. Nome ekde kiam li kiel la 12-jarulo la unuan fojon venis al Varsovio ĝi fariĝis lia hejmurbo, al kiu li ĉiam estis revenanta kaj kies bildon li eternigis en siaj libroj. 

El la elsendo 15.11.2016. Legas  Milada  – 1’45”

Polaj porinfanaj programoj la plej bonaj

La analizoj de televidrigardebleco pruvas, ke malgrau riĉa oferto de programoj por infanoj la pola kanalo ABC apartenas al. la plej ŝatataj de junaj spektantoj. ABC estas la unua, alirebla, senpaga tema kanalo por infanoj. Ĝi proponas riĉan oferton de interesaj, amuzaj kaj ĉiam sekuraj programoj, kiuj vekas intereson kaj stimulas la infanan imagopovon. Kompare kun septembro 2015 ĝia pozicio en la rangolisto kreskis je 62, 90 procentoj.

El la elsendo 04.11.2016. Legas  Milada  – 0’43”

La jubileo de doktoriĝo de profesoro Michał Heller

La 50-a jubileo de la doktoriĝo de profesoro Michał Heller estis unu el la ĉefaj punktoj de la 5-a Kongreso de Kristana Kulturo en la Lublina  Katolika Universitato. La kongreso inaŭgurita en la 2-mila jaro celas kreivan dialogon de la Eklezio kun la nuntempa mondo kaj ĝiajn diskutojn partoprenas sciencistoj, publicistoj, kulturkreantoj. La solena renovigo de doktoriĝo estas unu el la plej superaj rekonformoj por la sciencistaj atingaĵoj. La Senato de la Lublina Katolika Universitato honoris profesoron Michał Heller pro liaj elstaraj meritoj “en la evoluigo de interbranĉaj esploroj en la spirito de dialogo inter scienco, filozofio kaj religio”. Pastro profesoro Michał Heller specialistiĝas pri naturfilozofio, fiziko, relativa kosmologio kaj rilatoj inter la scienco kaj kredo. Li estas laŭreato de multaj premioj inkluzive de la prestiĝa Templeton-premio. En sia elpaŝo dum la solenaĵo renoviganta la doktoriĝon de antaŭ 50 jaroj en ĉi tiu altlernejo pastro profesoro Michał Heller reliefigis, ke la bazon de dialogo konsistigas kompreno de la partnero. Sian jubilean prelegon “Kosma problemo de libereco” li dediĉis al la konsideroj pri la ekzistoeblo  de libereco en la universo kaj rezultanta el tio konsekvenco en la formo de ekzisto de malbono”.

El la elsendo 02.11.2016. Legas  Barbara kaj Tomek  – 01’32”

Benko kun la figuroj de elstaraj polaj matematikistoj en Krakovo

Benko kun la figuroj de du elstaraj polaj matematikistoj, Stefan Banach kaj Otto Nikodym estis inaŭgurita en la krakova Planty-ĝardeno apud Wawel-altaĵo, omaĝante la 100-jariĝon de matematika diskuto de la sciencistoj. Ĝi troviĝas proksime al la loko, en kiu verŝajne okazis renkontiĝo de la matematikistoj. Iliajn figurojn skulptis elstara krakova artisto, Stefan Dous. En 1916 Hugo Steinhaus, juna sciencisto fieranta jam pri matematikaj atingaĵoj dum la promeno tra Planty-ĝardeno subite aŭdis la vortojn „Lebesgue-integralo”, kiu ideo tiam estis freŝmomenta malkovro, konata nur al specialistoj.  Steinhaus proksimiĝis al la diskutantoj. Unu el ili estis aŭtodidakta matematikisto, Stefan Banach – la alia Otto Nikodym, diplomita matematikisto, gimnazia matematikinstruisto, kiuj disponante pri ampleksaj matematikaj konoj kutimis diskuti pri ili dum promenoj tra Planty-ĝardeno, kutime kun la lernejana kolego de Banach, Witold Wilkosz. Steinhaus aliĝinte al la konversacio rakontis pri la frontita problemo kaj apenaŭ kredis, kiam Banach kelkajn tagojn poste kunportis ĝian solvon. Banach en 1920 forveturis al Lvovo fariĝinte poste unu el la plej famaj matematikistoj de la 20-a jarcento, la plej grava figuro de la lvova matematika skolo, kunkreinto de matematika branĉo de funkcia analizo. Nikodym laboris en Varsovio kaj Krakovo;  kun lia nomo estas ligitaj multaj gravaj matematikaj teoremoj. Wilkosz restis en Krakovo fariĝinte profesoro de la Jagellona Universitato alportinte multajn meritojn por popularigo de  matematiko kaj edukado de junaj matematikistoj. Steinhaus forveturis al Lvovo kaj postmilite laboris en Vroclavo. I.a. li aŭtoris librojn popularigantajn matematikon.

El la elsendo 02.11.2016. Legas  Barbara kaj Tomek  – 02’07”

La Pola landa listo de Unesko-Programo Memoro de la Mondo

La programo de Unesko Memoro de la mondo kreiĝis en 1992 por certigi longdaŭran protekton de la dokumenta heredaĵo de la homaro. La Internacia Listo de la programo estas kreata ekde 1997 kaj enhavas ĉ. 350 registrojn de diversspecaj dokumentoj. 14 reprezentas la polan heredaĵon. Ĵus aldoniĝis la laŭvica, tio estas akto de la Unio en Kreva el la 14-a de aŭgusto 1385 el la Akivo de la Krakova Katedrala Kapitulo. Tiu ĉi dokumento inaŭguris kristanigon de Litovio kaj ĝian proksimiĝon al Pollando, kio rezultis du jarojn poste per Lublin-Unio kaj kreiĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Konforme al la akto Vladislavo Jagelo ricevis la polan tronon dank’ al edziĝo al la reĝo de Pollando Jadwiga. Pro tio li devontiĝis entrepreni klopodojn pri reakiro de ĉiuj teritorioj perditaj de la Pola Reĝolando. Dum la inaŭguro de la Pola Landa Listo de Unesko-Programo Memoro de la Mondo en 2014 tuj ektroviĝis en ĝi 11 dokumentoj i.a. la 3-aMaja Konstitucio 1791, Ora Kodo de Gnezno, Kroniko de Gall Anonim el la 12-a jarcento, manuskipro de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz.

El la elsendo 25.10.2016. Legas  Milada  – 01’48”

Biedronka malfermas la unuan fabrikon en Pollando

La firmao Jeronimo Martins Polska, la posedanto de la favorpreza vendejreto Biedronka (Kokcinelo) funkciigis fabrikon de pretaj supoj, tiel vastiginte je produktado la sferon de sia agado en Pollando. En ĝiaj vendejoj aperis supoj baze de freŝaj legomoj liverataj de polaj produktantoj. En la produkto „Supoj el nia kuirejo” estis aplikitaj novumaj solvoj, inkluzive de rapida malvarmigado, kio garantias kelktagan konsumeblecon de la produkto sen la uzo de konserviloj. Jeronimo Martins Polska investis jam por ĉi tiu projekto 30 milionojn da zlotoj kaj ĝia fabriko troviĝanta en la loko Parzniewo apud Varsovio, kreis laborlokojn por ĉirkaŭ 40 personoj. La kompanio enlaboriganta pli ol 55 mil personojn vastigis tiel la laborantaron je grupo de novaj specialistoj. La supoj de Kokcinelo estas konsumeblaj ankaŭ de vegetaranoj kaj veganoj, ĉar por ilia produkto ne estis uzitaj bestdevenaj konsisteroj, pri kio informas reliefe videbla sur la pakumo noto.

El la elsendo 25.10.2016. Legas  Tomek  – 01’40”

Polaj Justuloj inter la nacioj de la mondo

En la varsovia Muzeo pri Historio de Polaj Judoj POLIN la 16-an de ktobro 2016 okazis la unua renkontiĝo de la polaj distingitoj per la medalo de Yad Vashem en Jerusalemo. La okazo estis la 30-jariĝo de la Pola Societo de la Justuloj inter la Nacioj de la Mondo. Kunorganizis ĝin Oficejo por la Kunbatalintoj kaj Personoj Reprezaliataj, Juda Konfesia Komunumo kaj la muzeo Polin. La solenaĵon partoprenis ĉirkaŭ 70 justuloj, kiuj endanĝerigante la propran vivon kaj tiun de siaj proksimiloj dum la 2-a mondmilito estis savantaj judojn. 10 personoj estis distingitaj per medaloj kaj honora membreco en la Societo pro sia agado favore al. la justuloj. En la Prezidenta Palaco okazis solenaĵo dum kiu 15 poloj ricevis Ordenojn de la Renaskiĝo de Pollando atribuitajn de Andrzej Duda pro la „heroa sinteno kaj enorma kuraĝo en la savado de judoj dum la 2-a mondmilito, elstaraj meritoj por defendo de la digno, homeco kaj homaj rajtoj”. En sia letero al. la distingitoj la pola prezidento reliefigis, ke plurjara komuna historio de judoj kaj poloj estis en drameca maniero ĉesigita pro la agreso de la nazia Germanio. La titolo „Justulo inter la nacioj de la mondo estas atribuata de la jerusalema instituto Yad Vashem al. personoj, kiuj endanĝerigante propran vivon kaj tiun de siaj proksimuloj savis judoj kontraŭ ekstermo dum la 2-a mondmilito. Iliaj nomoj estas gravuritaj sur la Muro de Honoro en la jerusalema Ĝardeno de la Justuloj, ili mem ricevas honoran civitanecon de Israelo. Inter 26 120 personoj distingitaj per la medalo en januaro 2016 estis 6620 poloj.

El la elsendo 18.10.2016. Legas  Milada  – 2’24”

Jariĝo de Collegium Polonicum en Słubice

Collegium Polonicum en Słubice (la okcidenta Pollando), komuna scienc-didakta centro de Adam Mickiewicz-universitato en Poznano kaj la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odra-rivero fariĝis 25-jara. Collegium Polonicum estas la unusola en Eŭropo translima universitata centro, en kiu internacia kunlaboro rilatas al ĉiuj platformoj kaj aspektoj de ĝia funkciado: instruado, sciencaj esploroj, organizo, financo, tekniko. En Collegium konfrontiĝas du sistemoj de la supernivela edukado, du leĝaj sistemoj kaj du kulturoj. Malgraŭ tiuj diferencoj ekzistas komuna diminutivo ebliganta perspektivan evoluon. Collegium estas aldone forta centro de regiona evoluo. La funkciantaj en ĝi eksterregistaraj organizoj realigis centojn da projektoj proksimigante loĝantojn de ambaŭ flankoj de la regiono,  altigante iliajn civitanajn kompetentojn. Ĝi rolas ankaŭ kiel loko de translimaj renkontiĝoj. Ĉiujare okazas en ĝi kelkdek polaj-germanaj kaj inernaciaj konferencoj, simpozioj, kulturaj eventoj. Ĝis nun en Collegium Polonicum en Słubice diplomitiĝis preskaŭ 4 mil personoj kaj en la nuna akdemia jaro la studojn inaŭguris ĉirkaŭ 100 personoj el Pollando, Rusio, Ukrainio kaj Belorusio. Collegium disponigas al la interesiĝantoj  6 fakultatojn – pri juro, germana filologiao, la pola filologio kiel fremda lingvo, interkultura komunikado, protekto de la eŭropaj kulturhavaĵoj, kulturo kaj historio de la Centra kaj Orienta Eŭropo. La ideo de Collegium Polonicum kreiĝis en 1991. La respondecon pro ĝia funkciado portas Pollando kaj la germana federacia lando Brandenburgio.

El la elsendo 18.10.2016. Legas  Tomek – 2’01”