POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Pola inteligenta serĉilo de turismaj ofertoj
Firmao el Gdansko (la norda Pollando) kreas inteligentan sistemon serĉi turistajn ofertojn baze de komprenalgoritmoj de la natura lingvo kun aparta konsidero de la pola lingvo. La solvo Qtravel API estos novaĵo sur la pola turima merkato. Por ĝia realigo komenciĝinta la 1-an de julio la firmao ricevis 3,2 milionojn da zlotoj el la unia programo Inteligenta Evoluo. La valoro de la tuta projekto daŭronta du jarojn egalas al 4,4 milionoj da zlotoj. La projekto kreiĝas kadre de la Rapida Pado de la Nacia Centro de Esploroj kaj Evoluo realigata dank’ al la programo Inteligenga Evoluo. Ĝi estas adresita al laborentreprenoj, entreprenaj konsorcioj aŭ konsorcioj de entreprenoj kaj sciencaj institucioj.
El la elsendo 18.08.2020. Legas Maciek – 0’54”
Pola arbo de la jaro 2020
En la 10-a, la jubilea plebiscito pri la Arbo de la Jaro en 2020 estis elektita Tilio de s-ta Jan Nepomucen en la loko Dulcza Wielka, Antaŭkarpartio. Pri ĝia elekto decidis internaŭtoj. Tiu pitoreska, solece staranta arbo rande la kampoj havas 150 jarojn kaj estis baptita per la nomo de s-ta Jan Nepomucen, patrono de superindunditoj. Apud la arbo troviĝas la kapeleto de la sanktulo. La ombro de la tilia branĉaro kovras la areon de ĉirkaŭ 400 kvadrataj metroj. Ĝi de jaroj inspiras lokajn artistojn kaj ankaŭ unuigis la lokan socion en klopodoj atribui al ĝi la nomon Naturmonumento. La rivalado por la unua loko daŭris nunjare ĝis la lasta momento. Voĉdonis por ĝi 15,3 mil internaŭtoj. 14,9 mil preferis pinon el Varsovio. En la finalo rivalis entute 16 arboj, por kiuj oni donis 42,5 mil voĉojn. La Tilio de s-ta Jan Nepomucen venontjare reprezentos Pollandon en la internacia plebiscito por la Eŭropa Arbo de la Jaro.
El la elsendo 11.08.2020. Legas Maciek – 1’17”
Propandemiaj damaĝoj en edukado
Post la fermo de lernejoj en 160 landoj unu miliardo da lernantoj en la mondo ektroviĝis ekster la lernejaj muroj. La kronvirusa pandemio alkondukis al la plej grandaj damaĝoj en la edukado, konstatis la ĝenerala sekretario de UNo, Antonio Guterres. Unuiĝintaj Nacioj taksas, ke la pandemio tuŝis pli ol unu miliardon da studentoj en la tuta mondo. 40 milionoj da infanoj en la kritika antaŭlerneja aĝo devis ĉesigi la lernadon. Laŭ Guterres la longiĝanta fermo de lernejoj povas plie kreskigi problemojn de multaj lernantoj, se temas pri aliro al la lernado. La plej grava prioritato devas do esti refunkcigo de lernejoj kaj edukinstitucioj. Malgraŭ klopodoj daŭrigi la instruadon en la krizotempo – pere de lecjonoj en radio, televido kaj rete – multajn lernantojn oni ne sukcesis atingi. En plej malfacila situacio troviĝis lernantoj neplenlertaj, membroj de malplimultoj, infanoj de rifuĝintoj kaj transloĝigitoj. Guterres akcentis la neceson apliki bitajn teknologiojn kaj modernajn instruprogramojn kun samtempa subteno de instruistoj kaj lokaj sociaj.
El la elsendo 11.08.2020. Legas Milada – 1’40”
Polaj altlernejoj en la reto de la Eŭropaj Universitatoj
Komence de julio la Eŭropa Komisiono nomumis laŭvicajn 24 konscorciojn, en kies konsiston eniras 165 institucioj de la supera edukado el 26 membraj ŝtatoj kaj el aliaj landoj partoprenantaj la Programon Erasmus+. En ilian konsiston eniris ankaŭ la polaj altlernejoj – Min-Fandindustria Akademio en Krakovo, la Varsovia, Poznana kaj Silezia Politeknikoj kaj la Silezia Universitato de Katowice. La Eŭropaj Universitatoj formas specifan supernacian aliancon de la institucioj de la supera instrusistemo el la tuta Eŭropo. Tiu reto de la altlernejoj sur la unia teritorio ebligos al studentoj akiri diversajn sciencajn gradojn dank’ al la ebleco ligi studojn en kelkaj landoj de la Eŭropa Unio, tiel kontribuante al evoluo de la internacia kokurenco inter la eŭropaj superaj lernejoj. En 2019 estis elektitaj 17 tiaj konscorcioj. Entute 41 eŭropaj univeristatoj inkluzive de la novaj ricevos el la unia buĝeto subvencion en la alteco de 287 milionoj da eŭroj.
El la elsendo 04.08.2020. Legas Maciek – 1’16”
Voremaj aziaj noktopapilioj en Varsovio
En julio kelkajn varsoviajn kvartalojn plagis voremaj aziaj noktopapilioj. Temas pri tre invada specio Cydalima perspectalis traiĝinta al Pollando kun buksostikaĵoj el Germanio, kie oni konstatis ĝin en 2006. Ĝi dekumas niajn buksojn kaj tiel endanĝerigas la tutan ekosistemon. Kvankam aziaj noktopapilioj ne estas minacaj por homo ili kapablas ĝene, eĉ amaskvante invadi domojn ankaŭ dumtage. Multaj personoj havas rezerovojn neniigi la insektojn, sed aliflanke – kiel argumentas sciencistoj – ĉiu ekzemplero de la neniigita nociva insekto povas signifi kelkajn savitajn buksoarbustojn.
El la elsendo 28.07.2020. Legas Maciek – 0’47”
La unia subteno por polaj havenoj
Per 167 milionoj da zlotoj estos kromfinancitaj el la uniaj fondusoj tri projektoj en marhavenoj de Szczecin, Gdynia kaj Świnoujście. Temas pri profundigo de ennaviga kanalo al la haveno en Gdynia, aĉeto de moderna fajrobrigada ŝipo kaj alirfaciligo al la havenoj en Szczecin kaj Świnoujście. Realigo de tiuj investaĵoj altigos la konkurencon de la polaj havenoj kaj de la transkarga sektoro kaj krome altigos la mediokvaliton kaj navigsekurecon. La valoro de la nun daŭrantaj investaĵoj en la mara mastrumado egalas al preskaŭ 10 miliardoj da zlotoj. Ĝis la 2030-a jaro estas planitaj pliaj projektoj kun la suma valoro de 15 miliardoj da zlotoj.
El la elsendo 28.07.2020. Legas Maciek – 0’50”
Retrotrajnoj sur la polaj reloj
La polaj fervojistoj ne forgesas pri someraj atrakciaĵoj por turistoj. Dum ĉiuj semajnfinoj de julio kaj aŭgusto funkcias en la suda Pollando retrotrajnoj laŭ la historia Galicia Transa Fervojo. La itinero kondukas de Chabówka ĝis Mszana Dolna tra la pitoreska Rabka-rivera valo, tra Rabka Zdrój. En la finstacio Mszana Dolna la halto daŭras 45 minutojn – ebligante fari mallongan promenon aŭ ĝui la gastronomiajn servojn, atendantaj la gastojn. En aŭgusto, se la epidemiologia situacio ebligos tion, la itinero estos plilongigita ĝis Kasina Wielka, unu el la plej belaj kaj plej alte situantaj fervojaj stacioj en Pollando. Tie eblos uzi la seĝan telferon al la pinto de Śnieżyca, de kie etendiĝas belega panoramo i.a. al la Insula Beskidy-montaro. La iama Galicia Transa Fervojo kondukanta tra la montoregionoj de Karpatoj havas pli ol 135 jarojn. Ĝia 77-kilometra segmento de Chabówka ĝis Nowy Sącz estas taksata kiel unu el la plej pitoreskaj fervojaj linioj ne sole en Pollando, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo. Komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝi ludis gravan rolon en la persona kaj vara transporto, ĝis kiam ĝian signifon priombris la aŭtomobila transporto. Plimulto de la stacikonstruaĵoj estas originalaj, eĉ se iom damaĝitaj. La trajnon konsisitigas vagonoj kaj lokomotivoj el la Parko de la Fervoja Veturilaro en Chabówka.
El la elsendo 21.07.2020. Legas Maciek – 1’40”
La subĉiela ekspozicio „Potenco de simbolo
La varsovia artgalerio Kordegarda lige kun la 610-a datreveno de la venka batalo super teŭtonoj apud Grunwald – la 15-an de julio 1410 – pretigis la subĉielan publikan ekspozicion „Potenco de simbolo”. La venka batalo el 1410 estis la plej granda batalo de la mezepoka Eŭropo. Ĝia historio fariĝis la nacia mito kuraĝiganta polojn en la plej mornaj jaroj de la 18-jarcentaj dispartigoj ĉiam vekante esperon pri renaskiĝo kaj spronante dignosenton. La ekspozicio „Potenco de simbolo” rakontas pri la historio kaj legendo, pri la plej fama tolaĵo de Jan Matejo, pri la sortoj de la bildo ligita kun la sorto de la lando. La ekspozicio funkcios ĝis la fino de la monato. Ĝi estas prezentita ankaŭ en la reta versio libere elŝutebla kaj konigebla al kulturinstitucioj, komunumoj, lernejeoj, eksterregistarj organizoj kaj prsonoj privataj.
El la elsendo 15.07.2020. Legas Maciek – 1’03”
Milionoj da eŭroj por la naturprotektado
La Eŭropa Komisiono atribuis al Pollando 28 milionojn da eŭroj por realigo de 6 projektoj rilatantaj al la naturprotektado. La rimedoj el la programo LIFE servos i.a. por kontraŭbatalado de aerpolucio kaj grandigo de la provizoj de trinkakvo. Ili estos realigataj i.a. en la krakova regiono, kie temos pri malatigo de la emisiado de la forcejaj gasoj. En la centra Pollando la rimedoj i.a. helpos revenigi la rezervujon de la trinkakvo kaj samtempe ripoziga akvotereno, kiu estas Akvoreceptaklo de Sulejów. La Nacia Fondaĵo por la Naturprotektado kaj Akva Mastrumado lige kun la laŭvica programo LIFE kun la buĝeto de 450 mlionoj da eŭroj atentigas koncernajn subjektojn interesiĝi pri la kromfinancado de iliaj projektoj el ĉi tiu programo.
El la elsendo 07.07.2020. Legas Maciek – 1’03”
15 polaj alternejoj en la rangolisto QS World University
En la prestiĝa rangolisto de la plej bonaj altlernejoj de la mondo – QS World University Ranking – ĉi jare ektroviĝis 15 polaj superaj lernejoj. La plej bona evidentiĝis la Varsovia Universitato okupinta la 321-an lokon. Plej alte estis poentita ĝia renomo kaj opinio de la labordonantoj. Ĝi avancis kompare al la lasta enketo je 28 lokoj. La Jagelona Universitato el Krakovo avancis je 12 lokoj. Sian pozicion plibonigis ankaŭ la Varsovia Politekniko. Krome inter la 801-a kaj unumila loko ektroviĝis ceteraj 12 polaj altlernejoj. La ĉefajn lokojn okupis usonaj universitatoj. Entute oni pritaksis 5500 altlernejojn el la tuta mondo. En la listo troviĝas mil. La rangolisto kreiĝas baze de 6 kriterioj: prestiĝo en la akademia medio, prestiĝo inter labordonantoj, la rilato de la nombro de lekciantoj al la nombro de studentoj; kvanto de citaĵoj kaj nombro de eksterlandaj studentoj kaj laborantoj. Ĉiujare la brita firmao Quacquarelli Symmonds publikigas tri apartajn listojn, en kiuj estas taksita la tuto de la altlerneja funkcido, sciencaj fakoj kaj studdirektoj.
El la elsendo 30.06.2020. Legas Maciek – 1’24”