POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Cikonioj atendas varmiĝon

Cikoniojn vintrumantajn en la Rekapabliga Centro por la Protektataj Animaloj en la apudkarpatia regiono surprizis la lastaj neĝoj kaj frosto. Troviĝas en ĝi cikonioj, unuavice birdoj kun rompitaj flugiloj aŭ piedoj, lezitaj pro elfalo el nesto, birdoj erarpafitaj aŭ lezitaj de kurento. Post la rekapabligado ili revenas – kutime komence de marto – al siaj nestejoj. Pli frue resaniĝintaj birdoj dum sunplenaj kaj varmaj tagoj forflugas je du, tri kilometroj for de la centro. Nunjare haltigis ilin frosto. Tiuj kiuj spite la frostan veteron estis pli kuraĝaj iom haste devis serĉi rifuĝejon elektante proksimajn farmejojn kaj eĉ tiajn lokojn kiel grandsurfaca vendejo. Ĉiuj estis revenigitaj al la Centro. Nunjare la vintron pasigas tie 80 cikonioj. Printempe restos sole birdoj kun firme difektitaj flugiloj aŭ piedoj. Krom cikonioj la vintron en Przemyśl pasigas malgrandaj kriagloj, reĝa aglo, buteoj, kapreoloj, vulpoj kaj 10 erinacoj unuavice el la apudkarpatia vojevodio. La cikonioj el Afriko plej frue revenas en la unuaj tagoj de marto, en plimulto tamen en aprilo.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Tomek – 1’18”

Sojle de ŝanĝoj en la butikumado

Ekde la 1-a de marto ekvalidas en Pollando leĝo limiganta la dimanĉan komercon. En 2018 komercaj dimanĉoj validos nur dum la unua kaj lasta dimanĉoj de la unuopaj monatoj. Ekde la 2019-a butikumi dimanĉe eblos nur en la lasta dimanĉo de la monato,  en la 2020-a la malpermeso ĉirkauprenos ĉiujn dimanĉojn escepte de sep difinitaj – du antaŭ la Kristansko, unu antaŭ la Pasko kaj la lastaj dimanĉoj de januaro, aprilo, junio kaj aŭgusto. La butikuma malpermeso validas rilate al komercaj centroj, superbazaroj kaj ĉiuj vendejoj, en kiuj krom posedanto laboras aliaj vendistoj. La leĝo samtempe listigas lokojn,  kiuj povas funkcii kaj funkcios dum senkomercaj dimanĉoj. Temas i.a. pri benzinprenejoj, florvendejoj, apotekoj, stacidomoj kaj flughavenoj.

El la elsendo 27.02.2018. Legas Milada – 1’11”

Polaj alkoholaĵoj eksterlande

En 2016 la hejmaj mastrumejoj en la Eŭropa Unio destinis por la alkoholaj produktoj 1,6 procentojn de siaj enspezoj. Tio signifis sumajn elspezojn en la alteco de preskaŭ 130 miliardoj da eŭroj, kio egalas al 0,9 procento de la unia landa produkto brutte. La meza eŭropano elspezis por alkoholaĵoj en 2016 pli ol 250 eŭrojn. Inter tiuj ĉi alkoholaĵoj troviĝas ankaŭ polaj. La tradiciaj kaj samtempe la plej grandaj klientoj de fortaj alkoholaĵoj el Pollando estas Francio kaj Usono, sur kies merkatojn trafas 4,2 milionoj da litroj, respektive 3,1 milionoj da litroj. La polajn alkoholaĵojn komencas alte taksi japanoj kaj ĉinoj. Inter novaj klientoj aperis tiaj landoj kiel Vjetnamo, Koreio, Singapuro, la kunlaboro estis ligita kun Ekvadoro aŭ Kenio. Laŭ la enkondukaj pritaksoj el la fino de 2017 tiujare estis eksportotaj entute 24 milionoj da litroj da alkoholaĵoj el Pollando, t.e. je 9 procentoj pli ol en 2016. En la ĉiujara raporto de la usona magazino “Shanken’s Impact” la pola Żubrówka okupas jam la trian lokon inter mondaj vodkomarkoj post Smirnoff kaj Absolut.

El la elsendo 27.02.2018. Legas Tomek – 1’28”

Neniu protekto de krimuloj

Lastlunde la Instituto de la Nacia Memoro  publikigis komunikon. En tiu starpunkto titolita „Krima  dimensio de la germana okupacio sur la polaj teritorioj 1939-1945” oni konstatas i.a., ke en Pollando ekzistas kaj kaj ekzistos neniu protekto por krimuloj senkonsidere al ilia nacieco. La Instituto ĉiam agnoskis, agnoskas kaj agnoskas sian devon  hontmakuli la fikunlaboradon kun germanoj kaj publikigadi faktojn kun tio ligitajn. La saman mezuron la Instituto aplikas kaj aplikos al krimuloj kaj kunlaborantoj de la totalisma Germana Regno, kiel al krimuloj kaj kunlaborantoj de la totalisma Sovetunio kaj la postmilita komunista ŝtato. „Samtempe la Instituto de la Nacia Memoro esprimas plenan konvinkon, ke ĉiu diskuto pri la viktimoj de la germana okupacio kun evito de la Germana Regno, kiel ŝtato kiu organizis la holokaŭston kaj  krimojn kontraŭ milionoj da judoj kaj poloj, kiu trudis krimajn leĝojn, kiu alprenadis decidojn pri la amasa hombuĉado, kiu direktadis armitajn taĉmentojn kontraŭ la senkulpa civila loĝantaro kaj kiu protektis ĉiun grupon de obeemaj plenumantoj de la germanaj decidoj – forigas nin de la kompreno de la militrealaĵoj kaj realaĵoj de la okupacio sur la polaj teritorioj.

El la elsendo 20.02.2018. Legas Milada – 1’48”

Pli ol 1,3 milionoj da virtualaj polaj medolodonantoj

En la tuta mondo rapide kreskas la kvanto de virtualaj medolodonantoj. Komence de la 2018-a oni notis jam 30,4 milionojn da personoj, kiuj estis ekzamenitaj kaj deklaris pretecon de medolodono al malsanuloj kun simila hista karakterizo. En Pollando en la lastaj jaroj kreiĝis unu el la plej grandaj bazoj de la virtualaj medolodonantoj, kiu ĉirkaŭprenas unu milionon 300 mil personojn. Laŭ ĉi tiu vidpunkto Pollando okupas la duan lokon en Eŭropo tuj post Germanio. La trian lokon okupas Britio. Informis pri tio la landa konsultanto pri hematologio, profesoro Wiesław Jędrzejczak. Tiu signifa bazo de la medolodonantoj kaŭzas, ke ĉiam pli da malsanuloj en Pollando povas utiligi la transplanton de praĉeloj, kiuj kreas ŝancojn savi la vivon de la pacientoj kaze de pli ol 70 malsanoj. En 2017 jam 63 procentoj de pacientoj en Pollando ĉe kiuj okazis la transplanto de praĉeloj ricevis ilin de la polaj donantoj.

El la elsendo 20.02.2018. Legas Milada – 1’25”

Pola ĉefministro en Libano

La pola ĉefmininistro Mateusz Mazowiecki faras viziton en Libano, kie li renkontiĝis kun sia samrangulo kaj la libana prezidento. La gvidataj interparoloj koncernas kaj la ekonomijn aferojn (i.a. kunlaboron en la banka sektoro, fervoja infrastrukturo) kaj la komunajn projektojn pri helpo al rifuĝintoj. La pola registaro sisteme grandigas sian helpon kaj nun decidis destini krome el speciala rezervo 10 milionojn da dolaroj. La helpo estas destinata al lokoj,  kie la problemoj kreiĝas, ĉar multaj sirianoj volas resti proksime al siaj hejmoj kaj ne migri.

El la elsendo 13.02.2018. Legas Barbara – 0’47”

Pola Aviada Grupo

Komence de la jaro estis establita Pola Aviada Grupo,  akcia kompanio kun la kapitalo de 1,2 miliardoj da zlotoj. Ĝiscele ĝian konsisiton eniros la plej gravaj kompanioj de la fisko funkciantaj en la branĉo de la pasaĝera aviado. I.a. temas pri la Polaj Aerlinioj LOT, LOT AMS – okupiĝanta pri la teknika priservado de aviadiloj kaj  LS Airport Services respondeca pri la surtera priservo de pasaĝeroj kaj kargoj. Ili konservos organizan apartecon realigante komunuan strategion konforman al la bezonoj de la aviada merkato en Pollando kaj en la Centra-Orienta Eŭropo. Pola Aviada Grupo respondas je la kreskanta rekordatempe bezonateco de la aviada transporto en Pollando kaj la Centra-Orienta Eŭropo kaj neceso plibonigi konkurencon kaj efikecon de la pola sektoro de la pasaĝeraj servoj.

El la elsendo 13.02.2018. Legas Maciek – 0’54”

Vroclavo venkis kiel la Plej Bona Eŭropa Turisma Celo 2018

Vroclavo en la sudokcidenta Pollando, kie okazos nunjare IFEF-kongreso, venkis en la konkurso por la plej bona eŭropa turisma celo. La konkurso estas organizata de internacia institutuco okupiĝanta pri la popularigado de kulturo kaj turismo en Eŭropo. Vroclavo, kiel la unusola pola urbo partoprenanta la konkurson, venkis rivalante i.a. kun Ateno, Amsterdamo, Bilbao, Colmar, Rigo, Milano kaj Parizo. La rivaladon ĉiujare partoprenas 20 urboj. Vroclavo estis elektita en la interreta voĉdonado en kiu partoprenis loĝantaj de la urbo kaj vizitantaj ĝin turistoj. Entute por Vroclavo venis voĉoj el 146 landoj. Ĉiujare vizitas ĝin inter 4 kaj 5 milionoj da turistoj.

El la elsendo 13.02.2018. Legas Milada – 1’03”

Pollando en eŭrosfero (2018)

La pola ĉefministro Mateusz Mazowiecki okaze de sia estado dum la Ekonomia Forumo en Davos donis intervjuon al la televido Bloomberg, en kiu li respondis la demandon pri eniro de Pollando en eŭrosferon. Laŭ la pola politikisto tio estos ebla, kiam nia lando atingos 80-90 procentojn de la enspezoj de la plej riĉaj okcidentaj landoj kiel Germanio aŭ Nederlando kalkultitaj kiel nivelo de la elspezoj de la hejmaj mastrumejoj post la subtraho de firmaj kostoj kiel lupago aŭ diversspecaj vivtenaj pagoj, kaj kiam okazos konverĝo de niaj mastrumdaoj en la plej gravaj sektoroj. Pli rapide ni proksimiĝas al la evolunivelo de la okcidenteŭropaj landoj, se temas pri la pokapa nivelo de la Landa Produkto Brutte kalkulita laŭ la kurzo de la valuta aĉetoforto. Laŭ tiu indico Pollando fine de 2016 atingis 68 procentojn, sed la indicoj de tiaj landoj kiel Nederlando kaj Germanio estas multe pli altaj kaj egalas al 80-90 procentoj.

El la elsendo 06.02.2018. Legas Maciek – 1’05”

Francio rekone por la polaj himalaistoj

La franca ministerio por la aferoj de Eŭropo  kaj eksterlandaj aferoj esprimis rekonon por la heroeco de polaj himalaistoj, kiuj organizis savkampanjon de la franca alpinistino Elisabeth Revol surgrimpinta la pinton de Nanga Prabat. En la porokaza deklaro de la franca ministerio troviĝas i.a. la vortumo: „Ĉiuj personoj, kiuj engaĝiĝis en savkampanjon donis la ateston de modela kuraĝo kaj la plej supera solidarecoprovo. Ni ĝojas ankaŭ pro la bonega kunlaboro de reprezentantoj de Pollando kaj Francio en Pakistano, kiel ankaŭ kun la pakistanaj aŭtoritatoj”. Lastdimanĉe polaj himalaistoj sub la gvido de Adam Bielecki forportis el la unua tendaro je 4850 metroj sur Nanga Parbat la francan himalaistinon. Sur la alteco de 7200 restis poreterne Tomasz Mackiewicz. La vintra konkero de Nanga Parbat – 8126 super la marnivelo – fare de Elisabeth Revol i Tomasza Mackiewicza estas la dua en la mondo. Revol estas la dua virno, kiu atingis tion, Mackiewicz estas la unua polo. Tiel li realigis sian revon 6 fojojn ekde 2011 klopodante konkeri Nanga Parbat. Fine de januaro 2018 tio okazis la lastan fojon. Inter himalaistoj la pinto estas difinata „mortiga monto”. Karakterizas ĝin la plej granda relativa alteco en la mondo, kiu egalas al ĉirkaŭ 7 mil metroj super la marnivelo. La ĉefa bazo ĉe la norda flanko situanta ĉirkaŭ 3600 metrojn super la marnivelo kalkuliĝas al la plej malalte situantaj inter ĉiuj bazoj de la 8-milmetraj montopintoj.

El la elsendo 06.02.2018. Legas Maciek – 1’44”