POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Komune pri la Konstitucio, komune pri familio

Familio formas absolutan fundamenton de la socia reĝimo de la ŝtato kaj kiel tia ĝi devas estis enskribita en la Konstitucio. Tiun konstaton prezentis prezidento Andrzej Duda dum la konferenco „Komune pri la Konstitucio, komune pri familio”. Kiel klarigis la pola prezidento la debatobjekto estas la demando ĉu la familio trovas taŭgan lokon en la Konstitucio, ĉu ĝia signifo estas adekvate reliefigita. Ĉu lige kun tio familio kiel institucio estas kontetige protektita de la Konstitucio kaj kiamaniere laŭ la reĝima vidpunkto familio devas esti traktita estonte.

El la elsendo 06.02.2018. Legas Milada – 0’51”

Leĝamendo kontraŭ historiaj mensogoj

Vendrede la pola Sejmo proklamis amendon de leĝo pri Instituto de la Nacia Memoro – Komisiono por la Persekutado de Krimoj kontraŭ la Pola Nacio. Konforme al ĝi ĉiu, kiu publike kaj malgraŭ la faktoj atribuas al la pola nacio aŭ al la pola ŝtato respondecon aŭ kunrespondecon pro la krimoj efektivigitaj de la 3-a Germana Regno, aŭ pro aliaj krimoj kontraŭ la homaro, paco aŭ militkrimoj estos minacita de monpuno kaj ĝis la 3-jara mallibereco. La sama puno minacas pro „skandala malgrandigado de la respondeco de efektivaj kaŭzintoj de ĉi tiuj krimoj”. Al la amendovortumoj kritike rilatigis sin lastsabate i.a. la israela ĉefministro kaj la israela ambasodorino en Pollando Anna Azari, kiu alvokis ŝanĝi la amendon. Tio okazis dum la solenaĵo omaĝanta la liberigon de la germana mortotendaro Auschwitz-Birkenau en la ĉeesto de i.a. polaj politikistoj, altranguloj kaj ankoraŭ vivantaj viktimoj de la koncentrejo. Kiel difinis tion la gazetara aferprezentanto de la pola prezidento, Krzysztof Łapiński la israela ambasadorino elektis por esprimo de siaj rezervoj la plej bedaŭrindan momenton. Kiel informis la aferprezentanto de la registaro, Joanna Kopcińska la projekto de la leĝamendo estis konata al la israela flanko. Ambasadorino Azari prezentis al ĝi rimarkojn, kiuj estis konsideritaj de la pola flanko. Post tio venis ŝiaflanke neniuj rimarkoj „ĝis la lasta sabato”. Krome la projekto de la leĝamendo estis publike konsultebla de pli ol unu kaj duona jaroj. Lastdimanĉe Joanna Kopcińska informis, ke en la leĝamendo pri la Instituto, okazos neniuj ŝanĝoj. Konfirmis tion la vicmarŝalo de la Sejmo Beata Mazurek. La prezidanto de la Instituto de la Nacia Memoro Jarosław Szarak kiel maltrankviligan en la diskuto pri la amendo rekonis la starpunkton de la israela flanko. La amendo traktota ankoraŭ en la Senato ne limigas sciencajn esplorojn nek parolliberecon, celas kontraŭ konscia primensogado de historio, senhonorigado de la memoro de la viktimoj, senhonorigado de la vivantaj malliberigitoj de la germanaj koncentrejoj. Similaj reguloj pri la punado de historiaj mensogoj validas ankaŭ en aliaj landoj, inkluzive Israelon. Dum sia oficiala vizito en la loko Żory, la suda Pollando la pola prezidento Andrzj Duda omaĝis la memoron de la Sileziaj Insurgentoj kaj de la Polaj patriotaj soldatoj persekutataj de la postmilita komunista reĝimo. En la porokaza parolado la prezidento diris i.a. „Neniam mi aprobos tion, ke ni kiel la nacio – poloj kiel la nacio – aŭ Pollando kiel ŝtato estu kalumniataj pere de falsado de la historia vero kaj pere de absolute falsaj akuzoj da kiuj en la lastaj tagoj laŭ la adreso de nia lando kaj nia nacio aŭdiĝis absolute tro, por ke oni lasu ilin senregae”. Krzysztof Łapiński, la gazetara aferprezentanto de Andrzej Duda reliefigis lunde, ke se Israelo, la suverena ŝtato rajtas puni personojn kontestantajn holokaŭston kaj aplikas tian leĝon, Pollando kiel la suverena ŝtato rajtas meti en sian leĝaron punadon pro mensogoj pri polaj koncentrejoj, ĉar tiaj ne ekzistis. Pollando aplikas similajn solvojn, kiujn aplikas Israelo kaj aliaj landoj. En la mesaĝo okaze de la Internacia Tago de la Viktimoj de Holokausto la pola ĉefministro Mateusz Mazowiecki memorigis i.a. pri interkonsento inter Pollando kaj Israelo pri kunlaboro en la batalo kontraŭ la mensogojn pri holokoaŭsto. Laŭ tiuj interkonsentoj ni enkondukas regulojn por prezenti veron pri teruraj krimoj trafintaj polojn, judojn, romaojn kaj aliajn naciojn, viktimojn de kruealaj totalismoj hitlerana kaj komunista, kiuj ankaŭ estas la punforma defendotorĉo pro la disvastigado de malvero. Ĉefministro Morawiecki substrekis, ke hodiaŭ ne sufiĉas memorigi, kiu estis buĉisto kaj kiu viktimo. Necesas puni ankaŭ tiujn, kiuj celas forviŝi veron pri la krimoj de la hombuĉado por renversigi la historian veron.

El la elsendo 30.01.2018. Legas Barbara kaj Milada – 5’27”

Laŭvica datreveno de liberigo de la Auschwitz-Birkenau

La 27-an de januaro 2018 pasas la laŭvica  datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo kaj mortotendaro Auschwitz-Birkenau. Sabate okazos tie la ĉiujaraj porokazaj omaĝsolenaĵoj. Auschwitz establita en 1940 origine rolis kiel labortendaro por poloj. Du jarojn poste (1942) kreiĝis Auschwitz II-Birkenau – la dua plej granda koncentreja komplekso – fariĝante la ekstermejo de judoj, kie laŭ kalkuloj pereis 90 procentoj de ili. En la tuta mortotendara komplekso germanoj mortigis almenaŭ 1,1 milionojn da homoj, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, romaojn, sovetiajn ostaĝojn kaj alinaciajn malliberigitojn. Hodiaŭ Auschwitz rolas por la mondo kiel simbolo de ekstermo kaj kruelaĵoj de la 2-a mondmilito, kiu en 2005 estis proklamita de UN-o Internacia Tago de Memoro pri Holokaŭsto.

El la elsendo 26.01.2018. Legas Barbara kaj Maciek – 1’12”

La unua nunjara Bulteno de Instituto pri la Nacia Memoro

La ĉeftemo de la unua nunjara „Bulteno” de la Instituto pri la Nacia Memoro estas la germanaj koncentrejoj. Plimulto de la publikaĵoj rilatas al germanaj koncentrejoj establitaj ankoraŭ antaŭmilite en la Regno, sekve – post la eksplodo de la 2-a mondmilito – sur la teritorioj de la okupaciata Pollando. La artikoloj traktas i.a. la temon de la aplikata mortoteknologio, la koncentrejan realon „Infero laŭ la germana maniero laŭ Pilecki”, en kiu i.a. estas akcetita la rolo de la pola oficiro, malliberigito kaj organizinto de la rezistomovado en Auschwitz kaj informanto de la ekstera mondo pri la reganta tie hororiga situacio. Estas traktata  ankaŭ la problemo de la historia konscio inter la juna generacio de germanoj kaj aŭstroj, kiu havas problemojn fronti tiun heredaĵon.

El la elsendo 26.01.2018. Legas Maciek – 0’54”

Portugalaj lernantoj lernas pri holokaŭsto

La lernejaj aŭtoritatoj de la portugala Pombol organizas por siaregionaj lernantoj la jam 3-an fojon vizitkampanjon cele profindigon de konoj pri la historio de holokaŭsto.  Ĝi pasos tra Auschwitz-Birkenau, berlina Juda Muzeo kaj pariza Memormuzeo Shoah. En Portugalio multiĝas en la lastaj jaroj publikaĵoj kaj esploroj pri civitanoj de ĉi tiu lando maliiberigitaj en la germanaj koncentrejoj, inkluzive de tiuj sur la pola teritorio. Laŭ la speciala portugala komisiono esploranta la hitleranajn krimojn en la germanaj koncentrejoj pereis kelkcent civitanoj de ĉi tiu lando. Laŭ ĝiaj ĝisnunaj esploroj la viktimoregistroj de  germanoj kreiĝis i.a. en Pollando, Auhstrio, Germanio, Francio kaj Belgio.

El la elsendo 26.01.2018. Legas Maciek – 0’51”

UEA omaĝas la tagon de Holokaŭsto

Ankaŭ Universala E-Asocio omaĝis la Tagon de Holokaŭsto proklmaitan de UNO antaŭ 13 jaroj. En la porokaza deklaro ni legas i.a. “La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso ĉu pro siaj politikaj aŭ aliaj konvinkoj pereis je la manoj de la Nazioj. Inter ili estis ĉiu rekta familia posteulo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, fondinto de Esperanto, escepte de unu sola transvivanto – krome inter ili estis multnombraj esperantistoj en Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Ili inkluzivis esperantistajn ŝtatoficistojn, instruistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn, poetojn. Kaj inter la travivantoj estis ankaŭ esperantistaj herooj, kiuj ŝirmis aliajn for de ekstermiĝo. En la deklaro de UEA ni legas ankaŭ: “Temas ankaŭ pri tago,  kiam ni memoras tiujn kiuj ne rezistis aŭ ne povis rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon; kaj ni promesas, antaŭ la ekzemplo de la Holokaŭsto, kontraŭstari maljustecon”. La anglalingvan kaj E-lingvan deklaron akompanas la poeziaĵo de esperantista poeto Leen Deij, kiu en 1948 esprimis sentojn. kiuj rilatas al ĉiuj gentoj kaj ĉiuj religioj “Al la juda foririnto”.

El la elsendo 26.01.2018. Legas Milada – 1’47”

Esplorinstituto pri polaj medikamentoj

500 milionojn da zlotoj la pola registaro destinas en 2018 por la produktado de medikamentoj. Kreiĝis speciala esplorprogramo pri polaj medikamentoj kontraŭ la kormalsanoj kaj tumoroj. La celo de la entrepreno estas laŭeble efike kaj favorpreze kuraci polajn pacientojn. Aktuale 70 procentoj de medikamentoj sur la pola merkato estas importataj. Ekzemple en Germanio kaj Francio eĉ 90 procentoj de medikamentoj devenas el la landa produktado. Por realigi tiun celon estas anoncita establo de moderna Instituto gvidonta esplorojn koncerne medicinajn bioteknologiojn, kiu signife altigos ĉi-sfere la nivelon de la pola medicino. La kreiĝanta institucio servos ankaŭ por logi al la kunlaboro sciencistojn ne nur el Pollando. Samtempe la polaj elstaraj sciencistoj, inĝenieroj, informadikistoj, genetikistoj, biogenetikistoj povos labori en Pollando kaj kun kuracistoj evoluigos la plej modernajn medicinajn teknologiojn sanfavorajn.

El la elsendo 16.01.2018. Legas Maciek – 1’08”

Monda Tago de Migranto kaj Rifuĝinto

Lastdimanĉe pasis Monda Tago de Migranto kaj Rifuĝinto. La tago fariĝis do la okazo por tiucela kvestado kaj altigo de la konscio pri la portata helpo. Caritas Polska liveras sisteme helpon al rifuĝintoj en Sirio, Libano, Jordanio, Irako, Palestina Aŭtonomio. La unuaj rimedoj en 2012 estis transdonitaj por helpi al rifuĝintoj el Sirio. Unu jaron poste tri mil infanoj el Damasko, Hawran-Dara kaj Homs ricevis festajn pakaĵojn. Ekde 2018 Caritas subvencias Medicinan Centron Bab Sharki en Damasko. Ĝis la fino de decembro la funkciado de la centroj estis kromfinancata el la Eŭropa Fondaĵo por Azilo, Migrado kaj Integriĝo administrata de la pola ministerio por la internaj aferoj. Tiun taskon en 2018 transprenis Caritas Polska, kiu por integrigaj programoj destinas pli ol 9,6 milionojn da zlotoj. La plej granda kampanjo de Caritas Polska helpanta al rifuĝintoj estas la prograno „Familio al Familio” inaŭgurita en oktobro 2016. La subteno celas personojn loĝantajn en Sirio, siriajn rifuĝintojn en Libano kaj libananojn vivantajn en mizero pro la migrokrizo. Ĝis nun tiun helpon utiligis pli ol 7 mil familioj en Sirio kaj Libano.

El la elsendo 16.01.2018. Legas Milada – 1’47”

Poloj kontentaj pri 2017

Laŭ la plej nova opinisondado de CBOS 65 procentoj de poloj taksis la pasintan jaron kiel jaron bonan por ili mem kaj iliaj familioj. CBOS, la pola opinisonda centro taksas tiun ĉi pritakson kiel la plej bonan  ekde 27 jaroj. La ĉiujara opinisondado koncernis la pasintan jaron rilate al personaj, familiaj, profesiaj aferoj, rilate al la landa kaj monda situacioj. Laŭ la esploraŭtoroj ju pli granda kontento pri la propra materiala situacio des pli bonaj pritaksoj de la tuta jaro. La 2017-an kiel bonan por si mem kaj siaj familioj taksis 82 procentoj de la enketitoj difinantaj sian materialan situacion bona, sed entute kiel bonan la pasintan jaron taksis 65 procentoj de poloj. La pasintan jaron por siaj laborfirmaoj pli bone taksis viroj ol virinoj (70, respektie 60 procentoj). Plej kontentaj estis laborantoj de privataj kompanioj kaj de la fisko, malplej – laborantoj de agrikulturaj entreprenoj. Sed entute 48 procentoj de la respondintoj en ĉi tiu grupo taksis la pasintan jaron kiel bonan. 49 procentoj de poloj taksis la pasintan jaron kiel bonan por Pollando. 26 procentoj taksis ĝin nek bona nek malbona, 19 procentoj havis negativan opinion. Se temas pri la monda situacio nur 27 procentoj de poloj taksis ĝin bona, 32 procentoj ne havis konkretan opinion, sed por 30 procentoj de la enketitoj temis pri jaro malbona. Malgraŭ ĝenerale bonaj pritaksoj poloj esperas, ke la 2018-a estos pli bona por ili mem (46 procentoj) kaj por iliaj familioj (45 procentoj). Nur 6 procentoj prognozas la nunan jaron malbona. Pliboniĝon de la situacio en siaj laborlokoj antaŭvidas 44 procentoj de la enketitoj, sed nur 29 procentoj de laborantoj de agrikulturaj entreprenoj havas tiom pozitivan pritakson. Laŭ prognozoj de poloj el komenco de decembro 2017 la 2018-a estos malplibona por la mondo ol por Pollando. Pliboniĝon de la situacio atendas 34 procentoj de la enketitoj, ŝanĝomankon 31 procentoj de poloj.

El la elsendo 09.01.2018. Legas Milada kaj Barbara – 3’03”

Polaj anseroj ne sole kuirarta frandaĵo

La polaj anseroj liveras ne sole altvaloran viandon, popularan ankaŭ eksterlande, aparte en Germanio. Alia valora produkto estas la ansera lanugo. La valoron de lanugo el polaj anseroj alte taksas japanoj, sur kies merkaton ĉiujare trafas 100 tunoj  de ĉi tiu produkto. Japanoj alte taksas ĝin pro neĝblanka koloro, malpli granda pezo kompare kun la aliaj, la altgrada elasteco kaj la fakto, ke ĝi estas plukata mane kaj ne maŝine. La kvalito de la pola ansera lanugo ligiĝas kun la maniero bredi la anserojn. Ili paŝtas sin libere, do senstrese,  kio influas la kvaliton de la lanugo. Krome ne sesensignifa estas la fakto, ke ili ricevas kiel furaĝon avenon, kiu estas fonto de valoraj mikroelementoj. La valoro de la eksporto de la ansera lanugo  el Pollando al Japanio en 2016 egalis al 9,6 milionoj da eŭroj. Jam en la daŭro de la tri unuaj jarkvaronoj de 2017 Pollando eksportis tien 72, 5 tunojn da ansera lanugo kun la valoro de 6,9 milionoj da eŭroj. Krome Pollando eksportas la anseran lanugon ankaŭ al multaj aliaj landoj i.a. Usono, al Tajvano kaj Germanio. 

El la elsendo 09.01.2018. Legas Tomek – 1’18”